La plej malfacila part’

Ekde mia unua prijuĝado de la albumo “X&Y” de Coldplay, mi ŝanĝis mian opinion. Fakte jam tiam mi supozis, ke tio okazos, ĉar necesas iom da tempo por vere ŝati ne tro glatan muzikon. Dum la unua aŭskultado, al mi ne plaĉis “Speed Of Sound”, dum poste ĝi estis la unua kanto, kiu konvinkis min.

Tra aŭskultado de la radio, mi alkutimiĝis al la aliaj disketoj. Do tamen ekzistas kelkaj bonaj kantoj sur “X&Y”. Kompare al la unuaj du albumoj, ĝi daŭre estas la plej malforta inter la tri. Sed laŭ la muziko indis aĉeti ĝin:

bonegaj:
– Speed Of Sound
– Talk (bazita sur “Computerliebe” de Kraftwerk)
– The Hardest Part

en ordo:
– White Shadows
– A Message

Eĉ pli ol antaŭe ĝenas la fortega kopiprotektado. Necesis terura baraktado per diversaj programoj por kopii la muzikon al mia durdisko. Kiel mi ĝuu albumon, se mi nur povas uzi la kompaktdiskon, sed ne komforte meti ĝin al mia komputilo? Tio forte influas la prijuĝadon de la muziko, ĉar kiel mi supre skribis, necesas ofta aŭskultado de la muziko por ŝati ĝin, kaj tio ne okazos, se mi ĉiam devas pene preni la diskon el la malproksima KD-ujo. Tion mi certe ne faras, se samtempe centoj da aliaj kantoj de aliaj grupoj troviĝas nur kelkajn musklakojn for.

Samtempe mi ne plu volas aŭskulti kelkajn kantojn pro la senfina provaŭskultado. Protekti la kopiadon havas bumerangan efikon: Mi ne plu emas aŭskulti tiun muzikon. En la interreto mi legis multajn raportojn de ĉagrenitaj aĉetintoj, kiuj eĉ ne sukcesis aŭskultigi la diskon per kutimaj KD-aŭskultigilo! Kompreneble preventado de ajna uzo estas la plej efika rimedo kontraŭ misuzo. Kompaktdiskon, kiun neniu aĉetas, cetere ankaŭ neniu pirate kopias. Sed ŝajne neniu komprenis, ke tio ne estas la vera celo.

Malgraŭ ĉiuj provoj, mi ne sukcesis perfekte ciferecigi kvin kantojn: “What If”, “White Shadows”, “Fix You”, “X&Y” kaj “Low”. Ŝajne daŭre estas etaj (sed nur tre malfacile percepteblaj) brusonoj.

Kia ironio, ke Coldplay pledas por “justa komerco” en la KD-libreto. Kiel oni povas engaĝiĝi por justa traktado de aliaj homoj se oni jam agas tiom malbone kaj suspekteme al siaj rektaj klientoj?

2 thoughts on “La plej malfacila part’

  1. Resonado: Mi ne povas atendi pli longe « La vivo de Kunar

  2. Resonado: Vi ne nomu min portanto de la lum’ « La vivo de Kunar

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *