Arkivoj de etikedoj: komputilaj ludoj

Ĝis ni kune ekrigardos la vizaĝon de la sun’

Morgaŭ estos la plej mallonga tago de la jaro en mia hejmo. (Kutime jam estas dum la 21a de decembro, tamen ĉifoje ne.) Sed la suno certe iam revenos! Sunon kun simpatia vizaĝo mi trovis en komputila ludo ĉijare.

Mia bona amiko Till vizitis min kelkajn tagojn antaŭ pasko. Li donacis al mi la komputilan ludon “Plants vs. Zombies”. Kvankam mi ne tro ŝatas modernajn ludojn, foje ekzistas esceptoj.

“Plants vs. Zombies” mi ludis dum unu semajnfino intense, poste dum vesperoj kaj eĉ pli poste foje. Entute daŭris kelkajn monatojn, ĝis mi vere finis ĉiun parton, sed la bazon mi sukcesis fari ene de kelkaj tagoj. Kelkajn bildojn mi aldonis al la vikio pri la ludo. Tie mi ankaŭ trovis la sekvan muzikvideon:

Ĝenerale la muziko de la ludo, kiu estas sufiĉe diversa de la supra kanto, tre plaĉas al mi. La instrumentaj muzikaĵoj neniam ĝenas kaj ĉiam agrable kontribuas al la etoso.

Mi estas roko, mi estas insulo

Ekde hodiaŭ, la unuan fojon en mia vivo mi estas civitano de mia naskiĝurbo Münster. Jam pro la nova loĝejo indis fari tiun paŝon. La fina konvinka argumento tamen estis nova impoŝto kiu ekde 2011 punos ĉiun, kiu nur indikas Münster kiel sian “duan loĝlokon”, per aparta impoŝto. Kaj krome oni donacis DVD-n al ĉiu, kiu registras sin antaŭ la fino de la jaro.

Krom la jam hieraŭ menciita komputila ludo “Drakensang”, la gazeto pri komputilaj ludoj ankaŭ enhavis aventuran ludon “La malbono sub la suno”. En ĝi oni agas kiel Hercule Poirot, la detektivo. Mi jam finis la ludon, tamen uzis tre bone faritan solvon, ĉar mi ne volis malŝpari tempon per tro da cerbumado. (Ofte tute ne klaras kie oni povas daŭrigi la solvadon de puzloj.)

Ne enestas multe da muziko, sed mi sufiĉe ŝatas du pecojn. La unua estas la ĉefa temo:

La alia kreas tre minacan, misteran etoson. Ĝi eksonas en kaverno. Parto de ĝi aŭskulteblas en traluda video de la anglalingva versio (ekde 3:00 ĝis 4:13). Tiu speco de muziko tute ne estas io elstara; mi tamen ŝatas, kiel oni uzas konatajn muzikajn ingrediencojn el filmoj por rekrei la impresojn en alia medio. Interese, kiel funkcias populara kulturo post kiam la konsumantoj alkutimiĝis al certaj elementoj.

Farbo falas de plafono

Mi havas novan loĝejon. Ekde hodiaŭ mi oficiale tie loĝas, ĉar la kontrakto ekde tiam validas. Hodiaŭ okazis la transdonado de la ŝlosiloj.

Kial mi entute translokiĝis? Ĉu mi ne estis sufiĉe entuziasma pri la antaŭa loĝejo? Jes, sed tio estis en 2004 (la antaŭĝojo jam fine de 2003), kaj ekde tiam, multaj aferoj ŝanĝiĝis en mia vivo… foje eĉ tien kaj reen.

Certe necesas ankoraŭ renovigi tiun novan loĝejon. Sed la unua paŝo al nova (kaj pli bona) vivo estas farita!

Alia afero, kiu lastatempe ŝanĝiĝis: Post dekjara paŭzo mi denove aĉetis gazeton pri komputilaj ludoj. La kialo estis la aldonita ludo “Drakensang” – fantazia rolludo kiu baziĝas sur la sistemo “la nigra okulo”. Ĝi estas tre konata en Germanujo. Ankoraŭ mi ne multe ludis sed kelkaj muzikaĵoj jam tre plaĉas al mi. Interalie min ĉiufoje ravas tiu melankolia, preskaŭ iom reva virina kantado. Eble mi eĉ konas la kantistinon (ne persone, sed muzike)!

Ni faru rajdon kaj kuru kun la lupoj ĉinokte

Foje oni bezonas dek jarojn por kompreni alludon. Komence de 1997, dum la tempo kiam mi komencis verki samplobazitan muzikon, mi aĉetis la komputilan ludon Death Rally. En la ludo oni partoprenas en aŭtokonkursoj kun morale dubindaj metodoj (ekz. armiloj, sabotaĝo).

Stile kaj laŭ la perspektivo Death Rally similas al la posta verko Grand Theft Auto (GTA) el la jaro 1999. La vizaĝoj, el kiuj oni povas elekti por sia propra konkursanto, montras influon de japanaj bildstriaj filmoj. Tio memorigas pri la karakteroj el la ludo One Must Fall 2097 (OMF 2097) el la jaro 1994.

Rilate al la muziko, teknike Death Rally montras la pasadon de la tempo: Ĝi uzas la MOD-formaton (iom simila al tiu de OMF 2097), kiu siatempe estis tre populara. Fine de la 1990aj jaroj aliaj ludoj enhavis muzikon, kiu venis kiel rektaj kompaktdiskoj titoloj (ekzemple ĉe GTA). Ekde la apero de la MP3-formato en la jaro 1997, pli kaj pli da ludas uzas tiun novan normon. Foje eĉ eblas mem enmeti siajn proprajn MP3-dosierojn.

La muziko de Death Rally montras la transiron de elektronika popmuziko al tekno. Kvankam ĝi ne tiom forte influis min kiel la muziko de One Must Fall 2097, ĝi tamen daŭre restas en mia menso.

El la 19 vojoj, unu nur aperas en la finalo. La aliaj 18 praktike konsistas el 9 paroj, ĉar ĉiam po 2 similas unu al la alia, tamen restas sufiĉe diversaj por ne aspekti kiel kopioj. Ĉiam okazas tri diversaj konkursoj. En la plej facila, oni foje veturas sur asfalta urba ŝoseo. Tion ankaŭ indikas la nomo “Suburbia”. Tiu nomo ĉiam pensigis min pri la samnoma kanto de la grupo “The Pet Shop Boys“. La alia vojo kun simila strukturo nomiĝas “West End”. Mi ĉiam pensis, ke tio estas simpla nomo de urboparto. Nur nun mi ligis ĝin al la kanto “West End Girls” de la sama muzikgrupo! Mi vere miris, ke mi pretervidis tion dum jardeko. Bone, ke mi ludis tiun ludon denove kaj tiel repensis pri la nomoj de la vojoj!