Se vi estas meze en E?ropo

Mia rilato al Esperanto-muziko kaj la Esperanto-muziksceno dum la pasintaj 1-2 jaroj rimarkeble malvarmiĝis. Antaŭe mi estis sufiĉe entuziasma, sed iom post iom konstatis ke la plej multaj artistoj ne interesiĝas pri lingva kaj muzika pliboniĝo, pri pli multa atento je la gusto kaj la bezonoj de la publiko kaj pri la sukcesa varbado kaj vendado de siaj produktoj. Kiel antaŭenigi Esperanto-muzikon sub tiaj kondiĉoj?

Mi ne plu vidis bonan lokon por mi mem en la sceno kaj pli kaj pli iĝis “interreta eremito”. Kompreneble mi plu aktivis (kaj daŭre aktivas ), sed malpli entuziasme ol antaŭe kaj ĉiam kun la amara kromgusto ke mi estas profeto kiu predikas al grandparte surdaj oreloj.

Malgraŭ multaj seniluziiĝoj, foje okazas ankoraŭ io kio revekas la malnovan brilon en miaj okuloj. Reaperis la unua Amplifiki-albumo!

Amplifiki: Tute negravas

Mi vidis tiun grupon kiel infano dum la IS meze de la 1980aj jaroj. Mia frato kaj mi aŭskultis la kasedon “Tute negravas” oftege antaŭ ol ekdormi. Resume, temas pri la plej grava Esperanto-albumo de mia ĝisnuna vivo.

Bedaŭrinde la mastrobendoj malaperis. Legendoj diras, ke ili ie kuŝas ĉe LF-koop en Svislando. Andi Münchow, vivanta Esperanto-legendo, proponis al mi antaŭ kelkaj jaroj, fari interkonsenton kun LF-koop (ekzemple aĉeti tiun bendon) kaj eldoni KD-version de ĝi. Tiu ideo certe estas nobla kaj tre plaĉas al mi; bedaŭrinde tempo kaj nervoj ĝis nun ne sufiĉis por serioze alfronti tiun projekton.

En 2001 tamen mi realigis mian longjaran revon kaj – tra la helpo de konato – havigis KDigitan version de la kasedo. (Mia familio posedas du ekzemplerojn de la kasedo, el kiuj unu bedaŭrinde jam rompiĝis pro troa uzo.) Ekde tiam mi ne nur povas senprobleme daŭre aŭskulti la albumon, sed ankaŭ surmeti la muzikon en Esperanto-diskotekoj.

Tiu pli ofta aŭskultigado kompreneble kreis intereson ĉe multaj homoj. Aliaj jam estis entuziasmaj antaŭe; oni nur pensu pri la brila koncerto dum la IJK 1999.

Ĉar ili scias, ke mi havas KD-version, homoj ofte demandas min, ĉu mi ne povas fari kopion por ili. Mi ĝis nun ĉiam neis tion, ĉar mi esperis, ke mi iun tagon povos prezenti oficiale eldonitan “Tute ne gravas”-KDn.

Nun oni retrovis stokon de la kasedo en la kelo de LF-koop (la legendoj almenaŭ parte pravis), tiel ke Vinilkosmo denove vendas Tute ne gravas. Tre grave kaj agrable, ke la kasedon akompanas la origina broŝuro kun ĉiuj tekstoj.

Kadre de tiu bona okazo, mi rememorigas pri mia daŭra oferto: Mi pretas kopii mian KD-version al tiuj, kiuj posedas ekzempleron de la kasedo. Homoj nun efektive havas ŝancon, akiri unu, kaj ili faru tion. Tio la ŝanco pligrandiĝas, ke iam povos aperi “oficiala” (eble remastrita) eldono “Tute negravas” kiel kompaktdisko.

Certe la unua Amplifiki-albumo estas ne plu aktuala muziko, sed historia dokumento (Oni pensu pri la tekstolinioj “Oberkassel, Cecilia strat'” en la kanto “Domo en Bonn”, kiu temas pri la tiama ejo de la Germana Esperanto-Junularo). Sendube la sonkvalito kaj parte la teksta nivelo estas dubindaj laŭ hodiaŭaj mezuroj. Martin Wieso jam diris al mi post Persone-koncerto dum la IJK 1996, ke tio estis lia “muzika ŝtonaĝa tempo”. Kaj krome: Kiu hodiaŭ aĉetas kasedojn?

Sed samtempe temas pri unu el la gravaj muzikaj dokumentoj en Esperanto; Amplifiki ne sen kialo postrestas en la memoro kiel legenda grupo kaj pioniroj de Esperanto-rokmuziko. (Ili tamen ne estis la unuaj; de László Szilvási, a.k.k. la kara sinjoro, mi iam ricevis surbendigon el la jaro 1970 kun unu rokkanto en Esperanto.)

Kiu aĉetas la kasedon, akiras parte daŭre brilan muzikon kaj (tra mi) havas la ŝancon, ricevi KD-version. (Pri la detaloj mi tamen devas pripensi; kompreneble mi ne transprenos la kostojn de kopiado kaj sendado.) Se mi nur rajtus elekti kaj rekomendi unu Esperanto-albumon – tiu ĉi ĝi estus.

Se mi nun ankoraŭ sukcesos enmeti pliajn Amplfiki-kantojn en mian publikan kantaron, mi vere estos kontenta. Tiam mi estos helpinta eternigi la famon de la rokmuzikaj herooj el mia infanaĝo.

Rigardo reen – la 29a de aprilo 2004

La centkvardekdua enskribo antaŭ unu jaro – aĉaj reludversioj, “Jam estas 30” por Holger.

3 thoughts on “Se vi estas meze en E?ropo

  1. Resonado: Vento frapas al fenestro « La vivo de Kunar

  2. Resonado: Einer der schönsten Tage in meinem Leben | D? Kunar

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *