Arkivoj de etikedoj: pet shop boys

Mi ne povas atendi pli longe

Mia reta taglibro aĝas unu jaron pli, do sep entute. Sed ĉifoje eblas atesti, ke kelkaj aferoj ŝanĝiĝis. Pri tio mi skribu morgaŭ.

Lastatempe mi renkontas zorgigan tendencon ĉe muzikvideoj en la interreto. Grandaj diskoeldonejoj blokas spekteblon en unuopaj landoj, precipe Germanujo. Tio egalas al balkanigo de la interreto, komparebla al la “regionaj kodoj” de DVDj kiuj permesas uzadon de DVD nur en certaj landoj. Tiu sinteno estas same anaĥronisma kiel kopiprotektado de diskoj. Reale tio ne funkcias kaj nur forpelas klientojn.

Ankaŭ mia bela U2-ludolisto iĝis viktimo de tio. La muzikvideojn, kiujn enretigis la muzika entrepreno mem, ne plu spekteblas en Germanujo. Sed al kio tio gvidas? Ĉu la uzantoj akceptas tion? Ne, ili simple serĉas la saman enhavon aliloke. Aliaj homoj enretigos la muzikvideojn – eble kun malpli bona kvalito, kun priskribo, kiun la origina artisto kaj ties diskeldonejo ne povas rekte influi. Ne validas la argumento ke “La homoj ne pagas por muziko kiun ili povas aŭskulti en la reto senpage”:

  1. Ĉiu volas sen granda peno aŭskulti muzikvideojn sendepende de la ĉirkaŭo aŭ la konkreta aparato. Kaj por tio plej taŭgas cifereca kolekto de dosieroj.
  2. Muzikvideoj vekas apetiton ĉe konsumantoj. Post ofta aŭskultado kreskas la volo, mem posedi iun kanton. Se ne estus tiel, ne havus sencon montri varbaĵon kun ligo al mendeblo de la kanto aldone al la muzikvideo, kiel jam okazas delonge, cetere ankaŭ ĉe maloficiale enretigitaj kantoj.
  3. Aliaj diskoeldonejoj kaj artistoj konscias pri la promocia valoro de muziko ĉe videoportaloj. Ili eĉ enretigas videojn, kiuj konsistas nur el bildoj, simple por havi ion en la reto. Jen nur du ekzemploj: Pet Shop Boys: Love Etc. kaj Julian Casablancas: The 11th Dimension. (Ambaŭ videoj ne plu estas spekteblaj en Germanujo pro la menciita balkanigo, sed la duan (re)enretigis la artisto mem. Muziko foje tamen venkas je la fino!)

Resume tio ĉiam montras: La muzikindustrio volas la monon de la homoj, sed ne fidas ilin. Sed tiel ne eblas havi sanan komercan rilaton. Misfido kaj suspekto ne harmonias kun libera mondo. Kaj ĉu la merkatoj ne estu relative liberaj en demokratio? Kiel la volo, kontroli la homojn, estas agordebla kun la ideo de justa ŝtato?

Tamen restas interese, kompari la diversajn versiojn de la sama kanto. U2 laŭdire malofte ludis la kanton “When I Look At The World” dum koncertoj, eĉ dum la turneo, kiu sekvis la publikigon de la albumo “All That You Can’t Leave Behind”. Jen koncerta versio el novembro 2001:

Tio sonas sufiĉe aĉe kaj amatore, se oni konas la originalon. En la interreto svarmas memfaritaj videoj de homoj, kiuj kantas aŭ muzikas antaŭ la kamerao por prezenti sian talenton al aliaj aŭ por kapti komplimentojn. Jen reludado de la gitaro parto de la sama kanto:

La gitara solo laŭdire estas iomete komplika. Sed eĉ ekzistas specialistoj ĝuste por tio:

Eblas riproĉi, ke kun sufiĉe da preparo kaj komputilaj programoj eblas ŝajnigi ĉion bona. Sed jen brila koncerto de reludgrupo:

La prezentado de la origina grupo neniel povas konkursi kun tio! Mi tiom ŝatas tiun version ke mi aldonis ĝin al la ludolisto, êc se mi origine nur volis enmeti originalojn.

De lago Lemano ĝis la Finnlanda stacidomo

Mi jam rakontis muzikvideajn anektodojn de miaj vojaĝoj al Kazan kaj al Sankt Peterburgo. En la due menciita urbo ankoraŭ okazis alia menciinda afero.

Tiun tagon mi estis vizitinta la krozoŝipon Aŭrora, kiu famiĝis pro sia rolo dum la oktobra revolucio en 1917. Por veni tien, mi prenis la metroon kaj eliris je la Finlanda stacidomo. Jen alia nomo kun historia signifo. Tie Lenin alvenis, kontrabandita de la Germanoj el Svislando. The Pet Shop Boys faris alludon pri tio en sia kanto West End Girls. Tie ili kantas “De la lago Lemano ĝis la Finlanda stacidomo”. Nu, proksime de tiu lago mi estis en 1986 kaj 1987 dum la someraj ferioj en La Chaux de Fonds. Kaj nun mi estis ĝuste en tiu stacidomo! (Cetere The Pet Shop Boys ankaŭ faris aliajn verkojn kun rilato al Rusujo: “Go West” kaj muzikon por la filmo “Kirasoŝipo Potjomkin”.)

Post la turistado, mi manĝis en eta restoracio. Mia Rusa akompano diris, ke ĉio aspektas kvazaŭ kiel dum Sovetaj tempoj. Sed la muziko, kiu eksonis en la malantaŭo, estis klare okcidenta. Mi jam estis spertinta tiun mikson dum antaŭaj fojoj en Rusujo. Ekzemple dum dutaga trajnvojaĝo al la Azova maro, iam en la radio aŭskulteblis “Rasputin” de Boney M. – okcidenta kanto kun rilato al Rusujo! Kaj nun mi subite demandis min, ĉu miaj oreloj min trompas: Ĉu tie ne kantis iu en la angla pri Sovetunio?

Denove hejme mi facile eltrovis, pri kiu temas: La kanto nomiĝas “U.S.S.R.”, la artisto Eddy Huntington. Li estis fama dum la tempo de la tiel nomata “Itala diskoteko”, tipa popmuzika stilo el la 1980aj jaroj.

Se oni rigardas la videon de Eddy Huntington: U.S.S.R., tiam oni estas tre feliĉa, ke ne nur la malvarma milito estas historio, sed ankaŭ la modo de tiu tempo! Tamen indas spekti tion:

La supra video enhavas dialogojn, interrompojn kaj brusonojn. Ankaŭ haveblas versio kun altkvalita sono, kiu nur montras la disketon:

Plej amuze tamen estas, kiel mi eltrovis nur hodiaŭ, ke ĉijare aperis nova kanto de li: Eddy Huntington: Love For Russia.

La video estas kunmetaĵo el la malnova Sovetunio-video kaj diversaj vivaj prezentadoj de tiu kanto, laste en 2002 en Moskvo. Tie li aperis kadre de nostalgia televidelsendo pri diskotekaj furoraĵoj. Se mia KD por Rusujo ne jam estus finpreparita antaŭ du jaroj, mi ekde januaro havus unu novan kandidaton por ĝi – kaj ekde hodiaŭ eĉ duan.

Vi estis ĉiam en mia menso

Du tagojn antaŭ la Germana Esperanto-Kongreso en Essen, oni petis min fari la diskotekon dimanĉe vespere. Mi promesis kunporti kelkajn diskojn, sed nenion pli. Je la fino mankis KD-aŭskultigilo, ĉar tiu de la domo ne funkciis. Nur tra komputilo eksonis finfine iom da muziko, sed feliĉe la plej multaj homoj ne plu volis danci, male al la pasinta tago, sed trinki kaj babili.

La jarĉefkunveno de la Germana Esperanto-Asocio estis la plej pozitiva ekde multaj jaroj. La estraro raportis pri kelkaj atingoj same kiel pri konkretaj estontaj paŝoj. La plej agrabla surprizo de la kongreso estis la novaj informiloj de GEA. Mi memoras, kiom ni devis barakti en la junularo nur por pretigi unu tian, kaj nun oni eldonis sep samptempe kun pliaj en prepariĝo! Mi mem skribis tekston por la kultura broŝuro kaj korektlegis ĉiujn. Tiuj informiloj tiom konvinkas min, ke mi post dek jaroj prenis miajn proprajn informpaŝojn pri Esperanto el la reto.

Fine de la monato, kadre de festo okazis karaokeado. Oni uzis la ludkonzolon “Playstation II”, kiu samtempe montras videojn, donas poentojn por bona kantado kaj indikas la kantindan tonaltecon. Kelkaj kantemuloj verve konkursis, tiel ke mi apenaŭ enmiksiĝis. Sed antaŭ ol foriri, mi prezentis “Always On My Mind” de The Pet Shop Boys kune kun ekskolego. Kvankam tio restis nia nura kontribuo kaj kvankam la aliaj havis pli multan sperton kun tiu kantoprogramo, ni ambaŭs havis la plej altajn rezultojn de la vespero. Mi superis mian ekskolegon nur iomete kaj estis granda honoro por mi, kanti kun tiom bona kantisto.

Ni faru rajdon kaj kuru kun la lupoj ĉinokte

Foje oni bezonas dek jarojn por kompreni alludon. Komence de 1997, dum la tempo kiam mi komencis verki samplobazitan muzikon, mi aĉetis la komputilan ludon Death Rally. En la ludo oni partoprenas en aŭtokonkursoj kun morale dubindaj metodoj (ekz. armiloj, sabotaĝo).

Stile kaj laŭ la perspektivo Death Rally similas al la posta verko Grand Theft Auto (GTA) el la jaro 1999. La vizaĝoj, el kiuj oni povas elekti por sia propra konkursanto, montras influon de japanaj bildstriaj filmoj. Tio memorigas pri la karakteroj el la ludo One Must Fall 2097 (OMF 2097) el la jaro 1994.

Rilate al la muziko, teknike Death Rally montras la pasadon de la tempo: Ĝi uzas la MOD-formaton (iom simila al tiu de OMF 2097), kiu siatempe estis tre populara. Fine de la 1990aj jaroj aliaj ludoj enhavis muzikon, kiu venis kiel rektaj kompaktdiskoj titoloj (ekzemple ĉe GTA). Ekde la apero de la MP3-formato en la jaro 1997, pli kaj pli da ludas uzas tiun novan normon. Foje eĉ eblas mem enmeti siajn proprajn MP3-dosierojn.

La muziko de Death Rally montras la transiron de elektronika popmuziko al tekno. Kvankam ĝi ne tiom forte influis min kiel la muziko de One Must Fall 2097, ĝi tamen daŭre restas en mia menso.

El la 19 vojoj, unu nur aperas en la finalo. La aliaj 18 praktike konsistas el 9 paroj, ĉar ĉiam po 2 similas unu al la alia, tamen restas sufiĉe diversaj por ne aspekti kiel kopioj. Ĉiam okazas tri diversaj konkursoj. En la plej facila, oni foje veturas sur asfalta urba ŝoseo. Tion ankaŭ indikas la nomo “Suburbia”. Tiu nomo ĉiam pensigis min pri la samnoma kanto de la grupo “The Pet Shop Boys“. La alia vojo kun simila strukturo nomiĝas “West End”. Mi ĉiam pensis, ke tio estas simpla nomo de urboparto. Nur nun mi ligis ĝin al la kanto “West End Girls” de la sama muzikgrupo! Mi vere miris, ke mi pretervidis tion dum jardeko. Bone, ke mi ludis tiun ludon denove kaj tiel repensis pri la nomoj de la vojoj!

Ĉu vi ne volas, ĉu vi ne volas… ?

Lastatempe mi memoris je diversaj okazoj la sekvan fenomenon: Kantoj, kiuj ne estas reludversioj, sed klare mencias aliajn kantojn aŭ enhavas elementojn de ili.

Foje la artistoj citas sin mem. Ekzemple “The Beatles” je la fino de “All you need is love” kantas la refrenon de la pli frua sukceso “She loves you”. Simile Sting en sia unua soloalbumo post The Police kantas je la fino de “Love is the seventh wave” la unuan linion de “Every breath you take”.

Kiam kolego aŭskultigis “Don’tcha Wanna” de Anastacia, mi tuj rekonis la refrenon – de alia kanto! Tiu kantado aperas en la fina parto de “I believe (When I fall in love it will be forever)” de Stevie Wonder, kanto konata el la filmo “High Fidelity“.

Alia interesa afero estas kantoj, kiuj origine ekzistis unuope, sed kiujn la artistoj kunigis (sen remiksado). El la fruaj 1990aj jaroj, de diversaj Esperanto-renkontiĝoj, mi konas “Tainted love / Where did our love go?” de Soft Cell. Tiun version mi aŭskultis nun la unuan fojon post multaj jaroj. Sur sia koncerta albumo “Bringt on the night”, Sting kantas du pecojn origine surbendigitaj kun The Police, nome “Bring on the night / When the world is running down”. Sur kolekto kun disketoj de The Pet Shop Boys, mi trovis reludversion de fama U2-kanto, kiu poste transiras al konata amkanto, nome “Where the streets have no name / I can’t take my eyes off you”.

Ĉirkaŭ mi estas konataj vizaĝoj

Malofte mi trovas interesajn DVDjn en la magazenoj. Sed la 2an de septembro, mi aĉetis eĉ du: “Ivanhoe“, la romantikan filmon el la 1950aj jaroj, kaj la novan version de “Donnie Darko”. La kinejan version mi spektis en aŭgusto, kiam la filmo aperis ŝajne la unuan fojon en la Germana televido. La filmon rekomendis al mi malrekte elgrande, kiu skribis pri ĝi en pluraj enskriboj. Tio tre motivigis min. Krome la mencio de kelkaj misteraj elementoj (al kiu plie kontribuas la oficiala TTT-ejo de la filmo) kreis scivolemon.

En la reto legeblas tranĉoraporto, kiu informas pri la diferencoj inter la du versioj. Plej interese estas, ke multaj ŝanĝoj okazis rilate al la muziko en la filmo: Kelkaj kantoj aperas je tute alia pozicio en la filmo kaj kelkajn oni komplete ne aŭskultigas en unu de la versioj.

La sonŝpuro ĝenerale jam estas interesa: Aperas i.a. Tears for Fears kun sia kanto “Head Over Heels”. Krome ilia verko “Mad World” aperas kantita de alia artisto, speciale surbendigita por la filmo. Sur la DVD troviĝas kiel aldonaĵo la video de la origina versio; mi ŝatas ambaŭ.

Por unu danca sceno, origine la reĝisoro uzis “West End Girls” de The Pet Shop Boys (dum prezentado de sia verko kadre de filmfestivaloj). Sed ĉar estis tro multekoste por inkluzivi la kanton en la posta kineja versio, li anstataŭe enmetis “Notorious” de Duran Duran. Laŭ mia unua impreso, la tuja komenciĝo de tiu kanto ne bone kongruas al la dancado, kiu ekas nur iom post iom – same kiel “West End Girls”.

Ĉar mi ĉiel ajn jam ŝatas la muzikon de The Pet Shop Boys, la 20an de novembro mi aĉetis la kolekton de iliaj fruaj disketoj. Hejme mi ludigis la filmon sen sono kaj samtempe aŭskultigis la unuan kanton de la kompaktdisko, tiel ke mi povis spekti la filmon kun la origina muziko. Kvankam temas pri alia kanto, la movoj de la aktorinoj bonege kongruas al la ritmo kaj precipe je la komenciĝo la etoso estas multe pli kongrua.

Jen miaj geproksimuloj

En la televido oni montris “Stelaj Militoj, epizodo II – Atako de la klonmilitistoj“. Mi nur spektis la finon, memorante bone ke mi estis iom seniluziigta de la filmo post kineja vizito en 2002. En ĝi aperas nur unu persono portante kirason kiel poste Boba Fett – kaj same temas pri kapopremia ĉasisto, eĉ lia patro. Sed laŭ la multe pli malnova libro “La imperio rebatas”, dum la klonmilitoj batalis tuta grupo da malbonaj militistoj kiuj portis tiun impresan kirason. Ili estis venkitaj de la Jedi-kavaliroj. Tiu pli malnova ideo multe pli plaĉas al mi – kaj estintus ja vere spektinda batalo!

Bone farita tamen estas la sceno, en kiu la iama Jedi-kavaliro provas tiri Obi-Wan Kenobi al la malhela flanko: La malbonulo rakontas plej alarmigajn novaĵojn – kaj diras fakte la tutan tempon la veron! Nur tra ellasado de kelkaj faktoj li mensogas. Se iu bezonas ekzemplon kiel eblas mensogi per la vero – Christopher Lee bonege liveras ĝin en sia rolo.

Sekve al la filmo oni montris la desegnitan filmon “Klon-militoj“, kies agado okazas inter epizodo II kaj III. Miaj atendoj ne estis altaj, sed la verko sukcesis krei la ĝustan etoson per la filmmuziko kaj la parolantoj. En la germanlingva versio, la voĉojn donas la samaj personoj kiel en la normalaj filmoj, tiel ke la sinkronigo aperas kiel avantaĝo. Strange, ke la romantika amtemo je la refoja aŭskultado plaĉis al mi. Unue mi opiniis, ke ĝi iel tro similis al samspecaj verkoj de John Williams. Verŝajne mi suferas je nesanigebla kazo de romantikeco.

Anakin en kaverno havas vizion, kiu jam avertas pri lia malhela estonteco (oni vidas personon, kiu savas aliajn de danĝero, sed poste detruas ilin per la sama malbono), sed kompreneble ne komprenas ĝin. Krome aperas en la filmo kiel Jedi-kavaliroj diversaj rasoj, kiujn oni konas el la trinkejo de la unue farita filmo “Nova espero”. En unu sceno oni lernas, kial unu el la malbonuloj en la tria epizodo tiom malbone spiras kaj tamen povis iĝi tiom minaca batalanto: Li ne ĉiam suferis je tiuj problemoj. Mace Windu vundigis lin.

Kelkajn tagojn poste mi spektis la filmon “Gorky Park“. Temas pri krimfilmo kaj sufiĉe brutalaj murdoj en Moskvo dum la malvarma milito. Mi tuj rekonis Ian McDiarmid, kiu ludas la imperiestron Palpatine en la “Stelaj Militoj”-filmoj.

Unu interesa muzika penso venis al mi dum la spektado (Dio scias, kial): Se oni komparas la stereotipajn Sovetajn himnojn – kaj ankaŭ la veran himnon de Sovetunio, hodiaŭ uzita kiel himno de Rusio! – al la kanto “Himno de EsperHe” de Dolchamar, oni konstatas frapan similecon! Mi povas tute facile imagi, kiel vira ĥoro kantas “Jen miaj geproksimuloj…” ktp. kaj laŭ tio marŝas soldatoj, kiuj portas verdan stelon sur la uniformo. Kvankam kompreneble kelkaj ŝatas bombastajn paradojn (aŭ lasas sin impresi de ili), mi ĝojas ke tiu bildo nur restas fikcio rilate al Esperantujo. Evidente la kuniĝo de Esperanto kaj la povo estas io tute maldezirinda…

La ideo, uzi Rusan ĥoron, jam aperas ĉe la “Go West”-versio de The Pet Shop Boys (malofta ekzemplo por reludversio, kiu supertrafas la originalon!) kaj tuta albumo de The Leningrad Cowboys el Finnlando. Plej amuze la efiko estas ĉe “Sweet Home Alabama”. Ambaŭfoje la rezulto tre konvinkas min.