Monataj arkivoj: Aprilo 2004

Vi kontaktu min per telefon’

Antaŭ preskaŭ unu jaro mi post longa hezitado aĉetis poŝtelefonon. La diskuto pri ili daŭre restas aktuala, ekz. kvarko skribis pri tio antaŭ kelkaj tagoj. Iam mi pensis, ke tiuj teknikaĵoj ĉefe servas al idiotoj kiel vana rimedo impresi homojn kaj kompensi sian realan malgravecon. Plie min nervis la publika telefonado en busoj kaj lokaj placoj, ofte farita en tre malafabla laŭteco kaj kun la kutimaj sensignifaj temoj.

Sed intertempe mi eltrovis, ke poŝtelefonoj havas sian veran utilon: Pli facilas kontakti unu la alian (ĝuste por tiuj, kiuj malofte uzas retpoŝton). Esti ekster la domo kaj sen komputilo atingebla ebligas pli multajn spontaneajn renkontiĝojn – kaj ĝuste tion mi en mia nuna situacio bezonas. Plej ofte cetere iu virino demandas ĉu mi ne havas liberan tempon dum vespero. Tial hodiaŭ la praktika utilo de poŝtelefonoj por mi estas senduba.

Pri mia antaŭa opinio mi pensas: Tekniko mem ne estas stulta – ĉefe dependas de la uzantoj. Se oni lasas novan teknikaĵon nur al la idiotoj, oni ne miru, se neniu trovas bonan uzeblon por ĝi.

Unu grava afero por mi estis libera elekto de la sonorila melodio. Ekde unu jaro mi de tempo al tempo vane provis ŝarĝi de la interreto kelkajn MIDI-dosierojn al mia telefoneto. Sed hodiaŭ finfine funkciis – Dio scias, kial nur nun.

Jen kion mi elektis:
– “LeChuck Theme” de “The Secret of Monkey Island”
– “LeChuck Theme (alternative version)” de “The Secret of Monkey Island”
– “Duke 3D Title Theme” de “Duke Nukem 3D”
– iu muzikaĵo el “X-Wing”
– (por elprovi) “Video killed the radio star” kaj “Friends” de www.siemensinfo.de

Fakte la transformado de MIDI al la SI3-formato (aŭ la kvalito de la poŝtelefona sintezilo) forte ŝanĝis la kvaliton de la dosieroj. Precipe “Duke 3D” suferis pro tio; ĝi kaj la “Monkey Island”-melodioj estas iom mallaŭtaj. “Video killed the radio star” sonas ege aĉe, dum “Friends” konvinkas. Sed plej surprize ĝuste la “X-Wing”-muziko, kiu ne taŭgas kiel alarma melodio, konservis sian bonan sonon.

Mi traserĉos mian sonarkivon kaj elprovos plurajn MIDI-dosierojn (kaj kelkajn sonojn en la VOC/WAV-formato). Jes, mi ŝategas esti durkapa individuo kiu insistas pri vere propra melodio!

Viaj lipoj estas plenaj je veneno

Krom monotona hiphopo el Usono kaj anglalingve kantantaj Germanoj, la plej granda hodiaŭa muzika malsano konsistas el aĉaj novaj versioj de origine brilaj kantoj. Ĉar arta kvalito aŭ originaleco ne gravas por la muzikindustrio, tiuj novaj surbendigoj estas tiom amase luditaj, ke multaj homoj ne (plu) konas la originalon.

Fifama ekzemplo estas “I’ll be missing you” el la jaro 1998, ridinda kopiaĉo de la majstra “Every breath you take” de The Police. Mi tiam iom sarkasme komentis, ke tio eble estas la venĝo de la nigruloj kontraŭ la blankuloj: Ĉar la blankuloj antaŭ jardekoj ŝtelis rokenrolon de ili, nun siavice ili devas detrui blankulan popmuzikon.

Lastatempe tamen tiu fenomeno aperas amase, sen ke troviĝas iu Usona influo en ĝi: Teknoversioj kun terura virina kantaĉado de “Heaven” (origine de Bryan Adams), “Beds are burning” (de Midnight Oil), Eye of the tiger (de Survivor) kaj kiel trista kulmino “Poison” de Alice Cooper! Verŝajne la respondeculoj iam laboris kiel karceraj torturistoj, sed ŝanĝis sian profesion por terorigi eĉ pli multajn homojn ol antaŭe. Ĉu ne eblus ie kondamni tiajn agojn kiel “sonan kruelecon” aŭ “krimon kontraŭ la muziko”? Aŭskultante tiujn pseŭdomuzikajn katastrofojn, ŝajnas ridinde ke la Eŭropanoj taksas sian kontinenton “pli kultura” ol Usono. Kulturan nivelon oni montras ne tiom per siaj radikoj, sed precipe per sia konsumo!

Mi jam delonge volis skribi pri tio, sed ĉiam atendis/antaŭtimis plian novan version de iu el miaj ŝategataj kantoj. Hieraŭ mi aŭdis hiphopan remikson de “Sympathy for the devil” de Rolling Stones. Damne, tio vere estas pli ol mi povas elteni. Nur la “Poison”-versio ankoraŭ pli aĉas.

La hodiaŭan “aktualan muzikon” de Ĵomart kaj Nataŝa mi elektis speciale por mia bona amiko Holger Boos. Li certe komprenos kial… Cetere eblas elŝuti la kanton kiel “Jen estas 30” kiel MP3-dosieron.

Kion sova?a besto faras en zoologia ?ardeno?

Antaŭhieraŭ mi bonege dormis, sed hieraŭnokte min turmentis premsonĝo. Zombioj (jes, tiu vorto ankoraŭ ne estas oficiala) konkeris la tutan mondon, kaj mi spektis kiel ili mordis/mortigis/zombiigis la lastajn vivantajn homojn. Plej strange cetere, ke mi relative frue vidis la malbonan finon, kie la lasta postrestanta ĉefa heroo estas kaptita de liaj intertempe transformitaj (eks)amikoj. Post mi ankoraŭ devis elteni vidi kiel pluraj el ili, unu post la alia, estis infektitaj. Tiuj scenoj evidente servis kiel klarigo por la posta ŝoka fino. Mi ne ofte bone memoras sonĝojn, sed tiun mi certe ne tiom facile forgesos. Taŭgus por filmo, kun tiom artaj elementoj kiel reiro en la rakontita tempo kaj spektado el propra perspektivo, ne el la okuloj de iu karaktero.

La premsonĝo estis klare inspirita de “Dawn of the dead“, kies originalon mi parte vidis antaŭ jaroj kaj pri kies nova versio mi legis kaj aŭdis dum la pasintaj tagoj. Plie kulpas verŝajne la musoj, kiuj en la domo de miaj gepatroj (kie mi estis) daŭre bruetas dum la nokto, kio iel timigas min en la mallumo. Sonas kvazaŭ ili estus eĉ en mia ĉambro… mi devos rekontroli, ĉu vere ne plu ekzistas ia traireblo por ili el la spaco inter la muroj.

Por ne fini la rakontadon pri hororaj aferoj: Hieraŭ kaj hodiaŭ mi estis ĉe la dentokuracisto. Sed kontraŭe al tio, kion mi regule aŭdas, ĉifoje ŝi tre kontente laŭdis min pro mia bona kunlaboro (dentoflegado), kion mi tute ne atendintus. Nun mi povas esti vere feliĉa, ĉar mi denove alfrontis unu grandan timon. Kaj plie tiu resanigado de la dentoj estis sur mia projektolisto por 2004. Denove unu konstanto en mia vivo ŝanĝita, ha!

Por vere montri min kiel heroo, mi survoje hejmen savis du majoskarabojn, kiuj kuŝis sur la vojo kun siaj gamboj ĉielen. Kompreneble tiuj skaraboj damaĝigas arbojn kaj plantojn, sed mi ligas belan naturon kaj memoron de infaneco al ili. Kaj ili iom memorigas min pri mia frato, ĉar lia naskiĝtago estas en majo.

Post tiom multa rakontado pri mia ordinara tago, mi menciu ion gravan: Ekde nun mia muziko haveblas ĉe nova adreso! CNET, kiu aĉetis mp3.com fine de la pasinta jaro, permesas al artistoj nun enretigi sian muzikon denove (maksimume 50 megabajtojn). Mia adreso estas www.download.com/kunar. Nuntempe mi nur metis unu kanton tien, sed iom post iom iĝos pli. La MP3-dosieroj havas pli altan kutimon ol antaŭe (192 kpbs anstataŭ 128). Tio instigas min publikigi kelkajn malnovajn kantojn en refarita versio ( = kun multe pli bona sono). Inter ili troviĝas ankaŭ “Till kaj Gunnar faras teknon”.

?iu nokto havas sian prezon

Sabate en Nordwalde vizitis feston kune kun amiko kaj pluraj el la kutimaj ĉarmulinoj. La muziko bedaŭrinde estis denove aĉa; malbona hiphopo kaj nerva tekno. Sed mi dancis kaj ŝercis kun la geamikoj kaj ricevis invitojn al du naskiĝtagaj festoj de belulinoj. Kial do mi plendu?

La malbona muziko inspiris kaj motivigis min pluprilabori miajn elektronikajn projektojn. Certe ne temas pri la plej bonaj kantoj de la mondo, sed ili sendube pli bonas ol tiu kaĉo, kiun mi devis elteni dum la semajnfino. Foje negativaj spertoj povas kaŭzi bonan aferon…

Ekde nun pretas versio 1.9 de mia kantokolekto. Mi nur aldonis “Bluaj fragoj” de Merlin kaj “Konko” de Kajto, sed plie verkis informajn tekstojn kiuj estas bezonataj por publike havebla versio. Eble jam la sekvan monaton mi povos prezenti ion…

Nun en la reto videblas la unuaj IJF-fotoj (sen indiko de la fotinto). Mi ne trovis min sur iu ajn foto, sed ne gravas.

Vivo estas paca tie

la post-IJF-aj muzikaj novaĵoj:

– Laurent Burgbacher, Sviso kiu ludis dum la IJF plufoje kun la Dana duopo “Junas kaj pli junas”, sendis al mi surbendigon de “Grava“. Mi kantas kaj gitaras kaj li tamburas. Nu, la MP3-dosiero ne estas tre laŭta kaj mi ne eksterordinare bone muzikas, sed tamen estas interesa aŭskulti sin mem. Mi ŝatus havi pli ofte tiajn surbendigojn por pritaksi mian kantadon/muzikadon kaj pliboniĝi.

– DĴ Nucki (burĝe: Marc Steßgen) antaŭ dek jaroj instigis min mem iĝi DĴ. Ni ofte jam kune faris skeĉojn dum la internaciaj vesperoj de renkontiĝoj, kaj dum la IJF ni kune kantis karaokee, nome “Go West” de Pet Shop Boys kaj “In the ghetto” de Elvis Presley. Sed ni iom ŝanĝis la tekston, tiel primokante la IJFn. Ĉe “Go West” mi enmetis IS-varbadon en la lastajn refrenojn, kaj ĉe “In the ghetto” ni kantis “Toskana” anstataŭ “Chicago” (kiu konas la tekston, komprenos la ŝercon) kaj “Abetone – hej, ho!” post ĉiu “in the ghetto”. Hm, eble ne estas novaĵo, sed mi ankoraŭ volis skribi pri tio.

Pasko ne nur estas la plej alta festo de la kristanoj, por katoliko ĝi ankaŭ signifas la finon de la fastotempo” (aŭ “Karesmo“). Inter karnevalo kaj pasko oni rezignu pri alkoholo kaj dolĉaĵoj. Kiel infano mi ĉiam faris tion, sed kiel studento mi preskaŭ neniam atentis pri tio, ĉar dum la fastotempo estis miaj ekzamenoj, kaj mi bezonis ĉokoladon por rapide senstreĉigi min. Sed pasint- kaj ĉijare mi denove fastis, tamen ne pro religiaj, sed pro personaj kialoj. Pasintjare mi volis scii, ĉu mi entute sukcesus fari tion, kaj jes funkciis. Ĉijare mi volis eltrovi, ĉu mi ne estus tute alia sen miaj ŝatataj dolĉaĵoj kaj almenaŭ en etaj dozoj estimata alkoholo. La stranga rezulto: Mi preskaŭ tute ne havis problemon rezigni pri ambaŭ – kaj male, mi sentis min eĉ pli mem ol kutime. Fakte tio estas la vera celo de fastado – eltrovi, kio vere gravas en la vivo kaj tiel trovi al si mem.

?i jam tiris vin multe tro for

Lastatempe mi ne trovis la tempon por skribi, ĉar okazis multaj aferoj samtempe, pri kiuj indas skribi. Jen la eterna dilemo de taglibremuloj!

Jen eta elekto de la novaĵoj koncize:

laboro

Mi nun havas tuttagan postenon. La hieraŭa kulmino konsistis el vizito de sr-ino Fischer, federacia ministrino de Nordrejn-Vestfalio. Jen eta artikolo (en la germana): ministrino pri sano vizitis infanklinikon

muziko

Mi aŭdis novajn kantojn de Éric L. (initials dc), grandparte muzike interesa, sed lingve ankoraŭ plibonigenda laboro. Li certe estos gajno por Esperantujo rilate al la muzika kvalito, sed ĉu esperantistoj entute rimarkos kaj honoros tion?

De Flo mi scias, ke pluraj diskoj de aliaj artistoj estas aŭ preskaŭ finitaj, aŭ farataj aŭ eĉ freŝe aperintaj. Kaj ankaŭ el Finnlando atingis min interesaj informoj (kiujn mi eble rajtas publikigi jam nun, kaj pro tio plie silentas).

Mia propra muzika aktiveco stagnas. Je unua rigardo mankas tempo, sed reale estas volo. Mi simple ne plu atendas grandajn sukcesojn kiel vera muzikisto en Esperantujo. Nur la kantokolekto daŭre ricevas mian atenton. Sed restas almenaŭ unu recenzo verkenda ankoraŭ… Mi ŝatus reeki la verkadon de samplobazita muziko, sed ĉiu lastatempa provo montris montaron da obstakloj. Iel mankas inspiro (aŭ la nervoj, alfronti la problemojn).

privata vivo

Mi ne plu sukcesas fiksi iun ajn komunan aktivecon kun amikoj. Tio iom ĝenas min, ĉar mi atendis ke tio ŝanĝiĝus post mia studado. Aliflanke mi plej agrable travivis du spontaneajn renkontojn dum la pasintaj tagoj: Dimanĉe mia fratino kaj mia bofrato venis dum la posttagmezo al mia loĝejo, kaj marde amikino el Nordwalde vizitis min kaj poste ni iris kinejen. Laŭ mia impreso, mi simple alkutimiĝu al tio, ke mi apenaŭ planas mian liberan tempon. En Catania (Sicilio) tio ja ankaŭ bonege funkciis kaj mi tre ĝuis tion!

Mi dormas iom tro malmulte. Kulpas komputila ludo. Ĝi retenas min fari pli senchavajn aferojn kun sukcesoj en la reala mondo. Sed almenaŭ mi eĉ post pasko ne plu manĝis multajn dolĉaĵojn kaj ankaŭ ne trinkis multajn alkoholaĵojn, do almenaŭ drogokonsumado en tiuj du kampoj atingis agrable malaltan nivelon.