Arkivo por Aprilo 2011

Vi ĉiam vivas vian vivon

mardo 26 Aprilo 2011

Jam ekde kelkaj jaroj mi filozofiumas pri tio, kiuj kantoj el la 1990aj jaroj rerigardante tamen ne estis tiom malbonaj. Kion mi aparte ne ŝatis en tiu jardeko, estis hiphopaj reludversioj de blankula popmuziko. Tamen ekzistas esceptoj, eĉ se ili estas tiom bonaj kiom la originaloj. Unu reludversio, kiu lastatempe eksonas denove en mia kapo, estas “Owner Of A Lonely Heart” de 2 Ruff, origine de Yes.

2 Ruff – Owner Of A Lonely Heart (1998)

Kompreneble la hiphopa versio neniel atingas la nivelon de la originalo. Sed hiphopo en la 1990aj jaroj ne estis ĝenerale malbona, eĉ inverse: Ĝuste tiam verkiĝis kantoj kiel “I Have Peace (On My Mind) de Strike, kiu ankaŭ samplis blankulan muzikon.

Via amo daŭre metas min pli alten

lundo 25 Aprilo 2011

Jam ekde jaroj mi volis legi la libron “La senco de fraŭlino Smilla por neĝo” de Peter Høeg. Mi jam konis la filmon kaj parton de la aŭskultaĵo en la radio. Antaŭ iom da tempo mi trovis la libron en publika libroŝranko en mia urbo Münster. Kvankam ĝi estas sufiĉe longa, la rakontostilo ĉiam invitis min al plulegado. La fakto, ke mi jam sciis, kio estas la mistero malantaŭ ĉio kaj kiel la rakonto finiĝas, tute ne malhelpis. Eĉ inverse, por mi estis tre agrable, percepti kiel la unuopaj spuroj kolektiĝis kaj iom post iom helpis malkaŝi la grandan bildon.

Dum kelkaj okazoj, ankaŭ muziko ludas gravan rolon. Unu spertulo mencias la ĵazo-muzikistojn Stan Getz, Miles Davis kaj [Louis] Armstrong. Sur kasedo eksonas “There Must Be An Angel” de Eurhythmics.

Sed la ŝlosila figuro unufoje estas la ĵaztrumpetisto Roy Louber. Laŭ la libro, proksimume en 1964 li ludis kvarfoje kun la John-Coltrane-kvaropo. Tiu krome konsistis el McCoy Tyner (piano), Jimmy Garrison (baso) kaj Elvin Jones (drumo). Kiam Jones estis en la malliberejo, lin anstataŭis Roy Haynes. La grava kanto, pro kiu la heroino serĉas la trumpetiston, nomiĝas “Mr. PC” aŭ “Mister Paul Chambers”.

Tiuj kvin muzikistoj estas realaj, same la kvaropo! Roy Louber tamen estas invento. Mi trovis paĝon en la ĉeĥa, kiu pritraktas la malantaŭon de la romano kaj mencias la ĵazon.

Tempo por la blinduloj por vidi

dimanĉo 24 Aprilo 2011

Denove pasko alvenis, kaj denove mi eltenis pli ol 40 tagojn sen alkoholo kaj dolĉaĵoj. Ĉijare estis nekredeble facile, plenumi tion. Mi mem miras pri tio. Sed endas rakonti ankoraŭ ion alian:

Kiel mi hieraŭ jam promesis, hodiaŭ mi skribos pri la koncerto de Imaad Wasif. Li aspektis iomete timige, kun tre longaj nigraj haroj, serioza vizaĝo kaj maldikaj gamboj. Sed la koncerto kvazaŭ forblovis min… Triopo en nigraj vestoj ludis, kio iomete pensigis min pri Tito & Tarantula. La peza roka stilo tamen pensigis min pri Rage Against The Machine. La membroj de la grupo Spokes, kiu antaŭe koncertis, estis same ravitaj kiel mi kaj dancetis.

Poste mi aĉetis du diskojn “Strange Hexes” kaj “The Voidist”, fakte en tranombrita speciala eldono, t-ĉemizon. Iom mirige post spektado de la bando, ĝi estas blanka (same kiel alia, kiu montras kvazaŭ antikvajn Epiptajn birdojn/homojn). Sed ĝi montras dancantajn skeletojn kaj la nomon de la artisto en fraktura tiparo. Tre taŭga vesto por porti ĝin dum festoj kun peza (metalroka) muziko kaj samtempe distingiĝi de la aliaj per tio, ke oni ne portas nigran ĉemizon!

La vespero entute estis absolute brila. Laŭ la etoso, ĝi jam nun estas forta kandidato por la “plej bona koncerta vespero en 2011″ kaj malfacilos supertrafi tion.

Imaad Wasif: Priestess
- tiu kanto bone redonas la tipan stilon de la koncerto

Imaad Wasif: Her Sorcery
- pli trankvila kanto, kiu tamen tuj eniris mian orelon

En la varmo de la sun’

sabato 23 Aprilo 2011

Daŭre validas mia promeso al mi mem, minimume unufoje dum la semajno eliri. Pasintan fojon mi vizitis la kinejon. Merkrede denove estis tempo por koncerto. Fakte jam pasis preskaŭ monato ekde la pasinta koncerto – kio nur okazis al mi, ke mi faris tiom longan paŭzon?

Allogis min plian fojon la ejo Gleis 22. La ĉefa artisto de la vespero estis Imaad Wasif, interalie dumtempa gitaristo de laYeah Yeah Yeahs. Sed pri li mi skribu morgaŭ pli detale.

La Brita antaŭgrupo nomiĝas Spokes kaj estis anoncita kiel “la respondo al Arcade Fire”. Tiun mi ne konas, kvankam ĝi tre famiĝis lastatempe. Por mi la sono plej similis al Coldplay. Melankolia rokmuziko kun violono, tio vere kaptis mian atenton. La komenco jam estis forta kaj tre surprize, la grupo tenis tiun altan nivelon dum la tuta koncerto. Mi estas alkutimigita al tio, ke oni komencas iomete pli modere kaj iom post iom fortiĝas. Estis tre simpatia bando – post la koncerto mi ankoraŭ longe babilis kun la membroj. Aparte menciindas la ĉarma violonistino/kantistino. Refoje montriĝis, ke natura beleco ĉiam plej impresas min. Mi aĉetis la albumon “Everyone I Ever Met” kaj ankaŭ blankan t-ĉemizon kun strigo sur ĝi. Nekredeble, ke tio nur estis la antaŭa koncerto antaŭ la “granda” artisto de la vespero!

Spokes: 3, 4, 5

Spokes: Torn Up In Praise

Estus bone, ke homo estu mortigita por la popolo

vendredo 22 Aprilo 2011

Hodiaŭ estas la Granda vendredo (aŭ sankta vendredo). En la kristana muziko (almenaŭ ĉe la katolikoj) troviĝas verkoj, kiuj nomiĝas pasiono. Ili pritraktas la morton de Jesuo Kristo. Hodiaŭ mi aŭskultis surbendigon de ĥoro, kiun oni faris en preĝejo en Münster. Interese, ke unu kinejo montras filmigon de la pasiono. Tiu ĉi tago estas okazo por esti trankvila kaj pripensema.

Mi sonĝas ion bonan

ĵaŭdo 21 Aprilo 2011

Ĉu mi vere ne antaŭe skribis pri Zucchero Fornaciari, la Itala muzkisto? Unu de liaj kantoj troviĝas sur mia kompilo de muziko por malrapida para dancado. La interesa afero estas, ke laŭ la sama melodio li kantas du kantojn kun diversaj tekstoj! Unu versio estas en la itala, la alia en la angla:

Zucchero Fornaciari: Il volo (live)

Zucchero Fornaciari: My Love (live)

Origine la anglalingva kanto kaptis mian atenton en 1996. Ĝin li kantas kun iomete blusa voĉo. Sed la teksto en la itala, kiun li kantas per klara, melodia voĉo, poste pli impresis min. Tamen ĝis hodiaŭ tre plaĉas al mi, ke la du tekstoj funkcias – kaj estas sufiĉe diversaj rilate al la enhavo.

Komence de 1997 Esperanto-amiko kaj mi iomete stultumis. Tiel venis la ideo, verki Esperanto-tekston por la kanto! Tio iĝis mia unua esperantlingva kantoteksto, “IS en Traben-Trarbach” (post “IS en Germanio”), per kiu mi varbis por la Internacia Seminario 1997/98 kaj poste por kelkaj aliaj. Dum diversaj okazoj mi prezentis ĝin sursceneje. El hodiaŭa vidpunkto la teksto ne plu konvinkas min; necesas pli multaj rimoj kaj la misakcentadon de “IS” ĝuste en la refreno mi ne ŝatas. Tamen ĝi restas en bona memoro – tiam mi komencis havi fortajn ligojn al Italujo kaj ĝenerale, rerigardante estis bonegaj jaroj en Esperantujo.

Kien ni kuras?

merkredo 20 Aprilo 2011

Kien ni kuras? Tion mi demandas min ĉiam denove ekde preskaŭ jaro. “Where are we runnin’?”, agrable roka kanto de Lenny Kravitz, en Germanujo estis sufiĉe populara. Almenaŭ mi ofte aŭdis ĝin en la radio. Tamen ĝi venas de albumo ne tro sukcesa, kompare al la aliaj verkoj de tiu artisto. Kiu komprenu la amasan guston? Same kiel Message In A Bottle de The Police, la forta ritmo kaj la malkontenteco esprimita bonege kongruas al mia ĝenerala humuro. Kaj li iomete kantas pri la devo, esti preta 24 horojn tage, 7 tagojn semajne. Dum oni hastas sen paŭzo, oni facile perdas la superrigaron pri tio, kien oni entute kuras. Kaj kien mi kuras, mi vere ne scias nuntempe.

Bezonatas du koroj nur por teni amon

mardo 19 Aprilo 2011

La filmo True Romance baziĝas sur la unua scenaro, kiun Quentin Tarantino finverkis. Post lia granda sukceso kiel aŭtoro kaj reĝisoro de “Reservoir Dogs”, liaj pli malnovaj verkoj ricevis atenton.

Ekzistas DVD-eldono de True Romance kun tri (!) diversaj aŭdokomentoj por la kompleta filmo kaj pliaj por partoj. Mi bezonis longege por spekti kaj aŭskulti ĉion.

Kutime Tarantino estas sufiĉe insistema pri la ĝusta muziko por siaj filmoj kaj li ankaŭ notis en la scenaro, kiun kanton oni uzu kiam. Tamen je la fino elektiĝis alia muziko ol tiu dezirita de Quentin Tarantino, kun la escepto de “A Little Bitty Tear” de Burl Ives.

Unu elektronika peco, tekno kun tre malluma sono, ekzemple forte memorigas min pri la muziko de Mortal Kombat. Je la fino eksonas Elvis-stila muziko de Chris Isaak. Laŭ la titolo, ĝi tamen pensigas al U2 kaj ties kanto Two Hearts Beat As One.

Chris Isaak: Two Hearts

Estas ĉio decidita por ni

lundo 18 Aprilo 2011

Ĉiun semajnon mi daŭrigas mian promeson por la nova jaro, almenaŭ unufoje eliri. Antaŭ semajno mi spektis la filmon “Sucker Punch”. Ĉifoje mi denove spektis filmon. Fakte gravis, ke ĝin montris unu el la du malgrandaj kinejoj de mia urbo Münster. Aliokaze mi estus pensinta, ke “Ĉio, kion ni devis doni” estas celita al la granda amaso. Eble la partopreno de Keira Knightley misgvidis min.

Estas sciencfikcia filmo kun simila temo kiel “La insulo” kun Ewan McGregor (kia koincido, ke ambaŭ aktoroj aperis en epizodo de Stelaj Militoj!).

La filmo impresis min plurmaniere: Unue, dum la scenoj en la pasinteco, la infanoj ne ĝenas. Tio estas ege malofta en filmo. Due, la filmo ne vetas je tio, ke oni ne scias, kio okazas. Oni povas tute bone anticipe scii, pri kio temas. Trie, la filmo ne dependas de tio, ke oni ne divenas la finon. Mi jam antaŭe bone imagis, kia estos la fino, kaj pravis. Sed tio neniel ruinigis la viziton de la kinejo. Kvare, la filmo fokusiĝas je la rakonto, ne je la aktoroj. Per malmulto ĝi rakontas – kaj ĝuste tio estas la ŝanco de “malgranda” filmo.

La muziko bone kongruas al la resto: Ĝi neniam tro altrudas sin, sed subtenas la etoson de la filmo. Ĉefe estas melankoliaj melodioj de orkestra muziko. Ĝi sonas kiel la filmmuziko por “The Thin Red Line” de Hans Zimmer aŭ “Adagio for Strings” de Samuel Barber.

Entute mi ege ĝojas, ke mi iris al tiu filmo. Mi malkovris etan perlon!

Lasu ĝin kreski

dimanĉo 17 Aprilo 2011

Se mi jam skribas pri kantoj el la 1960aj jaroj (Reflections Of My Life, No Milk Today kaj World Without Love), unua alia meritas mencion. Ĝi ne troviĝas inter miaj plej ŝatataj, sed havas interesajn ligojn al du filmoj.

The Troggs: Love Is All Around

Fakte la originalon mi ne tiom bone konis kiel la reludversion de Wet Wet Wet (kiu tamen sonas kiel glata popmuziko). Ĝi famiĝis tra la filmo “Kvar geedziĝfestoj kaj unu entombigo“.

Vere ridigis min tamen la parodio en la filmo “Fakte amo“. Tiu iama la rokstelulo Bill Mack (Bill Nighy) pro mono surbendigas reludversion, per kiu li volas krei kristnaskan furoraĵon, “Christmas is All Around”. La frazo “Come On And Let It Grow” ŝanĝiĝas al “Come On And Let It Snow”. La karaktero faras multajn cinikajn kaj frape malfermajn komentojn. Li savas la romantikan komedion kontraŭ troa kiĉeco.

De la kanto cetere ekzistas Esperanto-traduko de Giuseppe Castelli. Ĝi nomiĝas “Amo min ĉirkaŭas”.

The Troggs, la origina grupo, estis ankaŭ konataj pro du aliaj kantoj, nome “With A Girl Like You” kaj “Wild Thing”. La unua iam aperis en varbaĵo, verŝajne en la 1990aj jaroj, sed mi ne plu memoras la detalojn.