Monataj arkivoj: Februaro 2004

Estis bela tago, bela tago – ne lasu ?in foriri

Kalendara notindaĵo: Hodiaŭ estas tago kiu okazas malofte, eĉ ne ĉiun kvaran jaron. Pro tio, ke la jaro daŭras ne ekzakte 365,25 tagojn, sed iom malpli, oni ellasas la aldonan tagon dum jaroj kun duobla nulo en la finaj du ciferoj. Aliflanke tio estus iom tro malmulte, kaj tial la 29a de februaro ekzistas en ĉiu kvara jaro kun duobla nulo, do ekzemple en 2000. La restantan diferencon inter “vere pasinta tempo” kaj “kalendare fiksita tempo” oni forigas haltigante la atoman horloĝon foje dum unu sekundo.

Du muzikaj novaĵoj:
Ralph Glomp, la ŝlagrokantisto el Hamburgo, petis min traduki kantotekston por li. Post liaj du lastaj albumoj, kiujn mi cetere recenzis, li planas eldoni novan KDn dum pasko aŭ plej malfrue pentekosto. Ĉar bona traduko kutime postulas multan tempon kaj ĉar mi jam havas plurajn aliajn grandajn projektojn, mi afable rezignis pri la tasko proponita. Ralph Glomp responde aldonis, ke eĉ se ne nun, li ĝojus, se mi iam alifoje tradukos kanton por li.

Ekde nun pretas versio 1.7 de mia kantaro. Temas pri 107 kantoj, novaj estas “Solege en la nokt'” (La Kuracistoj) kaj “Pasportserva bluso” de Duncan C. Thomson.

Laste kaj plej interese laŭ mi: Judit, la junulino kiu festis sian naskiĝtagon antaŭ unu semajno, enretigis la fotojn de sia festo: Ĉe http://www.rettet-dem-oe.de/geburtstag/ rigardeblas ĉirkaŭ 100 bildoj, sur kelkaj el ili videblas tre belaj knabinoj. La ĉeestintaj esperantistoj (mia frato Harald, Till, Holger kaj Igor) certe konfirmos mian impreson pri ili. La jenaj ĉarmulinoj tiom plibonhumurigis min dum la pasintaj monatoj!

Mi volas subentiri la murojn, kiuj ene min tenas

La hodiaŭan tagon mi neniam forgesos. Foje en la vivo, unu certa dato ricevas nekredeble gravan, pozitivan signifon. Ĝis nun, la 27a de decembro 1999 estis la plej bona tago de mia vivo, nome tiu, kiu alportis la plej ekstreman ŝanĝon al pli bono. Verŝajne la hodiaŭa tago ne iĝos nova rekordo tiurilate, sed tamen plej memorinda, atingante almenaŭ la honorindan duan rangon.

La pasintaj monatoj por mi signifis “revenon al mi mem“, sed ankaŭ “komencon de io nova, nekonata“. Tiom bonan socian pozicion mi ne plu havis ekde mia bazlerneja tempo, kaj tiom multan liberecon neniam antaŭe. Mi akiris la trankvilecon kaj harmonion, kiun mi tiom longe serĉis. Tiel mi denove povas esti, kia mi volas esti; kaj mi rimarkis, ke mi foje eĉ supertrafas miajn optimismajn esperojn! Mi povas ŝanĝi mian vivon. Eksperimente mi eltrovis, ke mi povas esti tute alia ol mi pensis, ke mi devus esti. Tielmaniere mi sukcesis liberigi min de multaj pensaj kaj agaj limigoj, kiuj ĝis nun regis min.

Kun la ĝojo pri la evolueblo kaj bona stato de mia vivo, tamen revenis pli malnova, nefinita afero al mia kapo kaj koro. Tio ne estas mirinde: Kiam io ŝanĝiĝas al pli bono, tiam pli facile videblas, kio daŭre restas same malbona. Post la liberigo de multaj ĉenoj, des pli evidentas la postrestantaj. Sen la ĝenaj aktualaj problemoj kaj tiuj de la pasintaj jaroj, denove rimarkeblis unu tre malnova, nesolvita, kiu loĝis dum multaj jaroj en la profundo de mia animo.

Por pluiri antaŭen kaj por vere repaciĝi kun mi mem, mi devis alfronti ĝin. Hodiaŭ mi rompis la katenon, kiu tiom longe retenis min. Sentiĝis kiel finfine repagi malnovajn ŝuldojn al mi mem, dum oni post tiom multaj jaroj ne atendintus, ke tio ankoraŭ okazus. Ekde hodiaŭ, unu afero, kiu longe turmentis min, povas finfine aparteni al la pasinteco, ĉar tiu lasta eta detalo, kiu postrestis de la plej nigra ĉapitro de mia vivo, nun estas forigita. Finmalaperas la bildo de 13- aŭ 14-jara facile vundigebla kaj timema knabo, kaj firmiĝas tiu de plenkreskulo, kiu certe ne estas ege kuraĝa aŭ tre forta, sed kiu ne plu bezonas forkuri de si mem aŭ kaŝi sian vivhistorion.

Laŭ mi, la plej malfacilaj bataloj ne estas tiuj realaj kontraŭ aliaj personoj, sed tiuj, kiuj okazas en la kapo. Kaj sia plej terura malamiko (aŭ kontraŭulo – dependas de la vidpunkto) oni ĉiam estas mem, ĉar ĉiujn aliajn eblus mortigi, tiel ke ili estus for, sed tiu unu ne nur dum la tuta vivo restas, sed eĉ daŭre akompanas onin ĉien ajn. Tial la plej grandaj venkoj ne estas tiuj, kiujn oni akiras super aliaj personoj en korpaj bataloj. Tiaj venkoj estas tute malplenaj kaj nenionvalidaj, kompare al la plej alta venko, nome la venko super si mem.

Vespere mi aŭskultis miajn plej ŝatatajn rok- kaj popkantojn kaj laŭte kunkantis. Kaj la unuan fojon ankaŭ tiuj kun iom melankolia karaktero ne havis malbonan kromguston.

Se la cerbo volas

Mia verŝajne plej lasta projekto por la Germana Esperanto-Junularo estas la verkado de Esperanto-kulturbroŝuro. Mi jam finis la tekston antaŭ monatoj, kaj nun Benno Frauchiger de JES pretigis la unuan korektendan versio. Kelkajn etajn erarojn kaj plibonigendajn detalojn mi jam rimarkis, sed krom tio mia unua impreso estas tre pozitiva. Kiom agrabla surprizo ke tiu projekto post monatoj da atendado kaj stagno tamen atingis tian staton! Se la broŝuro vere presiĝos (mi daŭre restu plu dubema – mi jam tro ofte havis negativajn spertojn!), tiam tio estos digna verko por fini mian aktivulan “karieron” en la junulara movado. Finfine Esperanto-muziko ricevos la pozicion en informado, kiun ĝi meritas.

Personecaj testoj (“Kiu XY vi estas?”) tre popularas inter posedantoj de retaj taglibroj. Lastatempe mi ekkonis plurajn interesajn tra sonjaaa, kiu regule publikigis la rezultojn. Mi iom hezitas fari same, ĉar plej ofte ili ne ŝajnas al mi tiom interesaj por aliaj personoj. Sed jen amuza escepto…

Kial mi estas kaj ne estas Sudafriko

?u mi ?iam devas esti sola?

Sabate okazis la festo, ?ar unu de la ?armaj junulinoj el mia amikaro i?is 18-jara. Ho, kia festo! Kiel specialaj gastoj ne nur kunvenis Holger kaj Till, sed anka? Igor el Paderborn. Do la esperantistoj pli kaj pli invadas Nordwalde. Kaj krom pluraj viraj amikoj, ?eestis praktike ?iuj belulinoj, kiujn mi ekkonis dum la pasintaj ok monatoj. Mi e? riskis perdi mian koron al unu… tre dan?era afero. La? mia sperto, amo plej ofte ne estas feli?a, kaj tial preska? ?iam alportas nur suferon. Mi estas tro delikata ulo, kiel mi hodia? refoje konstatis. Mi tiom alkutimi?is al tio, ke Germanaj virinoj ne konsideras min kiel eblan koramikon, ke ajnaj malaj signaloj de atraktiva junulino (kiujn mi, repensante la aferon, certe nur miskomprenis) tute surprizis min. Tio ?etis min el mia komforta mensa kaj emocia stabileco al stato de kompleta konfuzi?o pri miaj sentoj kaj celoj.

Dum la semajnfino, mi a?skultis kune kun miaj amikoj Holger kaj Till la unuan albumon de Chicane, nome “Far from the maddening crouds”. ?is nun mi ne mem havis ?in. Hiera? mi do tuj kaptis la okazon mendi ?in kaj hodia? ?i jam alvenis. La? la unuopaj titoloj, mi preferas la duan albumon “Behind the sun”, sed kiel entuta verko, la unua pli konvinkas min. Nun mi ankora? devas kompari ?in al la “Chicane Chilled”-KD, pri kiu mi jam antaŭe skribis kaj kiu enhavas aliajn versiojn de “Far from the maddening crowds”-kantoj.

Miaj haroj bezonas tondadon. Mi kutime atendas ?irka? tri monatojn, ?ar tiel la diferenco inter la anta?a stato kaj la rezulto estas tiom granda. Unufoje mi tamen preferis e? pli drastan pa?on. Anta? ekzakte kvar jaroj, do la 24an de februaro 2000, mi iris al hartondisto en Catania (Sicilio). Italaj hartondistoj, la? mia persona anta?ju?o kreita de tiu sperto, pli bone ol avera?e konas sian profesion. Tial dum mia posta tempo en Paderborn mi ?iam iris al Itala hartondisto.

Vi restas mia forto, mia plezuro, mia doloro

Lastatempe mi vidis multajn filmojn. Plej menciinda el ili estas “Minority Report“. Ĝi memorigas min pri “Memento“, kiun mi menciis en pli frua enskribo, kaj “Strange Days“, kiu menciiĝis poste en alia enskribo. Kvankam en la varbado por “Minority Report” la akcento estas sur la bataloj kaj ĉasoj, reale tiuj scenoj ne konsistigas la centran parton de la filmo. La vera temo estas tre progreskritikema kaj filozofa. Heroo, kiu unue estas fidema servanto de sistemo, sed poste ekdubas pri ĝi; la individua libereco, kiu venkas super la antaŭvidita sorto; la humaneco, kiu rekonkeras la kapojn kaj korojn de homoj en mondo regata de tekniko: Jen temoj, kiuj vere interesas kaj tuŝas min. “Minority Report” cetere baziĝas sur rakonto verkita de Philipp K. Dick, same kiel “Total Recall” kaj “Blade Runner“.

Vendrede miaj du bonegaj amikoj Holger kaj Till venis al Nordwalde. Nekredeble sed la unuan fojon post mia 20a naskiĝtago ni ĉiuj tri renkontiĝis ĉe mi hejme! (La lastan fojon, ke ni revidis unu la alian, estis tamen antaŭ nur du semajnoj, dum la Revelido-tago en Dortmund.)

Sabate posttagmeze ni kune renkontis kelkajn el la junulinoj. Dum ni babilis, unu plurfoje surmetis la saman kanton, nome “Kiss from a rose” de Seal. Tre romantika amkanto, simila al “More than words” de Extreme; iom ŝajnas al mi miksaĵo inter “Fields of gold” de Sting (la same “varma”, gaja sono), kaj “Scarborough Fair” de Simon & Garfunkel (duvoĉa kantado, almenaŭ parte). Krom la amuzo, kiun tiu daŭra aŭskultigado de “Kiss from a rose” kaŭzis, mi ĝojis ke tiaj kantoj tutŝajne plaĉas al virinoj ankaŭ pli junaj ol mi. Dum la pasintaj jaroj, mi ofte kantis tiajn verkojn por virinoj, kaj ili ĉiam tre ĝojis, precipe, kiam temis pri sia gepatra lingvo. Sed ekde mia loĝado en Nordwalde, mi apenaŭ faris tion, kaj pasintan sabaton mi rimarkis, ke tio mankas al mi. Kiel la mondo rimarku la avantaĝojn kaj agrablaĵojn de mia mola flanko, se ne tielmaniere?

Mi forlasas la nokton

La kvintagan taglibran paŭzon kunkaŭzis, ke mi pli ofte vidis la jam ofte menciitajn junulinojn. Dum la pasintsabata festo, ili estis iom sovaĝaj kaj tre ĉarmaj. Marde mi vespermanĝis kun la Esperanto-kursanoj de mia frato, inkluzive tri knabinoj. Ĵaŭde – okaze de karnevalo – estis festo ĉe amiko, kie mi revidis multajn el ili. Kaj mi jam troviĝas sojle de la sekva festo…

Tio iom prokrastigas mian finfinan translokiĝon al Münster. Pasintan sabaton mia bofrato tre helpis min transporti mian liton kaj la plej gravajn aferojn (ĉefe mian KD-kolekton) al mia nova loĝejo, kiu nun, freŝe renovigite, aspektas tute bone.

Krom diversaj etaj aferoj kaj miaj vestaĵoj, ankoraŭ restas mia komputilo kaj unu seĝego en Nordwalde. Ilin mi volas transporti la sekvan semajnon kun la helpo de mia frato.

Rekompense mi instalis kaj refunkciigis por li la malnovan ludon “Tyrian”, kiun mia frato ŝerce nomas “Thymian” (timiano). En tiu komputila ludo, oni stiras spacoŝipon kiu detruu ĉiujn malamikojn. Simpla principo sed ege bone realigita. Ni ludis ĝin antaŭ dek jaroj kune; ĝi havas elstaran duopan ludmodon.

Mi rimarkis ke ĉe elektronikaj artistoj ĝuste tiuj plaĉas al mi, kiuj ja havas internacian kaj amasan sukceson, sed samtempe estas konataj kiel “specialaj”, ne tro dependantaj de aktualaj modegoj kaj pli koncentritaj je propra vojo. Al tiu kategorio apartenas The Prodigy, Fatboy Slim kaj Chicane. Marde mi aĉetis la albumon “Play” de Moby, kiun same eblas aligi al tiu rondo, sed de kiu mi ĝis nun ne havis ajnan KDn! Fakte Moby komence de la 1990aj jaroj faris teknon, sed poste tra ambjento kaj roko venis al pli mola, leĝera stilo. “Play” el la jaro 1999 enhavas kelkajn verkojn, kiuj memorigas pri Fatboy Slim, unu pli teknoecan, plurajn triphopajn, diversajn, kiuj similas al “Chicane” kaj multajn pli malrapidajn, trankvilajn. Precipe tiujn mi momente plej ŝatas (“Porcelain” kaj “Inside”).

Da?re la samaj kanta?oj validas

Malbona muziko dum festoj ŝajne estas internacia problemo. my_lode skribis pri tio antaŭ kelkaj tagoj, uzante frazojn kiuj povus rekte veni de mi (krom ke ili origine estas en la angla):
“Homoj ĉi tie ne scias kiel kompili KDjn. Mi pensas ke se mi respondecus pri festo, mi povus dancigi ĉiujn ene de minutoj kaj teni ilin en tiu stato dum horoj. Mi malamas iri al festoj kun enuigaj DĴj kiuj nur surmetas malbone miksitan hiphopon sen iu melodio kaj sen ritma vario.”

Jam dufoje mi skribe fiksis similajn impresojn, nome antaŭ tri monatoj kaj antaŭ unu monato. Fakte mi konsilis al my_lode iĝi DĴ. Ŝi mem kompilas KDjn laŭ certaj temoj (ekz. “muziko el Svedio“), kio estas tre digna komenco.

Kaj jes, mi sukcesis konverti la PSM-muzikdosieron el One must fall 2097 unue al S3M kaj poste al MP3. La konsiloj de la estro de X-BoT’s OMF Universe estis tre fruktodonaj. Nur ĝenas min ke mia rezulto havas alian tonaltecon ol la de li transformitaj dosieroj. Eble mi rekonvertu de la S3M-formato per alia programo; li skribis ke Modplug, kiun mi uzis, plej verŝajne kulpas pri la diversa tonalteco. Ĉiukaze jam nun indas noti tion kiel “sukcesan projekton” por tiu ĉi jaro. Ekzistas apenaŭ io pli bela ol aŭskulti muzikon de “kulta” komputila ludo, precipe kiam temas pri tiom altkvalita verko kaj malrapida elektronika peco.

El la multaj retaj artikoloj, kiujn mi ĉiutage legas, elstaras “Sterki kaj sterki konstante” de Sten Johansson, kiu jam ekde monatoj legeblas en “Libera Folio” kaj nun krome aperis en la februara numero de “La Ondo de Esperanto“. Ĝin mi opinias esti unu de la malmultaj longdaŭre legindaj kaj diskutindaj kontribuoj pri la movado. Tio ne signifas, ke mi 100%e konsentus kun Sten Johansson (tiam ĝi ne estus “diskutinda”, sed “nediskutinda”), sed li prezentas siajn ideojn en konciza formo kaj kun pli modera vortumado ol la kutimaj “movadaj ideologoj”.

eltiraĵoj kaj komentoj

Sed mi estas mem kulpanto de ?i tiu rezultat’

Laŭ superstiĉo, vendredo la 13a estas dato de malbonŝanco. Por ne iĝi viktimoj de la malbona influo, kiun tiu tago laŭdire havas, multaj provas eviti la atenditan malbonŝancon. Ekzistas tamen alia recepto, kiu same bone funkcias, sed kiun apenaŭ iu krom mi praktikas: Mi intence altiras la malbonon, tiel ke ĝi ne plu estas malbonŝanco, sed propra kulpo.

En reta taglibro, garantitan malbonon alportas laŭ mi ĉefe du temoj: io ajn pri la movado kaj polemikoj. (Kelkaj dirus, ke tio efektive estas nur unu temo – jen la unua polemika frazo!) Elekti malnovan temon kaj ne fini la enskribon ĝustatempe (tiel ke ĝi aperos nur tagojn poste) garantias kroman malbonon.

Forpeli la diablon per Baal-Zebubo

Amikoj restas, dum revoj preterpasas

Hieraŭ tute surprize alvokis min Marc Steßgen, mia iam DĴ-instruisto kaj -idolo. Li ekde preskaŭ unu jaro loĝas en Italio kaj nun transprenis la taskon organizi la programon de la Internacia Junularo Festivalo (IJF). La organizantoj jam rete petis pri helpo kaj demandis min, ĉu mi ne volas kontribui al la ĉijara temo, nome muziko. Eĉ koncerton de “La Kuracistoj” ili volis, sed mi jam diris ke unue necesus priparoli tion kun la aliaj grupanoj. Intertempe mi jam scias, ke nia basisto ne havas tempon, do ĉiukaze ne eblas. Kaj mi sentas, ke “La Kuracistoj” bezonas refreŝigan paŭzon – mi mem jam profitas el tio, mense kaj korpe.

Mi ankaŭ rifuzis la proponon de Marc, duope transpreni unu vesperan programeron (karaokeadon, kantodivenado k.s.). Unufoje post jaroj mi ŝatus denove veturi al IJF sen granda pr(obl)emo pro io ajn. Sed mi konsentis fari prelegon pri Esperanto-muziko. Estos nur eta krompeno, ĉar mi ĉiukaze jam la 11an de marto faros la saman por la Esperanto-Societo de Münster. Verŝajne mi devos reverki grandan parton kaj preni novajn muzikajn ekzemplojn, ĉar alikaze homoj tro enuos. Sed ekzistas sufiĉe multaj subtemoj, kiuj apenaŭ estas traktataj.

Serĉante la adreson de la IJF (kiu tamen estas konstanta), mi trovis interesan bildon en la TTT-ejo de la Itala Esperanto-Federacio: Ĝi montras junan Italan belulinon kaj min dum la IJF 2000 en Venecio. Fakte mia plej bona IJF kaj unu de miaj plej bonaj Esperanto-renkontiĝoj. Eta kulmino en mia vivo. (Ekzistas pli granda versio de la bildo sur la Itala paĝo pri Esperanto-kursoj.)

Kaj via tuta mono ne a?etos plian minuton

Hieraŭ skribita kaj jam ne plu aktuala: La listo de miaj hiphopo-disketoj. Hodiaŭ mi aĉetis tri pliajn:

– Die Fantastischen Vier: Sie ist weg
– Die Fantastischen Vier: Nur in Deinem Kopf
– Fettes Brot: Jein

La unuan kaj trian mi uzis en mia kompilo de germanlingva muziko, do vere estis tempo por akiri ilin sur KD.

La alia bela novaĵo: “One must fall 2097” funkcias sur mia komputilo kun muziko! Fakte mi eltrovis ke mia malnova provversio havas problemojn, sed ne la fina versio 2.1. Do mi povas aŭskulti miajn preferatajn titolojn (per eta truko, nome renomado de la muzikdosieroj).

Sed hieraŭ vespere, kiam mi ankoraŭ ne sciis ke funkcios, mi serĉis eblan solvon por tio en la reto… kaj trovis tra surfado kelkajn tre interesajn adresojn. Jen mia vojaĝo tra la reto:

listo de TTT-adresoj