E? pli bona ol la vera afero

Anta? 11 jaroj mi komencis blogi, sed ?ajne la aktiveco venis al preska? kompleta halto. A? mi vivas, a? mi blogas pri la vivo. Tamen ?uste relegi la malnovajn enskribojn ege helpas al mi rememori, kie mi estis – kaj kie mi estas nun.

Multaj diskoj kaj muzikaj aktivecoj ankora? atendas mencion. Kaj hodia? estas tradicia tago por skribi pri U2. Anta? du jaroj mi skribis pri la B-flankoj de “La plej bonaj kantoj 1980-1990” kaj samtempe anoncis, ke mi skribos pri la B-flankoj 1990-2000. Tiu momento venis nun.

Jam pli frue mi menciis, ke interesaj B-flankoj de U2-disketoj facile trovus lokon sur alternativa versio de All That You Can’t Leave Behind. La plej elstara ekzemplo estas “Summer Rain”, kiu feli?e anka? trovi?as sur la kolekto de B-flankoj, kiu estas parto de la luksa eldono de “La plej bonaj kantoj 1990-2000”.

Interesa kanto anka? estas la origina roka versio de “Electrical Storm“. Jam dum la unuaj tagoj de mia taglibro, mi la?dis la kontribuon de William Orbit al la versio, kiun mi konis unue. La sama kanto en rokmuzika vesto pli sonas kiel U2, sed samtempe ne tiom elstaras, kvankam ?i restas solida kontribuo al la disko (kaj la sola nova kanto).

“Mysterious Ways (Solar Plexus Club Mix)” ?ajne ne tro diversas de la origina versio. ?efe percepteblas aldono de druma sampla?o, tamen la rezulto pli restas en mia orelo ol la originalo.

En la 1990aj jaroj, U2 havis eksperimenteman, elektronikan fazon, kiu ne gvidis al tre kontentigaj rezultoj. Fakte por la kompilo, ili refaris plurajn kantojn el tiu tempo. La B-flankoj enhavas kelkajn alternativajn miksojn de la kantoj. Mi fakte tre ?atas “Even Better Than The Real Thing (The Perfecto Mix)” kaj “Discothèque (Hexidecimal Mix)”.

La vera perlo de la disko tamen estas “Salomé (Zooromancer Remix)”, tute neeldonita kanto ?is nun! Anka? ?i estas elektronika kaj sonas kiel ha?zo en la 1990aj jaroj (kio ?i efektive anka? estas). Sufi?e interese, a?di la vo?on de Bono kongrui tre bone al la elektronika muziko.

1 thought on “E? pli bona ol la vera afero

  1. Resonado: ?ar la sento brulas sur la ha?to | La vivo de Kunar

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *

Anti-Spam Quiz: