Monataj arkivoj: Majo 2005

Vestita nigre, neniu turni?o reen

Antaŭ unu semajno mi partoprenis surlokretan feston. Estis la unua fojo en mia vivo, ke mi faris tion – nekutime por informadikulo, kiu jam finis la universitaton. Ĉeestis preskaŭ du dek personoj, preskaŭ ĉiuj kolegoj de mi. Ni ludis unue strategian ludon, ĉe kiu mi ambaŭfoje tuj malvenkis, ĉar mi simple ne konis la ludon kaj sen kono de la detaloj oni ne havas ŝancon. Sekvis la stereotipa pafado-ludo, kiun mi same ne konis, sed ĉe kiu mi multe pli bone sukcesis – ja ne necesas multa sperto por mortpafi aliajn. La strategia elemento, nome la misio, kiun la du flankoj havis, preskaŭ tute ne gravis, ĉar por pli fajna (kaj interesa) preparado simple mankis la tempo. Je la fino mi partoprenis en aŭtokonkursa ludo (fakte temis pri ludilaŭtoj; la antaŭan aŭtoludon mi maltrafis), kie mi ne estis la plej malbona, sed ĉiam ĉe la plej malantaŭaj rangoj. Evidente mi nek kapablas nek pretas komputilludi kun aliaj, se por tio mi bezonas aŭ longegan antaŭpreparadon kaj lernadon aŭ bonegan stirtalenton. Kvankam nur unu el la tri ludoj vere distris min (kaj ĝuste la plej primitiva – sed mi ja donis bonan kialon, kial), la ĝenerala sperto estis tre interesa. El mia tempo en Paderborn mi scias, kiel bona komuna komputilludado aspektas – eble tial miaj mezuroj estas tiom altaj.

Sabate mi kun kelkaj kolegoj rigardis la kompletan unuan “Stelaj militoj”-trilogion. La unuajn du filmojn ni spektis DVDe, por la tria ni vizitis la kinejon (jes, estas tute nekutima por mi, fari tion pli ol unu fojon). Indis rigardi la tri filmojn kune, tio donis al mi tute alian impreson pri la rakonto.

Precipe menciindaj restas la paraleloj al la Germana historio: En pli kaj pli disfalanta respubliko, iu nefidinda politikisto iĝas kancliero, poste akiras pli multan povon tra “esceptaj leĝoj” kaj je la fino transformas la (fakte ne plu ekzistantan) demokration al imperio. Tiun okulfrapan similecon mi la unuan fojon konstatis en 1993, tralegante la manlibron de la komputila ludo X-Wing (poste mi akiris B-Wing kaj X-Wing (KD-Roma eldono)). Eĉ se tiu ludo kaj ĝiaj aldonoj enhavis plurajn gravajn mankojn, ĝi tamen restas en mia memoro – ankaŭ pro tiu manlibro.

La dua menciinda elemento de la filmo estas la muziko: La temo de la imperiestro, unue uzita en la sesa parto (kiu tamen, laŭ la dato de estiĝo, estas la tria filmo – kia konfuzo!) reaperis en la nova trilogio kaj multe pli kreas malluman etoson ol multaj specialefektoj kaj ciferecaj armeoj. Origine mi ne ŝatis ĝin, sed en la pli novaj filmoj ĝi estas bonege kaj fajne enmetita. Mi legis en libro pri la origina trilogio, ke la muziko de John Williams estis la nura elemento de la unua filmo, kiu supertrafis la atendojn de reĝisoro (kaj kreinto) George Lucas. Nu, mi ne miras pri tio.

Kiel mi faris jam dum la du antaŭaj jaroj, mi paŭzos en junio. Ĉu mi denove taglibrumos la 1an de julio, mi ne scias. Tempo donos la respondon.

Sed profunde ene mi estas nur viro

La 19an de majo mi kun kelkaj amikoj iris kinejen por spekti la filmon “Stelaj militoj III“. Temis pri la unua oficiala montrado en Münster! (Pro la multegaj “antaŭpremieroj”, “testmontradoj” ktp., kiuj en la hodiaŭa tempo okazas, tia etikedo reale ne havas multan signifon, sed por mi kiel Germano “oficiala” ja estas magia vorto…) Multajn scenojn mi tre ĝuis, kvankam ankaŭ ĉifoje mi trovis kelkajn kontraŭdirojn, detalerarojn kaj neresponditajn demandojn. La lastajn oni verŝajne intence lasis por havi temojn kaj krei kuriozecon pri la planata televida serio, kiu anstataŭos la trian triologion. Pri eraroj kaj malfortoj de la filmo mi komentis al ĉitema enskribo en la taglibro de Judit.

Du tagojn poste mi iris kun ŝi kaj Kadda al trinkejo, kiu ĉiun sabaton okazas karaokeado. La ĉitema enskribo de Judit jam rakontas la plej gravajn sciindaĵojn, do mi nur menciu tion mallonge: Malgraŭ malmulta publiko, kelkaj ebriuloj kaj malinteresita DĴ, mi ĝuis la vesperon, ĉar la du belulinoj vere bone kantis. Mi ne riskis multon, elektante nur facilajn aŭ duonfacilajn kantojn (“Man on the moon” de R.E.M., “Wonderwall” de Oasis kaj “Crazy little thing called love” de Queen). Ni nepre devas ripeti tian vesperon baldaŭ – mi estis tute forgesinta, kiom kantado plaĉas al mi.

Realeco estas io, super kio vi levi?as

Pasintan nokton mi havis interesan sonĝon:

Mi troviĝis en subtera tramhaltejo en granda, al mi iel konata urbo (ĉu Kolonjo?). Iu tramo estis haltanta la tutan tempon. Unue mi ne vidis aliajn homojn. Sed subite aperis Steve Hogarth, la kantisto de Marillion. Eksonis la muziko de “Rich”, Marillion-kanto, kiun mi tre ŝatas – tamen ne estis la sama sono kiel de la marillion.com-albumo, sed nova versio – alia klavaro, kiel mi opiniis en la sonĝo. La muziko ŝajnis al mi esti rekte ludata, kvankam mi ne vidis la muzikistojn. Kiam la unua strofo komenciĝis, mi tuj kunkantis – kaj ankaŭ Steve Hogarth kantis! Nun mi ekvidis mian bonan amikon Holger, kiu faris ege entuziasman vizaĝon kiel dum pasintaj tempoj. Li tre ĝuis la situacion kaj la muzikon, kvankam li ne tre ŝatas “Rich”, eĉ se li estas pli granda Marillion-ŝatanto ol mi. Fakte li ĝojis pri tio, ke mi estis gaja. Tio siavice kreis fortan senton de feliĉeco kaj profundan kontentecon en mi.

Kompreneble ne estas la unua muziko sonĝo, kiun mi havis, sed sendube la plej impresa ekde longa tempo, ĉar mi memoras ĝin. Mi havas vagan ideon pri tio, kiel la diversaj elementoj (kiuj ja bone harmonias unu al la alia – Holger venas el Kolonjo) kreiĝis en mia kapo. Ofte lastatempaj okazaĵoj aŭ pensoj reaperas en alia formo en la sonĝoj. Ankaŭ pri la signifo de la sonĝo mi havas teorion, sed mi ne publikigas ĝin ĉi tie. Estas privata, persona afero.

Memoru la tempon, kiam ?io ankora? estis nova

Antaŭ kelkaj semajnoj felicx skribis komenton responde al mia lamentado pri laborŝancoj en Germanio. Tiel mi ekkonis “openBC”, kontaktoreto en Eŭropo. Mi tuj aliĝis.

Ne pro tio, ke mi subite kredus je la efikeco de tiaj rimedoj por mi. Tiun eraron mi ne tiom facile faros!Sed la deziro, tiel revidi multajn iamajn studentojn el mia universitata tempo, estis granda. Kaj jen: Post nur unu tago mi estis retrovinta pli ol du dek personojn el mia vivo – de amiko el la sablokesta tempo ĝis aktuala laborkolego! Tio tre bonhumurigis min. Kio plej tristigis min antaŭe, estis la impreso, ke ŝajne ĉiuj tiuj personoj malaperis el mia vivo sen postlasi spuron en la nuntempo. Sed nun mi pensas, ke ŝajne tamen ne ĉio estis vana.

