Arkivoj de etikedoj: robbie williams

Amo estas nur unu kison for

Dum la semajnfino, mi vizitis mian bonan amikon Holger. Je tiu okazo mi denove aŭskultis bonan muzikon kaj eltrovis, kiel nomiĝas kanto, kiun mi serĉas jam delonge. Temas pri “Be.Angeled” de Jam & Spoon. Kantas denove kantisto el konata grupo, ĉifoje Rea de Reamonn. Kio vekis siatempe mian atenton, ne nur estis la bona kantado, sed la rekono de konata elemento: La arĉinstrumentaj partoj tre similas al tiuj de “You Only Live Twice”, kantita de Nancy Sinatra por la samnoma James-Bond-filmo.

Ne estas la unua fojo ke oni reuzas tiun kanton. Ja ekzistas reludversioj de Coldplay. Krome jam antaŭ jaroj Robbie Williams uzis la samajn partojn en sia kanto “Millenium.” Kompare al lia kanto, la rezulto ĉifoje pli plaĉas al mi. Ne estas tiom rekta kaj plata kopiado.

Cetere la refrena frazo “Amo estas nur unu kison for” memorigas min pri alia kanto. En “Gimme Shelter” de The Rolling Stones ĝi aperas preskaŭ samvorte.

Kia koincido, ke mi dum tiu semajnfino volis montri al Holger alian kanton. “Show Me Your Strength l.g.” estas B-flanko de la disketo “Cynical Heart“. Mi malkovris ĝian belecon nur lastatempe. Ĝi estas ĝuste en tiu ambjenta, ripoziga stilo, kiun Holger ofte aŭskultigas al mi.