Arkivoj de etikedoj: muzikindustrio

Vi ne nomu min portanto de la lum’

Venĝo, dolĉa venĝo: La muzikindistrio de jaroj ĝenas min per kopiprotektado de diskoj – kaj lastatempe precipe per blokitaj muzikvideoj.

Nun eblas repagi en la sama valuto: bustallmajors.com ofertas kodon por bloki TTT-ejon kaj blogon kontraŭ la grandaj diskoentreprenoj. Pri “Bust All Majors” mi eksciis tra Felix von Leitner (“fefe”). Ŝajne la fina venĝo ne estas utopio.

Mi estas nur viktimo de la kapitalismo

Trakti siajn klientojn aŭtomate kiel suspektatajn krimulojn jam estas malbona koncepto por teni ilin. Ĉiu kopiprotektado efektive rezultas en tio, ke pirata versio estas pli komforta ol la laŭleĝa. Blokado de muzikvideoj laŭ landoj estis jam granda stultaĵo de la muzikindustrio. Sed la tiel nomataj aŭtorrajtaj asocioj eĉ sukcesis subtrafi tiun nivelon. En Germanujo ili pledis interalie por tio, ke ili ricevas pagojn por “orfaj verkoj“, do por tiuj muzikaĵoj, por kiuj ne eblis trovi rajtoposedanton. Tiun argumenton oni digestu: “Se io estas sen posedanto, tiam ĝi estu nia!”

La Germana blogisto Felix von Leitner (Fefe) ĉiam uzas drastajn esprimojn. Interalie li nomas tiujn asociojn “la enhavo-mafion“. Longe mi hezitis aliĝi al tiu koncepto. Sed jam la supra ideo tre gvidas al tiu direkto. Oficiale ili deklaras, ke vi volas protekti la rajtojn de la aŭtoroj. Sed kiel ili faru tion por verkoj, kies aŭtoroj estas nekonataj? Kaj kiu natura leĝo aŭ morala instanco donis al ili la rajton, zorgi pri tiuj verkoj? Efektive tio nur estas monkolektado. Kaj se tiu meĥanismo estas kvazaŭ deviga, tio vere memorigas pri mafio. Tra Fefe mi eksciis pri harstariga kazo:

La Belga satira ensemblo Basta nun montris la tutan absurdecon de la konduto de Sabam, la aŭtorrajta asocio de Belgujo. Serio da videoj en la flandra rakontas la tutan kapskuigan realon.
Ekzistas anglalingva artikolo, kiu koncize ripetas la okazintaĵojn.

En la unuaj du eksperimentoj, la grupo demandis, ĉu necesas pagi tantiemojn pro muziko en aŭto, poste en trajno. Trie ili privarbis feston, kie neniu estis kaj ankaŭ ne muzika aparato. Fakte la tuta preparo konsistis el lumomaŝino en granda salono. Tamen reprezentanto de la kopirajta asocio venis por kontroli trifoje. Tio pensigas min pri afero kadre de la Internacia Seminario (IS) en Traben-Trarbach 1997/98. Iu najbaro plendis pri “tro laŭta muziko” en la diskoteko. La polico kelkfoje alvenis kaj jam minacis forpreni la aparataron. DĴ Nucki suspektis, ke la kverelemulo ne reagas al la laüteco de la muziko, sed simple perceptas la lumojn el la kelo kaj tiam alvokas la policon. Por pruvi tiun tezon, li malŝaltis ĉion krom la diskotekajn lumojn. Kvin minutojn poste denove la policanoj avertis pri tro laŭta muziko…

Unu problemo pri la aŭtorrajtaj kotizoj estas, ke ili pageblas ne laŭ kvanto de personoj, kiuj partoprenas eventon, sed laŭ la grandeco de la salono. Ekster urboj, en vilaĝoj kun haloj uzeblaj por diversaj celoj, la taŭgaj ejoj estas tiom grandaj, ke la postulitaj monsumoj igas muzikajn aranĝojn neprofitaj. Kutime la homoj ne plenigas la lokon, tiel ke oni devas pagi por multa malplena spaco.

La sekva eksperimento por la Belgoj do iĝis jena: La prezolisto de la aŭtorrajta asocio komenciĝis per la kategorio “1 ĝis 100 kvadratmetroj”. Tial la satiristoj mezuris ekzakte 0,99 kvadratmetrojn, profitante de balkonoj sur pluraj etaĝoj, kaj faris tre malgrandan feston en la vera senco de la vorto. Striktasence tian feston ne kovris la regularo, do ne devintus esti iu monsumo pagenda. Kiam alvenis la kontrolisto, li tamen postulis monon.

La furioza kulmino tamen ankoraŭ venis. Nun la ruzuloj demandis telefone, ĉu ili devas pagi por muziko de tiu aŭ jena artisto, kiu ne estas membro de la aŭtorrajta asocio. Oni tuj jesis kaj postulis entute pli ol 540 EUR. La nomoj de la artistoj venis de diversaj produktoj, ekzemple manosekigilo “Kimberly Clark” aŭ Ĉina manĝaĵo “Suzi Wan”.

Laŭ memprezento, la tasko de aŭtorrajta asocio estas, kolekti kaj pludoni la monon al la artistoj. Nun la teamo de Basta iris al la asocio kaj postulis tion en la nomo de la maŝinoj kaj manĝaĵoj. Oni rifuzis pagi, ĉar efektive ne temis pri artistoj, sed redonis la tutan monon. Tamen restas la demando, kial ili unue enkasigis la monon sen iom kontroli, pri kio temas. Skribi fakturojn sen pripensi ne postulas multan laboron, de kie do venas tiuj altaj sumoj?

Kiam etaj princoj iras dormi

Hodiaŭ la unuan fojon mi pagis por MP3-dosiero. Tio ne estas io eksterordinara, se oni konsideras, ke ekzistas interretaj vendejoj por tio ekde jaroj. Tio estas io speciala, se oni scias, ke mi forte preferas diskojn al dosieroj kaj ke mi ne ŝatas âceti unuopajn kantojn. Fakte mi ne mendis la kanton por mi mem. Kaj mi vidis, ke la kompleta disko estas kopiprotektita.

Kun kopiprotektitaj diskoj mi havas grandparte negativajn spertojn. Principe mi jam evitas entute aĉeti ilin, tamen en mia kolekto troviĝas minimume tri ekzempleroj: Apocalyptica: Reflections (kiu dum aŭtomata startado instalas iun kromprogramon, do agas kvazaŭ viruso; estis donaco tamen), Jam & Spoon Featuring Jim Kerr: Cynical Heart (kiu tute faras problemojn) kaj Coldplay: X&Y (kiu tiom malbone legiĝas ke ne eblis ciferecigi kelkajn kantojn bone). La muzikindustrio denove sukcesis ĉagreni fidelan klienton.

Anstataŭ mendi tutan albumon tra la interreto, atendi kelkajn tagojn ĝis ĝi alvenas kaj tiam eltrovi, ke la kopiprotekto estas denove terura kaj ne permesas komfortan aŭskultadon, mi dekomence rezignis. La muzikindustrio perdis la profiton el la diferenco de tuta albumo kaj tiu unu kanto. Mi ne plu pretas penti pro la kapricaĵoj, kiujn iuj stultuloj elpensas, por efektive malhelpi al konsumantoafabla muzikomerkato. Mi daŭre volas aĉeti kantojn, kiuj plaĉas al mi.

La plej malfacila part’

Ekde mia unua prijuĝado de la albumo “X&Y” de Coldplay, mi ŝanĝis mian opinion. Fakte jam tiam mi supozis, ke tio okazos, ĉar necesas iom da tempo por vere ŝati ne tro glatan muzikon. Dum la unua aŭskultado, al mi ne plaĉis “Speed Of Sound”, dum poste ĝi estis la unua kanto, kiu konvinkis min.

Tra aŭskultado de la radio, mi alkutimiĝis al la aliaj disketoj. Do tamen ekzistas kelkaj bonaj kantoj sur “X&Y”. Kompare al la unuaj du albumoj, ĝi daŭre estas la plej malforta inter la tri. Sed laŭ la muziko indis aĉeti ĝin:

bonegaj:
– Speed Of Sound
– Talk (bazita sur “Computerliebe” de Kraftwerk)
– The Hardest Part

en ordo:
– White Shadows
– A Message

Eĉ pli ol antaŭe ĝenas la fortega kopiprotektado. Necesis terura baraktado per diversaj programoj por kopii la muzikon al mia durdisko. Kiel mi ĝuu albumon, se mi nur povas uzi la kompaktdiskon, sed ne komforte meti ĝin al mia komputilo? Tio forte influas la prijuĝadon de la muziko, ĉar kiel mi supre skribis, necesas ofta aŭskultado de la muziko por ŝati ĝin, kaj tio ne okazos, se mi ĉiam devas pene preni la diskon el la malproksima KD-ujo. Tion mi certe ne faras, se samtempe centoj da aliaj kantoj de aliaj grupoj troviĝas nur kelkajn musklakojn for.

Samtempe mi ne plu volas aŭskulti kelkajn kantojn pro la senfina provaŭskultado. Protekti la kopiadon havas bumerangan efikon: Mi ne plu emas aŭskulti tiun muzikon. En la interreto mi legis multajn raportojn de ĉagrenitaj aĉetintoj, kiuj eĉ ne sukcesis aŭskultigi la diskon per kutimaj KD-aŭskultigilo! Kompreneble preventado de ajna uzo estas la plej efika rimedo kontraŭ misuzo. Kompaktdiskon, kiun neniu aĉetas, cetere ankaŭ neniu pirate kopias. Sed ŝajne neniu komprenis, ke tio ne estas la vera celo.

Malgraŭ ĉiuj provoj, mi ne sukcesis perfekte ciferecigi kvin kantojn: “What If”, “White Shadows”, “Fix You”, “X&Y” kaj “Low”. Ŝajne daŭre estas etaj (sed nur tre malfacile percepteblaj) brusonoj.

Kia ironio, ke Coldplay pledas por “justa komerco” en la KD-libreto. Kiel oni povas engaĝiĝi por justa traktado de aliaj homoj se oni jam agas tiom malbone kaj suspekteme al siaj rektaj klientoj?