Arkivoj de etikedoj: basta

Mi estas nur viktimo de la kapitalismo

Trakti siajn klientojn aŭtomate kiel suspektatajn krimulojn jam estas malbona koncepto por teni ilin. Ĉiu kopiprotektado efektive rezultas en tio, ke pirata versio estas pli komforta ol la laŭleĝa. Blokado de muzikvideoj laŭ landoj estis jam granda stultaĵo de la muzikindustrio. Sed la tiel nomataj aŭtorrajtaj asocioj eĉ sukcesis subtrafi tiun nivelon. En Germanujo ili pledis interalie por tio, ke ili ricevas pagojn por “orfaj verkoj“, do por tiuj muzikaĵoj, por kiuj ne eblis trovi rajtoposedanton. Tiun argumenton oni digestu: “Se io estas sen posedanto, tiam ĝi estu nia!”

La Germana blogisto Felix von Leitner (Fefe) ĉiam uzas drastajn esprimojn. Interalie li nomas tiujn asociojn “la enhavo-mafion“. Longe mi hezitis aliĝi al tiu koncepto. Sed jam la supra ideo tre gvidas al tiu direkto. Oficiale ili deklaras, ke vi volas protekti la rajtojn de la aŭtoroj. Sed kiel ili faru tion por verkoj, kies aŭtoroj estas nekonataj? Kaj kiu natura leĝo aŭ morala instanco donis al ili la rajton, zorgi pri tiuj verkoj? Efektive tio nur estas monkolektado. Kaj se tiu meĥanismo estas kvazaŭ deviga, tio vere memorigas pri mafio. Tra Fefe mi eksciis pri harstariga kazo:

La Belga satira ensemblo Basta nun montris la tutan absurdecon de la konduto de Sabam, la aŭtorrajta asocio de Belgujo. Serio da videoj en la flandra rakontas la tutan kapskuigan realon.
Ekzistas anglalingva artikolo, kiu koncize ripetas la okazintaĵojn.

En la unuaj du eksperimentoj, la grupo demandis, ĉu necesas pagi tantiemojn pro muziko en aŭto, poste en trajno. Trie ili privarbis feston, kie neniu estis kaj ankaŭ ne muzika aparato. Fakte la tuta preparo konsistis el lumomaŝino en granda salono. Tamen reprezentanto de la kopirajta asocio venis por kontroli trifoje. Tio pensigas min pri afero kadre de la Internacia Seminario (IS) en Traben-Trarbach 1997/98. Iu najbaro plendis pri “tro laŭta muziko” en la diskoteko. La polico kelkfoje alvenis kaj jam minacis forpreni la aparataron. DĴ Nucki suspektis, ke la kverelemulo ne reagas al la laüteco de la muziko, sed simple perceptas la lumojn el la kelo kaj tiam alvokas la policon. Por pruvi tiun tezon, li malŝaltis ĉion krom la diskotekajn lumojn. Kvin minutojn poste denove la policanoj avertis pri tro laŭta muziko…

Unu problemo pri la aŭtorrajtaj kotizoj estas, ke ili pageblas ne laŭ kvanto de personoj, kiuj partoprenas eventon, sed laŭ la grandeco de la salono. Ekster urboj, en vilaĝoj kun haloj uzeblaj por diversaj celoj, la taŭgaj ejoj estas tiom grandaj, ke la postulitaj monsumoj igas muzikajn aranĝojn neprofitaj. Kutime la homoj ne plenigas la lokon, tiel ke oni devas pagi por multa malplena spaco.

La sekva eksperimento por la Belgoj do iĝis jena: La prezolisto de la aŭtorrajta asocio komenciĝis per la kategorio “1 ĝis 100 kvadratmetroj”. Tial la satiristoj mezuris ekzakte 0,99 kvadratmetrojn, profitante de balkonoj sur pluraj etaĝoj, kaj faris tre malgrandan feston en la vera senco de la vorto. Striktasence tian feston ne kovris la regularo, do ne devintus esti iu monsumo pagenda. Kiam alvenis la kontrolisto, li tamen postulis monon.

La furioza kulmino tamen ankoraŭ venis. Nun la ruzuloj demandis telefone, ĉu ili devas pagi por muziko de tiu aŭ jena artisto, kiu ne estas membro de la aŭtorrajta asocio. Oni tuj jesis kaj postulis entute pli ol 540 EUR. La nomoj de la artistoj venis de diversaj produktoj, ekzemple manosekigilo “Kimberly Clark” aŭ Ĉina manĝaĵo “Suzi Wan”.

Laŭ memprezento, la tasko de aŭtorrajta asocio estas, kolekti kaj pludoni la monon al la artistoj. Nun la teamo de Basta iris al la asocio kaj postulis tion en la nomo de la maŝinoj kaj manĝaĵoj. Oni rifuzis pagi, ĉar efektive ne temis pri artistoj, sed redonis la tutan monon. Tamen restas la demando, kial ili unue enkasigis la monon sen iom kontroli, pri kio temas. Skribi fakturojn sen pripensi ne postulas multan laboron, de kie do venas tiuj altaj sumoj?

Lena, Lena, Lena, Lena

Kio restos en memoro de la jaro 2010 rilate al muziko? En Germanujo tio certe estos la venko ĉe la Eŭrovido-kantokonkurso. Nur unufoje antaŭe la Germana kontribuo estis tiom sukcesa: En 1982, kiam Nicole kantis „Ein bisschen Frieden“ („Iom da paco“, en Esperanto surbendigita de Ralph Glomp).

Dum preskaŭ tri jardekoj, Germanoj melankolie memoris tiun unuopan triumfon. Ĉiujare regis granda ĉagreno, ĉar oni ne plu estis sukcesa en tiu – grandparte malserioza, malgrava – evento. Ofte rimarkebla fenomeno estis, ke oni interpretis la donitajn poentojn kiel simpatio-mezurilon de aliaj nacioj. Germanoj, kiuj ĝenerale jam havas problemojn kun sia identeco, kompreneble ne povis suverene reagi al tio. La „maldankema“ eksterlando kulpis – kaj ne la Germanoj mem, kiuj ne montras bonan muzikguston, kvankam sendube ekzistas bona germanlingva muziko.

Des pli granda estis la jubilado, kiam Lena Meyer-Landrut venkis kun granda distanco antaŭ la dua loko. (Harfendemuloj rajtas argumenti, ke principe Dano kaj Usonanino venkis, ĉar ili verkis la kanton kaj laŭ la regularo oni premias la komponiston, ne la interpreton. Tiam tamen oni devas konsideri, ke Germano verkis la venkan kontribuon por Luksemburgo en la jaro 1972.)

La venko estas des pli ĝojinda, ĉar la sukceso ne venis per pompa spektaklo dum la prezentado, sed per mimimuma. Principe juna plenkreskulino en nigra kostumo kantis. Kaj kiel analizo poste argumentas, ŝi ne estas artefarita stelulino, sed natura persono, kiu ĝuste ne sekvis la regulojn de la muzikindustrio. Se validas la malnova regulo, ke oni malbone kopias sukcesojn, tiam la proksima estonteco estas sufiĉe eltenebla.

Malgraŭ ĉiu simpatio, parodio ne rajtas manki. Kelkaj homoj kritikis, ke la kvalito de la kantado ne estas bona. Fakte min surprizis, kiam Katrin Bauerfeind prezentis ĝin en la elsendo de Harald Schmidt, ke ŝi havas pli bonan voĉon!

Interese estas, ke la kanto origine nek estis verkita por la konkurso nek estis tiom rapida. La balada versio de Jennifer Braun, kiu atingis la duan lokon en la nacia konkurso por la Germana kontribuo, verŝajne pli similas al la originalo:

Cetere nek la Eŭropan konkurson nek la Germanan antaŭludon mi spektis en la televido. Ĉefe mi sekvis la raportadon de oslog.tv. Pri ĝi mi ekcsiis tra anonco de Lukas Heinser, kiu kune kun Stefan Niggemeier tre interese kaj amuze komentis el Norvegujo. Kiel mi jam skribis aliloke, ĝenerale tiu analizo tre plaĉis al mi – certe helpis la partopreno de simpatia, freŝa kantistino. Plej grava kritikpunkto de mi estis, ke ili enmetis erojn de pli fruaj kantoj en siajn videojn. Tial ekde la unua elsendo estis forfikulo en miaj oreloj, nome „Viel zu weit“ de Münchener Freiheit (Germana kontribuo el la jaro 1993, sufiĉe malsukcesa):

Ekde ĉi tiu jaro oni ĉiam ligos la nomon „Lena“ al tiu venko. Antaŭe mi ĉiam pensis pri du aliaj kantoj kun tiu nomo: Unu estas de la grupo Pur kaj mi ĉi tie ne enmetas videon, ĉar necesas konservi minimuman muzikan nivelon. La alia estas de BAP el Kolonjo:

Fakte eĉ ne du monatoj post la venko en Oslo aperis reludversio de Uwu Lena (evidente parodio de „Vuvuzela“). La videon oni produktis en Münster!

Cetere ankaŭ himno por Ganao venas de artisto el Münster: „Wanga Yure“ (festi venkojn) de Bawa Abudu.

Se temas pri kantoj okaze de la piedpilka mondĉampionado en Sudafriko, tamen plej konvinkis min Basta per sia kanto „Gimme Hope Joachim” (Joachim Löw: trejnisto de la Germana teamo) kaj video en la stilo de South Park. Ankaŭ tio estas reludversio respektive parodio. La originalo nomiĝas Gimme Hope Joanna ( = Donu al mi esperon, Johannesburgo) kaj estas de Eddy Grant.

Tiu sporta konkurso estis la alia granda evento, kiu restos en la memoro en Germanujo. Ankaŭ tiun mi cetere sekvis sen televidilo. Sufiĉis por tio mia nova komputilo kaj elsendado tra interreto.