“Tio ne estas mia nomo!” krias la kantistino de The Ting Tings. Mi tre ?atas tion. Tamen anka? al mi okazas, ke mi intermiksas artistojn pro similaj nomoj. Jen tri ekzemploj:
Gorillaz – Artic Monkees
Mando Diao – Manu Chao
Silvio Pozzoli – Joe Pizzulo
Pri la unua: Nu, amba? havas simiajn nomojn…
Pri la dua: Ial mi ?iam atendis proksiman muzikstilon pro la simila nomo.
Pri la tria: Amba? faris sintezilan popmuzikon en la 1980aj jaroj.
Lastatempe mi rakontis tiom multe pri kantoj, kiuj uzas elementojn el pli fruaj verkoj, ke indas anka? mencii ekzemplon, kie okazis io alia: Mia orelo signalis similecon, sed ne estis iu rekta transpreno de melodio, refreno a? sampla?oj. Temas pri la kanto This Strange Engine el la samnoma albumo de Marillion.
Dum kelkaj linioj, la muziko ege similas al la refreno de “Mercy Street” de Peter Gabriel. Pli precize estas la parto, kiam Steve Hogarth kantas:
And the sun on the equator
Setting like an ember thrown to deep water
Tio estas ?e minuto 10:47 en la origina versio kaj ?e minuto 15:42 en la remikso de “The Positive Light”. Fakte en la remikso la simileco estas multe pli forta pro la resto de la muziko, kiu konsistas el sinteziloj. Pro tio mi anka? supozas, ke estas pura hazardo. Tamen mi ?ojas, ke mi rimarkis tion, kvankam la Marillion-kanto en amba? versioj da?ras pli ol 20 minutojn kaj mi nur poste ekkonis “Mercy Street”.
La remikso-albumo de “The Positive Light” havas alian raran kvaliton: Mian plej ?atatan kanton de ?i, 80 Days, mi unue regule a?skultis en sia nova versio. Estis la elektronika refaro, kiu instigis min entute pritrakti kaj akiri la originalon.
El la jaro 1999 mi posedas du vinilajn disketojn: Unu estas “Afrob: Reimemonster“, la alia “Freundeskreis: Esperanto. Amba?foje la vinildisko enhavas pli multajn versiojn ol la kompaktdisko. ?iam aparte ?enis min, ke la instrumenta versio de “Esperanto” ne estas sur la KD.
Tamen tio nun ne plu gravas, ?ar mi eltrovis, ke tute ne estas originalo. Estis dum la Internacia Junulara Kongreso (IJK) en Liberec, ?e?ujo, pli precize dum la ekskurso al Prago. Posttagmeze mi promenis, kiam mi subite a?dis de apuda kafeja kanto iun nigrulan kanton, kiu estis io inter hiphopo kaj popmuziko. Mi nur komprenis ion pri “sur miaj genuoj” en la refreno, kiun iu virino kantis. Sed subite trafis min la rekono: Tio estis la muziko de “Esperanto” de Freundeskreis! Kio estis okazinta?
Kiel mi jam promesis hiera?, mi volis skribi pri tio, de kie venas la origina hiphopo-muziko. Kiam mi denove estis hejme, mi faris etan ser?on en la interreto. La originalo estas el la 1970aj (jes, denove!) kaj nomi?as The Main Ingredient: That Ain’t My Style. (Origine mi trovis videon ?e Youtube, sed tiu estis forigita intertempe.)
Anka? la informo pri la alia kanto a?skultinta en Prago ne restis ka?ita longe. Temas pri The 411: On My Knees. (Anka? de ?i mi trovis unue videon ?e Youtube, sed oni malaktivigis spektadon en Germanujo.)
Tion mi eltrovis tra priskripo de video, kiu enhavas erojn de diversaj germanlingvaj hiphopa?oj kaj ?iam tuj poste a?skultigas parton de la origina muziko uzita en ili. Beda?rinde spektado de “sampla?oj uzitaj en germanlingva repo” ne plu eblas rekte en Germanujo, kiel mi jam menciis hiera?. Sed ekzistas eta truko: Se oni metas http://aniscartujo.com/webproxy/ anta? la adreso de la video, ?i montri?as. Anka? eblas simple kopii la video-adreson en la kampo tie. Tamen la trafiko estas limigita nuntempe. La interesa parto de la menciita video komenci?as ?irka? post 1:05 minutoj. Per la sama metodo eblas spekti la duan parton de tiu video-serio.
El la novaj kantoj mi plej ?atas tiun de Freundeskreis, kiu anka? estas la plej frua el la tri. Tamen ?i perdas iom de sia brileco, se oni scias, ke ?ia muziko ne estas memfarita, sed nur samplita.
Mi jam skribis kelkfoje pri kantoj, kiuj prenas elementojn el aliaj kantoj – ofte sampla?ojn, refrenon, bazan melodion ktp., tiel uzante la brilecon de alia a?toro. Intertempe mi trovis multajn pliajn ekzemplojn. Tre bonaj fontoj por tio estas du TTT-ejoj:
Plagiate-Pranger listigas ?iujn le?e kaj morale dubindajn kazojn. Foje aperas aldonaj informoj kaj eksteraj fontoj.
Aliflanke foje tiu reuzado okazas kun permeso (a?/kaj pago) de la origina artisto. Por informi?i pri tio, necesas nur rapida ser?o ?e Coverinfo.
Mi jam kompilis dekojn da kantoj, pri kiuj indas skribi. Hodia? kaj morga? mi tamen volas mencii po unu pli fre?an ekzemplon, pri kiu mi eksciis tra aliaj traviva?oj:
Por mia unua Esperanto-hiphopo (1999), mi uzis instrumentan version de la kanto “Reimemonster” el la sama jaro (MP3-peceto) de Afrob. Pasintfoje mi prezentis tion dum la 50 Internacia Seminario (IS) en Wewelsburg. Post tiu prezentado Carsten Mischke alparolis min. Li menciis, ke la muziko estas jam pli malnova kaj ke oni uzis ?in jam por aliaj kantoj.
Post la somero mi iomete ser?is en la reto kaj trovis la deziratajn informojn. La origina kanto – denove – venas el la 1970aj jaroj: Fania All Stars: Cha Cha Cha (1976).
Oni povas argumenti, ke kompare al la originalo, la hiphopa muziko estas bone rekunmetita. Tamen ?uste tiu kombino jam aperas ?e alia repo: Droopy Eye Crew: Broke Willeez (1997).
Por mi mem tio signifas, ke mi ne bezonas demandi la germanlingvan eldonejon pri la uzorajtoj, sed iun alian, se mi volas surbendigi mian kanton kun tiu muziko. Mi ?iam timis, esti iomete malsprita, farante tion – sed nun mi lernis, ke tio estas kutima inter hiphopaj artistoj.
Pri sampla?oj uzitaj en germanlingva repo informas tre bona video-serio. Beda?rinde Youtube malebligis spektadon en Germanujo mem pro kopirajta baraktado. (La fifama muzikindustrio rebatas.) En la sekva enskribo mi mencios, kiel tamen ?ui la videon, ?ar ?i anka? informas pri la dua kanto, pri kiu mi volas skribi.
Mi jam rakontis muzikvideajn anektodojn de miaj voja?oj al Kazan kaj al Sankt Peterburgo. En la due menciita urbo ankora? okazis alia menciinda afero.
Tiun tagon mi estis vizitinta la krozo?ipon A?rora, kiu fami?is pro sia rolo dum la oktobra revolucio en 1917. Por veni tien, mi prenis la metroon kaj eliris je la Finlanda stacidomo. Jen alia nomo kun historia signifo. Tie Lenin alvenis, kontrabandita de la Germanoj el Svislando. The Pet Shop Boys faris alludon pri tio en sia kanto West End Girls. Tie ili kantas “De la lago Lemano ?is la Finlanda stacidomo”. Nu, proksime de tiu lago mi estis en 1986 kaj 1987 dum la someraj ferioj en La Chaux de Fonds. Kaj nun mi estis ?uste en tiu stacidomo! (Cetere The Pet Shop Boys anka? faris aliajn verkojn kun rilato al Rusujo: “Go West” kaj muzikon por la filmo “Kiraso?ipo Potjomkin”.)
Post la turistado, mi man?is en eta restoracio. Mia Rusa akompano diris, ke ?io aspektas kvaza? kiel dum Sovetaj tempoj. Sed la muziko, kiu eksonis en la malanta?o, estis klare okcidenta. Mi jam estis spertinta tiun mikson dum anta?aj fojoj en Rusujo. Ekzemple dum dutaga trajnvoja?o al la Azova maro, iam en la radio a?skulteblis “Rasputin” de Boney M. – okcidenta kanto kun rilato al Rusujo! Kaj nun mi subite demandis min, ?u miaj oreloj min trompas: ?u tie ne kantis iu en la angla pri Sovetunio?
Denove hejme mi facile eltrovis, pri kiu temas: La kanto nomi?as “U.S.S.R.”, la artisto Eddy Huntington. Li estis fama dum la tempo de la tiel nomata “Itala diskoteko”, tipa popmuzika stilo el la 1980aj jaroj.
Se oni rigardas la videon de Eddy Huntington: U.S.S.R., tiam oni estas tre feli?a, ke ne nur la malvarma milito estas historio, sed anka? la modo de tiu tempo! Tamen indas spekti tion:
La supra video enhavas dialogojn, interrompojn kaj brusonojn. Anka? haveblas versio kun altkvalita sono, kiu nur montras la disketon:
La video estas kunmeta?o el la malnova Sovetunio-video kaj diversaj vivaj prezentadoj de tiu kanto, laste en 2002 en Moskvo. Tie li aperis kadre de nostalgia televidelsendo pri diskotekaj furora?oj. Se mia KD por Rusujo ne jam estus finpreparita anta? du jaroj, mi ekde januaro havus unu novan kandidaton por ?i – kaj ekde hodia? e? duan.
Hiera? mi skribis pri muzikvideoj, kiujn mi ekkonis en hotelo. Aldonindas ankora? kelkaj ekzemploj por tiu ?i jaro. En februaro mi estis en Sankt Peterburgo.
Tie mi la unuan fojon a?skultis Lady Gaga: Poker Face. Mi ne tre ?atas la kanton a? la artistinon, ?io aspektas kaj sonas artefarite.
En varbado por ?ipsoj kun alludoj pri la nova jaro (kiu la? la rusortodoksa eklezio okazas du semajnojn post la romkatolika, do ne estis tro longe anta?e) eksonis John Paul Young: Love Is In The Air, tre malnova kanto. Anta?e mi ne tro ?atis ?in; ?i havas la tipan sonon el la 1970aj jaroj, kiu ofte sonas tre malnova, pasinttempa. Tamen la unua parto de la kanto, kun tiu klara kantado, nun tre pla?as al mi.
Sed la du veraj furora?oj ne estas anglalingvaj. Unu kanton mi nur ?atis post ofta a?skultado, sed tiam des pli ?i ne plu foriris el miaj oreloj: Banderos: Adios (????’????: ?????). Tiun kanton mi kunprenis kiel mian personan someran kanton al la Internacia Junulara Kongreso (IJK) en Liberec.
Kaj la kulmino estis kanto, kiun mi vidis nur unufoje en la televido. Tamen ?i tuj kaptis mian atenton kaj pro la video kaj pro la muziko: Zdob ?i Zdub: Bun? Diminea?a konsistas el nostalgiaj bildoj, bonhumura kantado, vigla ritmo kaj latunaj blovinstrumentoj – kvaza? oriente?ropa mondmuziko. La grupo venas el Moldavujo.
Kiu diris, ke ne plu eblas malkovri ion por okcidentuloj? Kia ?ojo, kiam la vivo ankora? ofertas agrablajn surprizojn!
Hejme mi neniam spektas muzikan televidon. Nuntempe la plej grava kialo estas, ke mi ne havas televidilon entute. Sed anka? anta?e la muzikaj kanaloj ne plu interesis min, ?ar dum la pasintaj jaroj, ili pli kaj pli forigis sian (supozite) kernan produkton el la programo kaj plenigis ?in per Usonaj “realvivaj” serioj kaj varbado por po?telefonaj melodioj. Kutima ?erco en Germanujo estas: “Mi volas spekti muzikvideojn – en?altu muzikan televidon!”
Tamen, kiam mi tranoktas en hotelo dum feriumado, povas okazi la kontra?o: Kelkaj kantoj aperas tiom ofte en la televido, ke mi da?re ligas ilin al tiu tempo.
Kiam mi estis en Kazan (Rusujo) en majo 2008, tre popularaj estis du kantoj. Unu estas Madonna & Justin Timberlake: 4 Minutes (produktita de Timbaland). Tiun mi ne ?atas, ?i neniel ravas min.
La alia estas Kylie Minogue: In My Arms, elektronika-melankolia popmuzika?o. Tiu ne plu eliris miajn orelojn. La sekva video estas alia versio ol tiu malanta? la suba ligo, ?ar enmetado estas malaktivita por tiu. Anka? tiu pli nova, kunmetita versio pla?as al mi. Tie aldone kantas viro:
En januaro mi vizitis Bavarujon. Kvankam la Germana muziktelevido, kiel mi ne povas mencii sufi?e ofte, absolute a?as, foje – ver?ajne malgra? ?iuj provoj – tamen aperis muzikvideo. Polarkreis 18: Allein allein mi jam konis el la radio – denove elektronika, melankolia popmuziko. Iom surprizis min ke la strofoj estas en la angla kaj la refreno en la germana.
Tra unu el la plej popularaj germanlingvaj blogoj mi malkovris tre amuzan kanteraron. Ne temas pri kanto-eraro, sed multaj pecoj de diversaj kantoj, kantitaj kune. La grupo ?iam ludas la samajn kvar akordojn (C G Am F – eble en alia dutalteco) kaj tiel montras, ke dekoj da kantoj uzas ilin!
?e Youtube mi trovis diversajn versiojn de “The Axis Of Awesome: 4 Chords”. Por la komenco, a?skulatadon indas studia surbendigo kaj koncerta surbendigo.
Du kantoj venas al mia menso, kiu ne enestas: “The Police: So Sonely” kaj “No Woman, No Cry” (ekzemple de Bob Marley, The Fugees…). Alia populara vicordo de tiuj kvar akordoj estas C Am F G.
Ankora? okazas, ke mi estas kormovita tra Esperanto-muziko kaj perdi?as en memoroj. Lastan fojon tion forte ka?zis la 51a selsendo de Varsovia Vento. Tie oni intervjuis Martin Wiese. En tiu elsendo li rakontas pri sia muzika pasinteco, sia aktiveco en diversaj grupoj (la fruaj Amplifiki, poste Persone kaj lastatempe “La Talpoj”). Inter la diversaj partoj de parolado oni ?iam a?skultigis lian muzikon kaj kelkajn kantojn li mem ludis. Elstaris la IS-kanto kaj Longe for. La dua venas de la unua Persone-albumo “62 minutoj”. Mia grupo “La Kuracistoj” reludas ?in regule dum koncertoj. Alia agrabla?o estis, ke li mem diris, ke li da?re tre ?atas la kanton Du homoj de la dua albumo “En la spegulo” (kiu intertempe senpage haveblas). Tiun kanton Supernova el Brazilo reludis (tre bone!) dum la Internacia Junulara Kongreso (IJK) en Liberec, ?e?ujo.
Hodia? la unuan fojon mi pagis por MP3-dosiero. Tio ne estas io eksterordinara, se oni konsideras, ke ekzistas interretaj vendejoj por tio ekde jaroj. Tio estas io speciala, se oni scias, ke mi forte preferas diskojn al dosieroj kaj ke mi ne ?atas âceti unuopajn kantojn. Fakte mi ne mendis la kanton por mi mem. Kaj mi vidis, ke la kompleta disko estas kopiprotektita.
Anstata? mendi tutan albumon tra la interreto, atendi kelkajn tagojn ?is ?i alvenas kaj tiam eltrovi, ke la kopiprotekto estas denove terura kaj ne permesas komfortan a?skultadon, mi dekomence rezignis. La muzikindustrio perdis la profiton el la diferenco de tuta albumo kaj tiu unu kanto. Mi ne plu pretas penti pro la kaprica?oj, kiujn iuj stultuloj elpensas, por efektive malhelpi al konsumantoafabla muzikomerkato. Mi da?re volas a?eti kantojn, kiuj pla?as al mi.