Mi faras, kion mi povas / mi faras – en ordo

Se mia memoro ne trompas min, dum la pasintaj monatoj mi foje havis la impreson, reveni hejmen kaj reveni al mi mem. Dum la pasintaj tagoj mi daŭre havis tiun senton. Estas bonege, vidi min denove en la ĝusta loko. Bonvenon reen! Por atingi la iaman normalan staton, nun nur ankoraŭ necesas ĉesi tiujn stultajn monologojn… ; )

Post la intenca kaj intensa ripozado en januaro, vekiĝis denove mia agemo. Telefonado kun bona amiko forigis la lastajn dubojn, ke nun venis la ĝusta tempo. Kaj jen mi faris plurajn aferojn, kiuj ekde semajnoj aŭ eĉ monatoj estis en mia menso. Sed male al antaŭaj tempoj, mi realigis miajn dezirojn (parte devojn, fakte) sen la maladekvata hasto kiu tro longe regis min. Anstataŭe mi rekaptis la spiriton kaj spriton, per kiu mi en pli frua pasinteco sukcese agis kaj por kiuj homoj min ŝatis kaj estimis.

Jen granda kaj grava afero, kaj ĝi nur estas unu inter pluraj: Mi republikigis preskaŭ ĉiujn miajn samplobazitajn kantojn en la interreto!

www.download.com/kunar – pli novaj / plej bonaj verkoj
www.mp3.com.au/djkunar – pli malnovaj / ceteraj verkoj

Pri mia propra muziko mi malofte detale skribas; ekzemple en 2004 mi faris tri enskribojn pri novaj kantoj: Nokta vivo (en januaro), Suno venos post la pluvo (en julio) kaj Je la fino de l’ somero (en septembro).

Ĉe la unue menciita MP3-TTT-ejo nun troviĝas i.a. la antaŭe tute nepublikita “Suno venos post la pluvo”, kies titolon mi elektis fakte nur pasintan vendredon. Krome du perloj el la unua jaro de mia verkado estas finfine haveblaj en KD-kvalito: “Laughing Joker” kaj “Till kaj Gunnar faras teknon”. Mi dum monatoj hezitis publikigi la lastan, ĉar mi kredis ke amuzulo antaŭenigos la projekton de la “interreta kompilo”. Nun mi finfine decidis ke mi ne plu atendu je tio sed unue pensu pri mi mem.

Ambaŭ kantojn mi komplete rekonstruis, tiel forigante kelkajn brusonojn kaj ŝanĝante la kvaliton de kaseda al KDa nivelo. Kaj mia tiama malsperto kaj cimo en la programversio kiun mi origine uzis preventis ke mi jam ekde la komenco (do en 1997) savis miajn kantojn en alta kvalito. La malbela afero estas, ke por akiri KD-kvaliton, ne eblas simple transpreni la ekzistantajn aranĝajn dosierojn, sed necesas refari ĉion. Feliĉkaze nur restas du kantoj, kiuj atendas tiun traktadon. La tuta resto de 22 kantoj – fakte ne mia tuta verkaro, sed severa elekto – denove aŭ la unuan fojon troviĝas en la reto.

Aĥ jes, la aliaj muzikaj kaj vivaj aferoj restis tute nemenciitaj. Por tio ekzistas morgaŭ. Ha! Mi tiom evidente antaŭeniras…

7 thoughts on “Mi faras, kion mi povas / mi faras – en ordo

  1. amuzulo

    Mi jam diris al vi ke mi anta?enigos la projekton post kiam mi havos stabilan laboron kaj lo?lokon en Novjorko. Alimaniere, estas preska? tute ne eble labori pri ?i. Mi devas pensi pri mi mem unue. 😉

    Cetere, ne gravas al mi ?u vi eldonas la kantojn rete a? ne. ?iu kanto de la kompilo estas/is alirebla rete ?iukaze… hahaha =D Laste, sed ne balaste, mi akiris la plenajn rajtojn de la kompilo de Esperanto Anta?en, do ?i nun estas plene en mia posedo por da?rigi ?in. Mi anka? parolis kun studioestro en Novjorko kiu eble ?atus vendi ?in…

  2. argilo

    Suno nepre venu!

    Mi ?us a?skultis “Suno venos post la pluvo” kaj tre ?atis! ?ajne temas pri multe pluevoluigita versio de “Funk (R&B version)”, kiu ?is nun estas el viaj kantoj mia preferata. Mi tre ?ojas pri la apero de klavineto (1:32 ?is 1:50)!

  3. D? Kunar

    interreta kompilo

    Mi fakte ne alcelis kritiki vin aŭ pridubi vian sinceran engaĝiĝon en la projekto, sed volis montri, kiom stulta mia pensado estis. Kiel vi mem tre bone argumentas, ankaŭ la aliaj MP3-dosieroj estas rete haveblaj – kial mi do malpermesu tion al mi mem, nur por la dubinda celo havi iun “ekskluzivan” kanton sur eventuale aperonta KD?

  4. D? Kunar

    La malbona vetero iam foriros!

    Koran dankon!

    Fakte “Funk (R&B version)” estas la unua kanto, kiun mi entute kreis per tiu samplaĵo-KD. Uzante diversajn partojn, poste mi faris kvar diversajn kantojn el ĝi:

    – La premiero (versio a)
    – La premiero (versio c)
    – Gangsta P. (v2.0)
    – Suno venos post la pluvo

    La kvina kanto farita per tiu samplaĵo-KD estas “Funky R&B (‘100E’ mix)”. Fakte temas pri mia plej ŝatata samplaĵo-KD – kun neniu alia tiom facilis labori. Kaj mi eĉ nur duone elĉerpis ĝin, do atendu pli (tiam pli malrapidajn kantojn, tamen)…

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *