Monataj arkivoj: Oktobro 2008

La plej malfacila part’

Ekde mia unua prijuĝado de la albumo “X&Y” de Coldplay, mi ŝanĝis mian opinion. Fakte jam tiam mi supozis, ke tio okazos, ĉar necesas iom da tempo por vere ŝati ne tro glatan muzikon. Dum la unua aŭskultado, al mi ne plaĉis “Speed Of Sound”, dum poste ĝi estis la unua kanto, kiu konvinkis min.

Tra aŭskultado de la radio, mi alkutimiĝis al la aliaj disketoj. Do tamen ekzistas kelkaj bonaj kantoj sur “X&Y”. Kompare al la unuaj du albumoj, ĝi daŭre estas la plej malforta inter la tri. Sed laŭ la muziko indis aĉeti ĝin:

bonegaj:
– Speed Of Sound
– Talk (bazita sur “Computerliebe” de Kraftwerk)
– The Hardest Part

en ordo:
– White Shadows
– A Message

Eĉ pli ol antaŭe ĝenas la fortega kopiprotektado. Necesis terura baraktado per diversaj programoj por kopii la muzikon al mia durdisko. Kiel mi ĝuu albumon, se mi nur povas uzi la kompaktdiskon, sed ne komforte meti ĝin al mia komputilo? Tio forte influas la prijuĝadon de la muziko, ĉar kiel mi supre skribis, necesas ofta aŭskultado de la muziko por ŝati ĝin, kaj tio ne okazos, se mi ĉiam devas pene preni la diskon el la malproksima KD-ujo. Tion mi certe ne faras, se samtempe centoj da aliaj kantoj de aliaj grupoj troviĝas nur kelkajn musklakojn for.

Samtempe mi ne plu volas aŭskulti kelkajn kantojn pro la senfina provaŭskultado. Protekti la kopiadon havas bumerangan efikon: Mi ne plu emas aŭskulti tiun muzikon. En la interreto mi legis multajn raportojn de ĉagrenitaj aĉetintoj, kiuj eĉ ne sukcesis aŭskultigi la diskon per kutimaj KD-aŭskultigilo! Kompreneble preventado de ajna uzo estas la plej efika rimedo kontraŭ misuzo. Kompaktdiskon, kiun neniu aĉetas, cetere ankaŭ neniu pirate kopias. Sed ŝajne neniu komprenis, ke tio ne estas la vera celo.

Malgraŭ ĉiuj provoj, mi ne sukcesis perfekte ciferecigi kvin kantojn: “What If”, “White Shadows”, “Fix You”, “X&Y” kaj “Low”. Ŝajne daŭre estas etaj (sed nur tre malfacile percepteblaj) brusonoj.

Kia ironio, ke Coldplay pledas por “justa komerco” en la KD-libreto. Kiel oni povas engaĝiĝi por justa traktado de aliaj homoj se oni jam agas tiom malbone kaj suspekteme al siaj rektaj klientoj?

Kiam mi regis la mondon

Hodiaŭ mi havas rondan naskiĝtagon, se oni uzas deksesuman aŭ duuman nombrosistemon. Laŭ ili, mi nun havas 20 resp. 100.000 jarojn. Se mi rerigardas al la pasintaj naskiĝdatrevenoj (nun uzante la kutiman dekuman sistemon), tiam mi sentas min same bone nun kiel kun 31 jaroj, kaj multe pli bone ol kun 30, 29, 2827 jaroj. Mia privata vivo dum multaj jaroj ne estis tiom bona.

Unu belan aferon mi realigis dum la pasinta vivojaro: Mi DĴumis en Münster! Neniam antaŭe estis la okazo por surmeti la muzikon en mia naskiĝurbo. Dum naskiĝtago de kolegino mi transprenis la taskon, zorgi pri bona muziko – kaj nekredeble bone funkciis! La gastoj estis tre simpatiaj kaj ofte faris bonajn muzikdezirojn. Tre imprese por homoj, kiuj havas jam ĉirkaŭ 30 jarojn, la gastoj tre longe festis. Mi foriris nur post la kvina matene.

Mi estas tre fiera pri la rezulto, ĉar mi vere prepariĝis al tiu evento. Mi kunportis propran KD-aŭskultigilon kaj MP3-igis miajn dek du kompilajn diskojn, kiuj estas la kerna parto de mia KD-aro. Poste mi uzis i.a. kopiojn de tiuj diskoj, kiujn la kolegino estis farinta el la MP3-dosieroj. Estas vere tempo, MP3-igi ĉiujn taŭgajn kantojn el mia diskaro kaj prepari novan KD-aron por DĴumado. Kaj tiuj 225 kantoj povas esti la unua paŝo al tio.

Cetere malhelpis la DVD-ludilo, kiu servis kiel dua KD-aŭskultigilo. Ĝi ne estis facile uzebla por aŭkultigi muzikon kaj mi devis simile barakti kiel dum mia DĴumado en Rusujo. Sen mia propra KD-aparato, mi estintus perdita!

Du semajnojn poste mi denove DĴumis dum festo de mia frato. La plej multan tempon tamen DĴ Arafat laboris. Sed estis agrabla sperto, denove dividi la laboron!

Kaj la koloroj brilas

Ankoraŭ indas unufoje skribi pri la disketoj de la dua Klee-albumo “Jelängejelieber”. Se oni kunmetas la enhavon de la kvar diskoj, oni ricevas sep kantojn de la albumo kaj du de la antaŭa. Fakte eĉ estas du el tri disketoj de la albumo “Unverwundbar”, nur mankas la tria disketo “Lichtstrahl”.

Kompreneble ne ĉiam temas pri la samaj versioj, fakte nur trifoje. Sed la alternativaj versioj foje pli plaĉas al mi. Tio validas por la ruslingva versio de “Nicht immer aber jetzt”, kiun mi metis al mia disko por mia unua vojaĝo al Rusujo.

Same tio validas por la Cinerame-reludversio de “Erinner Dich”, kiu klare venkas kontraŭ la originalo. La muziko estas gitare roka kaj ne elektronike popa. Tre interese, ke Usonanoj pli bone interpretas germanlingvan kanton ol Germanoj malgraŭ malpli bona prononcado!

En la reludversio la ĉefa kantisto estas viro kun virino en la malantaŭo. Imprese, ke tio pli plaĉas al mi ol la originalo. La kantistino de Klee havas bonan voĉon, sed ĉifoje la iom glata-plata aranĝado nenecese paligas la kompletan impreson.

La tipa enhavo de disketo troviĝas ankaŭ ĉe la kvar diskoj en diversaj varioj. Mi ne listigas videojn kaj bildojn, sed nur la muzikajn trakojn mem:

2 Fragen

  1. 2 Fragen (Radioversion)
  2. 2 Fragen (Albumversion)
  3. 2 Fragen (Original-Demo Januar 2004)
  4. Nicht immer aber jetzt (Russisch)

Gold

  1. Gold
  2. Wenn Dich die Liebe trifft
  3. Erinner Dich
  4. Targa & Mike Litt Session Mix

Tausendfach

  1. Tausendfach (Radioversion)
  2. Tausendfach (Albumversion)
  3. Red nicht von Straßen
  4. Mein Geheimnis (live)

Für alle die

  1. Für alle, die (Radioversion)
  2. Keine zehn Pferde (live)
  3. Wunschfrei (live)

Evidente la tria disketo estas la plej bona kompare al la aliaj tri. Ke mi ne metis ĝian A-flankon al la kvara eldono de mia kompilo kun germanlingva muziko, sed la A-flankon de la dua disketo, havas du kialojn: Unue la spaco sufiĉis nur por la pli mallonga versio. Mi preferas tamen ĝenerale la albuman version. Due mi jam havis sufiĉe multajn melankoliajn kantojn sur la kompilo kaj volis havi unu pli rapidan, danceblan anstataŭe.