La fina limo

Jam pasis dek kvar jaroj, ekde kiam mi verkas samplobazitan muzikon. La pasinta muzikaĵo, kiun mi finis, estis antaŭ pli ol du monatoj.

Tuj antaŭ kaj post la 2a Junulara E-Semajno (JES) en Burg/Spreewald, mi ordigis la acidĵazajn projektojn kaj kopiis la samplaĵojn al la portebla komputilo. Tio jam malfermis la vojon al pli facila verkado.

Sed la vera muzika novaĵo de la tago venu de tute alia flanko. Kiam mi serĉis videon de The Police, mi malkovris la TTT-ejon www.tape.tv . Ĝi montras multajn videojn, kiuj kutime jam estas blokataj por uzantoj el Germanujo ĉe Youtube (“Dankon”, muzikindustrio!).

Post ludado de la video dezirata, aperas alia hazarda video. Tiamaniere mi havis unu bonegan trafon:

Iron Maiden: The Final Frontier
http://www.tape.tv/musikvideos/Iron-Maiden/The-Final-Frontier

Estas metalroka kanto. La grupo jam estis populara fine de la 1980aj jaroj. La video kompreneble memorigas pri spacaj filmoj.

Aktualigo: Ŝajne la ligo nur funkcias en Germanujo. Do jen ligo al Youtube-video, kiu tamen ne funkcias en Germanujo: www.youtube.com/watch?v=bmuScAvrWXA

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *

Kvizo kontraŭ rubokomentoj: