Monataj arkivoj: Majo 2007

En la tago, en la nokto

Daŭre mi trovas novajn Esperanto-videojn ĉe youtube. Nun oni atentigis min pri IS-video, kiu montras fotojn de la pasintaj du Internaciaj Seminarioj. En la malantaŭo eksonas la IS-kanto de Amplifiki!

La kreskanta kvanto de Esperanto-videoj pli kaj pli pravigas mian konton ĉe tiu TTT-ejo. La ludolisto “Esperanto-muziko” jam enhavas pli ol 40 kantojn.

Kiel mi jam menciis antaŭe, krom youtube ekzistas alia bonega fonto por popmuziko en la reto, nome la Vikipedio. Ĉe youtube eblas spekti la videojn, dum la Vikipedio informas detale pri artistoj, eldonaĵoj, kantoj kaj ajnaj ligoj al alia muziko. La plej bona filtro por nova muziko estas kutime miaj amikoj. Kiam mi kombinas ĉiujn tri fontojn, tiam mi povas tre rapide kaj profunde informiĝi pri muziko, kiu interesas min.

Dum festo en mia amikaro ĉirkaŭ dum pasko, DĴ Arafat denove surmetis muzikon. Pluraj kantoj kaptis mian atenton, Krom ekzemple reludversio de “Guns Of Brixton” de Die Toten Hosen, pluraj aktualaj kantoj kaptis mian atenton. Die Fantastischen Vier publikigis novan albumon, kies unua disketo “Ernten was wir säen” tre eniras la orelon. Alia kanto, kiu agrable surprizis min, estis popmuzikaĵo de Nelly Furtado. Unue mi aŭdis tiun nomon pro la Eŭropa piedpilka ĉampioneco en 2004, ĉar ŝi kantis la oficialan kanton aŭ la Germana televido uzis kanton de ŝi por la raportado. Poste ŝi publikigis kanton, kies muziko baziŝas sur la kanto “Tainted Love” de Soft Cell. Ĝis tiam nenio de ŝi estis plene konvinkinta min.

Sed “Say It Right” sonas kiel reludversio de kanto, kiu origine aperas en la 1980aj jaroj. Tia melankolio kaj rekta klara kantado kutime ne aperas en ritmenblusa muziko. Kompreneble la ritmo kaj la baso estas iom troigitaj – tipe por la t.n. “nigrula” muziko de tiu ĉi jardeko – sed ne povas ruinigi la kompletan impreson. Tutegale, kion mi ĝenerale opinias pri aktuala muziko, tiu ĉi disketo indas aĉeton.

Vivi en perfekta mondo

Ankaŭ ĉijare daŭriĝas tradicio, kiu ĝenas min jam delonge: Mi devas plani miajn somerajn feriojn, scias pri multaj interesaj Esperanto-renkontiĝoj kaj konstatas, ke pro tempaj kialoj verŝajne nur eblos vojaĝi al unu el ili! Por pligrandigi la tragedion, oni petis min DĴumi en la sekvaj aranĝoj:

  • Primitiva Renkontiĝo en Nederlando (16a ĝis 20a de majo 2007)
  • 20a IJS en Hungario (19a ĝis 25a de julio 2007)
  • Arta Lumo en Finnlando (27a de julio ĝis 1a de aŭgusto 2007)
  • FESTO en Francio (20a ĝis 27a de aŭgusto 2007)

Verŝajne mi eĉ devos nei ĉiujn ofertojn, ĉar mi intencas vojaĝi aliloken (sed ankoraŭ nenio certas). Precipe la maltrafo de la jubilea IJS malkontentigas min. Rilate al la DĴ-laboro kompreneble necesas resti realisma: La celo ne povas konsisti en tio, akcepti ĉiun oferton. Mi jam lernis antaŭ jaroj, ke atenta elekto tre helpas ne frustriĝi. Pli gravas bone DĴumi ol ofte DĴumi. Se oni plenumas sian taskon kaj distras la homojn, ili memoros tion ĉiel ajn. Ne necesas ke oni aperu ĉie.

Suno sunu, luno lunu

Vere urĝis, aĉeti plian KD-ujon. Fakte jam unu staris malplene en mia loĝejo ekde minimume tri jaroj. Eblis relative bone mezuri, ekde kiam tio okazis: El la antaŭaj du KD-ujoj, mi ricevis la unuan okaze de mia 27a naskiĝtago. La duan mi aĉetis dum la sama tempo, ĉar mi bezonis ambaŭ. Tiam mi pasintfoje ordigis mian KD-kolekton. (La aliajn kvar KD-ujojn, kiujn mi posedas ekde jaroj, mi ne pritraktu pli detale). Ĉiujn kompaktdiskojn, kiujn mi aĉetis ekde tiu tempo, mi metis laŭ kronologia ordo sur la plenan KD-ujon kaj, kiam la spaco tie estis elĉerpita, poste en la bretaro. La unuaj estis tri kompaktdiskoj el Rusio kaj poste pluraj hiphopaj disketoj. Tio estis komence de 2004. Sed la stako kreskis kaj kreskis kaj iam ne plu eblis preni kompaktdiskon, sen riski faligi dekojn da ili.

Nun mi finfine investis la penon por reordigi ĉion. Mi ne volis simple enŝtopi ĉion ie, sed krei ankaŭ ioman laŭstilan ordon. Tio vere postulis tempon! Kaj kompreneble kvar KD-ujoj kun po 60 lokoj ne perfekte kongruas al la diskaro. Sed almenaŭ mi povis samtempe iom plibonigi la ordon en la aliaj kvar pli malnovaj. Tamen la problemoj denove aperas ĉe la horizonto, ĉar jam estas foruzitaj 90% de la lokoj! Kaj la afero akriĝis, ĉar nun eĉa mia bretaro ne plu havas spacon por plia KD-ujo. Mi ne mirus, se mi post du aŭ tri monatoj devos denove komenci per la stakado.

Koro kaj animo

La muzikgrupo “Huey Lewis & The News” verŝajne estas plej konataj pro la kanto “The Power Of Love”. Kune kun alia kanto de la grupo, “Back In Time”, ĝi troviĝas sur la sonŝpuro de la filmo “Reen al la estonteco“. Tamen ekzistas aliaj tre aŭskultindaj verkoj de tiu grupo. Antaŭ kelkaj jaroj mi aĉetis kompaktdiskon kun la plej bonaj kantoj de Huey Lewis & The News. La muziko laŭ mi sonas kiel “rokmuziko kun popmuzika influo kaj blusaj elementoj”.

Kanto tre ŝatata de mi estas “Do You Believe In Love?”. Tre interese, ke la refrenon ne kantas Huey Lewis, la ĉefa kantisto, sed liaj akompanantoj.

La kanto “I Want A New Drug” sonas tre simile al la titola kanto el la filmo “Ghostbusters” de Ray Parker Jr. – ne hazarde. Kiam ne eblis akiri la uzorajtojn por la pli malnova kanto, oni simple verkis alian en tiu stilo. Cetere laŭ la (foje sintezila) baso aŭ bazaj melodioj ankaŭ aliaj kantoj de Huey Lewis & The News similas al la Ghostbusters-kanto, ekzemple “Workin’ For A Livin’ (live)”, “Small World (Part One)” kaj “Walking On A Thin Line”.

Batalisto kaj reĝo

Thy Majestie: 1066 Thy Majestie: Hastings 1066 Thy Majestie: Echoes Of War

Mein Musiktagebuch schreibe ich fast nur auf Esperanto, meiner zweiten Muttersprache. Als ich vor vier Jahren einen Eintrag auf Deutsch verfaßte, war das eine spontane Entscheidung bzw. dem rezensierten Werk geschuldet. Die Idee, das einmal pro Jahr zu machen, gefiel mir so gut, daß ich sie vor drei Jahren fortsetzte. Angeregt durch Freunde, die immer zweisprachig schreiben, gab es vor zwei Jahren direkt eine Esperanto-Übersetzung. So wie letztes Jahr geht es auch diesmal um eine CD von der Metalband Thy Majestie aus Sizilien.

Mian muzikan taglibron mi skribas preskaŭ nur en Esperanto, mia dua gepatra lingvo. Kiam mi verkis enskribon en la germana antaŭ kvar jaroj, tio estis spontanea decido resp. ŝuldita al la recenzita verko. La ideo, fari tion unufoje en la jaro, plaĉis al mi tiom multe, ke mi daŭrigis ĝin antaŭ tri jaroj. Instigita tra amikoj, kiuj ĉiam skribas dulingve, antaŭ du jaroj rekte haveblis Esperanto-traduko. Same kiel dum la pasinta jaro ĉifoje temas pri KD de la metalroka bando Thy Majestie el Sicilio.

Die ganze Rezension / La tuta recenzo

De la tegmentopintoj kriu tion

Plia jaro da interreta taglibro pri muziko estas ne nur bona tempo por rerigardi, kiel mi faris hieraŭ, sed ankaŭ bonvena okazo por senhonte festi sin mem. Tiun sintenon mi kaptis dum mia DĴ-kariero, sed mi lernis ĝian tutan utilon kaj plenan signifon komplete nur kiel oficiala Esperanto-aktivulo. Maldankemaj postenoj instruas tiun postvivoregulon nekredeble bone.

La 15an de marto, mi finis plian samplobazitan kanton. Estas tamen iomete speciala afero, ĉar mi ne kunmetis dekojn da samplaĵoj, sed kombinis unu samplaĵon kun si mem. Por kompreni tion, necesas scii ke sur multaj de miaj kompaktdiskoj kun muzika materialo troviĝas unu aŭ pluraj kompletaj kantoj en la WAV-formato. Jam komence de 2000, dum mia studado en Catania (Sicilio), mi tiel kreis plurajn demokantojn. Grandparte ili hodiaŭ estas forgeseblaj, krom unu teknokanto, kiu daŭre konvinkas min, kvankam mi faris nenion pli ol sonigi samplaĵon je kelkobla laŭteco. Mi neniam neis ke tio ne estas granda artista atingo. Sed aliflanke temas pri samplaĵoj, sendepende de tio, kion ili enhavas. Krome ne estas la plej freneza soneksperimento en la historio de muziko – oni pensu nur pri la silento de John Cage – kaj kial mi ne rajtas iri similan vojon?

Mia nova malnova kanto estas ĉirkaŭ unuminuta muzikpeco, kiu fascinis min ekde 2000. Origine ĝi troviĝis sur la disketo / komputila KD “Die Rote Zora”, kiun mi aĉetis en 1999. Tiu disko enhavas samplaĵojn por remiksi la titolan kanton de la fama infana serio (denove grava memoro el mia infaneco), sed interalie ankaŭ demoversion de la (tiam) plej nova eldono de la programo, kiun mi uzas por krei samplobazitan muzikon. Per la samplaĵoj de tiu demoversio mi kreis la originan version de mia unua acidĵaza kanto. Sed plie la disko enhavas du videojn, kiuj privarbas muzikprogramojn. Unu el ili estas por hejma studio kaj enhavas ĝuste tiun muzikaĵon, kiun mi ŝatas tiom multe.

En la video oni vidas junulon, kiu laboras per sia komputilo, kreante muzikon unuflanke, kaj arogantan rokgrupon, kiu malbone kondutas en reala studio aliflanke. Je la fino la anoj de la grupo ne povas pagi la altajn kostojn por la surbendigo, dum la junulo posedas sian verkon mem. Kvankam mi ne konsentas kun la mesaĝo de la varbado, nome ke muzika programo anstataŭas aŭ eĉ supertrafas profesian studion, mi ege ŝatas la videon pro la freneza rokgrupo kaj la rapida rokmuziko, kiuj ambaŭ kongruas unu kun la alia.

La MPEG-dosiero estas de la 13a de januaro 1999 kaj daŭras 50 sekundojn. La fino de la muziko estas evidente fortranĉita, ĉar ĝi estis elkonduka klavara solo, kiu ne gravas por la varbado. Sed kompleta muzika trako troviĝas sur disko kun rokmuzikaj samplaĵoj, kiun mi aĉetis fine de 1999. Kaj fine mi ricevis la muzikaĵon en la formo de WAV-dosiero sur KD de la profesia eldono de la muzika programo, kio permesas al mi komercon uzadon de ĝi. La nura sed decida ŝanĝo, kiun mi faris, estas ĝustigo de la laŭteco je la fino. Origine okazas mallaŭtiĝo je la lastaj sekundoj. Mi konstantigis la sonon, tiel ke oni aŭdas ĉion inkluzive la sintezilan elkondukon je la sama laŭteco.

La finan verkon mi nomis “Aroganteco helpas”. Mi pensas, ke tiu titolo estas trafe elektita pro pluraj kialoj menciitaj supre.

La rapida rokmuziko kun klavaroj pli similaj al elektronika muziko kompareblas almenaŭ al du aliaj verkoj: La kanto “Ready To Go” de Republica estas en la sama ĝenerala stilo. “Machete” de Moby ankaŭ iom similas al ĝi, precipe kaj plej evidente ĉe la klavaroj.

Kutime mi skribas dufoje jare pri retaj taglibroj, sed ĉifoje ne ekzistas io tre menciinda. La nura grava ŝanĝo por mi mem estas, ke mi ekde la 13a de aprilo ne plu estas membro de la traduka teamo de LiveJournal.

Fakte mi estis aŭtomate forigita el la grupo pro neaktiveco. Komence mi provis traduki la liston de oftaj vortoj, sed neniu alia membro de reagis. Reale do mi ne estas pli malaktiva ol la aliaj. Eble estas bedaŭrinde, ke tiu aktiveco stagnas. Aliflanke mi mem ĉiam havas pli multajn okupojn ol liberan tempon. Estis bone elprovi tion por mi, ĉar nun mi scias, ke mi ne povas garantii konstantan kunlaboron kaj tial prefere ne plu partoprenu.

Nun estas ĉi tie

Tempo pasas, kaj denove mia taglibro aĝas unu jaron pli. Decas denove skribi pri tre speciala muziko el mia vivo.

Al la memoroj de mia infaneco apartenas televida serio pri Robin Hood. Ĝin mi spektis meze de la 1980aj jaroj. La muziko restis ĉiam en mia menso.

Ĉirkaŭ 1998 mia bofrato aĉetis diskon kun “la plej bonaj kantoj” de Clannad. Tute surprize inter ili troviĝis la titola muziko de la serio! Mia bofrato tiam supozis ke tamen Clannad ne komponis la kompletan sonŝpuron. Sed kelkajn monatojn poste, mi trovis en la sama magazeno la oficialan sonŝpuron – de Clannad. Multaj kantoj sonis kiel mi memoris ilin dum pli ol dek jaroj. Kelkajn kantojn el tiu albumo, kiu cetere nomiĝas “Legend”, mi metis sur kompilon kun ambjenta kaj Irlanda muziko. Fakte la sonŝpuro havas ambaŭ kvalitojn. Kvankam kompreneble rimarkeblas la kreiĝodato de la muziko, precipe en la klavaroj, ĝi ne perdis sian belsonecon post pli ol du jardekoj.

Antaŭ kelkaj monatoj, mia frato aĉetis la kompletan DVD-kolekton de la serio. Entute oni produktis tri elsendarojn. La trian mi ankoraux ne spektis, sed pri la aliaj du jam eblas diri la jenon: En la unua jaro fakte eksonas nur kantoj de la sonŝpuro. En la dua jaro aldoniĝis kelkaj pliaj muzikaĵoj.

La “Robin Hood”-serio estas interese farita kaj daŭre tre spektinda. Sur la DVDj troviĝas dokumentaj filmoj pri la estiĝo de la serio, kadre de kiuj la verkintoj klarigas siajn ideojn. Interalie oni elektis junajn aktorojn kaj alcelis tre naturan aspekton.

La kulminon de tio sendube prezentas la natura beleco de la aktorino, kiu ludis Marian. Por konscii pri ŝia elstareco, sufiĉas konsideri, kiel oni en la hodiaŭa tempo ofte difinas “bela”, nome “forte ŝminkita kaj portanta malmultajn vestaĵojn”.

Ĉe la rakontoj rimarkeblas la multflankaj karakteroj. La malbonuloj ne estas simplaj aĉuloj, kiuj simple faras ĉiun krimon sen pripensi. Ili zorge sekvas siajn proprajn celojn, sed samtempe devas obei kaj timi pli altrangajn personojn, ekzemple reĝon kaj princon. Krome ili ofte malsamopinias pri tio, kion fari, ĉar ili okupas tute diversajn poziciojn.

Tio estas fakte la plej grava diferenco, kiun alportas spektado de la serio kiel plenkreskulo: Oni kapablas estimi tiujn fajnaĵojn. Kiel infano mi plej ŝatis Nasir, la saracenon. Li estas nigre vestita batalanto, kiu brile batalas per du glavoj kaj malmulte parolas – kvazaŭ klasika infana idolo. Nun min plej fascinas Will Scarlet, kiu devis spekti la murdiĝon de sia edzino kaj je la komenciĝo de la serio sidas en la malliberejo. Pro liaj spertoj, li estas tre amara, malmola viro. Kiel infano tio tute ne plaĉis al mi. Sed kiel plenkreskulo, tiu rolo ŝajnas al mi aparte homa kaj komprenebla.

Plia afero, kiu seniluziigis min en mia infaneco, estas Richard Leonkoro, kiu kutime aperas kiel forta reĝo, kiu revenas ĝustatempe por savi sian landon kaj siajn fidulojn. En la serio oni pentris alian bildon de li, kiu pli similas al la reala historio: Li estas la tipa potenculo, kiu kalkule uzas personojn por fortigi sian regadon kaj kiu aparte militemas. Tiu realisma portretado meritas apartan laŭdon.

Tria menciinda elemento estas la morto de Robin. Tion kaŭzis la simpla fakto, ke la ĉefa aktoro forlasis la serion. Kiel infano mi estis kompreneble tute ŝokita. Sed nun al mi plaĉas, kiel oni scenigis tion. Ne mankas elementoj de magio kaj mistero, sed eĉ la reprezentanto de pagana dio, “Herne, la ĉasisto”, estas vundebla.

Tiu Robin-Hood-serio tiom forte influis min, ke ekzemple la posta filmo de Kevin Costner, “Robin Hood – reĝo de la ŝtelistoj”, ne kapablis vere konvinki min. Sed nur nun post la respektado kaj la detalaj klarigoj mi povas diri, kial.

Robin Hood mi konas ankaŭ el pli malnova filmo, kie li loĝas kun siaj amikoj en kompareble agrabla arbaro. La memoroj al tiu filmo tamen estas tre palaj. Krome kompreneble ekzistas la Disney-versio el 1973, kiu estas multe pli amuza kaj por infanoj. La figuro Robin Hood ankaŭ aperas kiel kroma karaktero en la filmo “Ivanhoe” el la jaro 1952. Tiu lasta fakte apartenas al la gravaj verkoj, kiujn mi spektis kiel infano, same kiel la “Robin Hood”-serio el la 1980aj jaroj.

Lasu min vivi

Pro lastatempa intereso, mi denove atente reaŭskultis kaj komparis du kantojn. “Let Me Live” de Queen (albumo “Made In Heaven”) kaj “Sot këtu, nesër atje” de Elita 5 (albumo “Bardh e zi”). Fakte la dua estas pli malpli kopio de la unua. Sed la Albana grupo Elita 5 almenaŭ rekte mencias Queen kaj Freddy Mercury kiel fonton.

La Queen-kanto neniam tre plaĉis al mi pro tio, ke la tekstolinio “Won’t you take just another little piece of my heart” tro similas al la refreno de la famega Janis-Joplin-kanto “Take another little piece of my heart”. Foje pli konvinkas kopio de kopio. Ial la Albanoj faras tre simpatian impreson per sia referenco al la mondfama grupo.

Cetere ankaŭ la unua kanto, kiun ki konis de Elita 5 fine de 1998, enhavas elementon de alia verko. “Të pres” de la albumo “Nuk Jam Al Kapone” en la unuaj linioj de la strofo rekte kopias de “Big In Japan” de Alphaville. Tion mi tamen nur rimarkis, kiam oni rekte atentigis min pri tio.