Monataj arkivoj: Majo 2012

Ali?u al la celebrado

Wieder ist es Zeit für den jährlichen Eintrag auf Deutsch und Esperanto, also in meinen beiden Muttersprachen. Ich habe schon einmal über Comics (2003 und 2005) und über einen Film (2010) geschrieben, meistens jedoch (2004, 2006, 2007, 2008, 2009 und 2011) über ein Musikalbum – so auch diesmal.

Denove estas la tempo por la ?iujara enskribo en la germana kaj Esperanto, do en amba? miaj gepatraj lingvoj. Mi jam skribis pri komiksoj (en 2003 kaj 2005) kaj pri filmo (en 2010), plej ofte tamen (en 2004, 2006, 2007, 2008, 2009 kaj 2011) pri muzikalbumo – kaj anka? ?ifoje.

Die ganze Rezension / La tuta recenzo

Vi pensas ke vi estas filmstelulo

Unu plia jaro da blogado – sed hodia? ne estas tempo por rerigardo, sed skribi pri tre aktuala temo. Rogener Pavinski intencas produkti filmon pri la Kultura Esperanto-Festivalo (KEF) 2005. Kaj sufi?as relegi la serion da enskriboj, kiun mi verkis pri tiu aran?o, por scii, ke absolute indas fari tion kaj se entute eldoni filmon pri iu Esperanto-aran?o, tiam ?uste pri tiu KEF!

Sekve mi estas ege entuziasma pri la projekto “La Plejpleja Festivalo“. ?in eblas subteni tra indiegogo, TTT-ejo simila al kickstarter sed kun la eblo, doni monon anka? ekster Usono. Mi volonte donacis 100 USD. Fakte mi e? membri?is ?e Paypal nur pro tio!

Jam la varbofilmo alportas multegajn memorojn. Mi mem aperas dum kelkaj sekundoj en la publiko, proksimume je 6:07.

Alvoko al la projekto “La plejpleja festivalo”

Venu kaj estu mia fiero

Mia muzika taglibro ekzistas ekde na? jaroj. Beda?rinde ekde januaro denove regas longa pa?zo en ?i. Mi havas longan liston da temoj, sed ne trovas tempon a? koncentri?on por skribi.

Por hodia? mi denove elektis la temon U2. Mi ankora? memoras, ke mi a?etis la kompilon “La plej bonaj kantoj 1980 – 1990” en Catania fine de 1999, kiam mi studis tie. Anta? kelkaj monatoj mi trovis la dudiskan eldonon de tiu kompilo en vendejo por uzitaj diskoj. La dua disko enhavas b-flankojn (ne ?iujn, sed multajn el tiu tempo).

En mia menso restis precipe tri kantoj. ?iujn U2 ne mem verkis.

La unua estas “Dancing Barefoot”. Iel ?i pensigas min pri “alternativaj baladoj” kiel “Because The Night” de Patti Smith.

La dua estas “Everlasting Love”, kiun mi konas en la versioj de Sandra kaj de The Love Affair. La reludversio de U2 estas sen forta drumritmo, sed forta ritma gitaro. Tio substrekas la romantikecon de la kanto kaj la kantado (anka? la harmonia!) pli bone a?deblas. Mi pensas, ke tiel la kanto bonege kongruas al la repertuaro kaj sono de U2.

La tri estas “Unchained Melody”. Kia koincido, mi tute ne sciis, ke U2 iam reludis ?in! Kaj mi komparis la kanton jam al “Miss Sarajevo” pro la melankolieco kaj la frazo pri riveroj, kiuj fluas al la maro. Anka? tiu kanto sonas kiel tipa U2-kanto.

Cetere intertempe mi anka? trovis la dudiskan eldonon de “La plej bonaj kantoj 1990 – 2000”. Sed pri tiu mi skribu alian fojon.