Arkivoj de etikedoj: mp3

Kiam etaj princoj iras dormi

Hodia? la unuan fojon mi pagis por MP3-dosiero. Tio ne estas io eksterordinara, se oni konsideras, ke ekzistas interretaj vendejoj por tio ekde jaroj. Tio estas io speciala, se oni scias, ke mi forte preferas diskojn al dosieroj kaj ke mi ne ?atas âceti unuopajn kantojn. Fakte mi ne mendis la kanton por mi mem. Kaj mi vidis, ke la kompleta disko estas kopiprotektita.

Kun kopiprotektitaj diskoj mi havas grandparte negativajn spertojn. Principe mi jam evitas entute a?eti ilin, tamen en mia kolekto trovi?as minimume tri ekzempleroj: Apocalyptica: Reflections (kiu dum a?tomata startado instalas iun kromprogramon, do agas kvaza? viruso; estis donaco tamen), Jam & Spoon Featuring Jim Kerr: Cynical Heart (kiu tute faras problemojn) kaj Coldplay: X&Y (kiu tiom malbone legi?as ke ne eblis ciferecigi kelkajn kantojn bone). La muzikindustrio denove sukcesis ?agreni fidelan klienton.

Anstata? mendi tutan albumon tra la interreto, atendi kelkajn tagojn ?is ?i alvenas kaj tiam eltrovi, ke la kopiprotekto estas denove terura kaj ne permesas komfortan a?skultadon, mi dekomence rezignis. La muzikindustrio perdis la profiton el la diferenco de tuta albumo kaj tiu unu kanto. Mi ne plu pretas penti pro la kaprica?oj, kiujn iuj stultuloj elpensas, por efektive malhelpi al konsumantoafabla muzikomerkato. Mi da?re volas a?eti kantojn, kiuj pla?as al mi.

Mi legis en la gazeto…

La retejo www.myspace.com ŝajne estas la nova TTT-ejo por muzikŝatentoj kaj muzikistoj. Unue mi memoras tiun retejon pro la grupo Thy Majestie. Mi ligis al la paĝo dum la pasintjara dulingva recenzo.

Myspace tre similas al la antaŭa mp3.com, sed ŝajnas pli bona: Pli facilas registriĝi. La retejo ekzistas en pluraj lingvoj. Aktualigoj, kiujn oni faras sur sia paĝo, aperas multe pli rapide publike. Uzantoj havas pli multajn eblojn.

La plej grava kritikpunkto laŭ mi estas, ke CSS/HTML malbone funkcias. Estas tre malfacile difini proprajn kolorojn por sia paĝo. Ĉe mp3.com necesis nur plenigi kvar kampojn kaj ĉio tuj funkciis.

Male al mp3.com, Myspace ankaŭ estas por nemuzikistoj. Ankaŭ ekzemple simplaj muzikŝatantoj kaj homoj, kiuj ne havas iun muzikon por publikigi, povas krei propran paĝon. Kolego de mi montris al mi sian paĝon. Tio finfine konvinkis min, krei tie konton.

Mi aldonis tri kantojn: Klara blua akvo, Nokta vivo (la novan mikson) kaj unu Dolchamar-remikson.

Post preskaŭ du monatoj ĉe Myspace, mi estas tre impresita pri la amaso da homoj, kiujn oni renkontas tie. Kompare al aliaj TTT-ejoj pri muziko, tie aktivas konataj artistoj same kiel Esperanto-muzikistoj. La plej agrabla surprizo fakte estis Martin Wiese de Persone. Antaŭe ĉefe Bertilo Wennergren estis aktiva en la reto. Nun ankaŭ Martin agas kaj reagas.

Post mia pledo, cetere ankaŭ Vinilkosmo kreis paĝon tie. Myspace estas vaste uzata de diversaj diskeldonejoj.

Sed kion fari per per la malnovaj MP3-TTT-ejoj, kie mia muziko troveblas? Mi pripensas forigi ilin:

Fakte mp3.com.au povus resti kiel nura, ĉar ĉe Myspace eblas nur oferti kvar kantojn. La Aŭstralia paĝo estas la teknike kaj aspekte plej bona paĝo. La paĝo ĉe “Podsafe music network” – malgraŭ miaj unuaj atendoj – ne kreis multan reagon krom ĉe la komenco. Ĝi tamen estas ebla alternativo.

Nova freŝa paĝ’

Finfine mi realigis mian intencon, havi paĝon ĉe musicexpress.com.br . Ekde fine de junio ekzistas la adresoj www.musicexpress.com.br/kunar kaj www.musicexpress.com.br/kunar_eo.

Jen kion necesis prepari: La plej grava afero estas la muziko mem. Estas bezonataj minimume tri kantoj je albumo. Mi iom cerbumis, kiujn elekti de mia albumo “Diskoteko internacia“. Kiuj laŭ mi estas plej interesaj ankaŭ unuope?

Kompreneble la unua estas “Till kaj Gunnar faras teknon“. Ĝi estas la nura, kiu enhavas esperantlingvajn voĉojn, kaj mi volis ja aperi en la Esperanto-kategorio. Krome la kanto iĝis tre konata dum la jaroj kaj kvazaŭ klasikaĵo de mi.

La dua estas “Klara blua akvo (Catania discopub mix) !“. Pri tiu peco mi ricevis multajn laŭdojn dum la jaroj en kaj ekster Esperantujo. Plie mi mem taksas ĝin esti unu el miaj plej bonaj kantoj. Jam kiam mi la unuan fojon aŭskultis la samplaĵojn, mi sciis, ke el tio eblas fari grandegan kanton.

Pri la tria mi nur sciis, ke ĝi estu unu el la acidĵazaj kantoj. Je la fino mi decidis uzi “Somero en la suda urbo“, ĉar mi pripensis, remiksi la aliajn du, kaj ne volis publikigi “nefinan” version, kiun supertrafus posta reverkado. Cetere mi komplete refaris la kanton el alternativaj versioj de la samplaĵoj. Tiu versio do estas tute nova kaj aperis sole en la interreto. La du elektronikajn pecojn mi jam estis refarinta por la kompaktdisko en 2003. Por la nova paĝo, mi rekompilis la MP3-dosierojn el la WAV-dosieroj kaj aldonis novajn etikedojn.

Kiel artistan bildon mi uzis la foton, kiu montras min kisata de du Italaj belulinoj. Ĝi jam troviĝas ekde 1997 en la reto. Tamen por tiu ĉi okazo mi decidis fari novan skanigon de la foto. La kvalito de la rezulto multe pli plaĉis al mi ol tiu la malnova versio.

Mi ankaŭ refaris la kovrilbildon de la KD per Ulead. Demoversion de tiu programo mi uzis por verki titolajn ilustraĵojn por unu demoalbumo. Sed por “Diskoteko internacia” mi ne plu havis Ulead, tiel ke mi elektis demoversion de konkurenca programo, kies uzo tamen estis multe pli komplika por mi. Intertempe mi akiris plenan version de Ulead. Je mia agrabla surprizo, ĝi kapablas reuzi la dosierojn de la alia programo. Mi ankaŭ mem faris la etajn versiojn de la KD-kovrila bildo kaj la artista foto.

La informoj pri la kantoj kaj la albumo parte jam ekzistis, alian parton mi verkis tute nove. Por mi gravis, ke ĉio kongruu al la ĝenerala stilo de la priskriboj ĉe musicexpress.com.br . Tial mi tralegis la paĝojn de pluraj aliaj Esperanto-artistoj. Samtempe mi volis doni ĉiujn interesajn detalinformojn. Unufraza priskribo por ĉiu kanto estis aparta defio!

La nura elemento, kiu estis preskaŭ senŝanĝe reuzita, estas la artista teksto. Fakte mi longe cerbumis pri tute nova teksto, kiu prezentu mian muzikan aktivecon. Kolektinte plurajn artistajn priskribojn el diversaj fontoj, mi provis skribi ion novan per ili, sed ne vidis vojon, kiel sukcesi en tio. Je la fino Flávio Fonseca simple tradukis la malnovan tekston, kiun mi estis verkinta en 1999 por mp3.com . Tiel li forprenis la ŝarĝon de mi, fari malfacilegan decidon. Kaj krome ja eblas iam poste &#349,anĝi la tekston, se mi ankoraŭ skribas ion pli bonan.

Mi vere ĝojas pri la bonega laboro de Flávio Fonseca. Mi eĉ aperis en la novaĵoj de musicexpress.com.br !