Estas pli en vi, kion vi ne montris

La aŭtoro de la reta taglibro “Freakshow“, sr-o Shhhh, ŝajne same kiel mi kredas je la disvastigo de bona muziko tra personaj rekomendoj. Anstataŭ do fidi al la muzikindustrio, la televido, la radio, la gazetaro, la listoj de la plej multe venditaj diskoj aŭ la elekto de DĴj dum festoj, kiuj kreas la publikan, sed nepersonan, amasan muzikguston, mi ofte elprovas konsilojn de amikoj. La ideo estas simpla: Tiuj homoj konas min kaj mi bone rilatas al ili. Sekve ili povas liveri rekomendojn, kiuj multe pli konsideras min mem. La moderna ora regulo de entreprenisto – “Konu vian klienton!” – reaperas en genie simple realigita formo. Ne plu necesas granda buĝeto por varbado: La bona muziko atingos min tra miaj amikoj, kiuj servas kiel homoj filtroj.

Oni povas riproĉi, ke tio ne garantias sukceson, ĉar ne ĉiu bona artisto aŭtomate estos iam aŭskultita de miaj amikoj. Tio tamen ne gravas por mi, ĉar mi certas, ke ekzistas pli da muziko en la mondo, ol mi iam ajn povus aŭskulti. Tial nur gravas, ke la muziko plaĉas al mi. (Vendistojn konsolu la penso, ke ja same ne gravas, kion ekzakte mi aĉetas, nur ke mi aĉetas – kompreneble ion, kion ili havas en sia stoko.)

La avantaĝo de personaj rekomendoj estas, ke oni facile malkovras similajn grupojn, kiuj ludas la saman stilon kiel pasinta bona rekomendo. Tio ekzemple okazis ofte ĉe la fantazia metalroka muziko, kiun i.a. mia frato kaj mi tre ŝatas.

Samtempe tio montras eblan malavantaĝon: Homoj, kiuj havas tre vastan muzikguston, malverŝajne ricevos konsilojn pri ĉiuj ŝatataj (aŭ ŝatotaj) stiloj de la samaj personoj. Sed ankaŭ ĉi tie regas la fido, ke tio ne estas tiom grava: Tiom multflankaj homoj simple inklinas al tre individuaj amikoj kun tre variaj gustoj kaj tiel ĉerpas el tre multaj fontoj.

Ĉar sr-o Shhhh dediĉas plurajn enskribojn, interalie longan laŭdadon al certa grupo, mi decidis pritrakti ĝin ĉi tie. Temas pri Ted Leo & The Pharmacists. Tiu grupo venas el Usono, sed samtempe montras Eŭropan influon. Min ilia sono tuj memorigis al “The Clash” kaj do punko el la 1970aj kaj 1980aj jaroj, kvankam mi nur superface konas tiun muzikstilon el tiu epoko. Aliaj gravaj modeloj, kiujn mi tamen nek povas konfirmi nek nei, estas Elvis Costello kaj Thin Lizzy – laŭ la oficiala TTT-ejo kaj pluraj aŭskultantoj, kies opiniojn mi legis en la reto. Stile Ted Leo vagadas ie inter rokmuziko, punko kaj foje baladoj.

Sr-o Shhhh donas apartan rekomendon pri la kanto “Where have all the rude boys gone?”. Tamen mia plej ŝatata kanto ĝis nun estas “Ghosts” (origine de “The Jam”) pro la brila kantado kaj gitarludado. Tiel sonas bona muziko!

Ted Leo & The Pharmacists
# titolo albumo
01. Biomusicology The Tyranny of Distance (06/2001)
08. Squeaky Fingers
10. The Gold Finch and the Red Oak Tree
02. Where Have All The Rude Boys Gone? Hearts Of Oak (02/2003)
08. The Anointed One
13. The Crane Takes Flight
01. Tell Balgeary, Balgury is Dead Tell Balgeary, Balgury is Dead (10/2003)
06. Ghosts
09. Loyal to My Sorrowful Country
01. Me And Mia Shake The Sheets (10/2004)
07. Criminal Piece
10. Bleeding Powers

Rigardo reen – la 24a de februaro 2004

La centdekkvina enskribo antaŭ unu jaro – konfuziĝo post festo, Chicane, hartondado (kun fotoj!).

1 thought on “Estas pli en vi, kion vi ne montris

  1. elgrande

    Muzikaj rekomendoj de amikoj

    Chu viaj amikoj havas muzikguston similan al via?

    Mi chiam havas la problemon, ke tio, kion rekomendas al mi miaj amikoj, ne tute au tute ne plachas al mi kaj ankau estas tiel alidirekte.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *