Arkivoj de etikedoj: banderos

Nenio pli prezas al la liberec’

La 65a Internacia Junulara Kongreso (IJK) en Liberec kompreneble havis diskejon. Dum du noktoj, estis mia vico dancigi la homojn. Estis la unua fojo, ke mi ne kunportis diskojn, sed komputilon. (La tuta rakonto malantaŭ meritas propran enskribon.) Mi aparte ŝatis, kiom bone funkciis la interkonsento kun DĴ Leo. Tio memorigis min pri miaj plej oraj tempoj kiel DĴ dum la Internacia Seminario (IS) en 1999/2000. Eĉ estis fridujo tie kun kolao kaj bieroj nur por la diskĵokeo.

Sed por ke diskoteko estu sukcesa, necesas trafi la guston de la homoj. Feliĉe kelkaj Rusinoj donis al mi kelkajn bonajn konsilojn por dancigi siajn samlandanojn – kaj tiel ankaŭ la reston de la publiko. Mi notis sur papero la sekvajn kantojn:

DJ Smash: Moscow Never Sleeps
DJ Smash: Волна (DJ Antoine & Yoko Remix Video Edit)
Банд’Эрос: Не зарекайся
Банд’Эрос: Адёс (aŭ ĉu Адиос?) – ĉiel ajn mia somera kanto
Basshunter: Russia privet
Дискотека Авария: Малинки (vidu www.malinki-malinki.ru por aŭskulti la kanton en la reto)

Mi ne surmetis ĉion el tiu listo, sed tio, kio efektive eksonis, estis sukcesa. Ankaŭ fazo kun malmola muziko kreis pozitivan eĥon. La ĉambro bedaŭrinde ne estis la plej taŭga: La bruo ĝenis homojn, kiuj volis dormi, kaj ankaŭ estis problemoj pri la najbaroj. Tial la fenestroj devis resti fermitaj, tiel ke la salono tiom varmiĝis, ke necesis fari „Tübingen-paŭzojn“ kelkfoje. Tamen mi estas kontenta pri la rezulto. Homoj bone amuziĝis – tio estas, kio gravas.

Ekzistas tre mallonga video pri la diskejo:

Pli interesa tamen estas, kion la unua Germana televido raportis pri la IJK. Necesas scii, ke Liberec troviĝas tre proksima al la Germana kaj al la Pola limoj.

La raporto aperis en la malfruaj novaĵoj „Nachtmagazin“ (nokta magazino):

La sama raporto ĉe la oficiala TTT-ejo de la televido: “Esperanto-Kongress: Lebendiges Esperanto – Weltkongress im tschechischen Liberec”.

Amo estas en la aero

Hieraŭ mi skribis pri muzikvideoj, kiujn mi ekkonis en hotelo. Aldonindas ankoraŭ kelkaj ekzemploj por tiu ĉi jaro. En februaro mi estis en Sankt Peterburgo.

Tie mi la unuan fojon aŭskultis Lady Gaga: Poker Face. Mi ne tre ŝatas la kanton aŭ la artistinon, ĉio aspektas kaj sonas artefarite.

En varbado por ĉipsoj kun alludoj pri la nova jaro (kiu laŭ la rusortodoksa eklezio okazas du semajnojn post la romkatolika, do ne estis tro longe antaŭe) eksonis John Paul Young: Love Is In The Air, tre malnova kanto. Antaŭe mi ne tro ŝatis ĝin; ĝi havas la tipan sonon el la 1970aj jaroj, kiu ofte sonas tre malnova, pasinttempa. Tamen la unua parto de la kanto, kun tiu klara kantado, nun tre plaĉas al mi.

Sed la du veraj furoraĵoj ne estas anglalingvaj. Unu kanton mi nur ŝatis post ofta aŭskultado, sed tiam des pli ĝi ne plu foriris el miaj oreloj: Banderos: Adios (Банд’Эрос: Адьёс). Tiun kanton mi kunprenis kiel mian personan someran kanton al la Internacia Junulara Kongreso (IJK) en Liberec.

Kaj la kulmino estis kanto, kiun mi vidis nur unufoje en la televido. Tamen ĝi tuj kaptis mian atenton kaj pro la video kaj pro la muziko: Zdob şi Zdub: Bunǎ Dimineaţa konsistas el nostalgiaj bildoj, bonhumura kantado, vigla ritmo kaj latunaj blovinstrumentoj – kvazaŭ orienteŭropa mondmuziko. La grupo venas el Moldavujo.

Kiu diris, ke ne plu eblas malkovri ion por okcidentuloj? Kia ĝojo, kiam la vivo ankoraŭ ofertas agrablajn surprizojn!