Monataj arkivoj: Februaro 2005

Vivo estas cigaro – ?i estas fumo je la fino

Ne nur mi denove muzikas aktivas. arono en lastatempa enskribo raportis pri nova kanto kun la nomo “Du Gav Mig Allt“. ĉifoje li kantas en la sveda, ne la en la soma, kaj kun pli raŭka voĉo ol en “Soma alti se”. Mi ne kapablas prijuĝi, ĉu lia prononco estas bona kaj ĉu la teksto estas lingve en ordo. Parte la piano tre plaĉas al mi, sed entute mi preferas lian pli fruan verkon en la soma, ĉar ties teksto havas tiom agrable melankolian temon. Nu, mia prijuĝo ne estas miraklo: Ĝenerale mi tre atentas pri la kantado kaj teksto, kies signifon mi komprenas kaj subtenas, mi kompreneble pli ŝatas ol iun en por mi nekonata lingvo. Tamen mi ĝojas, ke arono daŭrigas, tiel ke mi ne estas la sola muzikisto, kiu skribas en Esperanto pri sia verkado. Ja gravas eta cirklo de kolegoj por reciproka instigo.

Foje Esperantujo ankoraŭ sukcesas suprizi min. Mi ĉiam miras pri la naiveco de la cetera mondo rilate al la nuna stato de Esperanto kaj ĝiaj parolantoj. Lastatempe mi i.a. provis forigi tiun nescion per ne tro longa informado pri Esperanto-muziko kaj pri la ekzisto de retaj taglibroj en Esperanto. Ŝajne homoj ne venas al la ideo, simple entajpi la vortojn “blog esperanto” aŭ “esperanto mp3” – iom hontinde, ke en la t.n aĝo de informo homoj ne uzas tiujn ege primitivajn rimedojn, kiuj jam respondus la plej multajn bazajn demandojn.

Interese tamen estas, ke mi mem ne sciis pri multaj novaj retaj taglibroj! Tion mi nun eltrovis tra la plej kompleta listo de retaj taglibroj, kiun mi ĝis nun vidis. Kelkdekoj da taglibroj intertempe ekzistas! Kvankam kompreneble multaj ne konvinkas min laŭ lingva nivelo, enhavo aŭ reguleco de enskribado, kelkajn novajn mi tamen trovis, kiuj kontentigas miajn severajn mezurojn. Ne necesas ke homoj skribas pri io, kio rekte rilatas al mi. Povas esti tre speciala temo, ekzemple la kulturo de Skotlando. Se la taglibro estas skribita en bona lingvaĵo, tio jam signifas gajnon por Esperantujo. Eĉ agrablan memironion pri la movado homoj praktikas, ekzemple axel584. En du aliaj taglibroj mi trovis tute malajn pritaksojn de internacia politiko. Jen denova pruvo, ke Esperantujo ne estas politike unuflanka (kvankam kompreneble ne “komplete neŭtrala” aŭ “reprezentante samkvante la opiniojn el la neesperantista mondo).

Mi finu per grava citaĵo: “kaj estas blogo
Kion tio signifas, eblas legi en la “Grizula Blogo” de Wouter Pilger, en la enskribo de la 20a de februaro ĉijare.

Rigardo reen – la 26a de februaro 2004

La centdeksepa enskribo antaŭ unu jaro – grava tago: for kun la ĉenoj de la pasinteco!

Hej knanjo, knanjo!

Post kiam mi pasintan vendredon faris tiom malagrablan sperton en la granda muzikmagazeno kaj intertempe ekŝatis la muzikon de “Ted Leo & The Pharmacists”, mi nun volis doni ŝancon al miaj du preferitaj muzikvendejoj en Münster. Ambaŭ estas relative malgrandaj, sed ofte havas interesajn ofertojn. Unue mi iris al tiu, kiu vendas uzitajn kompaktdiskojn. Ho, kia diferenco al la granda vendejo jam perceptebla dum la enveno: En la malantaŭo sonis neniu muziko! Tio jam montras bonan guston kaj stilon. La penso, ke klientoj nepre volas muzikon en la malantaŭo en ĉiuj vendejoj, inkluzive supermerkatoj, apartenas al la grandaj eraroj de moderna komerco. Pro sincereco mi menciu, ke mi en la sama magazeno jam aĉetis albumon de Depeche Mode, parte ĉar mi ĝuis ĝin kiel muziko en la malantaŭo (parte ĉar mi jam konis ĝin antaŭe). Mi ĉifoje spontanee trovis nenion nepre havendan kaj do demandis la vendiston pri “Ted Leo & The Pharmacists”. La grupo eĉ ne estis menciita en la komputila katalogo! Sed mi ne atendis ion alian, do ne estis seniluziigita.

En la dua vendejo oni ja aŭskultigis muzikon (Brazilan ĵazon aŭ ion similan), kiu ne trafis mian guston. Tamen ne ĝenis min, ĉar la laŭteco estis en ordo, tiel ke mi povis koncentriĝi pri la KDj ofertitaj. Pluraj el ili kaptis mian atenton, ekzemple “Safari” de Air. Sed mi ne povis aĉeti la albumon sen ruinigi malnovan ŝercon inter mia iama kunloĝanto Till kaj mi, ĉar sur la KD estas la kanto “All I need”, kiu inter ni du estas konata kiel “la kanto, kiun mi ne havas“. Kaj se mi nun aĉetus la albumon, tio evidente ne plu validus. Do mi rezignis pri ĝi, kvankam mi ŝatas la muzikon, ekzemple la kanton “Sexy Boy”.

Mi aĉetis alian KDn, nome “The Singles 1992-2003” de No Doubt. Do unu semajno post kiam mi tiom malŝatis la soloalbumon de la kantistino Gwen Stefani, mi akiras la jenan – en vendejo, kiu pli bone prezentas sin al mi kiel kliento.

Ĉe la kaso mi same demandis pri Ted Leo, kaj la komputilo montris nur du disketojn, kiujn necesus importi el Usono kaj Aŭstralio. La vendisto iom malcertigite redemandis min, kian muzikon ludas tiu grupo, pensante ke temus pri “freneza folkloro” aŭ io simila. Resume tiu grupo ĝis nun evidente estas ankoraŭ nekonata (kaj nevendata) en Germanio, kvankam ili koncertos post kelkaj semajnoj en pluraj Germanaj urboj.

La “No Doubt”-KD post dufoja aŭskultado tre plaĉas al mi. Kompreneble temas pri popmuziko, ne pli – sed ankaŭ ne malpli, kaj bone farita muziko entute rariĝis. Mi jam konis antaŭe “Just a girl”, “Don’t speak” kaj “It’s my life” (la lasta prezentante unu kialon por aĉeti la diskon!). Nun mi malkovris, ke ankaŭ aliaj titoloj (ekzemple “Hey Baby”) estas konataj al mi – mi nur ne sciis, pri kiu kanto temas resp. ke temas pri kanto de “No Doubt”. Rimarkinde, ke ankaŭ la reluda versio kaj la remikso konvinkas min. Plej ofte tio ne okazas.

Rigardo reen – la 25a de februaro 2004

La centdeksesa enskribo antaŭ unu jaro – la kultura broŝuro (unua versio), personaj testoj.

Estas pli en vi, kion vi ne montris

La aŭtoro de la reta taglibro “Freakshow“, sr-o Shhhh, ŝajne same kiel mi kredas je la disvastigo de bona muziko tra personaj rekomendoj. Anstataŭ do fidi al la muzikindustrio, la televido, la radio, la gazetaro, la listoj de la plej multe venditaj diskoj aŭ la elekto de DĴj dum festoj, kiuj kreas la publikan, sed nepersonan, amasan muzikguston, mi ofte elprovas konsilojn de amikoj. La ideo estas simpla: Tiuj homoj konas min kaj mi bone rilatas al ili. Sekve ili povas liveri rekomendojn, kiuj multe pli konsideras min mem. La moderna ora regulo de entreprenisto – “Konu vian klienton!” – reaperas en genie simple realigita formo. Ne plu necesas granda buĝeto por varbado: La bona muziko atingos min tra miaj amikoj, kiuj servas kiel homoj filtroj.

Oni povas riproĉi, ke tio ne garantias sukceson, ĉar ne ĉiu bona artisto aŭtomate estos iam aŭskultita de miaj amikoj. Tio tamen ne gravas por mi, ĉar mi certas, ke ekzistas pli da muziko en la mondo, ol mi iam ajn povus aŭskulti. Tial nur gravas, ke la muziko plaĉas al mi. (Vendistojn konsolu la penso, ke ja same ne gravas, kion ekzakte mi aĉetas, nur ke mi aĉetas – kompreneble ion, kion ili havas en sia stoko.)

La avantaĝo de personaj rekomendoj estas, ke oni facile malkovras similajn grupojn, kiuj ludas la saman stilon kiel pasinta bona rekomendo. Tio ekzemple okazis ofte ĉe la fantazia metalroka muziko, kiun i.a. mia frato kaj mi tre ŝatas.

Samtempe tio montras eblan malavantaĝon: Homoj, kiuj havas tre vastan muzikguston, malverŝajne ricevos konsilojn pri ĉiuj ŝatataj (aŭ ŝatotaj) stiloj de la samaj personoj. Sed ankaŭ ĉi tie regas la fido, ke tio ne estas tiom grava: Tiom multflankaj homoj simple inklinas al tre individuaj amikoj kun tre variaj gustoj kaj tiel ĉerpas el tre multaj fontoj.

Ĉar sr-o Shhhh dediĉas plurajn enskribojn, interalie longan laŭdadon al certa grupo, mi decidis pritrakti ĝin ĉi tie. Temas pri Ted Leo & The Pharmacists. Tiu grupo venas el Usono, sed samtempe montras Eŭropan influon. Min ilia sono tuj memorigis al “The Clash” kaj do punko el la 1970aj kaj 1980aj jaroj, kvankam mi nur superface konas tiun muzikstilon el tiu epoko. Aliaj gravaj modeloj, kiujn mi tamen nek povas konfirmi nek nei, estas Elvis Costello kaj Thin Lizzy – laŭ la oficiala TTT-ejo kaj pluraj aŭskultantoj, kies opiniojn mi legis en la reto. Stile Ted Leo vagadas ie inter rokmuziko, punko kaj foje baladoj.

Sr-o Shhhh donas apartan rekomendon pri la kanto “Where have all the rude boys gone?”. Tamen mia plej ŝatata kanto ĝis nun estas “Ghosts” (origine de “The Jam”) pro la brila kantado kaj gitarludado. Tiel sonas bona muziko!

Ted Leo & The Pharmacists
# titolo albumo
01. Biomusicology The Tyranny of Distance (06/2001)
08. Squeaky Fingers
10. The Gold Finch and the Red Oak Tree
02. Where Have All The Rude Boys Gone? Hearts Of Oak (02/2003)
08. The Anointed One
13. The Crane Takes Flight
01. Tell Balgeary, Balgury is Dead Tell Balgeary, Balgury is Dead (10/2003)
06. Ghosts
09. Loyal to My Sorrowful Country
01. Me And Mia Shake The Sheets (10/2004)
07. Criminal Piece
10. Bleeding Powers

Rigardo reen – la 24a de februaro 2004

La centdekkvina enskribo antaŭ unu jaro – konfuziĝo post festo, Chicane, hartondado (kun fotoj!).

Kiel tio rilatas al mi?

La de mi jam antaŭe menciita sr-o Shhhh, kies taglibron “Freakshow” mi intertempe kun granda intereso legas, ne nur skribas pri muziko, sed ankaŭ mem faras ĝin: Li estas membro de (kaj, laŭ propra informo, la ĉefa motoro malantaŭ) “Les Mercredis” (La Merkredoj). En majo aperos ilia unua albumo, sed mi kompreneble ne volas tiom longe atendi kaj tial skribas pri la MP3-dosieroj de Les Mercredis ĉe mp3.de.

La grupo similas al Die Sterne kaj Tocotronic (ambaŭkaze precipe la kantado!), plie iom al Nena kaj NDW (la “Nova Germana Ondo”) ĝenerale. Kvankam sr-o Shhhh mem certe ne ŝatos la komparon, la stile plej proksimaj konataj grupoj, kiujn mi konas, estas 2raumwohnung kaj Klee.

pri la kantado
La kantisto ofte restas je unu alteco – neniam kantante tre alte, sed en la meza regiono. La teksto estas duone parolata, duone kantata kaj tial la interpretisto sonas iomete malinteresite, kvazaŭ li ne kantus per lia tuta forto (kaj koro). Tio tre similas ekzemple al Tocotronic (“Let there be rock”) kaj plaĉas ŝajne al multaj, sed al mi ne. Mi ne volas partan pasion aŭ duone eluzitan kantokapablon, sed ĉiam la tuton! Fakte mi multe pli atentas pri la kantado ol aliaj homoj.

pri la tekstoj
Ili estas en la germana – bonege! Tro malmultaj (fakte malplimulto) de la Germanaj muzikgrupoj kantas en sia gepatra lingvo. Bedaŭrinde kaj enuige tamen estas la malmultaj rimoj. Tiel nur malmulto restas en la kapo. La temo ofte ne iĝas sufiĉe klara.

ambaŭ elementoj kune
La muziko ofte simple antaŭenfluetas sen veraj kulminoj, altecoj kaj malaltecoj. Pro tio la strukturo de la kantoj iom suferas.

la kantoj mem

“Fernsehturm” iom memorigas al “Sportfreunde Stiller”. Ĝi enhavas agrablan gitaron, sed krome ŝajnas pli malpli enuigan impreson.

“Sekundenschlaf” iom pensigas al “Leuchtturm” de Nena. Parte aperas bonaj efektoj, ekzemple la samplita ritmo je la komenco. Ankaŭ la gitaro kaj la drumo plaĉas.

Ĉe “Danke ist doch gern geschehen gefällt schön” la ritmo, kantado kaj kunludo de la elementoj funkcias bone. Krom tio, la kanto tamen estas relative malelstara.

“Die Sinnfrage” ŝajnas tro elektronika por mia gusto, precipe la ritmo. En la kanto mem aperas multaj bonaj klavaroj.

Ĉe “Bahnschranken” sonas bona gitaro en la malantaŭo kaj belaj klavaroj kaj efektoj dum la tuta kanto. Krom tio, la kanto restas iom monotone, sen vera evoluo.

“3 Euro im Fußraum” enhavas belan drumenbasan ritmon kaj agrablajn, distorditajn gitarojn en la malantaŭo. Tre bona ideo estas la eĥo de la vorto “macht”; same bona la posta klavaro. Plie plaĉas la malantaŭa kantado je la fino, kie denove eksonas bela klavaro.

“Morgen danach” jam je la komenco sonas rimarkinde kaj mature. Ritmo, gitaro kaj kantado bone kongruas unu al la aliaj. En la refreno tamen mankas iom iu plifortiĝo de la voĉo kaj la dinamiko. La gitara interludo denove tre agrablas. Entute temas pri bona popmuziko kun elektronikaj elementoj.

“Was hat das mit mir zu tun?” komenciĝas tre imprese; iel tio memorigas min pri “The Prodigy” kaj similaj artistoj. La baza ritmo kaj melodio de la kanto restas en la orelo. Mi tre ŝatas la tutan sonon, kiu kreas pli malluman etoson. La kantado de la komenco de ĉiu linio bedaŭrinde ĝis la fino ĉiam perdas iom da forteco. La refreno ne bone harmonias al la resto kaj faras artefaritan impreson, ĉar ĝi tro foriras de la strofoj. La bela klavaro en la dua strofo ankoraŭ pligrandigas mian entute tamen bonan impreson. Sendube temas pri la plej bona kanto de “Les Mercredis”!

Rigardo reen – la 23a de februaro 2004

La centdekkvara enskribo antaŭ unu jaro – “Minority Report“, Till & Holger en Nordwalde, “Kiss from a rose”.

Kiam viaj pensoj estas tro multekostaj…

Antaŭhieraŭ, post mia ŝoka sperto de misaŭskultado, mi iris al granda muzikmagazeno por iom kompensi la senton de malcerteco. Dum mia tempo kiel studento, mi preskaŭ semajne iris al simila vendejo kaj regule aĉetis KDjn, ofte je pli malalta prezo (kadre de semajnaj specialaj ofertoj). Ekde kiam mi denove loĝas en Nordwalde resp. Münster, mi preskaŭ neniam frekventas tiajn magazenojn. Tio ŝajnas strange por homo, kiu tiom ŝatas muzikon, kiu – male al multaj amikoj – provas posedi ĉion laŭeble legale sur KD kaj kiu reale vere aĉetas multajn diskojn ĉiujare. Vendrede estis bona okazo por memori, kial mi agas tiel:

Unue kaj plej seniluziige, mi ne trovis la KDjn, kiujn mi volis aŭskulti. Temis pri kvar albumoj de konataj kaj famaj artistoj. Se eĉ grandega magazeno ne havas ilin en la stoko, kial iu ajn atendas ke mi ankoraŭ aĉetas diskojn ekster la interreto?

