Jen la lasta enskribo por tiu ĉi jaro. Kio restas por diri pri 2010? Krom kelkaj esceptoj, estas ĉefe dek du perditaj monatoj por mi. La bazaj sentoj kaj agoj estis senfina atendado, malgajeco, tempomanko kaj longa batalo por io nova. Mi eĉ ne skribis ion dum mia naskiĝtago, la 12a de oktobro.
Unu kanto tamen akompanis min tra la tuta jaro kaj mi tre miras pri tio. Fine de 2009 mi aŭskultis ĝin en la radio kaj estis tuj ravita de ĝi. Ekkoni muzikon tra la radio, precipe kiam temas pri melankolia kanto, ne estas io nova – kaj jam ekzistas antaŭaj ekzemploj por popmuziko kun kristana malantaŭo, kiun mi tiel ekŝatis.
Jeff Buckley jam mortis en 1997 – kaj tamen tiu balado konas sonas freŝe kvazaŭ ĝi estus tute aktuala. Ĝi estis (kaj ofte denove estas) granda sukceso, kvankam ĝi atingis “nur” la duan rangon en Britujo. Doloras ĉiam, kiam artistoj forpasas, kaj oni iĝas pripensema, kiam muzikistoj mortas.
La kanto “Hallelujah” origine estas de Leonard Cohen. La teksto uzas bibliajn bildojn, tamen rakontas pri malfeliĉa amo (laŭ mia interpreto). Se io ne perdis sian valoron dum la pasintaj dek du monatoj, tiam la fakto ke tiu muzikaĵo tuŝas mian koron. Foje ĝi kreas tre grandan malĝojon en mi, foje trankvilan melankolion.
Etikedoj: esperanto, haleluja, hallelujah, jeff buckley, leonard cohen, muziko
[...] La vivo de Kunar Esperanto-artisto kaj diskĵokeo « Estas malvarma kaj rompita haleluja [...]
[...] proksime de Kolonjo. Kutime mi transdonas tiajn novaĵojn al Vinilkosmo, sed la pasinta jaro estis malfacila kaj mi ne havis la tempon aŭ energion por envolviĝi (kio estintus la natura sekvo el unua [...]
[...] naskiĝdatreveno mi skribis nenion, ĉar tiam daŭre regis granda paŭzo en mia taglibro – kiom domaĝe!) Ial mi pensis, ke dum la antaŭaj jaroj mi malĝuste pritaksis la vivon. Sed nun mi surprize [...]