Monataj arkivoj: Oktobro 2014

Ĉiu tago estas grimpado supren al la monteto

La vivo estas granda miraklo. Kiom ĝi povas ŝanĝiĝi ene de unu jaro! Kaj eĉ en pozitiva senco!

Hodiaŭ mi iĝis 38-jaraĝa. Kaj kompare al la pasinta jaro, preskaŭ ĉio estas alia. Kiam mi estis pasintfoje tiom feliĉa? Ĉu kun 32 jaroj? Ĉu kun 23 jaroj? Ĉu iam entute?

Ekde duona jaro mi paŭzas de la laboro (kaj blogas pri tio en la germana). Post ĝenerale sukcesa jaro, kiun mi el hodiaŭa vidpunkto konsideras rekonstruan jaron, mi prenis tempon por mi mem.

Mi ĉesis ludi laŭ la reguloj de la socio – kaj subite mi estas libera homo. Mi vidas ĉion nun en tute nova stat’.

Rilate al sano, mi estas en tiom bona stato kiel ekde ok jaroj ne plu. Nun estas verŝajne la due plej bona tempo en mia ĝisnuna vivo rilate al tio!

Mi uzis la malkontenton kaj ĉagrenon, kiuj kolektiĝis en mi, por fari ion bonan kaj kreivan. Mi multe vojaĝis kaj muzikis.

Nun mi rikoltas multajn bonajn aferojn, kiujn mi semis en la malbonaj jaroj. Mi tamen daŭre miras. Kaj tio estas tre bona sento.

Pri muziko: La kanto “Don’t Give Up” de Chicane akompanis min dum multaj jaroj. Hieraŭ mi aŭskultis ĝin en koncerto de la artisto (mi blogis pli detale pri tio en la germana). Interese, ke ĝi neniom perdis sian kvaliton – ĝi estas kaj restas bonega kanto, sendepende de mia aktuala vivsituacio.

Chicane: Don’t Give Up (Reboot 2014) (ekde 52:55)