Jam meze de aprilo mi finfine aĉetis la trian albumon de Coldplay, kiu nomiĝas “X & Y”. Ekzistas kelkaj grupoj, kies aktivecon mi sekvas kaj ĉe kiuj mi ekas etan serion. Ekzemple mi aĉetis ĉiujn disketojn de la dua Freundeskreis-albumo “Esperanto” en 1999/2000. Simile mi ja akiris ĉiujn kvar disketojn de la dua Klee-albumo dum la pasintaj du jaroj.
Mi nur unufoje aŭskultis “X & Y” kaj mi longe hezitis, ĉu jam skribi pri ĝi aŭ ne. Ankoraŭ daŭros ĝis kiam venos kompleta recenzo. Tial mi volas redoni mian unuan impreson nun.
Laŭ ekstera aspekto la albumo kongruas al la antaŭaj. Ekzemple oni uzis la saman tiparon, kio tre plaĉas al mi. Tio kreas rekonefekton kaj bonas por seria kolektado. Iom tio ankaŭ la impreson, ke oni ne uzis tiun tiparon hazarde, sed intence. Mi ĝojas, kiam homoj atentas pri etaj detaloj.
Sed samtempe ankaŭ denove mankas la tekstoj en la KD-libreto. Tion mi tute malŝatas. Verŝajne oni volas ŝpari kostojn per tio. Sed kial oni tiam foruzas multajn paĝojn por fotoj? Se la tekstoj gravas, ili estas presindaj, se ne – kial oni entute verkas ilin?
Entute la kompaktdisko enhavas 13 kantojn. La lasta estas ne menciita sur la ekstera titollisto. Ankaŭ tion mi ne komprenas.
Diversaj gastmuzikistoj aperas sur la albumo. Iu gitaristo ludas (aŭ temas pri samplaĵo de li). La grupo uzis sintezilojn de Brian Eno, kiu ja estas – kune kun William Orbit – ŝajne la plej grava ambjento-artisto. La laboron de Brian Eno mi kompreneble plej bone konas de la U2-albumo “All that you can’t leave behind“. Fine Coldplay ankaŭ metis partojn de la kanto “Computerliebe” de la famega grupo Kraftwerk en iun kanton. Tamen la gastmuzikistoj entute apenaŭ kreas iun diferencon en la sono.
Unuflanke tio rezultas en unueca, kongrua sono, do la sento de “unu albumo”, ne “manplena da kantoj” verkitaj hazarde je la sama tempo, sed kun la plej diversaj artistoj. Aliflanke mi demandasd min, por kio oni bezonas tiam la aliajn gasmuzikistojn entute.
Nenio elstaras aŭ vekas apartan intereson. Iom mankas la aldona spico, kiun mi atendas de pliaj muzikistoj.
Ĝis nun plej plaĉas mi “Speed of Sound”. Antaŭ la aĉetado de la disko, kiam mi la unuajn fojojn aŭskultis ĝin en la radio aŭ televido, ĝi ŝajnis malbona kopio de la tre sukcesa disketo “Clocks”. Kompare al la resto de la albumo, ĝi tamen plej eniras la orelon.
Tre malplaĉas al mi, ke la albumo estas kopiprotektita kaj krome enhavas severan averton kontraŭ kopiado de la enhavo. Kopiprotektado estas bankrotdeklaro de la muzikindustrio.
La ĝisnuna prijuĝo ne sonas tro pozitive. Sed mia bona amiko Holger memorigis min pri tio, ke ankaŭ la unuajn du albumojn de Coldplay oni devis aŭskulti kelkfoje antaŭ ol vere kapti ilian brilecon. Plie la grupo supozeble ne mem decidis pri la kopiprotektado. Tial mi ne fine prijuĝas “X & Y”. Muziko, kiu restas interesa longtempe, ofte bezonas iom da tempo por konvinki. Tion mi jam spertis ĉe kelkaj pecoj de mia granda muzikkolekto.
Mi anka? da?re opinias, ke la muzikindustrio stultas. Oni bezonas nur sidi?i en iu ajn buso a? stari?i ?e iu bushaltejo por vidi, kiom multe da homoj nuntempe havas ?iam ?e si mp3-ludigilon. Sed en la muzikovendejoj oni da?re provas vendi lumdiskojn kiel anta? multe da jaroj. Ke tiu merkata strategio devas fiaski, povas ja vidi blindulo kun lamulbastono.
la muzikindustrio
Mi konas la MP3-formaton ekde 1997. La muzikindustrio daŭre sekvas la strategion, persekuti MP3-kopiantojn. Intertempe oni eĉ preskaŭ komplete malpermesis ciferecan kopiadon de diskoj. Tiu agado do iĝas pli kaj pli skurila. Ankaŭ vendado de MP3-dosieroj kun limigita uzebla (maksimume 3 kopioj k.s.) celas en tiun direkton. Teknike tamen ne eblas limigi la homojn.
Necesas akcepti, ke pro MP3 kaj la interreto kompreneble vendiĝas unue malpli da diskoj. La uzantoj filtras laŭ alia maniero. Iun disketon, kiu post kelkaj semajnoj jam estas eksmoda, oni apenaŭ volas aĉeti. Bonan albumon oni daŭre ŝatas posedi ankaŭ fizike. La ĝisnuna firmaopolitiko, enspezi ĉefe per la disketoj, kiuj samtempe privarbas la albumon, ne plu funkcias. Tion oni rimarkas plej draste ĉe artistoj, kiuj nur produktas 1 bonan kaj 1 mezkvalitan disketon kaj krome metas en la albumon 8 plenigajn kantojn, kiuj neniun interesas.
Resonado: Kiam etaj princoj iras dormi « La vivo de Kunar