Monataj arkivoj: Julio 2006

Antaŭ ol mi scias kiel ĝi sentigas

Jam meze de aprilo mi finfine aĉetis la trian albumon de Coldplay, kiu nomiĝas “X & Y”. Ekzistas kelkaj grupoj, kies aktivecon mi sekvas kaj ĉe kiuj mi ekas etan serion. Ekzemple mi aĉetis ĉiujn disketojn de la dua Freundeskreis-albumo “Esperanto” en 1999/2000. Simile mi ja akiris ĉiujn kvar disketojn de la dua Klee-albumo dum la pasintaj du jaroj.

Mi nur unufoje aŭskultis “X & Y” kaj mi longe hezitis, ĉu jam skribi pri ĝi aŭ ne. Ankoraŭ daŭros ĝis kiam venos kompleta recenzo. Tial mi volas redoni mian unuan impreson nun.

Laŭ ekstera aspekto la albumo kongruas al la antaŭaj. Ekzemple oni uzis la saman tiparon, kio tre plaĉas al mi. Tio kreas rekonefekton kaj bonas por seria kolektado. Iom tio ankaŭ la impreson, ke oni ne uzis tiun tiparon hazarde, sed intence. Mi ĝojas, kiam homoj atentas pri etaj detaloj.

Sed samtempe ankaŭ denove mankas la tekstoj en la KD-libreto. Tion mi tute malŝatas. Verŝajne oni volas ŝpari kostojn per tio. Sed kial oni tiam foruzas multajn paĝojn por fotoj? Se la tekstoj gravas, ili estas presindaj, se ne – kial oni entute verkas ilin?

Entute la kompaktdisko enhavas 13 kantojn. La lasta estas ne menciita sur la ekstera titollisto. Ankaŭ tion mi ne komprenas.

Diversaj gastmuzikistoj aperas sur la albumo. Iu gitaristo ludas (aŭ temas pri samplaĵo de li). La grupo uzis sintezilojn de Brian Eno, kiu ja estas – kune kun William Orbit – ŝajne la plej grava ambjento-artisto. La laboron de Brian Eno mi kompreneble plej bone konas de la U2-albumo “All that you can’t leave behind“. Fine Coldplay ankaŭ metis partojn de la kanto “Computerliebe” de la famega grupo Kraftwerk en iun kanton. Tamen la gastmuzikistoj entute apenaŭ kreas iun diferencon en la sono.

Unuflanke tio rezultas en unueca, kongrua sono, do la sento de “unu albumo”, ne “manplena da kantoj” verkitaj hazarde je la sama tempo, sed kun la plej diversaj artistoj. Aliflanke mi demandasd min, por kio oni bezonas tiam la aliajn gasmuzikistojn entute.

Nenio elstaras aŭ vekas apartan intereson. Iom mankas la aldona spico, kiun mi atendas de pliaj muzikistoj.

Ĝis nun plej plaĉas mi “Speed of Sound”. Antaŭ la aĉetado de la disko, kiam mi la unuajn fojojn aŭskultis ĝin en la radio aŭ televido, ĝi ŝajnis malbona kopio de la tre sukcesa disketo “Clocks”. Kompare al la resto de la albumo, ĝi tamen plej eniras la orelon.

Tre malplaĉas al mi, ke la albumo estas kopiprotektita kaj krome enhavas severan averton kontraŭ kopiado de la enhavo. Kopiprotektado estas bankrotdeklaro de la muzikindustrio.

La ĝisnuna prijuĝo ne sonas tro pozitive. Sed mia bona amiko Holger memorigis min pri tio, ke ankaŭ la unuajn du albumojn de Coldplay oni devis aŭskulti kelkfoje antaŭ ol vere kapti ilian brilecon. Plie la grupo supozeble ne mem decidis pri la kopiprotektado. Tial mi ne fine prijuĝas “X & Y”. Muziko, kiu restas interesa longtempe, ofte bezonas iom da tempo por konvinki. Tion mi jam spertis ĉe kelkaj pecoj de mia granda muzikkolekto.

Se la hom-maŝino venkos…

Chuck (amuzulo) memorigis min pri la interreta kompilo. Tiu projekto ja estis en dormanta stato dum sufiĉe da tempo. Fine de julio li vojaĝis al Usono. Tie li renkontis (aŭ renkontos) la homon, kiu eble povos eldoni la kompilon kiel kutiman kompaktdiskon.

