Arkivoj de etikedoj: the rolling stones

Kaj mi vidas, ke perdi amon estas kiel fenestro en via koro

Denove alvenis mia naskiĝdatreveno, ĉifoje la 37a. Jam ekde dek jaroj mi ne plu estas junulo. Post tio, kion mi skribis hieraŭ, eblus facile pensi, ke mi estas sukcesa kaj feliĉa. Sed principe daŭre validas, kion mi skribis pasintjare.

Ŝajnas kiel ĉiama memtrompado: Mi memoras la pasintecon, kvazaŭ mi estintus pli naiva kaj esperoplena, sed kiam mi relegis, kion mi skribis, mi komprenas, ke mi ĉion jam pli klare vidis antaŭe.

Pro tio mi ne volas ripeti la kutiman plendadon. Mi ĉion jam esprimis. Kio estas la diferenco al pli fruaj jaroj? Dum la pasinta vivojaro mi lernis, ke aŭ mi ne trovos lokon en la vivo, aŭ ĝi estas ĉe la rando de la socio.

Rilate al muziko mi estis tre aktiva kaj sukcesa. Mi realigis mian plej grandan muzikan revon, kiu ankaŭ estis la revo de mia vivo.

Kaj, kiu pensintus tion, mi ne memoras jaron, en kiu mi havis kontakton kun tiom multaj belaj, atraktivaj virinoj. Kaj kio estas vera granda afero: Kun du mi dividis miajn sentojn kaj ne plu sentis min kiel kompleta idioto (kiel aŭtomate ekde 2010).

Sed ĉio tio estas aferoj, kiujn mi faras en mia libera tempo. Mia profesia vivo estas daŭre ne tia, ke mi povus iĝi pli trankvila. Kaj la “grandajn” temojn (amrilato, geedziĝo, familio) tio neniel influas. Kiu volus vivi tian vivon ĝis la fino kelkajn jardekojn poste? Mi ne. Sed mi ankaŭ ne vidas vojon, kiel mi iel povus progresi.

Kaj pri la muzikado: Certe tio estas io bona. Sed la kantoj, kiujn mi kantas kaj ludas, kiam mi estas sola, estas ĉiam ĉagrenaj aŭ malgajaj. Tio estas tre malbona signo. Kie restis la romantikajpozitivaj kantoj? Jen du ekzemploj por kantoj, kiujn mi lastatempe oftege aŭskultas kaj mem kantas kaj ludas:

The Rolling Stones: Gimme Shelter

“Mi ĉiel ajn estas malsukcesulo – kial mi daŭre ludu laŭ la reguloj de la socio?”, “Ekde kiam mi estis junulo, homoj predikas al mi ke >>ĉiu ricevas sian ŝancon<< kaj >>via tempo ankoraŭ venos<<. Sed intertempe pasis sufiĉe multaj jaroj por konstati, ke tio estas mensogoj, per kiuj oni volas trankviligi, por ke mi funkciu." kaj "Ne plu eblas ŝanĝi ion, prefere detrui ĉion ĝis la grundo kaj tiam rekonstrui ĝin" estas tri bazaj vidpunktoj de mi. Mi mem estas iom ŝokita pri mi mem. Mi neniam konsideris min esti ribelo. Ĝenerale mi serĉis harmonion. Paul Simon: Graceland (1992)

La albumo Graceland ege impresis min – kaj la samnoma kanto esprimas unuflanke tiom fortan senton de perditeco kaj samtempe havas tiom tenerajn muzikajn fajnaĵojn, ke ĝi trafas rekte al mia koro. Krome ĝi estas ege bone ludebla per la nova instrumento, kiun mi aĉetis. Sed pri tio mi rakontu alian fojon.

Sub mia dikfingro

Dum mia tempo en lernejo, rokmuziko regule iĝis parto de la lernado. La lernolibroj de la angla lingvo uzis diversajn rok- kaj popmuzikaĵojn. Tute ne estis iu konflikto inter klasika muziko kaj rokmuziko, eĉ male: Instruistoj uzis rokmuzikaĵojn por orkestra muzikado, kaj la sama instruisto, kiu dum unu leciono povis paroli pri klasika komponaĵo, dum alia fojo entuziasme pritraktis rokmuzikon. Unu kanto, kiun mi aparte memoras el tiu tempo, ĉar ni ofte aŭskultis ĝin kadre de rokmuzika edukado, estas “Under My Thumb” de The Rolling Stones. Ial ĝi ĉijare denove venis al mia menso – kaj ne plu volas eniri miajn orelojn dum minimume duona jaro.

The Rolling Stones: Under My Thumb (1966)

La unua interesa fakto pri tiu kanto estas, ke ĝi neniam estis disketo (almenaŭ ne en la okcidentaj industrilandoj), sed tamen iĝis tre populara kaj klasikaĵo. Kio agrable surprizis min dum la ĉijara aŭskultado estis la fajneco de la muzika aranĝado: Aŭskulteblas marimbo en la malantaŭo. Ĝin ludis Brian Jones, kutime la ĉefa gitaristo de The Rolling Stones ĝis li iĝis membro en la fifama klubo 27.

La unuaj reludversioj aperis baldaŭ. En la sama jaro kiel la originalo aperis la versio de Dej Shannon. La plej granda sukceso de tiu muzikisto estis la kanto Runaway (nr-o 1 en Usono en 1961). Lia voĉo tre plaĉas al mi; krom tio rimarkindas, ke la muziko tre similas al tiu de la origina versio.

Del Shannon: Unter My Thumb (1966)

Blind Faith reludis la kanton en 1969. La kantisto, kiu ankaŭ ludas la elektran orgenon, cetere estas Steve Winwood. Poste li interalie havis grandegan sukceson per la kanto “Valerie” en 1982 kaj 1987. Denove mi tre ŝatas la kantadon de la reludversio. Muzike ĝi ne estas tiom interesa, ĉar la grupo ludas ĝin iom tro malrapide laŭ mia gusto kaj la marimbon anstataŭas gitaro – iomete senfantazie.

Blind Faith: Under My Thumb (koncerto en 1969)

“Under My Thumb” reludiĝis poste en pluraj ŝtonrokaj kaj metalrokaj versioj. Unu roka sed ne tro peza ekzemplo estas tiu de Pentagram. Ĉi tie la elektra sologitaro konvinkas min.

Pentagram: Under My Thumb (1973)

La sekva versio estas multe pli rapida ol la originalo kaj bone redonas la sonon de la fruaj 1980aj jaroj, kiam la rokmuziko denove revenis al pli kurta kaj rekta stilo, antaŭ ol droniĝi en klavaroj kaj sinteziloj je la fino de la jardeko. Malplaĉas mi nur, ke la kantisto ne same emfazas la linion “Under My Thumb”.

Doll by Doll: Under My Thumb (1982)

La tipan sonon de popmuziko el la 1980aj jaroj trafas Vision. Ĝi eĉ memorigas iomete pri Depeche Mode!

Vision: Under My Thumb (1987)

La plej interesan aranĝadon prezentas reludversio el la jaro 1994. Tie ludas tuta orkestro! Se eblas ludi klasikan muzikon moderne, kial ne ankaŭ inverse?

Michael Hutchence (de INXS): Under My Thumb (1994)

Mondo sen amo

Dum miaj lastaj jaroj en la lernejo, amiko pruntedonis al mi kasedekolekton de siaj gepatroj. Estis po unu kasedo de ĉiu jaro ekde fine de la 1950aj jaroj ĝis meze de la 1980aj. Ĉiu enhavis la grandajn muzikajn sukcesojn de tiu jaro. Pere de tiu kasedoj mi ekkonis multajn novajn kantojn. Kelkaj restis aparte en mia memoro.

Unu el ili estas “A World Without Love” el la jaro 1964. Ĝi estis nr-o 1 en Usono. Iom ironie, ke ĝi iomete interrompis la ŝajne senfinan vicon de kantoj de The Beatles kaj The Supremes, kiuj dum tiu jardeko estis numero 1: La kanton ja verkis Paul McCartney, membro the The Beatles mem!

Peter & Gordon: A World Without Love (1964)

Cetere The Beatles ankaŭ alian fojon donis kanton al alia grupo: “I Wanna Be Your Man” iĝis disketo de The Rolling Stones en 1963. Tiom multe pri la “rivaleco” de la du grupoj.

Amo estas nur unu kison for

Dum la semajnfino, mi vizitis mian bonan amikon Holger. Je tiu okazo mi denove aŭskultis bonan muzikon kaj eltrovis, kiel nomiĝas kanto, kiun mi serĉas jam delonge. Temas pri “Be.Angeled” de Jam & Spoon. Kantas denove kantisto el konata grupo, ĉifoje Rea de Reamonn. Kio vekis siatempe mian atenton, ne nur estis la bona kantado, sed la rekono de konata elemento: La arĉinstrumentaj partoj tre similas al tiuj de “You Only Live Twice”, kantita de Nancy Sinatra por la samnoma James-Bond-filmo.

Ne estas la unua fojo ke oni reuzas tiun kanton. Ja ekzistas reludversioj de Coldplay. Krome jam antaŭ jaroj Robbie Williams uzis la samajn partojn en sia kanto “Millenium.” Kompare al lia kanto, la rezulto ĉifoje pli plaĉas al mi. Ne estas tiom rekta kaj plata kopiado.

Cetere la refrena frazo “Amo estas nur unu kison for” memorigas min pri alia kanto. En “Gimme Shelter” de The Rolling Stones ĝi aperas preskaŭ samvorte.

Kia koincido, ke mi dum tiu semajnfino volis montri al Holger alian kanton. “Show Me Your Strength l.g.” estas B-flanko de la disketo “Cynical Heart“. Mi malkovris ĝian belecon nur lastatempe. Ĝi estas ĝuste en tiu ambjenta, ripoziga stilo, kiun Holger ofte aŭskultigas al mi.