Mono mankas nin sed amo ne

Hodiaŭ mi iĝas 31-jara. La nova vivoaĝo ne havas multan signifon. Sed mi troviĝas en multe pli bona stato ol dum la antaŭaj naskiĝtagoj. Nur necesas legi kion mi skribis dum la 30a, 29a, 28a kaj 27a. Mia persona situacio ne tiom bonis ekde 1999/2000, kiam mi havis 23 jarojn. Detalojn mi ne mencias, sufiĉas noti, ke mi estas kontenta. La resto ne gravas.

La unuaj gratuloj jam atingis min hieraŭ iomete post la 22a vespere. Tro fruaj gratuloj alportas malbonŝancon laŭ Germana superstiĉo. Sed la persono, kun kiu mi parolis, loĝas en alia tempozono, tiel ke oni diris la bondezirojn post noktomezo. Mi admiras tiun tre ruzan metodon por esti la unua!

Du donacoj cetere jam venis antaŭ kelkaj tagoj. Tamen ili ne estis nur por mi, sed por ĉiuj. Persone senpage disdonas la du albumojn “En la spegulo” kaj “Povus esti simple” tra la interreto.

Bertilo Wennergren eĉ rekte atentigis min pri tio per retmesaĝo, kvankam mi jam estis leginta la novaĵon ĉe lia TTT-ejo. Intertempe ekzistas raportoj pri la unuaj sukcesaj elŝutoj kaj taglibra enskribo kun kelkaj teknikaj detaloj. Aŭ necesas instali apartan programon por t.n. bita torento aŭ registriĝi ĉe la TTT-ejo “Ipernity” por rekte preni la pezajn WAV-dosierojn. Tiu formato garantias tre altan kvaliton, sed forprenas centojn da MB. Nun eĉ ekzistas alia bita torento kun MP3-dosieroj de ambaŭ albumoj.

Kiu ankoraŭ ne konas tiujn du albumojn kaj hezitas, al tiu mi rekomendas legi mian recenzon pri “En la spegulo” kaj mian recenzon pri “Povus esti simple”. Krome eblas elŝuti po tri kantojn en la MP3-formato ĉe musicexpress.com.br de kvar Persone-albumoj, inter ili la du menciitaj.

Personoj, kiuj plendas, ke Esperanto-albumoj malfacile haveblas, espereble uzos tiun ŝancon por akiri du altkvalitajn albumojn. Kelkaj jam demandis, ĉu ne ankaŭ eblas oferti pliajn. Tio montras la ĝeneralan problemon, ke homoj neniam kontentiĝas, sed ĉiam volas pli.

Mi devas atentigi ankaŭ pri la negativa flanko de tiu senpaga oferto: Ĝi okazas, ĉar la membroj de Persone ne kredas, ke eblas reeldoni tiujn du albumojn kompaktdiske je realismaj financaj cirkonstancoj. Koncize tio signifas, ke la plej fama Esperanto-rokgrupo ne trovas la rimedojn por denove produkti 500 ĝis 1000 ekzemplerojn kaj vendi ilin ene de kvin jaroj. Kion tio diras pri la forteco kaj graveco de Esperanto-muziko kaj sia publiko? Se homoj denove plendas pri manko de artistoj kaj novaj kantoj, mi scias, kien direktigi la fingron por montri la problemon. Ekonomio ne diktu ĉion, sed videblas, kien aferoj iras se mono forestas…

6 thoughts on “Mono mankas nin sed amo ne

  1. Sennoma

    Pri la negativa flanko

    Tio estas interesa komento. Tamen, ke ne eblas vendi ankora? 500 ekzemplerojn de malnova albumo, tio ne signifas, ke ne eblus facile vendi 1000 ekzemplerojn de nova albumo. ?ajne la a?etantoj ?iam favoras novajn eldonojn, e? kiam la malnovaj estas pli bonaj, kaj eble tio validas des pli pri muziko.

    ?u hazarde vi scias, kiom da ekzempleroj vendi?is de iu Persone-albumo, a? de iu alia Esperanta disko? Tio estus interesa informo.

    Ver?ajne la ciferoj ja estas deprime malgrandaj. Mi scias, ke vendi e? 500 ekzemplerojn de Esperanta libro ne estas facile.

  2. D? Kunar

    vendado de diskoj

    Mia plendo ne alcelas, ke ĝenerale ne eblas vendi 1000 Esperanto-diskojn. Tio foje okazas. Laŭ mia scio, Vinilkosmo ekzemple reeldonis albumojn de Persone. Jacques Yvart surbendigis kompletan diskon kun kantoj de Georges Brassens, tiel ke multaj kolektantoj aĉetis ĝin kaj eblis dua eldono. Pri detaloj bonvolu demandi Floréal Martorell.

    Ekzistas pli malnovaj ekzemploj pri sukceso aŭ malsukceso, vendi certan diskokvanton. Sed mi ne scias, ĉu tio vere estas tiom interesa por la aktuala debato.

    Malfacilas decidi, ĉu konateco de la grupo aŭ kvalito de la surbendigo pli gravas. Ĉe Persone ambaŭ estas bonaj kaj des pli malesperiga estas la novaĵo.

    La ĉefa danĝero estas, ke la muziko de tiuj du senpagaj albumoj iam malaperos. Durdiskoj facile rompiĝas kaj dosieroj ie en la reto malaperas, se la retspacoliveranto ĉesas siajn servojn. Por arĥivaj kialoj, gravuritaj diskoj kun tekstolibroj, aŭtorinformoj ktp. tre gravas. Tiun rolon ne povas transpreni MP3-dosieroj kaj kopiitaj diskoj.

    Oni ne bezonas rigardi al la estonteco por konscii pri tio. Simple sufiĉas demandi sin, kiom facilas resp. malfacilas informiĝi pri Esperanto-muziko el la tempo antaŭ la kompaktdiska erao. Krom kelkaj artikoloj ekzemple en rok-gazet’ (kiu ja ankaŭ ne plu aperas papere!), apenaŭ ekzistas bona materialo. Sondokumentojn oni akiras kvazaŭ bonŝance, se entute.

  3. Resonado: Vento frapas al fenestro « La vivo de Kunar

  4. Resonado: Mi ne volas sekvi morton kaj ?iujn siajn amikojn « La vivo de Kunar

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *