Monataj arkivoj: Aprilo 2007

Amo estas nur unu kison for

Dum la semajnfino, mi vizitis mian bonan amikon Holger. Je tiu okazo mi denove aŭskultis bonan muzikon kaj eltrovis, kiel nomiĝas kanto, kiun mi serĉas jam delonge. Temas pri “Be.Angeled” de Jam & Spoon. Kantas denove kantisto el konata grupo, ĉifoje Rea de Reamonn. Kio vekis siatempe mian atenton, ne nur estis la bona kantado, sed la rekono de konata elemento: La arĉinstrumentaj partoj tre similas al tiuj de “You Only Live Twice”, kantita de Nancy Sinatra por la samnoma James-Bond-filmo.

Ne estas la unua fojo ke oni reuzas tiun kanton. Ja ekzistas reludversioj de Coldplay. Krome jam antaŭ jaroj Robbie Williams uzis la samajn partojn en sia kanto “Millenium.” Kompare al lia kanto, la rezulto ĉifoje pli plaĉas al mi. Ne estas tiom rekta kaj plata kopiado.

Cetere la refrena frazo “Amo estas nur unu kison for” memorigas min pri alia kanto. En “Gimme Shelter” de The Rolling Stones ĝi aperas preskaŭ samvorte.

Kia koincido, ke mi dum tiu semajnfino volis montri al Holger alian kanton. “Show Me Your Strength l.g.” estas B-flanko de la disketo “Cynical Heart“. Mi malkovris ĝian belecon nur lastatempe. Ĝi estas ĝuste en tiu ambjenta, ripoziga stilo, kiun Holger ofte aŭskultigas al mi.

Ekde kiam mi renkontis vin la unuan fojon

La sonŝpuroj de Tarantino/Rodriguez-filmoj ekde jaroj interesas min. Ekzistas multaj ligoj inter la du reĝisoroj Quentin Tarantino kaj Robert Rodriguez. En diversa formo ili kunlaboris ĉe “Desperado”, “Four Rooms” kaj “From Dusk Till Dawn”.

Plia komuna eco troviĝas ĉe la muzikelekto por iliaj filmoj. En “Pulp Fiction” du karakteroj manĝas kaj poste dancas en la restoracio “Jack Rabbit Slims”. Dum la tabla konversacio, en la malantaŭo eksonas pluraj kantoj, kiuj bedaŭrinde ne aperis sur la sonŝpuro. Unu el ili havas tre rimarkeblan, malrapidan gitaran temon.

En la Desperado-sonŝpuro estas simila kanto, tamen pli rapida. Sed la gitarludado tuj memorigis min je la alia filmo. Legante la liston de la kantoj el ambaŭ filmoj, mi eltrovis ke la muziko venas de la sama artisto!

Dum reeldonado de la Pulp-Fiction-sonŝpuro, oni aldonis kelkajn kantojn, kiuj origine mankis. Inter ili troviĝas ĝuste la kanto, kiun mi tiom bone memoris!

Kompreneble decas pridubi, ĉu indas aĉeti kompaktdiskon nur pro tiuj novaj kantoj. Aliflanke mi trovis oferton en unu de miaj preferataj magazenoj. Kontraŭ 9,99 EUR mi akiris la novan eldonon.

Atenta ekzamenado de sonŝpuroj ja plaĉas al mi kaj tial mi denove almenaŭ tralegis la kantolistojn kaj rigardis kelkajn scenojn el la filmoj. Tiel mi ekkonsciis pri tio, ke en Pulp Fiction fakte aperas du kantoj de la sama artisto kaj ke ili eksonas unu tuj post la alia. La pli frua kanto estas pli rapida kaj eĉ pli similas al la kanto el Desperado! Entute do estas tiuj tri:

Link Wray & His Ray Men – Jack The Ripper (el Desperado, rapida)
Link Wray & His Ray Men – Rumble (el Pulp Fiction, malrapida)
Link Wray & His Ray Men – Ace Of Spades (el Pulp Fiction, rapida)

Ĉu la sonŝpuro de Pulp Fiction sur la nova eldono nun estas kompleta? Efektive mankas la jenaj kantoj:

Coffee Shop Music
Gary Schorelle – Waitin’ In School
Link Wray – Ace Of Spades
Woody Thorpe – Teenagers In Love

Tri el tiuj kantoj eksonas dum la scenoj en la “Jack Rack Slims”. Aliaj sonŝpuroj estas pli kompletaj: Laŭ la indikoj je la fino de la filmo, sur la Desperado-sonŝpuro mankas nur unu kanto, nome “Chinese Surprize” de Latin Playboys.

Kaj je alia tago en alia magazeno, mi vidis jubilean eldonon de la “Dirty Dancing“-sonŝpuro. Okaze de la 20a naskiĝtago de la filmo, oni nun enmetis ĉiujn kantojn de la filmo – kaj eĉ en la sinsekvo, laŭ kiuj ili aperas en la filmo!

Mi ?iam kuros al vi

Pri la kanto “?i ne vidas min” de la Asterix-filmo el la jaro 1999 indas skribi pli detale plurfoje. ?i ekzistas en multaj diversaj lingvoj kaj mi mem posedas kvin versiojn. Mi tre ?ojus pri ekzemplero de la Sveda disketo (Peter Jöback – Hon ser inte mig), ?ar ?i enhavas instrumentan version. Tiu tre utilos, se mi iam realigos mian longjaran intencon verki Esperanto-version. (En 1999 mi jam kreis krudan remikson.)

Mi iom fieras pri la Germana eldono de la son?puro, ?ar ?i enhavas versiojn en la germana, la franca kaj la itala. Tio montras malfermecon! La nederlandan version mi akiris helpe de Nederlanda Esperanto-amiko en printempo 1999. La hungaran version mi a?etis en marto 2000 en Budape?to.

La hungara disketo fakte enhavas du pliajn kantojn. Kiam mi a?skultis ilin je la unua fojo, la gitara enkonduko de la unua kanto (Szép holnap) tuj sonis konate al mi. Sed da?ris iom, ?is mi memoris la originan kanton: Temas pri “Run To You” de Bryan Adams! Mi denove a?skultis amba? kantojn lastatempe. La enkondukoj ne estas ekzakte samaj, sed tre similaj.

En amuza maniero

Lastatempe mia kolekto de kompaktdiskoj kun samplaĵoj ankoraŭ kreskis. Finfine mi akiris du pliajn diskojn. Krome mi sukcesis aĉeti tri pli malnovajn eldonojn de diskoj, kiujn mi jam posedis antaŭe. Jes, ankaŭ aspekto gravas – precipe kiam oni metis tiun diskaron kune en unu KD-ujon.

Dum la pasintaj 3-4 jaroj mi serioze estimis, ke mi verŝajne en mia tuta vivo ne plu havis sufiĉe multan tempon por uzi ĉiujn samplaĵojn de ili. Kompreneble tial eblas demandi kial mi entute ŝatas kolekti tiujn diskojn.

La simpla respondo estas: Tio donas enan kontentecon al mi. Kaj kio gravas pli?

Origine ili estis ĉefe kruda materialo por mia laboro. Intertempe tiuj kompaktdiskoj ricevis alian signifon: La kolekto mem estas bela, sen ke mi necese uzas ĉion de ĝi. Tio estas tre liberiga penso por mi, kiu ofte sentas sin devigita al io.

Ke mi tiom trankvile traktas la aferon, iĝas eĉ pli rimarkinda, se oni konsideras, ke temas pri nur kvazaŭ kompleta kolekto! Kutime mi ja estas perfektemulo. Kaj mi konsideras preskaŭ nur la unuajn kvar eldonojn de la muzika programo, kiun mi uzas por krei samplobazitan muzikon.

“Mankas” unu kompaktdisko, unu kompaktdisko kun la ĝusta KD-ingo / kovrilo kaj unu kompaktdisko en la ĝusta eldono. Sed mi eĉ ne sentas grandan bezonon serĉi ilin.

La kvin novaj diskoj en mia kolekto distingeblas laŭ du stilogrupoj: Tri enhavas samplaĵojn de la stiloj tekno, haŭzo kaj trenco. Du enhavas samplaĵojn de la stiloj ambjento, triphopo kaj ripoziga muziko.

La duan stilgrupon mi malkovris nur antaŭ kelkaj jaroj. Grave kontribuis al tio mia bona amiko Holger. Li ĉiam denove sukcesas interesigi min pri novaj grupoj kaj li ĉiam aŭskultigas al mi altkvalitan muzikon.

La pafiloj de Brixton

Ĉiam denove fascinas min, ke mi aŭskultas kantojn de la sama muzikgrupo kun la rezulto, ke unu kanto tre plaĉas al mi kaj alia tute ne – aŭ inverse, depende de la tempa sinsekvo.

Antaŭ kelkaj jaroj, Ulrich Stock skribis ĉe la TTT-ejo de “Die Zeit” plurajn enskribojn pri la Franca muzikgrupo “Nouvelle Vague”. El la diversaj recenzoj, unu tre malfavora restis aparte bone en mia menso.

Kiam mi aĉetis diversajn diskojn de amiko, inter ili troviĝis unu kompilo kiu enhavis kanton de “Nouvelle Vague”. Kaj temis ĝuste pri la kanto kiun mi memoris kiel tiun pecon, kiu ricevis eksterordinare akran kritikon, nome reludversio de “Guns Of Brixton”, origine de “The Clash”.

Mi aŭskultis la kanton unufoje kaj estis ĝisoste ŝokita pri la prezentado. Virino kantas tute trankvile pri socia maltrankvilo. Tian indiferentecon mi ĉiam malestimis kaj mi neniam ŝatis voĉon, kiu esprimas enuon pri la temo prikantata. La muziko eĉ ne plu sukcesis kapti mian malŝaton. Okazis malrapida, malsprita reludado, kie la originalo estis frapa. Bonŝance mi posedas kompaktdiskon kun la origina versio de The Clash en mia muzikkolekto, tiel ke mi povis facile kompari. Ekde tiam “Nouvelle Vague” iĝis sinonimo por malbonaj reludversioj en mia kapo.

Antaŭ kelkaj monatoj mi hazarde ricevis alian kompilon. Mi unue ne legis titolliston, sed simple ekaŭskultigis la muzikon. La dua kanto tuj trafis mian atenton: Virino kantas kvazaŭ kareseme kun varma voĉo, , dum en la malantaŭo eksonas milda muziko kun iom melankolio tono. Des pli mi gapis, kiam mi legis, kiu reludis la kanton “Dance With Me”: Estis neniu alia ol “Nouvelle Vague”!

Nu bone, eblas argumenti ke tiu kanto venas de la dua albumo de la grupo, ne de la unua. Tiu dua verko ne estis publikita dum la tempo dum la negativa recenzo. Grupo povas pliboniĝi, ŝanĝi sian sonon. Krome la du viroj kiuj estras la projekton uzis du diversajn virinojn por la kantoj. Kaj mi ne konas la originan version de la dua kanto, tiel ke mi ne povas plendi pri aĉega reludversio. Tamen restas mirige, ke tiuj du kantoj faras tiom kontraŭan impreson al mi. Kompreneble mi reaŭskultis la pli fruan reludversion por elprovi ĉu ne simple mia muzika gusto ŝanĝiĝis, sed tiel ne estas. Fakte ĉirkaŭ pasko mi aŭdis dum festo en mia amikaro alian reludversion de “Guns Of Brixton”. Kiel mi eltrovis, ĝi venas de “Die Toten Hosen”, kiuj apud “Die Ärzte” estas la plej sukcesa germanlingva punkrokgrupo. Tiu reludversio eble restis pli proksima al la originalo (do malpli eksperimentema), sed almenaŭ konvinkas je unua aŭskultado.

Estis longa nokto

Ekde pasinta jaro ekzistas plia kompaktdisko de “Die Ärzte” kun la nomo “Bäst of“. Kompreneble kutime la ortografio estas “Best of” (“La plej bonaj kantoj de…“), sed la grupo ŝatas ĉien meti la “ä”, el kiu konsistas la emblemo de la bando. La nova albumo enhavas ĉiujn disketojn ekde la reuniĝo de la grupo en 1993. Dua kompaktdisko krome enhavas kelkajn el la B-flankoj.

La nura kanto de la unua disko, kiu vere interesis min, estas tiu, kiun mi neniam aŭskultis antaŭe, nome “Kopfüber in die Hölle ’94“. La origina versio aperas sur la albumo “Die Bestie in Menschengestalt“. La kvara disketo de tiu albumo nomiĝas “Quark / Revolution ’94” kaj enhavas fakte du A-flankojn, ambaŭ en novaj versioj. La unua kanto estas “Quark”, la alia la jam supre menciita.

En magazeno mi finfine prenis la tempon por provaŭskulti ĝin. La kanto havas pli klaran sonon kompare al la malnova versio, sed pli malbonan, ĉar malpli agreseman kantadon. La muziko estas iom pli roka, tamen la efektoj estas foje troigitaj, precipe ĉe la gitaro en la enkonduko. En la mezo nun eksonas bona basoludo, tamen mankas la instrumentaj partoj de la origina versio tie. Resume la muziko enhavas kelkajn pli bonajn, sed ankaŭ kelkajn pli malbonajn elementojn.

Mian intereson kaptis eta ŝanĝo en la teksto, nome aperas unu alia tekstolinio. Tio jam okazis ĉe aliaj kantoj de “Die Ärzte”, ekzemple Mysteryland, kiun mi tradukis al Misteroland’. En la kantolibro de “Die Ärzte”, ambaŭfoje oni uzis la pli novajn versiojn de la tekstoj.

“Bäst of” estas bona komplemento al “Das Beste von kurz nach früher bis jetze“, kiu enhavas elekton de “Die Ärzte”-kantoj de la komenco ĝis 1994. Nur du kantoj aperis sur ambaŭ albumoj. Sur la “Bäst of”-albumo troviĝas la origina albuma versio de Quark, dum la pli frua kompilo enhavas la disketan version. Quark ’94. Tie la du versioj pli diversaj unu de la alia; precipe la teksto tre varias.

Resume estis interese aŭskulti tiun novan version de Kopfüber in die Hölle, sed mi ĝenerale preferas la originalon. Cetere montriĝis ĝusta decido, prefere meti la novan Quark-version sur la pli fruan kompilon, ĉar tie vere indas koni ambaŭ surbendigojn.

Ni faru rajdon kaj kuru kun la lupoj ĉinokte

Foje oni bezonas dek jarojn por kompreni alludon. Komence de 1997, dum la tempo kiam mi komencis verki samplobazitan muzikon, mi aĉetis la komputilan ludon Death Rally. En la ludo oni partoprenas en aŭtokonkursoj kun morale dubindaj metodoj (ekz. armiloj, sabotaĝo).

Stile kaj laŭ la perspektivo Death Rally similas al la posta verko Grand Theft Auto (GTA) el la jaro 1999. La vizaĝoj, el kiuj oni povas elekti por sia propra konkursanto, montras influon de japanaj bildstriaj filmoj. Tio memorigas pri la karakteroj el la ludo One Must Fall 2097 (OMF 2097) el la jaro 1994.

Rilate al la muziko, teknike Death Rally montras la pasadon de la tempo: Ĝi uzas la MOD-formaton (iom simila al tiu de OMF 2097), kiu siatempe estis tre populara. Fine de la 1990aj jaroj aliaj ludoj enhavis muzikon, kiu venis kiel rektaj kompaktdiskoj titoloj (ekzemple ĉe GTA). Ekde la apero de la MP3-formato en la jaro 1997, pli kaj pli da ludas uzas tiun novan normon. Foje eĉ eblas mem enmeti siajn proprajn MP3-dosierojn.

La muziko de Death Rally montras la transiron de elektronika popmuziko al tekno. Kvankam ĝi ne tiom forte influis min kiel la muziko de One Must Fall 2097, ĝi tamen daŭre restas en mia menso.

El la 19 vojoj, unu nur aperas en la finalo. La aliaj 18 praktike konsistas el 9 paroj, ĉar ĉiam po 2 similas unu al la alia, tamen restas sufiĉe diversaj por ne aspekti kiel kopioj. Ĉiam okazas tri diversaj konkursoj. En la plej facila, oni foje veturas sur asfalta urba ŝoseo. Tion ankaŭ indikas la nomo “Suburbia”. Tiu nomo ĉiam pensigis min pri la samnoma kanto de la grupo “The Pet Shop Boys“. La alia vojo kun simila strukturo nomiĝas “West End”. Mi ĉiam pensis, ke tio estas simpla nomo de urboparto. Nur nun mi ligis ĝin al la kanto “West End Girls” de la sama muzikgrupo! Mi vere miris, ke mi pretervidis tion dum jardeko. Bone, ke mi ludis tiun ludon denove kaj tiel repensis pri la nomoj de la vojoj!

Nur Dio scias la kialon

Unu afero, kiun mi neniam komplete komprenos, estas kompiloj de unu artisto aŭ grupo. Foje temas pri “la plej bonaj kantoj”, foje pri “la plej grandaj sukcesoj”, foje pri “la disketoj”. La diferencoj estas etaj. Sed ĝuste la etaj detaloj ofte kaŭzas la kapdolorojn!

Disketa kompilo ŝajnas facila afero kaj sekura elekto. Sed foje ekzistas diferenco inter la disketa kaj la albumo versio kaj se oni volas havi la plenan version, tiun oni ne ricevas per disketa kompilo. (Kutime disketa versio daŭras 3:30 minutojn por esti ludebla en la radio, dum la albuma versio estas pli longa. La plej grava escepto estas “Lavender” de Marillion, kiun la grupo devis plilongigi por fari el ĝi disketan kanton.)

La “plej grandaj sukcesoj” ne nepre konsistas nur el la disketoj. Kelkaj kantoj neniam eldoniĝis kiel disketoj, sed la artisto tamen tre famiĝas per ili, ekzemple ĉar la publiko tre ŝatis ĝin dum koncertoj aŭ ĉar ĝi iam estis uzita en filmo. Rerigardante oni demandas sin, kial la diskeldonejo estis tiom stulta kaj ne vidis resp. aŭdis, ke tiu kanto estus bonega kandidato por disketo. Sed ankaŭ povas okazi la malo: Iu kanto estas evidenta miselekto. Eble ĝi ne bone redonas la stilon de la grupo aŭ la albumo. Eble ĝi simple ne kaptas la guston de la aŭskultantaro aŭ la modon de la tempo. Ĉiel ajn la disketo mem montriĝis malsukceso kaj tial ĝi ne aperas sur la kompilo.

Kio estas la “plej bonaj kantoj” de iu artisto, kompreneble vaste dependas de la persona prefero. Aliflanke tio ofertas la ŝancon, fari bonan elekton inter disketoj, ŝatataj kantoj dum koncertoj kaj bonaj kantoj de albumoj, kiujn eble ne eblas redoni en tiu formo vive.

Mi konas multegajn ekzemplojn por tiaj diskoj. Kio i.a. instigis min skribi pri tio hodiaŭ, tamen estas la jenaj kompaktdiskoj el mia lastatempa muzika vivo:

“The Very Best Of Talk Talk – Natural History”

Tiu grupo estas ekzemplo por la maldezirinda fenomeno, ke ekzistas multaj diversaj kompiloj. Kompreneble ĉiu kompaktdisko enhavas iomete alian kantoelekton. Kiel normalmorteblulo eltrovu, kiu el tiuj diskoj estas la plej taŭga? Je la fino mi rezignis kaj simple aĉetis tiun diskon, kiu estis havebla en magazeno kun uzitaj diskoj je modera prezo. La disko mem plaĉas al mi kaj indas alifoje skribi pli detale pri ĝi, sed mi demandas min, ĉu alia eldono estintus pli bona.

“Cross Road – The Best Of Bon Jovi”

Tiun diskon mi jam aĉetis antaŭ ĉirkaŭ kvar jaroj. Cetere denove temis pri uzita ekzemplero. La plej grava kanto estas “Keep The Faith”, kiu restis en mia memoro ekde 1992, kiam ĝi estis aktuala.

Sed kiel mi nur jarojn poste eltrovis, la kompaktdisko ne enhavas ĉiujn disketojn – simple estis jam tro multaj. Inter la mankantaj kantoj troviĝas ĝuste tiu, kiun mi unue konis, nome “Born To Be My Baby” el la jaro 1988. Tial mi fine de decembro aĉetis la albumon “New Jersey”.

Ke Bon Jovi estas la artisto, kiu ludis tiun kanton, fakte mi eksciis nur pro tio, ke la grupo J.B.O. mencias tion en sia kanto “Medtl-Gschdanzl“. Kaj tiun kanton mi konas tra disko, kiun mi nur aĉetis antaŭ unu jaro.