Afiŝoj kun etikedo ‘ting tings’

Tio ne estas mia nomo

lundo 23 Novembro 2009

“Tio ne estas mia nomo!” krias la kantistino de The Ting Tings. Mi tre ŝatas tion. Tamen ankaŭ al mi okazas, ke mi intermiksas artistojn pro similaj nomoj. Jen tri ekzemploj:

Gorillaz – Artic Monkees
Mando Diao – Manu Chao
Silvio Pozzoli – Joe Pizzulo

Pri la unua: Nu, ambaŭ havas simiajn nomojn…
Pri la dua: Ial mi ĉiam atendis proksiman muzikstilon pro la simila nomo.
Pri la tria: Ambaŭ faris sintezilan popmuzikon en la 1980aj jaroj.