Por homoj, kiuj volas membriĝi, ekzistas persona invito: www.openbc.com/go/invuid/GunnarR_Fischer. Tiel oni tuj indikas, ke oni konas alian personon (ĉikaze min).

Ekzistas vere senhumuraj DĴj. Indas ne nur legi la enskribon mem (resp. la artikolon, al kiu ĝi ligas), sed ankaŭ la komentojn. Tie troveblas ligo al plia, samtema artikolo. Kompreneble mi ne hezitis skribi mian propran opinion tie. Tio sufiĉu por ĉifoje.

Ili diras, ke mi ne atentas

Foje atento pri detaloj helpas. Mi malkovris servon ĉe la interreta filmdatumbazo imdb.com por ŝatantoj de sonŝpuroj:

/soundtrack

Se oni aldonas tiun al adreso de filmo, oni ricevas liston de la kantoj uzitaj en la filmo. Tio precipe utilas, se la oficiala sonŝpuro ne enhavas ĉiujn kantojn el la filmo aŭ se tia oficiala sonŝpuro tute ne ekzistas. Kelkaj ekzemploj:

Dum multaj jaroj oni devis atente tralegi la longegan tekston je la fino de la filmo por mem kompili tian kantoliston. Nun tio por multaj filmoj ne plu necesas.

Kroma servo, pri kiu mi ĝojas: Se io tia ekzistas, tiam aperas ligo al la sonŝpura kompaktdisko ĉe amazon.com. Kompreneble tio por mi ne tre utilas, ĉar mi aĉetas se amazon.de, sed ke entute oni faras tion, jam montras ĝeneralan komprenon de la deziroj, kiujn uzantoj havas. Ĉe imdb.de ĝis nun ne aperas ligo al amazon.de, sed same al sama amazon.com – jen, kion eblas ankoraŭ plibonigi.

La ligojn sekvas la indiko, ke la kantoj listigitaj ne nepre troviĝas sur la sonŝpuraj KDj kaj ke oni pro tio konsultu la KD-libreton (resp. la KD-kantoliston). Tiu atentigo tre kontentigas min kiel kolektanton. Samtempe mi kompreneble scias, ke foje ekzistas pluraj albumoj, kiujn indus indiki ĉe sonŝpura paĝo. Tio feliĉigus muzikŝatantojn same kiel vendistojn.

Estas mia vivo, ne forgesu tion

Mi konfesas, ke mi foje estas maldankema homo. Kelkaj gravaj partoj de mia vivo subite heliĝas, sed mia malbonhumuro restas aŭ revenas, ĉar mi daŭre pensas pri la pasinteco. Aliflanke mi per tio praktikas mian (nur per multa batalado akiritan) rajton, esti malbonhumura. Konscii pri tio aŭtomate kaŭzas rideton en mia vizaĝo.

La relative longan taglibran paŭzon denove ne kreis la fakto, ke nenio okazis en mia vivo. Tute male, ke mi spertis multajn belajn aferojn sen longa paŭzo.

Antaŭpasintan merkredon mia Ju-Jutsu-grupo post la trejnado iris al trinkejo. Nur iom pli ol la duono kunvenis, sed iĝis agrabla rondo. La aliaj, krom la trejnisto ĉiuj studentoj kaj pli junaj ol mi, miris pri mia aĝo, kiun ili ne atendis laŭ mia aspekto. Mi ĉiam ĝojas, kiam mi povas surprizi kaj impresi homojn – eĉ se temas ne pri miaj agoj, sed pri mia persono mem. Ĉiel ni bone interbabilis kaj mi ĝojus, denove fari ion kun tiaj simpatiaj, ŝajne nesuperfacaj homoj.

Vendrede mi vizitis la diskotekon en la urbo de mia iama gimnazio. Instigis tion pluraj el la belulinoj kaj la ideo montriĝis bona. La DĴ ne faris tiom bonan muzikelekton kiel la pasintan fojon, sed tamen i.a. havis bonan fazon kun rokenrola muziko (ne hazarde – “Jailhouse Rock” estas la tema kanto de la ĉijaraj finekzamenantoj). Mi tre bone amuziĝis kaj ĝuis la dancadon. Ĝuste kiam eksonis tre malbona teknomuziko, mi ĉiukaze volis hejmen.

Sabate mi veturis kun mia fratino al renkontiĝo de la rolluda rondo, kies interesecon mi jam konstatis en aprilo. En amika rondo ni manĝis multege (pli ol la origine intencitajn rostaĵojn), ŝerceme babilis kaj je la fino spektis la filmon “Diable“. Ĝin mi jam volis rigardis ekde longe, ĉar la temo interesis min. La komedio vere distris min; krome mi denove konstatis, ke Liz Hurley estas bela aktorino.

Dimanĉe mi iris kinejen kun amiko. La filmo “regno de ĉielo” certe ne estas majstra verko kiel la “Mastro de la ringoj”-trilogio, sed tamen konvinkas min. La DVD-versio espereble enhavos la horon, kiun oni fortranĉis el la kineja versio. Pri la enhavo mi diru: Mi tre ŝatis, ke la bataloj ne plaĉas, dum la cetera rakonto interesas, kaj ke ĉe anoj de ĉiuj religioj troviĝas inteligentuloj. La reala figuro Saladin cetere ankaŭ aperas en “Nathan la saĝulo“, grava verko el la germana raciisma epoko, kiu same pritraktas la temon de religia toleremo, montrante judojn, kristanojn kaj islamanojn en Jerusalemo dum la krucaj militiroj.

El ĉiuj tiuj aktivecoj mi lernis, ke mi ne bezonas timi spontaneecon. Krome mi estas sociema homo, eĉ se antaŭjuĝoj pri mia studofako diras ion alian.

Post dumonata paŭzo reaktivas Ulrich Stock ĉe “Die Zeit”. Lian muzikan taglibron mi ne tre ŝatas, sed la revena enskribo kaptis mian intereson. Li skribas pri etaj muzikvendejoj, en kiuj la muzikemulo trovas novajn albumojn ekster la amasgusto, kiun predikas la muzikindustrio, radio kaj la televido. Mi sekvu la bonan ekzemplon kaj menciu la nomojn de la malgrandaj muzikvendejoj, kiujn mi en Münster de tempo al tempo vizitas:

Jen kelkaj ekzemploj por albumoj, kiujn mi tie aĉetis:
2003: Depeche Mode: 1986-1998
2004: Moby: Play
2005: No Doubt: The singles 1992-2003

Certe tiuj kompaktdiskoj apartenas al la amaskompatibla muziko. Sed la du muzikvendejoj ebligis al mi, malkovri tiujn albumojn por mia persona gusto. Tio estas la decida detalo.

?u iu a?skultos mian rakonton…?

Wieder einmal ist die Zeit gekommen für meinen alljährlichen Eintrag auf Deutsch. Diesmal gebe ich zusätzlich eine Esperanto-Übersetzung direkt dazu (was Birke und Bertilo können, kann ich schon lange!), schreibe also in meinen beiden Muttersprachen.

Denove venis la tempo por mia ĉiujara enskribo en la germana. Ĉifoje mi krome rekte aldonas Esperanto-tradukon (kion Birke kaj Bertilo povas, tion mi certe ankaŭ kapablas!), do skribas en ambaŭ miaj gepatraj lingvoj.

Den Grund dafür kann ich direkt verraten: Der Comic “Wir können ja Freunde bleiben”, welchen ich vor zwei Jahren vorgestellt habe, ist inzwischen auf Französisch, Spanisch und Englisch erhältlich. Daher gibt es eine realistische Chance, daß dies auch mit dem neuen Werk “Die Band” geschehen wird. Damit ist die heutige Rezension nicht nur für Deutschsprachige interessant.

La kialon por tio mi rekte malkaŝu: La germanlingva komikso “Ni ja povas resti amikoj”, kiun mi prezentis antaŭ du jaroj, estas intertempe havebla en la franca, hispana kaj angla. Pro tio ekzistas realisma ŝanco, ke tio ankaŭ okazos al la nova verko “La bando”. Tial la hodiaŭa recenzo estas ne nur por germanlingvaj personoj interesa.

