Iom post iom mi elprovas pli multe dum mia intenco por la nova jaro, unufoje semajne eliri. Pasintan fojon mi iris al koncerto en kultura kafejo/trinkejo. Hiera? mi la unuan fojon dum tiu serio vizitis koncerton de grupo, kiun mi jam konas, kaj kiu estas sufi?e fama en Germanujo. La muzikon de Subway To Sally mi konas jam ekde fine de 2001.
Kvankam kelkaj kantoj de ili pla?as al mi, mi neniam anta?e estis ?e koncerto. Sed en Ultimo, la urba magazino por Münster mi legis, ke ili koncertos en akustika konsisto kun du gastmuzikistoj, kaj ke estos la lastaj aperoj sursceneje en tiu formo. La turneo nomi?as “Nackt II” (“Nuda II”) kaj la nunaj koncertoj jam estas aldonaj al tiuj, kiuj okazis en 2010. Anta? kelkaj jaroj ili jam prezentis sin la unuan fojon sen elektraj gitaroj kaj elektra baso – tiasence “nude”.
Tiu anonco kaptis mian intereson. Mi ?iam opiniis, ke Subway To Sally havas bonajn melodiojn kaj bonan kantadon, sed ke foje la muziko estas tro malmola. Ne ke mi ?enerale ne ?atas fortan muzikon – ekzemple mi siatempe ege ?uis la koncerton de Krio de Morto! Sed la? mi, la fajneco iomete suferis pro tio.
Subway To Sally: Nackt II (akustika turneo)
La koncerto okazis en la Jovel (la? loka urba dialekto la vorto por “bona”), en kiu mi anka? ne estis anta?e. Dum jardekoj la Jovel estis diskoteko, sed anta? kelkaj jaroj ?i fermi?is. Poste oni malfermis ?in denove je alia loko proksime de la granda kinejo kaj la haveno. Tien mi biciklis. Survoje mi jam preterpasis la unuajn personojn, kiuj estis vestitaj tute nigre. Mi mem portis t-?emizon de mia unua metalroka festivalo.
Jam dum la unua rigardo en la ejo mem mi rimarkis, kiam multaj virinoj estis venintaj. La kli?o, ke tiu speco de muziko nur estas por frustritaj meza?aj viroj, evidente ne ?ustas. Mi anka? vidis personojn, kiuj certe jam havis 50 a? e? 60 jarojn, kaj junulojn, kiuj certe estis sub 20-jaragaj. Entute la homoj faris bonhumuran, pacan impreson.
Mi ne scias, kion entute mi tute timis anta?e a? kial mi estis malcerta pri mia decido. Subway To Sally donis absolute brilan koncerton. Ili ravis min ekde la unua kanto. ?iam, kiam mi pridubis mian agrablan impreson, mi mezuris, kion mi pensis kaj sentis, kaj ?iam konkludis, ke ?io estis ?usta.
La sono estis bonega, ?ar malgra? la grandeco de la halo eblis ?ion bone kapti relative for de la scenejo. La instrumentoj restis bone percepteblaj kaj ne dronis en iu bruoma?o. La altkvalita kantado ebligis bonan komprenon de la teksto. Tie denove montri?is la avanta?o de grupo, kiu kantas en la germana, mia alia gepatra lingvo krom Esperanto. La tekstoj ofte estis seriozaj kaj melankoliaj a? pasiaj – kaj tu?is mian koron.
Multaj homoj kunkantis, aliaj dancis. Entute la etoso estis dekomence impresa. Oni bone rimarkis, ke la punliko tre ?ojis esti tie, kaj ke por la bando tre gravis, ke la homoj amuzi?is. Multajn refrenojn mi ne konis – tute kontra?e al la plej granda parto de la spektantoj – sed foje mi tamen kapablis kunkanti, ekzemple ?e “Die Rose im Wasser” kaj “Ohne Liebe”, kiun mi konas de la albumo “Hochzeit”.
Subway To Sally: Ohne Liebe (vive)
Post du horoj kaj duona fini?is la koncerto. Subway To Sally estis ludinta multajn aldonojn, interalie “Julia und die Räuber”, kiu estas la plej fama kanto de la grupo.
Mi a?etis skatolon kun la DVD kaj la KD de tiu turneo, same kiel t-?emizon. Tiu montras lorenokrucon, kiu tamen tre similas al la patriarka kruco, kiu trovi?as en la flagoj de Hungarujo kaj Slovakujo. Mi tre ?atas, ke la nigra ?emizo ne montras iun kontra?kristanan motivon, sed iun, kiun mi povas interpreti pozitive.
Entute la vespero nekredeble pla?is al mi. Kaj nun atendas min ankora? DVD kaj KD por spekti respektive a?skulti dum alia tago.