Afiŝoj kun etikedo ‘hiphopo’

Liberigu la animon

dimanĉo 20 Decembro 2009

Kadre de la 65a Internacia Junulara Kongreso (IJK) en Liberec, krom JoMo kaj Kim J. Henriksen aperis tria muzikisto plurfoje sursceneje, Tone el Brazilo. Mi renkontis lin la unuan fojon dum la Internacia Junulara Semajno (IJS) 2006. Ĉifoje li repis dum la tegmenta koncerto de JoMo, la koncerto de Supernova, dum la internacia vespero… mi eble eĉ ne memoras ĉiun okazon.

Jen du videoj faritaj antaŭ tri jaroj dum la IJS:

Esperanto estas nova kanto, IJS 2006:

“Nova Kanto” de Tone:

Li demandis min, ĉu li povas uzi mian kanton “Nokta vivo” kiel akompana muziko por sia repado. (La kanto aŭskulteblas ĉe Ipernity, tie mi ankaŭ ligas al ĉiuj enskriboj pri ĝi.) Mi jesis, ĉar la kontakto estis pozitiva kaj mi estas scivolema pri la rezulto.

Cetere kelkfoje dum la IJK okazis karaokeo en la trinkejo. Ne multo ŝanĝiĝis kompare al la pasinta fojo dum silvestro: Estis grandparte anglalingvaj kantoj kaj por ĉiu, kiu volis partopreni tion, la trinkejo ne estis elteneble brua loko. Mi kantis almenaŭ tri kantojn: “Under The Bridge” de The Red Hot Chili Peppers, “Fly Away” de Lenny Kravitz (denove – multaj el miaj unuaj elektoj montriĝis tamen ne estante en la stoko) kaj “All I Have To Do Is Dream” de The Everly Brothers.

Paco de la menso

lundo 7 Decembro 2009

Estas tempo por skribi pri unu el la kantoj, kiujn mi forte ligas al mia studado. Mi dum multaj jaroj havis ĝin en la kapo, sed ial ne sukcesis trovi la grupon. Verŝajne ĉar mi serĉis malĝustan titolon (”I Got Peace”). Fakte reale temas pri Strike: I Have Peace (On My Mind).

Estis iam en 1997 kiam mi ofte vekiĝis matene kaj la radio aŭskultigis tiun kanton. Tiam mi ankoraŭ tute ne ŝatis hiphopon. (Die Fantastischen Vier ne estas rekta escepto – ili pli similis al germanlingva popmuziko por mi. La sama validas por Fettes Brot.) Tiun kanton pri paco mi tamen ekŝatis. Estis tiu pianoludado (tamen prenita, kiel mi eltrovis nur antaŭ nelonge, de Level 42: Leaving Me Now), la agrabla, kantita refreno kaj tiu harmoniosento, kiun kaŭzas la temo kaj la melodieco.

Estis ĝuste tiuj elementoj, pro kiuj mi jarojn poste ekŝatis Freundeskreis kaj Jovanotti. Sed eĉ se tio nur estis du jarojn poste, rerigardante tio ŝajnas al mi kiel du diversaj vivoj. Imprese, kian evoluon oni povas trairi en malmultaj jaroj – ankaŭ muzike.

Tio ne estas mia stilo

sabato 21 Novembro 2009

El la jaro 1999 mi posedas du vinilajn disketojn: Unu estas “Afrob: Reimemonster“, la alia “Freundeskreis: Esperanto. Ambaŭfoje la vinildisko enhavas pli multajn versiojn ol la kompaktdisko. Ĉiam aparte ĝenis min, ke la instrumenta versio de “Esperanto” ne estas sur la KD.

Tamen tio nun ne plu gravas, ĉar mi eltrovis, ke tute ne estas originalo. Estis dum la Internacia Junulara Kongreso (IJK) en Liberec, Ĉeĥujo, pli precize dum la ekskurso al Prago. Posttagmeze mi promenis, kiam mi subite aŭdis de apuda kafeja kanto iun nigrulan kanton, kiu estis io inter hiphopo kaj popmuziko. Mi nur komprenis ion pri “sur miaj genuoj” en la refreno, kiun iu virino kantis. Sed subite trafis min la rekono: Tio estis la muziko de “Esperanto” de Freundeskreis! Kio estis okazinta?

Kiel mi jam promesis hieraŭ, mi volis skribi pri tio, de kie venas la origina hiphopo-muziko. Kiam mi denove estis hejme, mi faris etan serĉon en la interreto. La originalo estas el la 1970aj (jes, denove!) kaj nomiĝas The Main Ingredient: That Ain’t My Style. (Origine mi trovis videon ĉe Youtube, sed tiu estis forigita intertempe.)

Ankaŭ la informo pri la alia kanto aŭskultinta en Prago ne restis kaŝita longe. Temas pri The 411: On My Knees. (Ankaŭ de ĝi mi trovis unue videon ĉe Youtube, sed oni malaktivigis spektadon en Germanujo.)


The 411 – On My Knees
von Momo59-93

Sed la afero ankoraŭ ne finiĝas ĉi tie. Krome ekzistas franclingva hiphopa kanto kun tiu muziko, nome Les Sages Poetes de la Rue: Barre Chocolatée.


Sages Poetes De La Rue – Barre Chocolatée
von K9999

Tion mi eltrovis tra priskripo de video, kiu enhavas erojn de diversaj germanlingvaj hiphopaĵoj kaj ĉiam tuj poste aŭskultigas parton de la origina muziko uzita en ili. Bedaŭrinde spektado de “samplaĵoj uzitaj en germanlingva repo” ne plu eblas rekte en Germanujo, kiel mi jam menciis hieraŭ. Sed ekzistas eta truko: Se oni metas http://aniscartujo.com/webproxy/ antaŭ la adreso de la video, ĝi montriĝas. Ankaŭ eblas simple kopii la video-adreson en la kampo tie. Tamen la trafiko estas limigita nuntempe. La interesa parto de la menciita video komenciĝas ĉirkaŭ post 1:05 minutoj. Per la sama metodo eblas spekti la duan parton de tiu video-serio.

El la novaj kantoj mi plej ŝatas tiun de Freundeskreis, kiu ankaŭ estas la plej frua el la tri. Tamen ĝi perdas iom de sia brileco, se oni scias, ke ĝia muziko ne estas memfarita, sed nur samplita.

Laboro kaj ŝvito ne povas anstataŭi talenton

vendredo 20 Novembro 2009

Mi jam skribis kelkfoje pri kantoj, kiuj prenas elementojn el aliaj kantoj – ofte samplaĵojn, refrenon, bazan melodion ktp., tiel uzante la brilecon de alia aŭtoro. Intertempe mi trovis multajn pliajn ekzemplojn. Tre bonaj fontoj por tio estas du TTT-ejoj:

Plagiate-Pranger listigas ĉiujn leĝe kaj morale dubindajn kazojn. Foje aperas aldonaj informoj kaj eksteraj fontoj.

Aliflanke foje tiu reuzado okazas kun permeso (aŭ/kaj pago) de la origina artisto. Por informiĝi pri tio, necesas nur rapida serĉo ĉe Coverinfo.

Mi jam kompilis dekojn da kantoj, pri kiuj indas skribi. Hodiaŭ kaj morgaŭ mi tamen volas mencii po unu pli freŝan ekzemplon, pri kiu mi eksciis tra aliaj travivaĵoj:

Por mia unua Esperanto-hiphopo (1999), mi uzis instrumentan version de la kanto “Reimemonster” el la sama jaro (MP3-peceto) de Afrob. Pasintfoje mi prezentis tion dum la 50 Internacia Seminario (IS) en Wewelsburg. Post tiu prezentado Carsten Mischke alparolis min. Li menciis, ke la muziko estas jam pli malnova kaj ke oni uzis ĝin jam por aliaj kantoj.

Post la somero mi iomete serĉis en la reto kaj trovis la deziratajn informojn. La origina kanto – denove – venas el la 1970aj jaroj: Fania All Stars: Cha Cha Cha (1976).

Oni povas argumenti, ke kompare al la originalo, la hiphopa muziko estas bone rekunmetita. Tamen ĝuste tiu kombino jam aperas ĉe alia repo: Droopy Eye Crew: Broke Willeez (1997).

Aliaj artistoj, kiuj uzis la originalon:

Por mi mem tio signifas, ke mi ne bezonas demandi la germanlingvan eldonejon pri la uzorajtoj, sed iun alian, se mi volas surbendigi mian kanton kun tiu muziko. Mi ĉiam timis, esti iomete malsprita, farante tion – sed nun mi lernis, ke tio estas kutima inter hiphopaj artistoj.

Pri samplaĵoj uzitaj en germanlingva repo informas tre bona video-serio. Bedaŭrinde Youtube malebligis spektadon en Germanujo mem pro kopirajta baraktado. (La fifama muzikindustrio rebatas.) En la sekva enskribo mi mencios, kiel tamen ĝui la videon, ĉar ĝi ankaŭ informas pri la dua kanto, pri kiu mi volas skribi.

Faru tion

vendredo 13 Novembro 2009

Ekzistas interesa anekdoto pri kanto de Nelly Furtado, nome Do It. Laŭdire la bazo de la muziko estis simple reuzita muzikaĵo de alia artisto. La popularan kanton oni konas, ĝin oni ankaŭ ludas en Esperanto-diskotekoj:

Oni facile rimarkas la elektronikajn elementojn, kiuj sonas iomete malkutime por Nelly Furtado. Sed en peco en la stilo de komputilaj ludoj el la 1980aj kaj 1990aj jaroj, tio estas tute tipa. Acidjazzed Everything estas de Tempest (Janne Suni). Remikso de tiu kanto de GRG (Glenn Rune Gallefoss) laŭdire eĉ pli similas al “Do It”, sed jen la originalo:

Fakte tiu elektronika tuj memorigis min pri malnovaj komputilaj ludoj, kiam mi la unuan fojon aŭskultis “Do It”. Mi posedas la diskon Power Game Hits, kiu enhavas interalie Chris Hülsbeck: Shades.

Reuzado de tiuj klare malnovaj elementoj pli ofte okazas. Pasintan jaron, kiam mi feriumus en Kazan (Rusujo), en la aŭtobuso iu junulo sonigis hiphopan kanton, kiu baziĝis ŝajne sur iu malnova komputila muziko.

Tiu sceno de trakoŝatantoj, kiuj produktas kaj interŝanĝas malnovstilan muzikon (kaj foje komponas aŭ komponis ĝin por komputilaj ludoj), jam pli frue alportis interesajn aferojn. Ankaŭ Andreas Viklund, kiu kontribuis al la Elektronika Kompilo de Vinilkosmo, venas de tie, se mi ĝuste memoras.

Ĉio povus esti tiom simple

merkredo 1 Aŭgusto 2007

“Die Fantastischen Vier”, la plej sukcesa germanlingva hiphopgrupo, publikigis la duan disketon de sia aktuala albumo. Jam kiel ĉe la unua disketoErnten was wir säen“, ĉiu el la tri kantistoj repadas po unu strofon. La refrenon de la nova disketo “Einfach sein” kantas Herbert Grönemeyer. La refreno mem “Es könnte alles so einfach sein, ist es aber nicht” (Ĉio povus esti tiom simple, sed ne estas) tre similas al la refreno “Povus esti simple, sed estas ne” de la Persone-kanto “Povus esti simple” de la samnoma albumo.

Ĝis la unua de julio okazis remikso-konkurso pri tiu kanto. Bedaŭrinde mi eksciis pri tio nur fine de junio, do nur restis kelkaj tagoj.

Sed lastatempe miajn remiksojn mi sukcesas fini rapide, ĉu mi faras remiksojn ĝeneralehiphopajn remiksojn. Kaj krome mi jam verkis remikson de “MfG”, alia disketo de “Die Fantastischen Vier”. Do kial ne partopreni? Mi ja havis nenion por perdi!

La bona afero konsistis en tio, ke la kvar MP3-dosieroj enhavis vere ĉiujn voĉojn, instrumentojn kaj efektojn de la origina versio. Sen tiu kompleteco, oni ne havas bonan bazon – tutegale, ĉu temas pri kanto de Depeche ModeMarillion. Aldona facileco montriĝis en tio, ke la MP3-dosieroj enhavis po unu spuron, do la voĉojn, la drumon, la bason kaj la klavaron kun efektoj. Tiel mi ne devis barakti per unuopaj mallongaj samplaĵoj, sed povis rekte kunmeti longajn partojn.

Ĉar la tempo forflugis, mi ne longe pripensis pri la instrumentoj, sed nur uzis la voĉojn. La kanto estas tre rapida por hiphopa kanto – 147,1 batoj minute! – tial la unua ideo estis, fari tre malrapidan version por krei maksimuman diferencon al la originalo. Krome mi ne intencis verki ion tute novan el la nenio, sed reuzi ekzistantan muzikaĵon de mi. La unua kandidato, la nova versio de mia acidĵaza peco “Nokta vivo”, montriĝis ankaŭ la plej taŭga. Mi uzis la diversajn instrumentojn je aliaj lokoj, sed principe konservis la karakteron de la kanto. Ĝustatempe mi finis la remikson kaj sendis ĝin al la radio, kiu organizis la konkurson.

Poste daŭris preskaŭ unu monaton, ĝis mia remikso aperis en la reto. Sed nun la verko aŭskulteblas sur la paĝo kun mia remikso (”de Gunnar Fischer“, la 29a de supre, maldekstre). Aktualigo: Ankaŭ eblas rekta ligo al la MP3-dosiero.

Mi atendis tiun momenton

vendredo 16 Februaro 2007

Foje la interreta videoarĥivo youtube.com donas respondon, kie ĉiuj aliaj fontoj ne sukcesis. Jam ekde monatoj hantis min vaga suspekto, sen ke mi povis konkretigi aŭ malpruvi ĝin.

Ĉio komenciĝis en junio, dum mi atendis ĉe benzinejo en la aŭto de kolego. En la radio oni ludis novan version de malnova Phil-Collins-kanto. Kutime tiuj hiphopaj ŝtelaĵoj ne interesas min. Sed la laŭtparoliloj de la aŭto, kiuj aparte fortigis la bason, kaj la ĉirkaŭa sono helpis kapti mian atenton pro speciala detalo:

Tiun bason kaj tiun drumon, kiuj estis aldonitaj al la kanto, mi konis! Mi havis ilin (aŭ almenaŭ tre similajn versiojn) sur unu el miaj samplaĵo-kompaktdiskoj, pli precize hiphopa KD, parto de la profesia eldono de la programo, kiun mi uzas por fari samplobazitan muzikon. Fakte nur tri monatojn antaŭe mi estis kreinta demoversion kun tiuj samplaĵoj kaj gitaro kaj baso el la kanto “La longa vojaĝo” de Thierry Faverial!

Kaj nun mi aŭskultis tiun ritman parton kune kun “In the Air Tonight”, mola popmuzikaĵo kun tre ŝveba karaktero, kiu origine tute ne posedas tiom fortan hiphopan sonon. Tial des pli elstaris por mi la simileco de la novaj elementoj kun miaj hiphopaj samplaĵoj. Nun mi ankaŭ komprenis, kial la KD enhavis tiom multajn similajn drumajn samplaĵojn kaj fortan bason, sed apenaŭ iun melodian parton: Por la melodio en la realo oni uzis alian kanton.

Bedaŭrinde oni ne menciis la nomon de la artisto en la radio, kiu faris tiun novan version. Tiel mi iomete forgesis pri la tuta afero, kvankam ĝi ŝajnis al mi esplorinda.

Dum la lasta nokto de la IJS 2006 mi ankoraŭ teumis en la gufujo. Tiam eksonis diversaj kompaktdiskoj de la Kuschelrock-serio, kiujn mi estis aĉetinta por amikino kaj kunportinta al Hungario. Subite mi rekonis la kanton en la malantaŭo – estis ĝuste tiu kanto, kies artiston mi ne sciis! Kaj la KD kuŝis dum monatoj en mia loĝejo, sen ke mi rimarkis tion, ĉar mi ne aŭskultis tiujn kompaktdiskojn. Ekde tiam mi sciis, kiel ekscii la nomon de la artisto.

En januaro, kiam mi gastis ĉe mia bona amiko Holger, mi provis denove aŭskulti tiun kanton tra la interreto. Bedaŭrinde nia serĉo ne estis sukcesa. Poste mi eltrovis, kial tio okazis: La nova versio nomiĝas “In the Air Tonite”, do havas alian skribmanieron. Tio evidente malhelpas trovadon.

Sed mia malkovro de youtube.com kiel fonto por popmuzika kleriĝo finfine faris la decidan diferencon. Tie mi povis aŭskulti la kompletan kanton kaj ricevis la konfirmon, ke miaj oreloj kaj mia memoro ne trompis min.

La samplaĵoj uzitaj ne estas ekzakte la samaj, sed sensacie similsonaj. Mi ĝojas, ke mi post tiom da tempo povis solvi tiun demandon!

Alradie brili al la mondo

dimanĉo 7 Januaro 2007

La post-IS-sindromo daŭre ne turmentas min. Hieraŭ mi uzis la recepton “faru ion kun amikoj” kontraŭ ĝi. Mi ĉeestis la rolludan grupon de mia frato, en kiu mi aktivas ekde kelkaj monatoj.

La muzika programo de la Internacia Seminario eĉ supertrafis tiun de la pasinta jaro. Tamen ankoraŭ kelkajn tagojn antaŭ la IS ĉagrenis min la fakto ke la Kuracistoj ne povus koncerti tie, des pli ĉar mi konstatis tralegante la duan informilon, ke multegaj artistoj estos tie. Inter ili troviĝis pluraj, kiuj ne estis menciitaj, kiam oni neis nian proponon, muziki dum la IS. Ŝajnis al mi ke kvazaŭ ĉiu povus ludi dum la IS, nur ni ne!

Aliflanke la lastaj monatoj de la jaro 2006 estis plenŝtopitaj per laboro kaj aliaj eventoj, kiuj foruzis mian forton. Mi ne havintus tempon por fari ĉion tion kaj ekzerci por plena roka koncerto. Do almenaŭ mi saĝe uzis mian energion, ekde kiam mi sciis, ke ni ne koncertos dum la IS.

Krome mi tre baldaŭ havis alternativan planon, kiun mi realigis: Anstataŭ koncerti dum unu vespero, mi partoprenis ĉe multaj koncertoj kiel gastmuzikisto! Tiel mi verŝajne kreis novan rekordon pri gastmuzikado dum unu renkontiĝo.

La 27an de decembro ludis Esperanto Desperado. Ili venis malfrue al la ejo, tiel ke ni ne plu havus tempon por ekzerci. Tamen mi kantis “Feliĉe” kun ili.

La 28an de decembro koncertis JoMo. Sebastian kaj mi posttagmeze priparolis kun li komunan programon kaj provludis ĝin. Interalie ni prezentis:

…kaj kelkajn pliajn kantojn. Mi tre ĝojas, ke ni kune prezentis malnovajn Amplifiki-kantojn, inter ili la IS-himnon. Plie mi ĉiam volis kanti “Hej la nizoj” kaj “Ĉu vi volas danci” kun li. Kaj ekde jaroj mi intencis instrui al li kelkajn kantojn de la Kuracistoj.

Iom post noktomezo okazis akustika koncerto de la Kuracistoj en la gufujo. Sebastian kaj mi ludis entute naŭ kantojn, la lastan kiel aldonon kun Krücke:

  1. Westerland
  2. Mi kaj ŝi
  3. Longe for
  4. En kaĉ’
  5. Kisu min, ho kara
  6. Solege en la nokt’
  7. Sen vi
  8. Ne plu
  9. La grasa Elke

“Solege en la nokt’” ni prezentis la unuan fojon publike. Tiel la koncerto enhavis ankaŭ ion specialan. Kompreneble muzikado sen baraktado per teknikaŝoj kaj kun tiom mallonga daŭro estas multe pli facila kaj senstreĉa ol plena koncerto en roka konsisto. Cetere ni provludis nur la duonon el la kantoj la 27an posttagmeze en la loĝejo de Sebastian. Kelkajn aliajn kantojn ni elprovis kelkajn horojn antaŭe.

La 29an de decembro okazis la hiphopa koncerto de Pafklik’. Ili invitis min partopreni kaj mi prezentis mian hiphopan kanton “La premiero”. Bonŝance mi estis kunportinta la muzikon por ĝi sur KD.

La 30an de decembro Dolchamar aperis sursceneje. Dum la posttagmezo kaj frua vespero mi estis okupita per aliaj aferoj, tiel ke ni ne povis provludi. Je la fino Dolchamar, Sebastian kaj mi ludis “Dance kun larma okul’” kiel aldonon.

Entute la Kuracistoj optimume uzis la semajnon. Mi eĉ opinias, ke tiel estis pli bone ol kun propra rokkoncerto. Ni multfoje sukcese aperis sur la scenejo kaj havis bonan kontakton kun multaj aliaj muzikistoj. Tio donas bonegan bazon por estonta muzikado.

Bonan matenon, karaj zorgoj

dimanĉo 21 Majo 2006

La 3an de januaro, post mia reveno de la Internacia Seminario en Xanten, mi veturis de miaj gepatroj al mia loĝejo en Münster, ĉar la sekvan tagon mi devis denove labori. Pro mia mallonga vojaĝo hejmen, mi havis sufiĉan tempon por vespere iri al granda diskovendejo.

Tie mi aĉetis la novan albumon de J.B.O., kiu konsistas el du malnovaj albumetoj (la unuaj eldonaĵoj de la grupo) plus kelkaj aldonaj kantoj. Je la kaso mi rimarkis, ke la prezo postulita estis ŝajne tro malalta: La etikedo montris 15,99 EUR, sed la kaso nur 12,79 EUR. Kiam mi atentigis la kasistinon pri tio, ŝi enuigite diris, ke estis okazanta dumtempa rabato por ĉiuj diskoj kaj ke oni ĝin estis daŭre anoncinta en la varbado. Tio montris al mi du aferojn: Mi estas bona kliento rilate al mia sincereco sed malbona kliento rilate al mia perceptado de reklamo.

Sur la albumo troviĝas tri diversaj versioj de la kanto “Ein guter Tag zum Sterben” (Bona tago por morti). La komenciĝo de la tekno-versioj estis poste reuzita por la varbado-parodio “Meister der Musik, Teil 2″ (Majstroj de l’ muziko, parto 2). Dum tiu tekno-parto oni anoncas, ke mondfamaj artistoj interpretas mondfamajn sukcesegojn kaj nomas kiel unuan ekzemplon “The Prodigy”, kiuj reludas Guildo Horn. Tiu alludo tre konvinkas min, ĉar la agresema, malhela elektronika muziko vere povus esti de The Prodigy! Nur tra tiuj reeldonitaj albumetoj mi eksciis, ke ĝi origine venas de J.B.O. mem.

La teksto de “Ein guter Tag zum Sterben” laŭ la enhavo tre memorigas min pri la pli malnova kanto “Guten Morgen, liebe Sorgen” (Bonan matenon, karaj zorgoj) de Jürgen von der Lippe. La grupo J.B.O. certe konas ĝin! Ambaŭ kantoj rakontas pri ulo, kies tago komenciĝas aĉe kaj tamen eĉ ankoraŭ daŭre malboniĝas.

Similajn spertojn faras la repanto de la hiphopa kanto “Letzte Nacht” de la grupo “Creme de la Creme”, kun la eta sed grava diferenco, ke je la fino de la tria strofo okazas surpriza pozitiva ŝanĝo, kiu pli ol kompensas ĉiun antaŭe spertitan malbonon. Mi ĉiam ŝatis tiun kanton pro sia iom blusa baza samplaĵo. La kanto inspiris min verki miavice hiphopan tekston pri la sama ĝenerala temo. Ĝi havas la nomon “Bela renkontiĝo“.

Tiom longe for

lundo 1 Majo 2006

En la kinejo en Münster oni ekde kelkaj jaroj montras filmeton, kiu varbas por mondonacoj en la nomo de iu nobla celo. (Ke mi, kutime detalfanatikulo, ne plu memoras, pri kio ekzakte temas, postlasas dubindan impreson pri la efikeco de la varbaĵo.) En la filmo oni vidas nigrulojn (ĉu Afrikanojn aŭ Jamajkanojn, mi ne komprenis) kaj parolas pri la batalo kontraŭ AIDS. En la malantaŭo eksonas regeo-muziko. Kiel subteksto informas, la kanto nomiĝas “Dem Gone” (Ili [estas] for) kaj venas de la albumo “Journey to Jah” (Vojaĝo al Dio) de Gentleman.

Tiu artisto, cetere Germano, unue kantis kiel gasto sur la albumoj de aliaj artistoj, kaj fakte tiel mi la unuan fojon aŭdis lian voĉon. En la kanto “Tabula Rasa pt. II” de Freundeskreis (la tria disketo de la sukcesega “Esperanto”-albumo!), li transprenas la refrenon. Post partopreno en la Freundeskreis-projekto “FK Allstars”, li ekis sufiĉe sukcesan solokarieron. Mi spektis etan parton de lia koncerto dum la somera universitata festo en Paderborn en 2002. Tiu festo cetere dum multaj jaroj estis la plej granda de sia speco en Germanio!

Kiam mi DĴumis dum pasintjara festo, DĴ Arafat donis al mi kompaktdiskon kun tiu kanto el sia kolekto. Kvankam li estas tute kontraŭ hiphopo, tiun regeon li ŝatas. Kaj ankaŭ min kaptis la melodieco de la voĉo kaj la melankolio de la kantado.
Plej imprese tamen estis, kiom pasie belulino dancis al tiu kanto! Ni havas malmultajn komune ŝatatajn kantojn, sed tiu estas unu el ili.

Pro ĉio tio mi jam ekde monatoj intencis aĉeti la disketon “Dem Gone” – kaj finfine mi realigis tion. Ĉe Ebay mi akiris novan ekzempleron. Tre plaĉas al mi, ke sur la disketo troviĝas ankaŭ instrumenta versio de la kanto – tio invitas al propra kantado kaj verkado de novaj tekstoj laŭ tiu melodio.

Samvoje ene de kelkaj tagoj mi kompletigis mian kolekton per du aliaj disketoj: “Halt Dich an Deiner Liebe fest” de Freundeskreis (ankaŭ regeo-kanto, ankaŭ melankolia, reludversio de Rio-Reiser-kanto) kaj “A livelong thing” de FK Allstars (iom funka, disketo de koncerta albumo kun studia kaj instrumenta versio).