Milfoje kaj profunde

Hodiaŭ mi 29-jariĝis. Estis iom nekutima naskiĝtago laŭ la gratulantoj. La unua, kiu pensis je mi, estis alauxdo. Aliaj LiveJournal-uzantoj ŝajne ne memoris mian honortagon. Ankaŭ en la komputilluda forumo, kie oni havas propran diskutfadenon nur por gratulado, neniu skribis ion hodiaŭ.

Gunnar kun 29 jaroj Fruposttagmeze mia frato venis kaj donacis al mi Keltan medalionon. Pri tio mi ĝojis, ĉar ĝi kompletigas mian kostumon por la rolludado.

Mia patrino kiel dum la pasintaj fojoj estis bakinta nigraarbaran ĉerizotorton. Por la kafumado, mi surmetis la plej belan el la kvin ĉemizoj, kiujn mi estis aĉetinta komence de la jaro kun mia tiama laborkolego, kaj kompreneble la medalionon.

Poste mi veturis al la trejnado. Estas kutimo inter mia Ju-Jutsu-grupo, ke ĉiu naskiĝtagulo donacas keston da biero al la aliaj. Ĝin mi estis jam malvarmiginta en la fridujo kaj krome mi estis aĉetinta botelon da vodko kaj botelon da kolao, ĉar unu el miaj trejnistoj ne trinkas bieron. Plie mi zorgis pri ĉipsoj, ĉar nura trinkado ja ne estas tiom plezura.

Post la trejnado, mi disdonis la unuajn bierbotelojn sub la duŝo. Mi ankaŭ mem trinkis unu botelon duŝante, la unuan fojon entute. Kelkajn aferojn oni fari antaŭ ol iĝi 30-jara.

Miaj du plej bonaj amikoj kaj iama laborkolego alvokis min. La belulinoj, kiuj dum la pasintaj du jaroj vizitis min dum mia naskiĝtago, sendis mesaĝetojn. Kaj mi festetis mian naskiĝtagon en rondo de sportemuloj. Ĉiuj tre kontentis pri miaj bonaj preparoj.

Unu el en la rondo faris tute neatendite specialan donacon al mi. Sur la koridoro mi aŭdis lin telefoni parolante la italan. Mi alparolis lin poste pri tio kaj eksciis, ke li havas Italan koramikinon, reciproke rakontante, ke mi iam studis en Italio. Dum la bierumado, li subite demandis min ion en la itala kaj ni ekbabilis itale. Kun ĝojo mi konstatis, ke mia lingvokono multe malpli rustis, ol mi estimis. Kaj tiu parolado en la itala alportis tiom specialan etoson… mi volas iel ripeti tion!

Ŝajne la kreskanta aĝo alportas, ke mi ĉiam iĝas iam pensema dum tiu speciala tago. Mi demandas min, ĉu mi maljuniĝas tiusence, ke mi perdas mian forton kaj neglektas miajn revojn. Tamen ĉijare la melankolio ne kapablis kapti min, ĉar mi sufiĉe rapide venis al la konkludo, ke mi plejparte iĝis pli bona persono ol dum miaj pli fruaj jaroj. Mi sportumas regule kaj ofte eĉ trifoje semajne – mirinda stato por persono kiu suferas je asmo! Mi estas pli proksima al normala pezo ol kiel junulo. Mi neniam antaŭe sentis min korpe tiom bone.

Ankaŭ anime mi fartas pli bone. Mi alfrontis kaj solvis kelkajn malnovajn problemojn, kiuj datas ankoraŭ el mia frujunula tempo. Mi denove sekvas tion, kion mi taksas farinda, kaj denove fidas je mi mem.

Mi denove memoras miajn dezirojn kaj timojn, kiujn mi havis, kiam mi finis la lernejon. La timoj ne realiĝis kaj miajn revojn mi realigis. Se la pasinta mi vidus min hodiaŭ – mi pensas, ke la pli juna, frua versio de mi ĝojus kaj mirus pri tio, kio mi iĝis, kaj estus fiera, gaja, kontenta – kaj pli memfida, espera, malgraŭ ĉiuj malhelaj tempoj.

Dum tiom bonaj momentoj, mi povas aŭskulti “Tausendfach” de Klee, sen iĝi trista. Estas la tria disketo de la “Je länger je lieber”-albumo post “2 Fragen” kaj “Gold“, simile meditema kiel la unua kaj multe pli melankolia. Sed hodiaŭ tiu sento ne povas regi min malgraŭ ĉiu sobra pensado kaj atenta bilancado, kaj tio estas evidente bona signo.

2 thoughts on “Milfoje kaj profunde

  1. Resonado: Mi ne volas sekvi morton kaj ?iujn siajn amikojn « La vivo de Kunar

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *