Arkivoj de etikedoj: tradukado

Muela rad’ turniĝas

Antaŭ pli ol monato mi skribis pri la Germana popolkanto “In einem kühlen Grunde”. Kiel mi hazarde eltrovis, ekzistas traduko al Esperanto de Joachim Giessner. Li estis tre diligenta tradukisto kaj postlasis riĉan verkaron. Elŝuteblas PDF-dosiero kun la tekstoj inkluzive la originaj titoloj. El hodiaŭa vidpunkto, la dosiero bezonus indekson kaj eble iom pli belan aranĝadon; tamen imprese, kiom multe jam eblas trovi tiel. Interalie li tradukis “Yesterday” de The Beatles.

Dum eta sekund’

Pro terura tempomanko mi ne povis esti tiom aktiva muzike kiel kutime (kaj kiom mi volis) en ĉi tiu jaro. Tamen mi sukcesis fari kelkajn etajn aferojn, ekzemple helpi al la okazado de JoMo-koncerto en Münster (Germanujo) dum junio 2011. Unu plia estas traduko por la sekva Kajto-albumo “Kajto duope”.

Fine de oktobro mi tradukis la klarigojn, kiuj aperos en la KD-kajero, de Esperanto al la germana. Jam en sia unua albumo en 1989 Kajto enmetis akompanajn tekstojn en diversaj lingvoj.

Certe tio nur estas malgranda aktivaĵo. Sed mi ofte kritikis malbonajn tradukojn (ĉu prozajn, ĉu poeziajn), kaj nun estis denove bona okazo por montri, ke “se oni estus kontaktinta min, la rezulto estus pli bona” ne estas malplena frazo.

Flamoj al cindro

Hieraŭ mi rigardis reen sed ankaŭ anoncis kelkajn instigojn por la nova jaro. Pri kio temas?

Kompreneble mi havas multajn ideojn kaj daŭre aldoniĝas kelkaj. Sed por ke mi ne ĉiam rigardu, kiel mi pene realigas unu kaj la resto prokrastiĝas dum jaroj, mi simple diras: Nu bone, ne eblas ĉio samtempe. Ĉiuj ideoj estas ebloj, sed ne taskoj.

Mian muzikan TTT-ejon mi prizorgu, kiam mi trovas tempon por tio. Estas simple stulte, krei grandegan liston da farendaĵoj kaj ĉiam havi malbonan konsciencon pro tio.

La sama validas por la reordigado de la MP3-paĝoj. Certe tio estas farinda, sed mi ankaŭ eltrovis, ke tio postulas multan koncentriĝon. Kaj precipe malaliĝo de MP3-TTT-ejoj montriĝis multe pli malfacila, ol mi pensis. Tre frustriga sperto!

Se temas pri tradukado de kantotekstoj de “Die Ärzte”: La mondo ne finiĝas, se mi ne sukcesas, ĉiun jaron almenaŭ fintraduki unu. Mi mem spertis, ke la rezultoj ne aparte pliboniĝas, kiam mi devigas min mem. Tute male, ĝuste la plej bonaj tradukoj ĉiam venas ŝajne el la nenio, sen ajna plano. Se mi mem konsilas tion al aliaj homoj kiel en mia prelego, mi ankaŭ mem sekvu tiun rekomendon. Plie unuflanke intertempe jam ekzistas sufiĉe multaj tradukoj de “Die Ärzte”, aliflanke restis malmultaj kantoj, kies tradukon mi mem persone taksas tre dezirinda.

Dum la Internacia Seminario venis interesa propono por la publika kantaro. Mi jam de tri jaroj ne publikigis novan version, ĉar mi ĉiam droniĝis en la laboro, finpoluri kantotekstojn kaj akordojn. Kantotekstoj kun akordoj reviziitaj de la artistoj mem certe daŭre estas tre havindaj. Sed anstataŭ lasi dekojn da kantoj en mia privata kolekto, pli utilus simple enretigi krudajn versiojn por la ĝenerala publiko. Tiuj, kiuj ne atentas pri detaloj aŭ povas mem eltrovi, kie fari korektetojn por pli aŭtentika reludado, jam kontentiĝas per ili. Se mi klare distingas inter “pretaj” kaj “polurindaj” kantoj, ekzemple uzante du diversajn dosierojn, ĉiu facile rimarkos la diferencon. Plej belus havi daton sur ĉiu paĝo, kiu indikas la lastan ŝanĝon. Tiel facilos poste eltrovi, ĉu presita paĝo estas aktuala aŭ ne. Sed eĉ se tio ne eblas: Ĉu mi vere tiom zorgu pri tio? La praktikaj efikoj intertempe ŝajnas al mi bagatelaj.

Dum pli ol kvin jaroj mi ĉiam limigis min al ĉirkaŭ 40 diskoj, kiujn mi kunportis al Esperanto-renkontiĝoj por DĴumi. Nun venis deca momento por diri: Tiel ne eblas praktike daŭrigi. Ĉiam mi devas prepari novan diskon, trarigardi la kolekton kaj pene decidi, kion kunpreni kaj kion ne. Kaj al kompleta refarado de diskokolekto mi ĉiel ajn ne venas inter du feriumadoj, ĉar mi neniam povas motivigi min al tio, pasigi tutajn vesperojn nur per diskokompilado kaj provaŭskultado. Pli facile estas MP3-igi ĉion unufoje, poste meti ĉion al transportebla ilo (USB-bastoneto aŭ io ajn) kaj uzi komputilon. Mi ĉiel ajn jam konas komfortan programon por DĴumado de komuna laboro kun DĴ Arafat. Kial ne faciligi al mi la vivon?

Estas tempo por kelkaj ŝanĝoj en mia vivo. Pri iuj dikfingraj reguloj, opinioj kaj gvidlinioj, kiuj servis min sufiĉe bone dum kelkaj jaroj, sed kiuj intertempe ne plu estas adekvataj al mia situacio en la hodiaŭa tempo, mi simple rezignu.

Kial vi nenion lernis?

Kiel mi menciis hieraŭ, mi ne plutradukis kantotekstojn dum la IJK. Sed Stephan Schneider kontaktis min nun kaj anoncis, ke li tradukis “Junge“.

Estas lia dua traduko de “Die Ärzte“-kanto. La unuan li verkis antaŭ preskaŭ unu jaro.

La teksto “Filo” ne kontentigas min rilate al ĉiuj detaloj, sed por vere grumbli, mi devus unue verki pli bonan version. Fakte La Kuracistoj kaj Stephan jam intencis traduki “Junge” por la koncerto dum la Germana Esperanto-Kongreso, sed kiel ĉiam mankis tempo kaj inspiro. Mi fakte ĝojas, ke mi nun povas koncentriĝi pri aliaj tradukoj, ĉar tiu kanto ne estas mia plej ŝatata kandidato.

Stephan Schneider cetere ankaŭ koncertis dum unu vespero dum la IJK (kaj poste Paŭlo Moĵajev). Bedaŭrinde mi estis ege laca kaj nur kaptis parton de la koncerto. Sed kion mi aŭdis, tion mi ŝatis!

En la bluon…

Dum la Rusiaj Esperanto-Tagoj (RET 2007), mi tradukis plian kanton de “Die Ärzte“. La 29an de oktobro mi ricevis mesaĝon de la kontrolleginto, ke ĝi estas bona. Estas la unua traduko ekde “En ordo” antaŭ unu jaro. La kantoteksto “Nur pro vi” legeblas en la reto.

La kanto, kies origina titolo estas “Wegen Dir”, estas surfroko simila al “Westerland“. La instigon, traduki ĝuste ĝin, donis la spertoj dum la IJS 2006, kiam La Kuracistoj muzikis apud riverobordo.

Kun granda ĝojo mi legis, ke Stephan Schneider tradukis plian kanton de Die Ärzte! La originalo nomiĝas “Punk ist…” (punko estas), lia versio “Esperanto ‘stas” kaj rakontas pri Esperanto. Instigis lin nia komuna muzikado dum la IS 2006/07, kiam ni ludis el la repertuaro de “La Kuracistoj”.

…ne venis al la lito dum la pasinta nokto

Mi ĉiam diris: “Se mi iam venos al Rusio, mi volas vokaĝi al tri urboj: Moskvo, Sankt Peterburgo kaj Ĉeboksaro.” Kompreneble ekster Esperantujo malmultaj homoj komprenas tion. Dum la somero mi sukcesis realigi du dezirojn el la tri.

Sed mi ne nur vizitis du urbojn, sed ankaŭ Esperanto-renkontiĝon: Mi estis ĉe la 7aj Rusiaj Esperanto-Tagoj (RET) en Primorsko-Aĥtarsk ĉe la Azova maro en la regiono Krasnodar.

RET-emblemo
La oficiala TTT-ejo de RET 2007 donis tre allogajn informojn kaj pri la loko kaj pri la grandeco de la aranĝo. Mi estis unu el la malmultaj eksterlandoj gastoj, kvazaŭ “ekzotikulo”. Unu el la aliaj gastoj el fora lando estis sennomo, kiun mi ekkonis tra komento al leginda enskribo de Sonja Kisa. Li estas la aŭtoro de satira artikolo pri “necesaj lingvaj reformoj”. Ankaŭ dum RET 2007 li montris sian bonan humuron.

Kvankam eblus mencii multajn aferojn, mi ne volas skribi ĉiujn detalojn, ĉar nur veteranoj kaj aktivuloj komprenus ilin. Ĝenerale mi tre ĝuis la someron kaj la proksimecon de la maro.

En fadeno ĉe E-Novosti kelkaj homoj skribis pri la renkontiĝo. Krome legeblas artikolo en Libera Folio de Andrej Grigorjevksij kaj artikolo de Valentin Melnikov (vmel. La plej surpriza novaĵo konsistas el tio, ke necesis savi partoprenantojn el la maro. Bildoj ankaŭ troviĝas en la reto, ekzemple la fotaro de Lusi Rimon kaj multegaj fotoj de Aleksandr Milner.

Kvankam mi intencis rezigni pri fotado dum la pasintaj jaroj, mi aĉetis ciferecan fotilon kelkajn tagojn antaŭ ol vojaĝi al Rusio. La aparato ne kostis tro kaj transiri de tute mekanika ekzemplero al tute moderna, ellasante kelkajn generaciojn, ne estas tro malŝpara ago. Mi faris entute pli ol 160 fotojn, sed mi hezitas meti ilin al mia flickr-fotaro. Kelkaj estas privataj, aliaj montras ĝeneralajn lokojn kaj nur montri etan elekton falsigas la bildon pri mia vojaĝo. Krome mi ne konstante fotis.

Ankaŭ dum la RET okazis kelkaj notindaĵoj rilate al muziko:

  1. Mi laboris dum unu nokto kiel DĴ en la RET-diskoteko. Do al mia listo da landoj, en kiuj mi surmetis muzikon, finfine post sep jaroj aldoniĝas sesa lando! Fakte oni antaŭvidis duan nokton por mi, sed pro tempomanko ni simple rezignis pri ĝi. Cetere mi revidis mian DĴ-kolegon Jan Schröder, kiu nun loĝas en Novoĉeboksarsk. Li DĴumis dum du noktoj.
  2. Mi fintradukis plian kanton por La Kuracistoj. Ankoraŭ bezonatas kontrollegado de alia persono. Se ĉio bonas, tiam ĝi estos la sekva traduko al “En ordo“, kiun mi finis antaŭ unu jaro dum la somero.
  3. Dum posttagmezo mi prenis la tempon por demandi JoMo pri detalkorektoj. Mi ja volas aldoni tekstojn kaj akordojn de liaj kantoj al la publika kantaro. La rezulto estis tre esperiga, eĉ se mi (kiel ĉiam) ne certas, ĉu mi ĉion bone komprenis kaj nenion forgesis.
  4. Okazis pluraj koncertoj. Interalie mi spektis tiun de Miĥail Povorin. Mi ja tre ŝatas lian kanton “Lipoj”. Tre impresis min Paŭlo Moĵajev. Bonaj kantistoj maloftas en Esperantujo. La kulmino tamen estis la koncerto de JoMo, kiu kiel kutime dancigis kaj ŝvitigis la homojn. Je la fino li kantis “La Bamba“. Tiam ankaŭ Paŭlo Moĵajev venis sur la scenejo por kunkanti. Mallonge poste mi aliĝis kiel tria kantisto. Poste ni ankoraŭ prezentis aliajn kantojn, nome “Ska-virino”, “Ĉu vi volas danci?” kaj “Hej la nizoj!”. Dum la laste menciita kanto, ankaŭ Georgo Handzlik kunkantis. Poste JoMo kaj li aldonis la pollingvan version. Je la fino ni kvarope finis per “Mariŝa, kisu min”. Mi ne ŝatas tiun kanton, sed estis taŭga finaĵo. La publiko vere ege ĝuis tiun spontanean internacian muzikadon. Kvar homoj el kvar landoj (Francio, Ukrainio, Germanio, Pollando) staris sur la scenejo, kaj ĉiuj estis eksterlandanoj!

Mi ĉiam kuros al vi

Pri la kanto “Ŝi ne vidas min” de la Asterix-filmo el la jaro 1999 indas skribi pli detale plurfoje. Ĝi ekzistas en multaj diversaj lingvoj kaj mi mem posedas kvin versiojn. Mi tre ĝojus pri ekzemplero de la Sveda disketo (Peter Jöback – Hon ser inte mig), ĉar ĝi enhavas instrumentan version. Tiu tre utilos, se mi iam realigos mian longjaran intencon verki Esperanto-version. (En 1999 mi jam kreis krudan remikson.)

Mi iom fieras pri la Germana eldono de la sonŝpuro, ĉar ĝi enhavas versiojn en la germana, la franca kaj la itala. Tio montras malfermecon! La nederlandan version mi akiris helpe de Nederlanda Esperanto-amiko en printempo 1999. La hungaran version mi aĉetis en marto 2000 en Budapeŝto.

La hungara disketo fakte enhavas du pliajn kantojn. Kiam mi aŭskultis ilin je la unua fojo, la gitara enkonduko de la unua kanto (Szép holnap) tuj sonis konate al mi. Sed daŭris iom, ĝis mi memoris la originan kanton: Temas pri “Run To You” de Bryan Adams! Mi denove aŭskultis ambaŭ kantojn lastatempe. La enkondukoj ne estas ekzakte samaj, sed tre similaj.

Tio voligas vin plori

Bertilo Wennergren lastatempe skribis pri traduko de “Maria” (kanto el la jaro 1999, kiu signifis furoran revenon por la grupo “Blondie”). Mi bone memoras la tempon, kiam tiu kanto estis aktuala. Tiam mi estis studanta en Paderborn. Fakte ĝi tre plaĉas al mi – agrabla rokmuzika kanto kun bona kantado.

Mi jam komentis la tradukorezulton sub la enskribo mem. Resume mi ŝatas la tekston – mi sukcesis kanti ĝin je la unua provo – sed laŭ mi perdiĝis grava rimo en la refreno. Ken Miner havas alian opinion; li pensas, ke ne tro gravas kaj ke por multaj tute ne temas pri rimo. Eble li pli atentas pri la skribita teksto; mi kompreneble alcelas la efektive kantitajn vortojn.

Ja ekzistas jam multaj tradukoj de Bertilo (foje kun aliaj), do ne estas lia unua laboro. Certe li mem ankoraŭ decidos, ĉu konsenti pli kun Ken aŭ kun mi.

Ĉiel ajn restas interese, kiel eblas distingi majstrojn kaj lernantojn de kantoteksto-tradukado. La diferenco estas, ke la lernantoj tuj supozas, ke ili estas majstroj. Por ili estas ofendo, ke iu alia petas lingvan kontroladon tra sperta Esperanto-parolanto. Ajna kritiko ne estas akceptita. Majstroj, tute male, konscias pri siaj limoj. Ili posedas la adekvatan modestecon por nomi sian verkon “provizoran rezulton” kaj ne tuj aldonas ĝin al la listo de finitaj tradukoj, sed unue montras ĝin al aliaj, petante komentojn.

Kompreneble mi provas agi kiel majstro, kvankam mi ne aŭdacas nomi aŭ senti min tiel. Sed almenaŭ mi ne estas absoluta amatoro.

La penso je vi

Unu afero ankoraŭ restas por rakonti en tiu ĉi jaro. Fakte temas pri okazaĵo el julio, sed indas skribi pri ĝi detale ankaŭ nun:

Gunnar kaj Bodo Wartke post koncerto de la kantaŭtoro en Münster (2006-07-28). Fotis: Denis KUMPMANN.Jam delonge interesis min la multlingva amkanto de la piano-komediisto Bodo Wartke. Mia bona amiko Till konatigis min kun lia muziko la 18an de novembro 2005. Dum la Internacia Seminario en Xanten 2005/06 mi eksciis, ke ekzistas esperantlingva traduko de la strofo de timwi.

Dum la naskiĝtaga festo de Sebastian mi denove aŭskultis kelkajn kantojn de Bodo Wartke. Tio inspiris min verki propran, novan tradukon. Iom poste mi legis en la interreto pri ekzisto de tria traduko, tamen sen legi ĝin.

Krome mi rimarkis, ke haveblas amkanto-farilo (“Flash”-tekniko), en kiu oni povas mem elekti la lingvojn por la naŭ strofoj. Bodo Wartke menciis en sia TTT-ejo, ke li invitis homojn traduki la strofon al pliaj lingvoj, sed ke li jam havas Esperanto-tradukon. Tamen mi estis sendinta mian tradukon al li, ĉar ĝi estis lingve ĝusta kaj kantebla. Nun konkurencis minimume tri tradukoj. Bedaŭrinde mi neniam ricevis respondon.

Kiam mi legis en la taglibro de amikino (unu de la belulinoj de Nordwalde!) pri strofo en Esperanto, kiu nove aperas en tiu amkanto-farilo, mi estis ege ekscita. Kiun strofon li uzus?

Kiel mi eltrovis, estis la mia! Kaj por pligrandigi la ĝojon, du tagojn poste, la 28an de julio, Bodo Wartke venis al Münster por koncerti! Tie mi havis la ŝancon paroli kun li kaj li diris, ke mia versio plej plaĉis al li. Post la koncerto mi verkis artikolon pri Bodo Wartke en la Vikipedio.

Cetere la vespero en la parko de la kastelo estis brilega! Mi malofte vizitas koncertojn, sed tiu vere indis! Bodo Wartke bonege kapablas enplekti sian publikon en la prezentadon kaj spontanee reagi. Kiel memorigon de la vespero mi aĉetis lian koncertan duoblan diskon. Mi estas gaja pro la agrabla kontakto kaj fiera pro tio, ke Esperanto-strofo de mi estas uzita de profesia kaj sukcesa muzikisto! Tio sendube estis unu el la muzikaj kulminoj de la jaro 2006.

Novembra pluvo

Ekde la 29a de oktobro pretas nova kantoteksto por La Kuracistoj. Temas pri traduko, kiun mi estis komencinta la 18an de novembro 2005 kaj fininta dum la IJS 2006.

Antaŭ kelkaj tagoj atingis min pozitiva signalo de Krücke, kiu korektlegis mian novan kantotekston kaj opiniis, ke estas ĉio en ordo. Kaj tiel ankaŭ nomiĝas la nova kanto – “En ordo“, origine “Ok” en la germana.

Estas mia unua traduko ekde “Misteroland'” antaŭ unu jaro. Ĉifoje tamen temas pri kanto, kiu ne venas de Die Ärzte, sed de Farin Urlaub, sur kies unua soloalbumo “Endlich Urlaub” ĝi troviĝas.

Alia bela novaĵo atingis min tra retmesaĝo de Marek Blahuŝ: La kanto “Feliĉe” de Esperanto Desperado, por kiu mi verkis kvaran strofon antaŭ kelkaj jaroj, nun ekzistas en la Toki Pona! Mi sentas min honorita ke oni tradukas tekston de mi al tiom ekzotika lingvo.