Arkivoj de etikedoj: madonna

Estas kiel sonĝo por mi

Krom Like A Virgin kaj True Blue, ankaŭ menciiĝas du aliaj kantoj de Madonna en la filmo “Reservoir Dogs”: Borderline kaj Papa Don’t Preach.

Borderline estas – same kiel Like A Virgin – tre frua kanto de Madonna. Unu karaktero en la filmo ŝatas la fruajn sukcesojn de ŝi.

Madonna: Borderline

La sama karaktero tuj poste aldonas, ke ekde Papa Don’t Preach li ne plu ŝatas la muzikon de Madonna. Sed mia ŝato estas ĝuste inversa.

Madonna: Papa Don’t Preach

Bedaŭrinde sur la kompilo The Immaculate Collection tiu kanto estas mallongigita je unu minuto. Precipe malplaĉas al mi, ke oni forigis la instrumentajn partojn je la fino, kiuj laŭ mi aldonas certan profundecon kaj pensemon al la kanto.

Mi serĉis en la tuta mondo iun kiel vin

Unu kanto de Madonna menciita en la filmo Reservoir Dogs estas “True Blue”. Mi ege ŝatas tiun kanton post kelkfoja spektado de la video.

Madonna: True Blue

Cetere ekzistas alternativa video. Ĝin kreis adorantoj kadre de video-konkurso.

Madonna: True Blue (venkinta kontribuo de video-konkurso)

Popmuziko el la 1980aj jaroj kun alludoj al pli malnova romantika muziko – tion mi ja jam konas, ekzemple de Uptown Girl de Billy Joel. La video kvazaŭ montras la viran flankon de la rakonto:

Billy Joel: Uptown Girl

Dum ĉe Uptown Girl plej plaĉas al mi la “ŭo-ho…”-kantado en la ponta parto, ĉe True Blue estas la linio “I searched the whole world“, kiu same aperas en la transiro. Bedaŭrinde True Blue ne troviĝas sur la kompilo The Immaculate Collection, kiu ĝenerale estas bona, sed tamen havas kelkajn makulojn: Kelkaj gravaj kantoj mankas; multaj aperas nur en mallongigitaj versioj.

Sed mi pluskribu pri tiu speco de kantoj. Fakte oni jam facile divenas, kia tipo mi estas, se oni legas, kion mi skribis pri la muziko de Roy Orbison kaj de Belinda Carlisle. Bedaŭrinde tiu senco por romantikeco (se nomi ĝin entute tiel) ne taŭgas por la ĉiutaga vivo aŭ por longtempo. Prefere viro kapablu ŝalti kaj malŝalti ĝin spontanee laŭ bezono (de la virino, kompreneble). Ke romantikaj sentoj kaj robota konduto laŭ la ideo ne bone harmonias, estas la problemo, al kies solvo mi ne trovis (kaj kredeble ne trovos) respondon.

Min atingis la kritiko, ke mi ne plu sufiĉe rakontas pri virinoj kaj kiel sukcese ekhavi kontakton kun ili. Laŭ la kliŝa imago, kiel (duon)informadikisto mi tute ne devus koni virinojn – kaj eĉ ne havi bonan rilaton al homoj entute. Mi ne plu pritraktu tiun stultan stereotipon; mi menciis ĝin nur pro kompleteco.

Ĝenerale mi iomete lacas skribi pri tiu temo. Al la populara idealo, ke en la vivo ĉio okazu kiel en filmo (en kiu oni mem estas la ĉefa heroo – kaj kompreneble aperas iu bela virino en ĝi), mi riproĉas: Kial ne estas kvazaŭ inverse? Kial filmoj ne pli ofte povas rakonti, kiel la ĉefa karaktero estas (ŝajne) tute en ordo kaj tamen restas sola – kaj eĉ ne venas proksimen al iu virino? Tio ja vere estus io moderna, altnivela, realisma!

Kiel virgulino

Venis la tempo por skribi pri la filmo Reservoir Dogs de Quentin Tarantino. Ĝenerale direblas ke muziko en liaj filmoj ĉiam ludas gravan rolon. Sed ofte oni parolas pri ĝi. Komence de Reservoir Dogs ekzemple, la ĉefaj karakteroj parolis pri kantoj de Madonna. Entute ili mencias kvar: Like A Virgin, True Blue, Borderline kaj Papa Don’t Preach.

Like A Virgin ricevas detalan analizon. Pri la signifo de la teksto mi ne volas longe cerbumi, sed la kantado de Madonna ankoraŭ neniel atingas la nivelon, kiun ĝi havis poste. Oni forte rimarkas, ke estas frua kanto el ŝia kariero. Ŝi sonas kiel unu el tiuj multaj popmuzikaj stelulinoj el la 1980aj jaroj. Neniu miraklo, ke kelkaj tiam vidis en ŝi nenion pli ol kantistinon por surfaca diskoteko-muziko.

Madonna: Like A Virgin

Sed en ŝia verkaro troviĝas alia kanto, kiu komenciĝas per “Like A”. Ĝi apartenas al la kvin kantoj, kiujn mi forte ligas al festoj el mia studotempo, kaj al la “kvin virinaj kantoj“, per kiu senespera DĴ provas dancigi la virinojn kaj plenigi la dancejon. “Like A Prayer” ne estis la klasika Madonna-kanto por mi – tiuj estis “La Isla Bonita” kaj “Who’s That Girl”, kiel mi menciis hieraŭ, sed ĝi estas tiu, kiu malgraŭ sia aĝo ĉiam denove ludiĝas en diskotekoj kaj dum festoj.

Madonna: Like A Prayer

Ĉar tio estas rokenrolo

Neniam la vivo estas pli malfacila ol inter la infanaĝo kaj la junuleco. Negativa kulmino estas la tempo kun 13 kaj 14 jaroj. Kiel travivi tiun duran fazon? Por mi eta helpo estis la televida elsendo Moskito de la Berlina kanalo Sender Freies Berlin (SFB), spektebla ekde 1987.

Moskito (SFB) – komenca video por ĉiu elsendo

La granda virto konsistis en tio, prezenti seriozan temon de la plej diversaj flankoj. Repensante mi aparte memoras, ke mi ĉiam sentis, ke tio estis “televido intencita por homoj kiel mi” – kaj tio estas tre granda escepto. En tiuj malmultaj jaroj, la tuta mondo ŝanĝiĝas, ĉar oni mem radikale ŝanĝiĝas. Tial tre malfacilas, alparoli homojn en tiu transira tempo, ĉar ili estas en plej diversaj statoj de evoluo al plenkreskulo.

En la elsendo aperis amuzaj skeĉoj, sed ankaŭ desegnitaj filmoj de Walter Moers, kiu poste famiĝis kiel komikso- kaj libroaŭtoro en Germanujo. Unu alia kategorio aparte restis en mia menso, nome la muzikvideoj. Nekredeble, kiom ili formis mian ŝaton kaj konon de popmuziko. Necesas scii, ke tiutempe ne nur ne ekzistis germanlingva muziktelevido, sed hejme mi entute ne povis spekti muzikkanalon!

En mia memoro precipe restis “Black: Wonderful Life” – nigrablanka video kun homoj starantaj antaŭ la maro, kaj “The Cure: Lullaby” – iomete timiga. Kaj estis unu video de blonda artistino, kiu tamen ankaŭ aperis kun brunaj haroj: Madonna kun sia kanto “Who’s That Girl”.

Madonna: Who’s That Girl

Por kompari ĝin al aliaj kantoj, kiujn mi tamen ekkonis tra la radio: La stilo tre memorigas pri la pli frua La Isla Bonita. Tiuj du muzikaĵoj, kiuj por mi iĝis la klasikaj Madonna-kantoj, laŭ kiuj mi mezuris ĉiujn postajn verkojn. El la sama tempo datas “Domino Dancing” de The Pet Shop Boys, kiu havas la saman karakteron.

Sed ne ĉiuj videoj, kiuj spekteblis kadre de Moskito, venis de internacie konataj artistoj. La televido ofte donis monon al Germanoj por produkti kanton ĝuste kun la temo por la elsendo. Unu grupo el Berlino kontribuis kelkfoje, nome Die Ärzte.

Die Ärzte: Das ist Rock’n’Roll

“Das ist Rock’n’Roll” ĉiam restis tre forte en mia memoro. Ĝi aperis sur la kompilo Das beste von kurz nach früher bis jetze, sur kiu ankaŭ troviĝas du pliaj kantoj el Moskito. Ofte Die Ärzte rakontis pri Gabi kaj Uwe, fiktiva paro da junuloj.

Plej forta tamen estas “Das ist Rock’n’Roll” por mi. Ĝi estas unu kanto, kiun mi tre forte ligas al la elsendo “Moskito” kaj al tiu fazo de mia vivo. Hazarde ĝi ankaŭ iĝis la dua kanto, kiun mi tradukis de Die Ärzte al Esperanto (“Ĉar estas rokmuzik'”).

Ni estas solaj

Hejme mi neniam spektas muzikan televidon. Nuntempe la plej grava kialo estas, ke mi ne havas televidilon entute. Sed ankaŭ antaŭe la muzikaj kanaloj ne plu interesis min, ĉar dum la pasintaj jaroj, ili pli kaj pli forigis sian (supozite) kernan produkton el la programo kaj plenigis ĝin per Usonaj “realvivaj” serioj kaj varbado por poŝtelefonaj melodioj. Kutima ŝerco en Germanujo estas: “Mi volas spekti muzikvideojn – enŝaltu muzikan televidon!”

Tamen, kiam mi tranoktas en hotelo dum feriumado, povas okazi la kontraŭo: Kelkaj kantoj aperas tiom ofte en la televido, ke mi daŭre ligas ilin al tiu tempo.

Kiam mi estis en Kazan (Rusujo) en majo 2008, tre popularaj estis du kantoj. Unu estas Madonna & Justin Timberlake: 4 Minutes (produktita de Timbaland). Tiun mi ne ŝatas, ĝi neniel ravas min.

La alia estas Kylie Minogue: In My Arms, elektronika-melankolia popmuzikaĵo. Tiu ne plu eliris miajn orelojn. La sekva video estas alia versio ol tiu malantaŭ la suba ligo, ĉar enmetado estas malaktivita por tiu. Ankaŭ tiu pli nova, kunmetita versio plaĉas al mi. Tie aldone kantas viro:

En januaro mi vizitis Bavarujon. Kvankam la Germana muziktelevido, kiel mi ne povas mencii sufiĉe ofte, absolute aĉas, foje – verŝajne malgraŭ ĉiuj provoj – tamen aperis muzikvideo. Polarkreis 18: Allein allein mi jam konis el la radio – denove elektronika, melankolia popmuziko. Iom surprizis min ke la strofoj estas en la angla kaj la refreno en la germana.