Due kaj plej nerve, la muziko aŭskultigita en la malantaŭo tre ĝenis min. Miaj oreloj doloretis kaj mi preskaŭ ricevis kapdolorojn, tiom mi malŝatis ĝin. Ne estis nur afero de laŭteco. La muziko mem estis iu malbone farita mikso de popmuziko kun elementoj de ŝazo kaj aliaj ĝenroj en ĝi. Tian banalaĵon oni ja renkontas tiom ofte nuntempe, ke lertaj oreloj jam malŝaltiĝas aŭtomate. Sed kio ĝenis krom la eĉ por moderna, elektronika popmuziko eksterordinare artefarita sono (pro kiu la elementoj el aliaj stiloj nek funkcias, nek konvinkas), estis la terure malharmonia kantado de la kantistino. Iel pensigis min pri provo, imiti Madonna, sed samtempe intence (!) kanti la tutan tempon sen ajna vera akordo kun la muziko aŭ ĉefa melodio. Foje misharmonio kreas tre bonan efikon, tipe ekzemple en ĵazo, sed neniam mi spertis, ke dum unu- kaj duvoĉa kantado tio okazis la tutan tempon! Kaj la rezulto estu facile konsumebla, amaskompatibla popmuziko… kiu kredu tion?

La kulmino de la hororo estis, ke mi de ie konis la voĉon. Ĉu la kantistino estas Christina Aguilera… ĉu Sarah Michelle Gellar… ĉu iu neblankulino, kies nomon mi ne memoras? Ne, momenton, tiu iom malglata voĉo sonas kiel Gwen Stefani de “No Doubt”! Mi demandis vendiston pri la aktuale ludata muziko kaj ricevis la konfirmon: Jes, tio estas la soloalbumo de Gwen Stefani. Fakte mi sciis pri la ekzisto de tiu soloalbumo kaj jam fine de oktobro 2004 aŭskultis preskaŭ senatente unufoje unu kanton de ĝi. Sed ke tiu soloprojekto havus tiom subgrunde aĉan kvaliton, mi ne atendintus. Por retrankviligi min kaj miajn turmentitajn orelojn, mi en la magazeno aŭskultis la reludon “It’s my life” de “No Doubt”.

Trie kaj iom konsole, la semajnaj ofertoj enhavis tri albumojn de Nightwish kaj unu de Subway to Sally. Almenaŭ tio montris bonan guston rilate al muzikelekto.

Rigardo reen – la 20a de februaro 2004

La centdektria enskribo antaŭ unu jaro – festo/manĝo, translokiĝo, Tyrian, famaj elektronikaj artistoj.

?i tie mi estas kaj mi prenos mian tempon

Tra amikoj mi malkovris jam multajn interesajn muzikgrupojn. Ekzemple tra mia bona amiko Holger mi konatiĝis kun la verkoj de Coldplay komence de 2003. Tion mi poste eĉ menciis en la novaĵoj de marto 2003. La kanto “Shiver” tuj plaĉis al mi; la gitaro, la drumo kaj la tuta tono (konflikto en la vivo) memorigis min tuj pri “Povus esti simple” de Persone. Do post kiam mi aŭskultis la unuan albumon (kaj eble ankaŭ “Clocks”) dum aŭtoveturado kun Holger, mi unue havigis al mi kelkajn kantojn tra interreta MP3-suĉilo. El tiu tempo ankoraŭ ĝis hodiaŭ restis sur mia komputilo “Shiver”, “High speed”, “We never change”, “Yellow”… kaj “Parachute(s)”. Post la aĉetado de ambaŭ albumoj, mi iam rimarkis ke minimume unu kanto ŝajne ne estas sur la KDj. Kiom strange! Laŭ la titoloj, ĉio interrete akirita ja devus esti sur la unua kompaktdisko kun la nomo “Parachutes”. Kvankam mi normalkaze estas tre obstina eĉ pri etaj aferoj, mi ial ne plusekvis la aferon. Anstataŭe mi intertempe ekzemple skribis mian opinion pri la du Coldplay-albumoj kaj pri ĥora versio de “The Scientist”.

Sed kiam mi nun reaŭskultis ambaŭ albumojn, mi rememoris pri tiu stranga mistero. Tial mi zorge provaŭskultis la komencojn de la MP3-dosieroj kaj la kantoj sur la KD, komparante ilin. Kaj fakte unu MP3-dosiero sonis tute alimaniere ol la kanto sur la KD kun la sama peco. Fakte temis pri la titola kanto “Parachutes”. Mi iĝis pli skeptika kaj reaŭskultis la MP3-dosieron, supozante ke estus Coldplay-kanto de la alia albumo (aŭ de iu disketo), kiu nur ricevis malĝustan nomon. Sed post la eko de la kantado mi tuj rimarkis, ke la voĉo de la kantisto estis tute alia kompare al la “normala”, kiun mi konas de Coldplay. Nur nun mi rimarkis, ke mi dum preskaŭ du jaroj havis tute alian kanton sur mia komputilo! Mi vere hontas, ke mi, kiu ĉiam atentas precipe pri la kantado, ne rimarkis la diferencon de la voĉoj.

La afero iĝis eĉ pli freneza. Mi konstatis, ke la nomo de la MP3-dosiero estas “Coldplay – Parachute” kaj ne “Coldplay – Parachutes“, kiel ĝi devus esti. Mi rigardis al la MP3-etikedo: La artisto, kantotitolo, albumotitolo, jaro, ĝenro, eĉ la indikita pozicio sur la KD – ĉio estis ĝusta!

Tiu ne-Coldplay-kanto tamen daŭras 5:10 minutojn. La vera kanto daŭras 0:47 minutojn (n_true, pro iu freneza “Star Trek”-ŝerctradicio fanatika ŝatanto de la numero 47, certe ĝojus pri tio!).

Kiam mi entajpis la unuan linion de la teksto ĉe google, mi tuj eltrovis ke la kanto fakte nomiĝas “Parachute” kaj ke la nomo de la vera artisto estas Guster. La plej kurioza afero estas, ke la albumo, sur kiu tiu kanto aperis, ankaŭ portas la nomon “Parachute”.

Preskaŭ mi komencis dubi pri la saneco de mia menso pro tiu misaŭskultado. Sed mi memoris ke Wouter Pilger en sia “Grizula Blogo” menciis propran, tre similan kazon (2005-02-01, “Ĉu bona atestanto?”). Se tio okazas ankaŭ al aliaj atentemaj aŭskultantoj, tio tre trankviligas.

Rigardo reen – la 19a de februaro 2004

La centdekdua enskribo antaŭ unu jaro – malbona muziko dum festoj, muzikpeco de OMF 2097, artikolo de Sten Johansson.

Vi povas forgesi, forgesi kiel sidi trankvile

Intensa, sed ankaŭ sukcesa laborsemajno finiĝas. Sekve mi estas laca. Tamen mi volas skribi ion hodiaŭ.

Ekzistas minimume du ĝenaj aferoj pri mia maniero, trakti muzikon.
1e: Mi travivas fazojn. De tempo al tempo iu speciala grupo tiom plaĉas al mi, ke mi dum la tuta vespero preskaŭ nur aŭskultas muzikon de ĝi. Foje eĉ temas pri nur unu albumo. Tio povas daŭri tagojn aŭ eĉ du semajnojn. (Ĉar mi plej ofte uzas kapaŭskultilojn kaj estas sola, tio ne rekte terorigas homojn. Sed kunloĝantoj devus elteni ion…)
2e: Mi malfruas rilate al aĉetado kaj opiniokreado. Kiam iu albumo estas tute nova, mi rare aĉetas ĝin. Nur jarojn poste, mi malkovras la ĝian valoron, kiam la homoj kiuj nur sekvas la aktualan muzikmerkaton jam aŭskultas ion alian. (Tio ja estas en ordo, se mi ne mem blokas min rilate al aktuala muziko, nur ĉar “la amaso” ankaŭ aŭskultas tion – kio ja estus vere stulta kialo. Tamen tio iom malfaciligas socian vivon.)

Kompreneble mi ne skribas tion sen praktika ekzemplo. Dum lunde mi menciis recenzon de la lasta U2-albumo aperinta fine de 2004, mi mem nur nun detale pritraktis la antaŭan albumon “All that you can’t leave behind” el la jaro 2000. Certe ĝi estas io speciala por. Tial la KD-ilustraĵoj aperas en mia unua enskribo; tial mi dediĉis al ĝi kelkajn pensojn en la dua enskribo. Des pli kurioze estas, ke mi aĉetis kaj komplete aŭskultis ĝin nur iom antaŭ mia translokiĝo al Münster. Kaj nur antaŭ kelkaj tagoj mi komplete reaŭskultis ĝin.

Mi nun ne volas skribi tutan recenzon (kiu devus nepre enhavi elementojn de la pli frue verkitaj enskriboj pri tiu albumo), sed fiksi mian momentan prijuĝon, kiu ŝajnas notinda kaj interesa al mi. Por uzi la pakaĵan metaforon de “All that you can’t leave behind” (kiun subtenas la fotoj ĉe la flughaveno): Pri duono de la valizoj kaj tekoj mi povus facile rezigni. Kunportindaj al la vojaĝo estas la rokaj pecoj:

“Beautiful Day”, “Elevation”, “Walk On” ( = tri el la kvar disketoj, bonege rokaj)
“In A Little While” – iom diversa de la resto; sen ambjentaj sinteziloj, anstataŭe kun aldona funkeca gitaro
“When I Look At The World” – kun melankolia gitaro; ial memorigas min pri la elektronika versio de “80 days” de Marillion.
“New York” – drumenbasa ritmo (ŝajne ne samplita!) kune kun sferaj sinteziloj, trankvila kaj samtempe vigla etoso, pensiga

Kion mi – malgraŭ la titolo – almenaŭ ĝis nun povas facile postlasi, estas la pli malrapidaj pecoj: “Stuck In A Moment You Can’t Get Out Of” (disketo; laŭ mi miselekto), “Kite”, “Wild Honey”, “Peace On Earth” kaj “Grace” simple ne kaptas mian atenton aŭ koron. Ĝis nun mi klarigas tion jene: Eĉ nur mezkvalita roka peco ĉiel ajn iom distras, dum malbona malrapida kanto tute klare enuas kaj tial malsukcesas. Pri “The Ground Beneath Her Feet” mi povas nenion diri, ĉar ĝi nur estas sur la Brita versio de la albumo (kiom stulte, tamen!). Laŭ la 30-sekunda peceto havebla ĉe la U2-TTT-ejo, ĝi apartenas al la malrapida kategorio.

Mi ŝatus iam aŭskulti la Britan version de la albumo, ĉar jam ŝanĝo (ĉi tie: aldono) de unu kanto povas tre influi la impreson de tuta disko. Mi scivolemas, ĉu kaj kiel mia opinio ŝanĝiĝus.

Pri la manko de tiu 12a kanto iom konsolas min, ke mia versio de la sekva U2-albumo, nome la “Best of 1990-2000“, enhavas ne nur 16 pecojn sed 17; la aldona kanto estante “The Fly”. Kia bonŝanco, ke mi tiutempe (en printempo 2003) aĉetis spontanee tiun diskon!

Mi man?as ?iujn viajn re?ojn kaj re?inojn

Hieraŭ skribita, jam ne plu aktuala – la listo de farindaĵoj perdas sian valoron kaj pri tio mi ĝojas. Mi finis la unuan recenzon por tiu ĉi jaro, nome de la KD “JoMo kaj Liberecanoj“. Ĝin mi jam posedas ekde 2000, sed nur nun skribas pri ĝi… jen kiom grandas la aro de recenzindaj KDj en mia loĝejo. La nova “plej malnova” albumo en tiu stato estas “Sen” de Persone el la jaro 2002. Krom ĝi, ĉiuj aliaj (entute kvin) estas tute novaj. La tri kompaktdiskoj el la Kolekto 2000, pri kiuj mi nenion skribis, mi intence ellasos. Mi ja faris alian laboron por ili, nome muzikpaĝon por ĉiu unuopa artisto ĉe la tiama mp3.com en 2000 (fakte ankaŭ por kvar el la recenzitaj albumoj), kaj do meritas ilin.

Cetere estis bona decido, ne plu konsideri memaĉetitajn Esperanto-KDjn por recenzoj – iel ja devas montriĝi la diferenco inter muziko, por kiu mi elspezis monon, kaj muziko, kiun mi ricevis senpage!

Tio sufiĉu por hodiaŭ. Estas tempo por ĝui la vesperon post labortago.

Post mallonga temp’…

Mi finverkis la tekston pri Esperanto-muziko, kiun oni poste tradukos al diversaj lingvoj kaj kiun oni poste uzos ĉe www.esperanto.info (laŭ amuzulo). Vere kostis energion, fari tion (oni devas skribi koncize en bona sed samtempe tradukebla lingvaĵo!), sed mi ĝojas, ke mi finis tiun etan taskon.

Skribante pri taskoj… en mia nuna stato de memkontenteco pro la progreso de mia agado, mi povas trankvile rigardi al la listo de muzikaj farindaĵoj:

farindaj aferoj, kiam mi emas kaj havas tempon:
publika kantaro (pli facile aktualigebla versio; aldonoj)
– recenzado de Esperanto-KDj (nuntempe 7, sed neniu urĝa)

farinda afero, kiam mi estas freneza kaj havas tro multan tempon:
– difinado de novaj fakvortoj por la rokpopa terminaro

Ĝi evidente grave malgrandiĝis. Nu, mian propran muzikon mi republikigis – tasko plenumita, eĉ tre kontentige. La planitan kaj komencitan Esperanto-MP3-datumbazon mi finfine forstrekis. Temas reale pri iama projekto el 2003 kaj 2004, kiu ne plu ludas gravan rolon en mia nuna vivo. Kantojn mi tradukos, kiam mi rehavos inspiron – tio ne estas planebla, do simple ne estus ĝusta sur taskolisto. Same mi ne bezonas memori ke mi ŝatas verki samplobazitan muzikon.

Kial mi entute iam ajn komencis tiom misfidi al mi mem, ke mi fiksis tiujn aktivecojn skribe? Bone, ke mi demandas min tion.

Antaŭ ol nun komenci plian muzikan temon, mi finu por hodiaŭ. La resto povas atendi ĝis morgaŭ!

Mi faras, kion mi povas / mi faras – en ordo

Se mia memoro ne trompas min, dum la pasintaj monatoj mi foje havis la impreson, reveni hejmen kaj reveni al mi mem. Dum la pasintaj tagoj mi daŭre havis tiun senton. Estas bonege, vidi min denove en la ĝusta loko. Bonvenon reen! Por atingi la iaman normalan staton, nun nur ankoraŭ necesas ĉesi tiujn stultajn monologojn… ; )

Post la intenca kaj intensa ripozado en januaro, vekiĝis denove mia agemo. Telefonado kun bona amiko forigis la lastajn dubojn, ke nun venis la ĝusta tempo. Kaj jen mi faris plurajn aferojn, kiuj ekde semajnoj aŭ eĉ monatoj estis en mia menso. Sed male al antaŭaj tempoj, mi realigis miajn dezirojn (parte devojn, fakte) sen la maladekvata hasto kiu tro longe regis min. Anstataŭe mi rekaptis la spiriton kaj spriton, per kiu mi en pli frua pasinteco sukcese agis kaj por kiuj homoj min ŝatis kaj estimis.

Jen granda kaj grava afero, kaj ĝi nur estas unu inter pluraj: Mi republikigis preskaŭ ĉiujn miajn samplobazitajn kantojn en la interreto!

www.download.com/kunar – pli novaj / plej bonaj verkoj
www.mp3.com.au/djkunar – pli malnovaj / ceteraj verkoj

Pri mia propra muziko mi malofte detale skribas; ekzemple en 2004 mi faris tri enskribojn pri novaj kantoj: Nokta vivo (en januaro), Suno venos post la pluvo (en julio) kaj Je la fino de l’ somero (en septembro).

Ĉe la unue menciita MP3-TTT-ejo nun troviĝas i.a. la antaŭe tute nepublikita “Suno venos post la pluvo”, kies titolon mi elektis fakte nur pasintan vendredon. Krome du perloj el la unua jaro de mia verkado estas finfine haveblaj en KD-kvalito: “Laughing Joker” kaj “Till kaj Gunnar faras teknon”. Mi dum monatoj hezitis publikigi la lastan, ĉar mi kredis ke amuzulo antaŭenigos la projekton de la “interreta kompilo”. Nun mi finfine decidis ke mi ne plu atendu je tio sed unue pensu pri mi mem.

Ambaŭ kantojn mi komplete rekonstruis, tiel forigante kelkajn brusonojn kaj ŝanĝante la kvaliton de kaseda al KDa nivelo. Kaj mia tiama malsperto kaj cimo en la programversio kiun mi origine uzis preventis ke mi jam ekde la komenco (do en 1997) savis miajn kantojn en alta kvalito. La malbela afero estas, ke por akiri KD-kvaliton, ne eblas simple transpreni la ekzistantajn aranĝajn dosierojn, sed necesas refari ĉion. Feliĉkaze nur restas du kantoj, kiuj atendas tiun traktadon. La tuta resto de 22 kantoj – fakte ne mia tuta verkaro, sed severa elekto – denove aŭ la unuan fojon troviĝas en la reto.

Aĥ jes, la aliaj muzikaj kaj vivaj aferoj restis tute nemenciitaj. Por tio ekzistas morgaŭ. Ha! Mi tiom evidente antaŭeniras…