Die ganze Rezension / La tuta recenzo

Kio estas tio, kion vi vidas?

Intertempe iĝis eta tradicio, ke mi dufoje jare skribas en mia taglibro pri taglibroj. Tiel mi provas kontentigi la deziron, fari tion, sed samtempe atente zorgi pri tio, ke tiu memspegulado ne okazu tro ofte.

Interesa oferto, kiun mi malkovris tra komento en alia taglibro, estas taglibra superrigardo kun la nomo “e-planedo“, verko de Luís Oliveira. Temas pri aŭtomate kreita paĝo kun la lastaj enskriboj de pluraj esperantlingvaj rettaglibroj. Miaj atentoj okuloj vidis kelkajn detalojn, kiujn eblas plibonigi. Mi jam komunikis ilin al la aŭtoro.

Kial mi ĝis nun ne uzas la vorton “blogo”? Mi opinias, ke al Esperantujo ankoraŭ mankas kelkaj aferoj:

  • Esperanto-parolantoj ekkonu kaj ekuzu la teknikon, kiu intertempe ekzistas speciale por interretaj taglibroj. Pluraj homoj atentigis min pri www.bloglines.com, per kiu eblas krei superrigardon pri taglibraj el diversaj fontoj, pri kiu mi longe revis.
  • Posedantoj de retaj taglibroj praktiku (pli ofte) ligadon. Ĝuste el tio konsistas la grava forto de la interreto. Grava tekniko estas “spuro reen” (“trackback” en la angla). Se iu verkas enskribon kaj alia enskribo (eble sed ne necese de alia persono) enhavas ligon al ĝi, tiam sub la origina enskribo (foje inter la komentoj) aperas mencio de la nova enskribo (foje kun diversaj aldonaj informoj). Plej ofte “spuroj reen” estas kreitaj aŭtomate. Du fontoj, tra kiuj mi lernis tion:
    1. “Spuro reen” – kio estas tio? (en la germana)
    2. Kiel meti “spuron reen” permane? (ekzemple se oni havas LJ-konton, kiu ne faras tion aŭtomate)
  • Legantoj de retaj taglibroj skribu (pli ofte) komentojn. Alia grava eco de la interreto estas, ke homoj reagas kaj ne nur konsumas. Se en Esperantujo la homoj averaĝe pli emas komuniki kun la resto de la mondo, tiam tio montriĝu.

Homoj subtaksas, kion povas kaŭzi komentoj. Jam eta trifraza rimarko en la taglibro de Bertilo kaj Birke gvidis al la sekva malkaŝo de Bertilo:

Vi pravas, ke aikido estas menciita en “Kafo kaj te’”. La persono, pri kiu temas tiu kanto (gimnazia samklasano de mi kaj Mikke), kuniris kun mi, kiam mi unafoje provis aikidon. Li same ekentuziasmis kiel mi, tuj membriĝis, kaj aĉetis trejnovestaĵojn, sed poste li eĉ ne unu fojon plu venis al la trejnado. Interalie pri tiu okazaĵo rakontas la kanto.

Mi ĝojas, ke “Tute ne gravas” denove aĉeteblas. Tre surpriza afero, kiun mi eksciis nur en via blogo. Entute la vendado de tiuj kasedoj ruliĝas – laŭ mia scio – tute sen kontakto kun la membroj de Amplifiki ekde tiu momento, kiam ni transdonis la bendon kaj kajeron al LFKOOP. Pri nenio oni iam ajn informis nin. Ni eĉ ne scias, kiom da kasedoj estas venditaj. (Krome la titolo vere estu “Tute ne gravas”. LFKOOP tion misigis al “Tute negravas” pro nekonataj kialoj.)

Cetere, en via blogo vi miscitis el “Domo en Bonn” la linion “Oberkassel, Cecilia strat’”. Tio estu “Oberkassel, Sicilia strat’”, kvankam la efektiva strato ne nomiĝis tiel (krom se mia maljuna cerbo intermiksis la aferojn, kaj vere estis inverse…). La kialo de tio troviĝas “simple” en la oblikvaj mensoj de mi kaj Mikke.

Bertilo do ne nur finfine klarigas la strangan diferencon inter la kantata kaj reala adreso de la iama GEJ-oficejo kaj la misteran mankantan spacosignon ĉe “Tute negravas” – li ankaŭ zorgas pri la necesa muzika enhavo de tiu ĉi enskribo! Se mi ankoraŭ kolektas 199 pliajn tiajn respondojn, mi povos verki skandalbiografion pri la Esperanto-muziksceno, kiu garantios al mi multajn belajn virinojn kaj tantiemojn ĝis la vivofino.

Lastatempe pluraj amikoj el Nordwalde ekis taglibron:
Mike Hegekötter (“DĴ Arafat”)
Katharina Brodesser (“Kadda”)
Judit Westhues (“Teilani”)

Mi rimarkis, ke ne tre helpas, antaŭe prepari enskribojn. Mi tiam skribas tro multe. Tiun ĉi tekston mi jam draste mallongigis!

Mi estas la viro de mil viza?oj

Hodiaŭ mia taglibro festas sian duan naskiĝtagon. Nekredeble, kiom rapide forflugis la tempo, sed ankaŭ kiom fora mia vivo antaŭ du jaroj ŝajnas mi nun – tiom multe okazis.

Speciala tago meritas specialan enhavon. Do jen, kiel promesite:

DĴ Kunar 2005-04-28
Gunnar 2005-04-28 antaŭe Gunnar 2005-04-28 poste
ĉirkaŭ 19:00 ĉirkaŭ 20:00

Fakte mi jam antaŭe faris pasportajn fotojn antaŭ kaj post la hartondado, nome 2000-02-24. Tiam la efekto estis eĉ pli impresa, sed mi ĝojas ankaŭ pri la ĉifoja rezulto.

Bona amiko skribis, ke mi sur ĉiu foto videbla sur mia bildopaĝo aspektas alimaniere. Ial mi ĝojas, ke homoj foje havas problemojn rekoni min. La ĉefa klarigo estas, ke mi tiel montras al la homoj, ke ili ne povas simple juĝi pri mi laŭ mia ekstera aspekto, ĉar tiu povas subite ŝanĝiĝi.

Sed kompreneble mi ne limigos min en ĉi tiu enskribo al du fotoj. Jen tria:

U2: War
U2: War
  1. Sunday Bloody Sunday
  2. Seconds
  3. New Year’s Day
  4. Like A Song
  5. Drowning Man
  6. The Refugee
  7. Two Hearts Beat As One
  8. Red Light
  9. Surrender
  10. “40”

“War” (“milito”) estis mia unua U2-albumo. Mi aĉetis ĝin en supermerkato en Paderborn, plej malfrue komence de 1999. Ĝi duoble estas la ĝusta temo por hodiaŭ: Unue pro tio, ke el fotoj de U2-albumo konsistis mia unua enskribo. Due pro tio, ke hodiaŭ antaŭ 60 finiĝis la dua mondmilito. Mi ĝojus, se mi ankaŭ ene trovus pacon. Ĉiel ajn tiu ĉi albumo meritas ankoraŭ pli detalan pritraktadon – alifoje.

Kelkfoje mi sentas min kiel dronanta viro. Mi terure baraktas, sed ne sukcesas atingi grundon, sur kiu mi povas firme stari. Certe mirigos homojn ekster la okcidentaj industriaj landoj, ke juna viro en tiom riĉa lando kiel Germanio povas havi tiajn problemojn. Sed se oni konsideras, ke ne nur la komenca pozicio, sed ankaŭ la postuloj estas altaj, tio ne plu estas mirinda. Por resti en la bildo: Se oni ĵetas min en barelon 10 metrojn oble 10 metrojn oble 10 metrojn granda, pleniĝas ĝin per akvo kaj enĵetas min, ĉiam forpuŝante min, kiam mi provas atingi la savan randon, tiam mi iam dronos – kaj ne gravos por mi, ĉu mi, ĉar la barelo estas tiom plena, faros tion je tre alta nivelo.

Bone tamen, ke mi povas skribi tion nun. Kiam tia sento de senhelpeco estas aktuala, mi ne kapablas tion.

Dum la dua jaro mi ĉiam ligis al enskriboj, kiujn mi faris unu jaron antaŭe. Mi decidis ne plu daŭrigi tiun kutimon.

Ni estas ?iuj faritaj el steloj

Antaŭ kelkaj semajnoj mi aĉetis plurajn kompaktdiskojn kaj librojn ĉe jpc, eta firmao kiu iom funkcias kiel amazon, sed havas pli grandan diskokatalogon. Speciala oferto, kiun mi malkovris, estis la albumo “18” de Moby. Ĝis nun mi ĉefe konis la antaŭan albumon “Play”, kiun mi akiris antaŭ pli ol unu jaro, cetere same spontanee kaj kadre de speciala oferto.

En pluraj recenzoj de “18” (ekzemple la recenzo en “Die Zeit”, kiu krome iom rakontas iom pri la muzika pasinteco de Moby), oni mencias ke ĝi stile tre similas al “Play”. Tiaj informoj kutime hezitigas aĉetojn miaflanke. Albumoj, kiuj sekvas grandegajn sukcesojn, malfacile atingas aŭ supertrafas la antaŭan verkon (tio estas la naturo de grandegaj sukcesoj). Krome dua samstila albumo malfacile konvinkas min el muzika vidpunkto: Kiam oni denove faras ion saman, tio povas esti signo de ideomanko. Krome malfacilas trovi muzikan kialon por publikigi la duan fojon ion similan – la ĉiama demando estas, kie restas en la nova kontribuo la originaleca elemento, kiu antaŭenigas la muzikan mondon. Kio je la unua fojo estis sprita nova afero kaj pro tio brila, je la dua fojo maksimume montras maturiĝon kaj pli da fajneco ĉe la detaloj, sed ofte indikas mensan stagnon.

Kaj fakte Moby ĉe “18” ripetis la malrapidajn melankoliajn kantojn kun samplitaj voĉoj, kiuj jam plaĉis al mi ĉe la antaŭa albumo. Sed mankas iom pli rokaj, rapidaj kantoj kiel “Honey”, “Bodyrock”, kiuj ja ĝuste zorgis pri la stila vario de “Play”. Ĝis nun miaj plej ŝatataj kantoj de “18” estas “We are all made of stars”, “Signs of love”, “Extreme ways” (konata el “La Bourne-identeco“), “18” kaj “Look back in”.

Ordigita de “malmole” al “mole”, la skemo de miaj plej ŝatataj famaj elektronikaj muzikistoj estas jena:
The Prodigy > Fatboy Slim > Moby > Chicane

“We are all made of stars” kun sia melankolia kantado kaj la belaj gitaroj, sed la samtempe elektronika karaktero memorigas min pri penso, per kiu mi jam ofte konsolis min, kiam la problemoj ŝajnis tro grandaj: Mi rigardis al la ĉielo kaj vidis la stelojn, memorante ke tiuj etaj lumoj reale estas neimageble longe for kaj samtempe kelkaj el ili plurdekmiloble pli grandaj ol la suno, kiu siavice jam estas nekredeble granda, havanta 99,9% de la materio de la tera sunsistemo. Sed ĉiuj tiaj grandaj steloj ekster nia sunsistemo nur aperas kiel objektoj kun la grandeco de pinglotruoj sur la ĉielo. Se oni tiel konscias pri la grandeco de la universo, ĉu tiam la propraj problemoj ne ŝajnas ridinde malgrandaj? Ili ja estas grandaj, teruraj kaj nevenkeblaj por mi, eta mortebla homo; sed mia ebla persona malsukceso ne fuŝos la universon; kaj tio trankviligas min.

Rigardo reen – la 4a ĝis 7a de majo 2004

La centkvardekkvina enskribo antaŭ unu jaro – lamentado pri ĵurnalistoj kaj vortoj, bojkoto de la muzikindustrio.
La centkvardeksesa enskribo antaŭ unu jaro – reenretigado de la propraj kantoj, Kate Ryan.
La centkvardeksepa enskribo antaŭ unu jaro – interesa kaj dolĉa sonĝo, poŝtelefonaj melodioj.
La centkvardekoka enskribo antaŭ unu jaro – tro multa laboro, malbona funkciado de www.download.com.