Pro tio li demandis min, ĉu mi ankoraŭ havas la titolliston, pri kiu ni interkonsentis. Mi fakte ne memoris tion, sed pensis, ke mi nur estis preparinta unua proponon kaj alternativajn kantojn. Sed Chuck pravis: En mia retpoŝta arĥivo mi retrovis la titolliston, kiun mi estis tute forgesinta intertempe!

Por ke li kunprenu provekzempleron de la KD, mi sendis al li 3 MP3-dosierojn, kiuj ankoraŭ mankis al li por havi ĉiujn kantojn de la listo. Do ĝustatempe pretis la kompaktdisko kaj mi scivolemas, kio okazos al la projekto en la baldaŭa estonteco.

Ĉar dum la pasintaj du jaroj aperis sufiĉe multaj novaj albumoj en Esperantujo, mi kun iom da dubo redemandis lin, ĉu ne necesus denove anstataŭigi kelkajn kantojn. Mi antaŭtimis tion, ĉar tio postulus multan tempon.

Sed li simple respondis, ke la listo estas jam tute en ordo kaj ke la pli novajn kantojn eblus uzi por ebla dua volumo. En tiu pens- kaj agmaniero mi vidas certan kombinon de kvalitoj, kiu laŭ mi oftas ĉe Esperanto-parolantoj el Norda Ameriko: pozitiva, praktika kaj komerca pensado. Tion vere indas transpreni por Eŭropo.

Ĝi ne mensogas

Dum la laboro en la oficejo venis ideo por stulta kantoparodio al mi. Multaj kolegoj matene trinkas fortan kafon aŭ nigran teon. Kelkaj eĉ faras tion la tutan tagon. Multaj ĝuas kafon aŭ kolaon post la tagmanĝo por resti veka dum la digestofazo. Aliaj bezonas kafon por kapabli koncentriĝi (denove) jam antaŭe. Tiu intenca kaj amasa uzado de kofeinaj trinkaĵoj “por la plezuro”, “por postvivi la laborotagon”, “por ne malfortiĝi” ktp. laŭ mi iom similas al drogokonsumado.

Kiam mia bona amiko Holger festis sian naskiĝtagon, ni denove spektis la filmon “Starsky kaj Hutch“. Intertempe jam okazis du pliaj vizitoj ĉe li, sed mi bone memoras la matenan kafotrinkadon. La kanto “Cocaine” de Eric Clapton restis en mia menso.

Kompreneble tre facilis veni tiel al la kanto “kafein’“. La refrenon mi ŝanĝus de “She don’t lie” al “Estas ver’“. En la strofoj mi rakontus pri la ĉiutago, kiun nur eblas elteni per kafeino. Sed mi certas, ke tiu kantoideo estas tiom simpla, ke jam iu uzis ĝin – ekzemple Weird Al Yankovic, kiu ja regule parodias famajn kantojn. Ĉiel ajn, esperantlingva versio laŭ mia scio ankoraŭ ne ekzistas.

Kiam amo venas al la urbo

Kiam mi vizitis la trinkejon “Bullenkopp” kune kun amikoj meze de junio, unu amikino refoje laŭdis mian kompilon da malrapidaj kantoj, kiun mi estis donacinta al ŝi fine de 2004. Dum eksonis diversaj U2-kantoj, ŝi petis min kopii la diskon kun iliaj plej bonaj kantoj de 1980-1990. Mi promesis tion, sed kreis specialan version de tiu albumo.

  1. I Will Follow
  2. October
  3. New Year’s Day
  4. Sunday Bloody Sunday
  5. Two hearts beat as one
  6. ’40’
  7. Pride (In The Name Of Love)
  8. The Unforgettable Fire
  9. Bad
  10. With or without you
  11. I Still Haven’t Found What I’m Looking For
  12. Where the streets have no name
  13. Desire
  14. When Love Comes To Town
  15. Angel Of Harlem
  16. All I Want Is You
  17. Sweetest Thing (The Single Mix)
  18. New Year’s Day (single edit)

Mi ordigis la kantojn laŭ la albumoj, sur kiuj ili aperis. Plie mi aldonis du disketojn, kiuj origine venas de la “War”-albumo. Krome mi enmetis ankaŭ la albuman version de “New Year’s Day”, kiu estas pli bona. La disketan version de tiu kanto mi tamen metis al la fino, ĉar ĝi estas en pli bona sonkvalito ol tiu sur la origina albumo. Mi donis la rezulton al la amikino komence de julio okaze de ŝia translokiĝo al Münster. Ŝi ege ĝojis pri ĝi.

Ne lasu ĝin ene, se vi kredas ĝin

Intertempe mi tute hazarde trovis la rokmuzikan kanton el la 1990aj jaroj, kiu laŭ mi apartenas al la muziko de mia generacio sed kies nomon kaj artiston mi jam estis forgesinta. Ĝi nomiĝas “Inside” kaj estas de la grupo Stiltskin.

Ĉe la laboro iu ulo en la sama ĉambro ĉiam aŭskultas muzikon. Iun tagon fine de junio subite eksonis tiu kanto! Mi tuj petis lin diri al mi la titolon kaj muzikgrupon kaj kopii ĝin por mi.

La situacio memorigis min je tio, kiam antaŭ kelkaj jaroj mia tiama kunloĝanto Till aŭskultigis muzikon en sia ĉambro kaj subite eksonis kanto el la filmo “La nokto de aventuroj“, kiun mi estis serĉinta jam dum pli ol dek jaroj! Estis “Gimme Shelter” de The Rolling Stones. Simile granda estis la ĝojo, kiam mi trovis tra la interreto la kanton “You can run with us” de Lisa Lougheed el la serio “La procionoj” kaj la titolan muzikon de Sabre Rider.

Kion necesas scii pri “Inside”? Kial tiu kanto laŭ mi bone reprezentas la muzikon de la 1990aj jaroj? Dum tiu jardeko la ĝinzofirmao “levi’s” havis interesajn varbfilmojn kun memorinda muziko. La plej bona kanto laŭ mi estis “Inside”. Ĝi estis aktuala ĉirkaŭ 1994, do iom post Nirvana kaj unu jaro antaŭ The Offspring.

La filmeto estas nigrablanka. Unue aperas du junulinoj en vestaĵoj el la 19a jarcento. Dume eksonas ĥoro. Subite ili trovas pantalonon ĉe riverbordo. Tiam ili vidas la supran parton de bela viro, kiu banas sin, kaj eksonas laŭta rokgitaro. Kompreneble ili pensas, ke estas liaj pantalonoj. Tial ili estas duone ŝokitaj, duone fascinitaj, kiam li komencas eliri la riveron. Sed subite videblas, ke li daŭre portas sian ĝinzon – evidente ekzempleron de levi’s. Nu bone, sed al kiu apartenas tiu alia pantalono? Nun oni vidas maljunulon kun longa barbo, kiu banas en sia longa subpantalono. Dume eksonas melodio de elektra baso.

La filmo mem nek estas ege impresa nek la pinto de filmarto. Kio restigas ĝin en mia kapo, estas sendube la kanto uzita en ĝi. Mi tre ŝatas la tri diversajn elementojn – la ĥoron, la gitaron kaj la bason.

Preta por iri

Meze de junio mi foriris kun kelkaj amikoj al du trinkejoj en Münster. Unue ni trinkis koktelojn en la “Visages”. Je noktomezo ok el ni pluiris al la “Bullenkopp” Ni estis kvar viroj kaj kvar virinoj – kaj neniu tiatempe havis partneron! Tamen neniu sentis sin devigata, flirti. Tio tre kontribuis al la etoso de libereco. ĉiuj bonege amuziĝis. Ni dancis kaj kantis kiel frenezuloj.

Tiuokaze mi aĉskultis la unuan fojon la originan version de “Ich liebe Dich” de la grupo “Clowns und Helden”. Estas sufiĉe plata ŝlagrokanto. Antaŭe mi nur konis la reludversion, kiu aperas en “Meister der Musik, Teil 2” de J.B.O. Laŭdire ĝi venas de la metalroka grupo “Sodom”, kaj fakte la kantisto de tiu grupo vere kantas ĝin! Post tiu sperto mi multe pli altestimas la rezulton ol antaŭe.

La sekvan tagon kelkaj personoj el mia amikaro denove renkontiĝis okaze de la naskiĝtago de unu el ni. DĴ Arafat donacis tre interesan memkompilitan kompaktdiskon, kiu interalie enhavis la muzikon de “Piratoj de la Kariboj – La Malbeno de la Nigra Perlo“, sed ankaŭ la muzikon de “The Secret of Monkey Island” ludita de “Press Play on Tape”. Mi tuj rekonis ĝin!

Krome DĴ Arafat denove impresis min per sia fajna muzikgusto. Li surmetis alian kompaktdiskon, sur kiu li estis kompilinta rokmuzikon el la 1990aj jaroj. Estis tiom nekredeble por mi, ĉar mi mem jam ekde kelkaj jaroj pripensas, fari la samon. Kaj kvazaŭ tio ne sufiĉus, la granda parto de la kantoj estis la sama, kiun ankaŭ mi elektus por tia KD. Mi nepre devas ekhavi ekzempleron de tiu kompaktdisko.

Mi babilis kun DĴ Arafat kaj ni konsentis, ke sur tia KD aperas kantoj, kiuj siatempe estis brilaj, sed intertempe forgesitaj kaj ne plu aŭskultigitaj, sed kiuj eble post kelkaj jaroj denove rikoltos atenton. Nun estas la tempo por montri al la homoj la bonan rokmuzikon el la 1990aj jaroj – antaŭ ol iu modo rilate al tio komenciĝas. Kiom bone, renkonti homon, kiu samopinias pri tiaj aferoj!

Unu ekzemplo por remalkovrinda muziko estas “Ready To Go” de “Republica” (ne “Republic” el Hungario). Tiu grupo havis kelkajn grandajn sukcesojn meze de la 1990aj, sed mi poste aŭdis nenion plu pri ili. Unu ebla kanto, pri kiu mi pensis por tia kompilo, sed kiu ne aperas sur la KD, estas “Paranoid” de Garbage. Similstilan kanton de Björk, kiun DĴ Arafat elektis, mi rekonis, sed ne estis sciinta, de kiu ĝi estis.

Reale mi tamen rimarkis nur la mankon de unu kanto. Mi ne plu memoras la nomon de la kanto nek la artiston, nur ke ĝi aperis en varbfilmo por Levi’s-pantalonoj ĉirkaŭ 1994. Mi demandis DĴ Afarat pri ĝi kaj li estis sufiĉe optimisma, ke eblas eltrovi, pri kiu kanto temas.

Nova freŝa paĝ’

Finfine mi realigis mian intencon, havi paĝon ĉe musicexpress.com.br . Ekde fine de junio ekzistas la adresoj www.musicexpress.com.br/kunar kaj www.musicexpress.com.br/kunar_eo.

Jen kion necesis prepari: La plej grava afero estas la muziko mem. Estas bezonataj minimume tri kantoj je albumo. Mi iom cerbumis, kiujn elekti de mia albumo “Diskoteko internacia“. Kiuj laŭ mi estas plej interesaj ankaŭ unuope?

Kompreneble la unua estas “Till kaj Gunnar faras teknon“. Ĝi estas la nura, kiu enhavas esperantlingvajn voĉojn, kaj mi volis ja aperi en la Esperanto-kategorio. Krome la kanto iĝis tre konata dum la jaroj kaj kvazaŭ klasikaĵo de mi.

La dua estas “Klara blua akvo (Catania discopub mix) !“. Pri tiu peco mi ricevis multajn laŭdojn dum la jaroj en kaj ekster Esperantujo. Plie mi mem taksas ĝin esti unu el miaj plej bonaj kantoj. Jam kiam mi la unuan fojon aŭskultis la samplaĵojn, mi sciis, ke el tio eblas fari grandegan kanton.

Pri la tria mi nur sciis, ke ĝi estu unu el la acidĵazaj kantoj. Je la fino mi decidis uzi “Somero en la suda urbo“, ĉar mi pripensis, remiksi la aliajn du, kaj ne volis publikigi “nefinan” version, kiun supertrafus posta reverkado. Cetere mi komplete refaris la kanton el alternativaj versioj de la samplaĵoj. Tiu versio do estas tute nova kaj aperis sole en la interreto. La du elektronikajn pecojn mi jam estis refarinta por la kompaktdisko en 2003. Por la nova paĝo, mi rekompilis la MP3-dosierojn el la WAV-dosieroj kaj aldonis novajn etikedojn.

Kiel artistan bildon mi uzis la foton, kiu montras min kisata de du Italaj belulinoj. Ĝi jam troviĝas ekde 1997 en la reto. Tamen por tiu ĉi okazo mi decidis fari novan skanigon de la foto. La kvalito de la rezulto multe pli plaĉis al mi ol tiu la malnova versio.

Mi ankaŭ refaris la kovrilbildon de la KD per Ulead. Demoversion de tiu programo mi uzis por verki titolajn ilustraĵojn por unu demoalbumo. Sed por “Diskoteko internacia” mi ne plu havis Ulead, tiel ke mi elektis demoversion de konkurenca programo, kies uzo tamen estis multe pli komplika por mi. Intertempe mi akiris plenan version de Ulead. Je mia agrabla surprizo, ĝi kapablas reuzi la dosierojn de la alia programo. Mi ankaŭ mem faris la etajn versiojn de la KD-kovrila bildo kaj la artista foto.

La informoj pri la kantoj kaj la albumo parte jam ekzistis, alian parton mi verkis tute nove. Por mi gravis, ke ĉio kongruu al la ĝenerala stilo de la priskriboj ĉe musicexpress.com.br . Tial mi tralegis la paĝojn de pluraj aliaj Esperanto-artistoj. Samtempe mi volis doni ĉiujn interesajn detalinformojn. Unufraza priskribo por ĉiu kanto estis aparta defio!

La nura elemento, kiu estis preskaŭ senŝanĝe reuzita, estas la artista teksto. Fakte mi longe cerbumis pri tute nova teksto, kiu prezentu mian muzikan aktivecon. Kolektinte plurajn artistajn priskribojn el diversaj fontoj, mi provis skribi ion novan per ili, sed ne vidis vojon, kiel sukcesi en tio. Je la fino Flávio Fonseca simple tradukis la malnovan tekston, kiun mi estis verkinta en 1999 por mp3.com . Tiel li forprenis la ŝarĝon de mi, fari malfacilegan decidon. Kaj krome ja eblas iam poste &#349,anĝi la tekston, se mi ankoraŭ skribas ion pli bonan.

Mi vere ĝojas pri la bonega laboro de Flávio Fonseca. Mi eĉ aperis en la novaĵoj de musicexpress.com.br !

Mi legis pri ĝi en mia komputilo

Tra mia patro kaj tra Flo de Vinilkosmo mi eksciis pri nova, tre interesa projekto: Prepariĝas DVD kun la titolo “Esperanto elektronike“. La listo de la alcelita enhavo legeblas ĉe la TTT-ejo de la projekto. La dezirata materialo similas al tiu de pluraj komputilaj kompaktdiskoj, kiujn diversaj organizoj aŭ unuopuloj provis eldoni aŭ (kelkfoje) vere realigis eldoni.

Ial mi ĉifoje estas sufiĉe optimisma, ke la projekto iĝos sukcesa. Eble tion kaŭzas, ke oni kontaktas la ĝustajn homojn sufiĉe frue. Krome antaŭmendoj estas kolektitaj amase, tiel ke oni almenaŭ ne produktas stokon kiu restos grandparte dum jardekoj forgesita en la propra kelo. Plie oni tuj akceptis proponojn por plibonigo, kiujn faris mia patro. Tio montras kunlaboremon.

Eble ankaŭ grave influas mian prijuĝon la fakto, ke Peter Balász prizorgas la preparojn. Li ja jam transprenis la filmadon dum la IS kaj tiel postlasis tre pozitivan impreson ĉe mi.

Peter (tra Flo) sendis al mi kontrakton por permesi la uzadon de mia kanto “Till kaj Gunnar faras teknon” sur la DVD. Tio plifortigis mian opinion, ke la projekto estas bone farita, ĉar oni insistis pri tiu skriba permeso pro juraj kialoj.

Nura kritikpunkto miaflanke estas, ke oni ne donis konfirmon al mi pri la ĝustatempa alveno de la kontrakto ĉe E@I. Ankaŭ la (evidente ne plu aktuala) listo de la kontribuantoj ne indikas, kiu jam sendis ion. Tie eblus ankoraŭ plibonigi la informfluon.

Sed mi ricevis laŭdon de Flo, ke mi ofertas kelkajn kantojn nur en la reto. Kiu pensintus, ke mia frua teknokanto iam tiom famigus min?

Kaj ĉion, kion mi devis scii, mi aŭdis en mia radio

Post unumonata paŭzo, estas denove tempo por skribi. Ekzistas sufiĉe da temoj kaj kromas okazas kelkaj aferoj en mia vivo, tiel ke materialo ne mankas, nur tempo, kiel kutime.

Intertempe mi eltrovis, ke ekzistas plia reta radio en Esperanto. Ĝi nomiĝas “Junula Radio Internacia” kaj jam uzis kelkajn de miaj kantoj:

  1. “Klara blua akvo” aperis en la unua (jri1) kaj la dua (jri2) elsendo.
  2. “Konsilo por la vivo” aperis en la dua elsendo (jri2).
  3. Krome oni uzis “Till kaj Gunnar faras teknon” en jri8.
  4. “Mortal Combat” eksonis en jri9.

Mi ĝojas, ke mi denove povas kontribui per mia muziko. Retaj radioj evidente estas interesa ŝanco por muzikistoj.