Arkivoj de etikedoj: coldplay

Mi ne volas sekvi morton kaj ?iujn ?iajn amikojn

Ekde hodia? mi havas 35 jarojn. Kiel pasintjare en decembro, mi devas konstati, ke mi tute neglektis mian taglibron dum la pasintaj monatoj. Denove veras la ironio, ke a? oni vivas a? oni skribas pri sia vivo.

Sed la utilo de tio, skribi siajn pensojn, estas tamen impresa. Mi relegis, kion mi skribis dum mia 27a, 28a, 29a, 30a, 31a, 32a kaj 33a naski?datreveno. (Dum mia 34a naski?datreveno mi skribis nenion, ?ar tiam da?re regis granda pa?zo en mia taglibro – kiom doma?e! Ke mi rompis la tradicion, diras ?ion pri mia tiama animstato.) Ial mi pensis, ke dum la anta?aj jaroj mi mal?uste pritaksis la vivon. Sed nun mi surprize konstatas, ke mi havis ?ustan priju?on kaj ke mi jam anta?e trovis klarajn vortojn. Anka? impresas min, ke mi jam dum la pasintaj jaroj ofte sukcesis trovi ta?gan kanton kaj/a? cita?on.

Por ?i tiu jaro, tio estas Coldplay-cita?o. ?i jam anta?e kaptis mian atenton, sed intertempe mi ?atas e? pli grandan parton de la teksto:

“Ne, mi ne volas batali de la komenco ?is la fino
Mi ne volas ciklon de reuzita ven?o
Mi ne volas sekvi morton kaj ?iujn ?iajn amikojn”
(Death And All His Friends)

Kaj por kompletigi la reuzadon de muziko kaj cita?oj (“?ar da?re la samaj kanta?oj validas” – Persone-cita?o), jen kanto kiu venis al mia menso hodia? posttagmeze. Pri “Dream On” de Depeche Mode mi jam skribis anta? pli ol kvin jaroj

?iu rivero, kiun vi provis transiri

Mi jam skribis pri la koncerta albumo LeftRightLeftRightLeft kaj la studioalbumo Viva La Vida de Coldplay. Tial nun nepras mencii la albumeton “Prospekt’s March”. ?i aperis fine de 2008, do kelkajn monatojn post “Viva La Vida”, kaj estas forte ligita al ?i.

Unue, ?i havas similstilan eksteran aspekton: La albumonomo aperas en la sama skribmaniero. La malanta?o konsistas el pentra?o, ?ifoje “La batalo de Poitiers”. Due, ?i enhavas kanton, kiuj iam estis verkitaj kaj surbendigitaj por la albuimo mem, sed je la fino tamen ne aperis sur ?i. Trie, kelkaj kantoj de la albumo retrovi?as sur la albumeto, sed en alia versio. La muzika stilo ?iel ajn restas la sama. Kaj “Viva La Vida” vendi?as anka? en luksa versio, kiu enhavas la kompletan “Prospekt’s March”.

Tial ne havas sencon, priju?i la albumeton sendepende de la albumo. Fakte por mi ?i ne estas memstara, sed bonega aldono.

Coldplay: Glass Of Water

Aparte a?skultinda estas “Glass Of Water”, kiu montras la samajn kvalitojn kiel la kantoj, kiuj plej pla?is al mi de la albumo mem. Cetere ?i estis unu el la kantoj, pri kiuj mi sciis, ke ili estis e? jam anoncitaj por “Viva La Vida”. La sama direblas pri “Rainy Day”, en kies refreno aperas belegaj, fortaj ar?instrumentoj.

Coldplay: Rainy Day

Same kiel sur la albumo aperas du kantoj en unu trako, inter ili la titola kanto de la albumeto. “Lost+” sonas kiel la origina “Lost”, kun la sola diferenco de repado fare de gastmuzikisto.

Entute mi forte rekomendas “Prospekt’s March” en kombino kun “Viva La Vida”, ?ar ili apartenas kune. Mi tre ?ojas, ke haveblas pli da materialo en la sama stilo kiel la brila albumo.

Vivu la vivo

Kiel mi skribis hiera? en la recenzo de LeftRightLeftRightLeft, koncerta albumo de Coldplay, mi ankora? ne detale menciis la anta?an studian, kvaran albumon “Viva La Vida”. Tion mi nun finfine faras.

La anta?aj tri albumoj, “Parachutes”, “A Rush Of Blood To The Head” kaj “X&Y”, havis iomete kongruan aspekton. “Viva La Vida Or Death And All His Friends”, jen la kompleta titolo, alportas grandajn ?an?ojn jam ?e la kovrilo: ?i montras bildon, pli precize la faman pentra?on “La libereco gvidas la popolon”. La titolo “Viva La Vida” estas la nomo de pentra?o de Frida Kahlo, kiu montras melonojn. La bildo kaj la nomo estas jam ofte uzitaj kaj eble tro kli?aj, sed ?i tie ne, ?i tie ili ?ustas.

La albumo jam aperis en 2008, sed la? mia sperto rilate al Coldplay, estas tute bone, verki la recenzon nur kun iom da tempa distanco. Kiom diversaj estis miaj impresoj pri la tria albumo post la a?skultado de la unua kanto de ?i, post la unua plena a?skultado de la albumo kaj post iom da tempo. Nur tiam eblis vera priju?o.

Dum la unuaj tri albumoj formas trilogion, per “Viva La Vida” Coldplay iras novajn vojojn. Iomete strange ?ajnas la ka?itaj kantoj (la? la principo: unu trako, du kantoj). Tria duobla kanto almena? aperas en la titololisto. Mi tamen da?re ne komprenas, por kio oni entute faris tion: Pluraj kantoj estas senpa?ze konektitaj. Same mi ne komprenas, kial en la KD-libreto ne trovi?as la tekstoj, sed nur diversaj bildoj.

La elektronika komenci?o kaj fino memorigas pri la albumo “X&Y”. Sed tie jam fini?as la komunaj trajtoj. Por la kvara albumo la muzikistoj a? uzis pli grandan instrumentaron – a? almenaü pli varian klavaron.

Cemeteries Of London havas belege melankolian, revan sonon. Lost estas jam himno:

Coldplay: Lost

Tie montri?as jam grava diferenco al la anta?aj albumoj: ?ifoje estas la kantoj kun pozitiva etoso, kiuj estas la plej gravaj. Precipe ?e la unuaj du albumoj pli elstaris la malgajaj a? almena? pripensemaj pecoj.

La absoluta kulmino de la albumo sen ajna dubo estas “Viva La Vida”, la titola muzika?o mem. Per ?i Coldplay prezentas grandan romantikan kanton per la tuta koro. ?i estas bonega ekzemplo por la forta produktado de la albumo, kiu tamen ne sonas troproduktite (jen la granda malsano de la jardeko, en kiu ?i aperis). “Viva La Vida” transprenas la tor?on de “Clocks” el la 2a albumo, kiu ?is nun estis la unike elstara kanto de Coldplay.

Coldplay: Viva La Vida

La grupo montras, ke ?i havas talenton por bombasta “stadiona roko” kiel U2. Tio estas io nova, ?ar tute kontra?e, sur la unuaj tri albumoj ?i ankora? sonis tre intime, vundigeble.

Per “Strawberry Swings” Coldplay denove transiras al popa, sed fajna muziko. La dua titola kanto, “Death And All His Friends”, ravas min tra sia intensa gitara solo. La saman efikon havis la gitara melodio en “Shivers” de la unua albumo.

Mi inklinas konsenti kun la recenzo de Lukas Heinser: Ver?ajne “Parachutes” ?is nun restas la plej bona albumo de Coldplay tiasence, ke ?i plej bone funkcias kiel albumo, ?ar ?i havas konstante altan kvaliton. La postaj publika?oj enhavas kelkajn kulminojn, sed anka? pli malinteresajn partojn. Resume konstateblas, ke “Viva La Vida” estas grandioza verko.

Simple estu pacienca kaj ne zorgu

Kiu diris, ke la ?iutago ne povas alportu siajn malgrandajn brila?ojn? Nur anta? kelkaj tagoj mi eksciis, ke viva albumo de Coldplay haveblas senpage en la interreto.

LeftRightLeftRightLeft el?uteblas ?e www.coldplay.com/lrlrl/lr.html. Nur necesas indiki retadreson – kaj eblas e? uzi ruboadreson, ?ar tuj poste oni iras al la el?utopa?o, do oni ne devas atendi retpo?ton, en kiu trovi?as la ligo.

Kiel mi nur nun rimarkis, mi skribis pri la unuaj du albumoj kaj la tria albumo. Sed mi ankora? ne menciis la kvaran albumon “Viva La Vida” a? la postan albumeton “Prospekt’s March”. Tion mi nepre faru alian fojon! Sed unue la titololisto de LeftRightLeftRightLeft, kiu enhavas surbendigojn de koncerto:

  1. Glass Of Water
  2. 42
  3. Clocks
  4. Strawberry Swing
  5. Hardest Part / Postcards From Far Away
  6. Viva La Vida
  7. Death Will Never Conquer
  8. Fix You
  9. Death And All His Friends

Kompare al la originaj diskoj, tio estas:

  • 0 kantoj de la 1a albumo
  • 1 kanto de la 2a albumo (Clocks)
  • 2 kantoj de la 3a albumo (Fix You, The Hardest Part)
  • 4 kantoj de la 4a albumo (42, Viva La Vida, Strawberry Swing, Death And All His Friends)
  • 2 kantoj de la albumeto (Postcards From Far Away, Glass Of Water)
  • 1 kanto, kiu ne aperis sur disko (Death Will Never Conquer)

Death Will Never Conquer anka? en sia origina versio estis senpage el?utebla. En la viva versio la drumisto transprenas la kantadon – tre imprese!

Plej grava kritikpunkto estas, ke mankas iu kanto de la unua albumo. Kandidatoj, kiuj estus meritintaj tion, abundas!

La publiko plej eksciti?as dum la kanto “Clocks”, dum ?i plej forte kontribuas al “Fix You” per kantado de la refreno. “Viva La Vida” anka? en viva versio sonas bonege:

Coldplay: Viva La Vida

Tamen la kanto, kiu plej restis en mia menso post la unua a?skultado, estas ?uste unu, kiu ne aparte elstaris sur la origina albumo. Kiam mi, kiu da?re ne povas konekti ?iujn kantojn de “Viva La Vida” kaj “Prospekt’s March” al siaj nomoj, rigardis la titolon, mi tre ekmiris: Estis la kanto “Death And All His Friends”!

Coldplay: Death And All His Friends (vive)

?u devas pensigi min, ke plej intensan impreson kaj plej allogan sonon havas “morto kaj ?iuj siaj amikoj”? Tiu elektra gitaro en la dua parto de la kanto rekte trafas mian koron, tiom melankolia ?i estas. Sed rigardo al la kantoteksto rivelas, ke la intenco de la kanto estas tute sendan?era. Reale la teksto diras “Mi ne volas sekvi morton kaj ?iujn ?iajn amikojn.”

La plej malfacila part’

Ekde mia unua prijuĝado de la albumo “X&Y” de Coldplay, mi ŝanĝis mian opinion. Fakte jam tiam mi supozis, ke tio okazos, ĉar necesas iom da tempo por vere ŝati ne tro glatan muzikon. Dum la unua aŭskultado, al mi ne plaĉis “Speed Of Sound”, dum poste ĝi estis la unua kanto, kiu konvinkis min.

Tra aŭskultado de la radio, mi alkutimiĝis al la aliaj disketoj. Do tamen ekzistas kelkaj bonaj kantoj sur “X&Y”. Kompare al la unuaj du albumoj, ĝi daŭre estas la plej malforta inter la tri. Sed laŭ la muziko indis aĉeti ĝin:

bonegaj:
– Speed Of Sound
– Talk (bazita sur “Computerliebe” de Kraftwerk)
– The Hardest Part

en ordo:
– White Shadows
– A Message

Eĉ pli ol antaŭe ĝenas la fortega kopiprotektado. Necesis terura baraktado per diversaj programoj por kopii la muzikon al mia durdisko. Kiel mi ĝuu albumon, se mi nur povas uzi la kompaktdiskon, sed ne komforte meti ĝin al mia komputilo? Tio forte influas la prijuĝadon de la muziko, ĉar kiel mi supre skribis, necesas ofta aŭskultado de la muziko por ŝati ĝin, kaj tio ne okazos, se mi ĉiam devas pene preni la diskon el la malproksima KD-ujo. Tion mi certe ne faras, se samtempe centoj da aliaj kantoj de aliaj grupoj troviĝas nur kelkajn musklakojn for.

Samtempe mi ne plu volas aŭskulti kelkajn kantojn pro la senfina provaŭskultado. Protekti la kopiadon havas bumerangan efikon: Mi ne plu emas aŭskulti tiun muzikon. En la interreto mi legis multajn raportojn de ĉagrenitaj aĉetintoj, kiuj eĉ ne sukcesis aŭskultigi la diskon per kutimaj KD-aŭskultigilo! Kompreneble preventado de ajna uzo estas la plej efika rimedo kontraŭ misuzo. Kompaktdiskon, kiun neniu aĉetas, cetere ankaŭ neniu pirate kopias. Sed ŝajne neniu komprenis, ke tio ne estas la vera celo.

Malgraŭ ĉiuj provoj, mi ne sukcesis perfekte ciferecigi kvin kantojn: “What If”, “White Shadows”, “Fix You”, “X&Y” kaj “Low”. Ŝajne daŭre estas etaj (sed nur tre malfacile percepteblaj) brusonoj.

Kia ironio, ke Coldplay pledas por “justa komerco” en la KD-libreto. Kiel oni povas engaĝiĝi por justa traktado de aliaj homoj se oni jam agas tiom malbone kaj suspekteme al siaj rektaj klientoj?

Amo estas nur unu kison for

Dum la semajnfino, mi vizitis mian bonan amikon Holger. Je tiu okazo mi denove aŭskultis bonan muzikon kaj eltrovis, kiel nomiĝas kanto, kiun mi serĉas jam delonge. Temas pri “Be.Angeled” de Jam & Spoon. Kantas denove kantisto el konata grupo, ĉifoje Rea de Reamonn. Kio vekis siatempe mian atenton, ne nur estis la bona kantado, sed la rekono de konata elemento: La arĉinstrumentaj partoj tre similas al tiuj de “You Only Live Twice”, kantita de Nancy Sinatra por la samnoma James-Bond-filmo.

Ne estas la unua fojo ke oni reuzas tiun kanton. Ja ekzistas reludversioj de Coldplay. Krome jam antaŭ jaroj Robbie Williams uzis la samajn partojn en sia kanto “Millenium.” Kompare al lia kanto, la rezulto ĉifoje pli plaĉas al mi. Ne estas tiom rekta kaj plata kopiado.

Cetere la refrena frazo “Amo estas nur unu kison for” memorigas min pri alia kanto. En “Gimme Shelter” de The Rolling Stones ĝi aperas preskaŭ samvorte.

Kia koincido, ke mi dum tiu semajnfino volis montri al Holger alian kanton. “Show Me Your Strength l.g.” estas B-flanko de la disketo “Cynical Heart“. Mi malkovris ĝian belecon nur lastatempe. Ĝi estas ĝuste en tiu ambjenta, ripoziga stilo, kiun Holger ofte aŭskultigas al mi.

Anta? ol mi scias kiel ?i sentigas

Jam meze de aprilo mi finfine aĉetis la trian albumon de Coldplay, kiu nomiĝas “X & Y”. Ekzistas kelkaj grupoj, kies aktivecon mi sekvas kaj ĉe kiuj mi ekas etan serion. Ekzemple mi aĉetis ĉiujn disketojn de la dua Freundeskreis-albumo “Esperanto” en 1999/2000. Simile mi ja akiris ĉiujn kvar disketojn de la dua Klee-albumo dum la pasintaj du jaroj.

Mi nur unufoje aŭskultis “X & Y” kaj mi longe hezitis, ĉu jam skribi pri ĝi aŭ ne. Ankoraŭ daŭros ĝis kiam venos kompleta recenzo. Tial mi volas redoni mian unuan impreson nun.

Laŭ ekstera aspekto la albumo kongruas al la antaŭaj. Ekzemple oni uzis la saman tiparon, kio tre plaĉas al mi. Tio kreas rekonefekton kaj bonas por seria kolektado. Iom tio ankaŭ la impreson, ke oni ne uzis tiun tiparon hazarde, sed intence. Mi ĝojas, kiam homoj atentas pri etaj detaloj.

Sed samtempe ankaŭ denove mankas la tekstoj en la KD-libreto. Tion mi tute malŝatas. Verŝajne oni volas ŝpari kostojn per tio. Sed kial oni tiam foruzas multajn paĝojn por fotoj? Se la tekstoj gravas, ili estas presindaj, se ne – kial oni entute verkas ilin?

Entute la kompaktdisko enhavas 13 kantojn. La lasta estas ne menciita sur la ekstera titollisto. Ankaŭ tion mi ne komprenas.

Diversaj gastmuzikistoj aperas sur la albumo. Iu gitaristo ludas (aŭ temas pri samplaĵo de li). La grupo uzis sintezilojn de Brian Eno, kiu ja estas – kune kun William Orbit – ŝajne la plej grava ambjento-artisto. La laboron de Brian Eno mi kompreneble plej bone konas de la U2-albumo “All that you can’t leave behind“. Fine Coldplay ankaŭ metis partojn de la kanto “Computerliebe” de la famega grupo Kraftwerk en iun kanton. Tamen la gastmuzikistoj entute apenaŭ kreas iun diferencon en la sono.

Unuflanke tio rezultas en unueca, kongrua sono, do la sento de “unu albumo”, ne “manplena da kantoj” verkitaj hazarde je la sama tempo, sed kun la plej diversaj artistoj. Aliflanke mi demandasd min, por kio oni bezonas tiam la aliajn gasmuzikistojn entute.

Nenio elstaras aŭ vekas apartan intereson. Iom mankas la aldona spico, kiun mi atendas de pliaj muzikistoj.

Ĝis nun plej plaĉas mi “Speed of Sound”. Antaŭ la aĉetado de la disko, kiam mi la unuajn fojojn aŭskultis ĝin en la radio aŭ televido, ĝi ŝajnis malbona kopio de la tre sukcesa disketo “Clocks”. Kompare al la resto de la albumo, ĝi tamen plej eniras la orelon.

Tre malplaĉas al mi, ke la albumo estas kopiprotektita kaj krome enhavas severan averton kontraŭ kopiado de la enhavo. Kopiprotektado estas bankrotdeklaro de la muzikindustrio.

La ĝisnuna prijuĝo ne sonas tro pozitive. Sed mia bona amiko Holger memorigis min pri tio, ke ankaŭ la unuajn du albumojn de Coldplay oni devis aŭskulti kelkfoje antaŭ ol vere kapti ilian brilecon. Plie la grupo supozeble ne mem decidis pri la kopiprotektado. Tial mi ne fine prijuĝas “X & Y”. Muziko, kiu restas interesa longtempe, ofte bezonas iom da tempo por konvinki. Tion mi jam spertis ĉe kelkaj pecoj de mia granda muzikkolekto.

Mi ne scias kiel okazis ke ni perdis unu la alian

Denove mia taglibro aĝas unu jaron pli. Decas dediĉi la enskribon denove al muziko, kiu tre movas mian koron. Ĉifoje temas pri la kanto “Tausendfach” de Klee, kiun mi jam menciis okaze de mia 29a naskiĝtago.

La unuan fojon mi estis aŭskultinta ĝin dum la sportumado. Je la komenciĝo, do la unuaj taktoj sen kantado, mi pensis, ke estus britpopo kaj demandis min, ĉu estus kanto de Coldplay. Tiu ideo ne estas tro ekzotika – ankaŭ Sr-o Shhhh rimarkas en sia recenzo de la tuta albumo la foje orelfrapan similecon de la muzikstilo al britpopo.

“Tausendfach” similas al “2 Fragen” sed havas iom pli fortan muzikan parton. “2 Fragen” estas la kanto, per kiu mi entute malkovris la muzikon de “Klee”, aŭskultante ĝin je la fino de l’ somero 2004 en la radio. Mi ĝojis pri la agrabla muziko kaj la melodia kantado. La voĉo memorigis min pri Judith Holofernes, la kantistino/gitaristino de “Wir sind Helden”, nur kun la malgranda sed grava diferenco ke la kantistino de “2 Fragen” evidente kapablas kanti.

Por sia dua albumo kaj ĉiuj disketoj de ĝi, Klee elektis blankan kovrilon kun nigrablankaj fotoj aŭ ilustraĵoj. Tiu kombino – nigrablanka KD-kovrilo, melankolia muziko kun fortaj gitaroj kaj elektronikaj elementoj – ja jam ravis min ĉe la verkoj de aliaj grupoj. Ekzemploj estas la disketo “Cynical Heart” de “Jam and Spoon feat. Jim Kerr” kaj, kompreneble plej grave, la albumo “All that you can’t leave behind” de U2, per kies ilustraĵoj mi komencis ĉi tiun muzikan taglibron kaj pri kiu temis mia unua teksta enskribo. Similstile sed senelektronike efikis “…sed estas ne” de Persone kaj la albumoj de Coldplay. La mikson de gitaroj, sinteziloj kaj melankolio mi ankaŭ konas kaj ŝatas de Moby. Ŝajne tiu tipo de muziko montras malfortan flankon de mi: Simple ne eblas al mi rezisti ĝin; ĝi ĉiam allogas kaj kaptas min denove.

La disketon “Tausendfach” mi ricevis kiel malfruiĝintan donacon por kristnasko. La 3an de januaro, ĵus reveninta de la Internacia Seminario (IS) 2005/06 en Xanten, mi trovis la kompaktdiskon sur la tablo en mia ĉambro hejme ĉe miaj gepatroj.

Ravas min ne nur la kanto “Tausendfach”, sed ankaŭ aparte ĝia video (elĝutebla kiel WMV-dosiero kaj MOV-dosiero). Unue oni vidas la bandon en malhelaj vestaĵoj kaj hela fono, do denove kvazaŭ nigrablankan bildon.

Post iom da tempo tra projekciilo montriĝas filmscenoj de feriumado ĉe la maro, en la montaro, en suda urbo. Oni vidas la kantistinon kaj nekonatan viron dum aŭtoveturado, trinkado kaj fumado. Ili faras trivialajn gestojn kaj portas buntajn feriajn vestaĵojn, do havas tute ordinaran aspekton. La amatora kvalito de la filmetoj memorigas pri feriaj filmoj.

Tio kreas enorman kontraston al la bando, kiun oni vidas kun akraj konturoj, en plena seriozeco, kaj la kantistinon kun sufiĉe multa ŝminko, profesia hararo kaj modaj vestaĵoj. Ŝi aspektas kvazaŭ ŝi havus sukceson ĉe la laboro (muzikado), sed solecon sen amo.

La filmscenoj evidente montras la pasintecon. Ili ankaŭ povas esti interpretitaj kiel memoroj (kiuj ja ofte estas malklaraj kaj bonegaj!). Ĝuste pri perdita amo oni memoras unuopajn scenojn kaj situaciojn. Jes ja, la financa situacio estis malbona kaj la estonteco malcerta, sed tio en tiu momento ne gravis, ĉar oni estis feliĉa.

Kompreneble tiun percepton forte influas miaj (terure melankoliaj!) memoroj. Certe la spertoj en la propra vivo servas kiel filtriloj dum la spektado de tia video kaj la aŭskultado de tia kanto.

Des pli trankviligis min, ke la muziko estas trista, sed samtempe milda. La teksto parolas pri perdita amo, pensado pri la pasinteco kaj la scio, ke oni komprenis multon nur poste. Iom post iom ankaŭ la muzikgrupo en la video ricevas kolorojn. La kanto postlasas la mesaĝon “Estis bona tempo. Kio pasis, daŭre signifas ion!” Verŝajne pro tio mi ŝatas tiun kanton pli ol multajn aliajn.

Ni ?iuj povas tion

Komence de la monato mi denove renkontiĝis kun kelkaj el la belulinoj por karaokeado en la “Piano Bar”. Pri la unua fojo kaj la dua fojo mi ja jam skribis antaŭe.

Unue tamen ni nur estis triope kaj oni montris piedpilkludadon televide. Tio neniel interesis nin, sed ĉar per nia bonhumura maniero ni pasigis la tempon agrable babilante. Finfine alvenis la aliaj kaj la muzika programo komenciĝis. Tralegante la liston da kantoj, ni rimarkis ke haveblis pli multaj kantoj. Tamen daŭre mankis pli multaj kontribuoj por viraj voĉoj. Denove ĉeestis la DĴ de la unua fojo. Kiam li vidis nian grupon, li unue aspektis, kvazaŭ li pensus: “Ho ne! Ne ili denove!” Sed post kelkaj kantoj, kiun prezentis la belulinoj, lia mieno ŝanĝiĝis al pli afabla, simpatia mieno.

Ĉifoje nia grupo kvazaŭ devis instigi, vigligi kaj vivteni la karaokeadon kaj ŝajne impresis la aliajn ĉeestantojn. Post mia unua kanto (“Under the bridge” de The Red Hot Chili Peppers) viro en eble mia aĝo venis al nia tablo kaj demandis, ĉu li ne povus kanti kun unu el ni. Li aldonis, ke li estas iom tro malcerta por sola kantado kaj ke ni ja ĉiuj estus tiom bonaj kantistoj.

Post tia komplimento mi malfacile povis rezisti, krome mi ja ŝatis ke li entute alparolis nin. Kuraĝon oni premiu. Dum la vespero Marc (aŭ Mark?) kaj mi kantis kune “Losing my religion” de R.E.M., “Wonderwall” de Oasis, “The scientist” de Coldplay kaj “Light my fire” (iu stulta soula reludversio, do ne de The Doors). Krom tiu lasta mi kantis nenion novan, ĉefe ĉar mi bezonis kanton, kiun mi jam sole regis, ĉar komuna kantado pli malfacilas, se oni ne konas la kantadokapablon de la partnero. Tiam oni almenaŭ alcelu sekurecon ĉe la repertuaro!

Je la fino de la vespero, Marc kaj sia amikino Jasmin el Dortmund kore dankis al mi, videble distritaj. La du personoj kun kiuj mi jam unue estis kune, dum la promeno al la bushaltejo ŝerce kantis “Gunnar estas populara!” laŭ la melodio de infana primokkanto (“Gunnar ist beliebt!” anstataŭ “XY ist verliebt!”). La tuta situacio plaĉis al mi. Evidente mi povas ankaŭ bone rilati al fremduloj, ankaŭ se temas pri distriĝo en mia hejmurbo kaj ne iu serioza projekto aŭ internacia afero! Mi vere estas tute alia persono, ol mi pensis.

Venu al mi en la urbocentron…

En aŭgusto dum du semajnfinoj vizitis min po unu el miaj plej bonaj amikoj Holger kaj Till. Denove impresis min, kiom agrable mi sentas min dum kaj post tiuj mallongaj periodoj kun unu el ili. Kun tiaj amikoj, oni povas grandparte fajfi pri la resto de la mondo!

Holger aŭskultigis al mi parton de la tria Coldplay-albumo “X.Y.”. Iam ie mi jam aŭskultis la unuan disketon, kiu ŝajnis al mi kopio de la antaŭa furoraĵo “Clocks” nur sen piano. Sed nun ĉio, kion mi aŭskultis, plaĉis al mi. Kvankam mi ne estas abonanto aŭ adoranto de britpopo, al tiu ĉi grupo mi povas resti fidela. Mi ja jam posedas la unuajn du albumojn.

Till antaŭ kelkaj monatoj atentigis min pri videodosiero de hiphopartisto, kiu repas pri Paderborn, mia iama studurbo! La vera kuriozaĵo kuŝas en tio, ke Paderborn simple ne estas grandurbo, sed havas 140.000 enloĝantojn (en la urbocentro 77.000). Sed la kanto sonas, kvazaŭ Paderborn estus danĝera, pulsanta urbego, kie la modoj kaj drogoj plej freŝas. Till kaj mi, kiuj loĝis dum jaroj en Paderborn, kompreneble konas la realon kaj des pli ridas pri la kanto! Ĝi jam iĝis unu el niaj komunaj kantoj, kiujn ni ŝatas citi kaj aŭskultigi, ĝuste ĉar ĝi estas tiom stulta.