Monataj arkivoj: Aprilo 2011

Estas ĉio decidita por ni

Ĉiun semajnon mi daŭrigas mian promeson por la nova jaro, almenaŭ unufoje eliri. Antaŭ semajno mi spektis la filmon “Sucker Punch”. Ĉifoje mi denove spektis filmon. Fakte gravis, ke ĝin montris unu el la du malgrandaj kinejoj de mia urbo Münster. Aliokaze mi estus pensinta, ke “Ĉio, kion ni devis doni” estas celita al la granda amaso. Eble la partopreno de Keira Knightley misgvidis min.

Estas sciencfikcia filmo kun simila temo kiel “La insulo” kun Ewan McGregor (kia koincido, ke ambaŭ aktoroj aperis en epizodo de Stelaj Militoj!).

La filmo impresis min plurmaniere: Unue, dum la scenoj en la pasinteco, la infanoj ne ĝenas. Tio estas ege malofta en filmo. Due, la filmo ne vetas je tio, ke oni ne scias, kio okazas. Oni povas tute bone anticipe scii, pri kio temas. Trie, la filmo ne dependas de tio, ke oni ne divenas la finon. Mi jam antaŭe bone imagis, kia estos la fino, kaj pravis. Sed tio neniel ruinigis la viziton de la kinejo. Kvare, la filmo fokusiĝas je la rakonto, ne je la aktoroj. Per malmulto ĝi rakontas – kaj ĝuste tio estas la ŝanco de “malgranda” filmo.

La muziko bone kongruas al la resto: Ĝi neniam tro altrudas sin, sed subtenas la etoson de la filmo. Ĉefe estas melankoliaj melodioj de orkestra muziko. Ĝi sonas kiel la filmmuziko por “The Thin Red Line” de Hans Zimmer aŭ “Adagio for Strings” de Samuel Barber.

Entute mi ege ĝojas, ke mi iris al tiu filmo. Mi malkovris etan perlon!

Lasu ĝin kreski

Se mi jam skribas pri kantoj el la 1960aj jaroj (Reflections Of My Life, No Milk Today kaj World Without Love), unua alia meritas mencion. Ĝi ne troviĝas inter miaj plej ŝatataj, sed havas interesajn ligojn al du filmoj.

The Troggs: Love Is All Around

Fakte la originalon mi ne tiom bone konis kiel la reludversion de Wet Wet Wet (kiu tamen sonas kiel glata popmuziko). Ĝi famiĝis tra la filmo “Kvar geedziĝfestoj kaj unu entombigo“.

Vere ridigis min tamen la parodio en la filmo “Fakte amo“. Tiu iama la rokstelulo Bill Mack (Bill Nighy) pro mono surbendigas reludversion, per kiu li volas krei kristnaskan furoraĵon, “Christmas is All Around”. La frazo “Come On And Let It Grow” ŝanĝiĝas al “Come On And Let It Snow”. La karaktero faras multajn cinikajn kaj frape malfermajn komentojn. Li savas la romantikan komedion kontraŭ troa kiĉeco.

De la kanto cetere ekzistas Esperanto-traduko de Giuseppe Castelli. Ĝi nomiĝas “Amo min ĉirkaŭas”.

The Troggs, la origina grupo, estis ankaŭ konataj pro du aliaj kantoj, nome “With A Girl Like You” kaj “Wild Thing”. La unua iam aperis en varbaĵo, verŝajne en la 1990aj jaroj, sed mi ne plu memoras la detalojn.

Kiam la infanoj ploras

El mia malfrua infaneco resp. frua junulaĝo (malfruaj 1980aj / fruaj 1990aj jaroj) daŭre restis kelkaj kantoj en mia menso, kiujn mi tamen preskaŭ neniam reaŭdas. Estas ĝuste la baladoj kiuj sufiĉe bone trairis la teston de la tempo.

White Lion: When The Children Cry

Tiun kanton mi ĉiam ligas al la versio de “Crying In The Rain” de a-ha. La stilo kompreneble memorigas pri Mr Mister kaj ties kantoj “Wild World” kaj “To Be With You”.

Hej, hej, vi la nizoj

Nuntempe miaj pensoj ofte iras al la 67a Internacia Junulara Kongreso (IJK) en Kievo, Ukrainujo. Mi aliĝis dum la silvestra balo, de la 2a JES, duonan horon antaŭ la nova jaro en Ukrainujo. Ankaŭ miaj spertoj en la diskoteko kontribuas al tio, ke mi ofte pensas pri Ukrainujo.

La plej bona kanto por tiaj momentoj estas Hej la nizoj de JoMo, kiun La Kuracistoj ofte ludas dum koncertoj, ekzemple dum la jarŝanĝiĝo. Ĝi estas la plej bona kanto de la “verda albumo” de JoMo. Mi ankoraŭ bone memoras, kiel mi aŭskultis ĝin, dum ni veturis tra neĝkovritaj stratoj en Rotenburg/Wümme dum la Internacia Seminario en 2001/02.

Mi trovis multegajn versiojn de tiu kanto, kiu estas origine en la pola, en la reto. Jen tri, kiuj aparte plaĉas al mi:

Hej Sokoly
tradicia versio – tre simila al tiu de JoMo

voĉa versio – tre melodia, plena sono

Гей, Соколи (en la ukraina!)

Vi ne estas sola, malfermu viajn okulojn

Foje eĉ la radio ludas interesan muzikon. Lastatempe regule eksonas reludversio de kanto el la 1990aj jaroj. Tio trioble mirigis min: Unue, ĉar la reludversio sonas freŝe kaj konvinkas min, due, ĉar mi ankoraŭ memoras la originalon, kiu plaĉis al mi, kaj trie, ĉar mi ne atendintus, ke oni reludas kantojn el tiu jardeko, kiuj estis nur “malgrandaj” sukcesoj. Pri tiaj kantoj mi kutime informiĝas tra bandsalate.de. Jen por komparo ambaŭ versioj:

Mads Langer: You’re Not Alone

La originalon mi reaŭskultis. Mi tute ne memoris, ke ĝi estis tiom elektronika!

Olive: You’re Not Alone

Vi povas nomi min Al

Foje tre simpla muzikvideo estas tre efika. Jen kion amuzan rezulton sukcesis fari Paul Simon kun la helpo de komediisto Chevy Chase:

Paul Simon: You Can Call Me Al

Antaŭ jaroj, kiam mi ankoraŭ ne konis la titolon, mi ĝenerale memoris la kanton kiel “kun iu ligo al Afriko” kaj “kantita de Paul Simon” (cetere, kia muzika ŝanĝo post Simon & Garfunkel). Almenaŭ tiarilate mi ne eraris:

Paul Simon: You Can Call Me Al (en koncerto)

La teksto rakontas pri viro, kiu dubas. La ĝisnuna certeco estas for; ne eblas simple daŭrigi. Li faras multajn demandojn pri sia vivo kaj la estonteco. Ial tiu kanto nuntempe tre plaĉas al mi.

Terura loko por vivi – sed mi ne volas morti

Post mencio de gravaj kantoj, kiujn mi ekkonis tra kasedoserio, mi ankoraŭ nomu trian ekzemplon (post antaŭhieraŭ kaj
hieraŭ). Denove estas kanto el la 1960aj jaroj (kvankam ĉifoje el la fino de la jardeko; mi longe pensis eĉ, ke ĝi estus jam el la fruaj 1970aj).

The Marmalade: Reflections Of My Life

Mi ŝatas ĝin, ĉar ĝi estas melankolia sed samtempe pozitiva. Kelkaj tekstolinioj aparte restis en mia memoro, sed mi nun ne volas citi ilin.

Neniu lakto hodiaŭ

Kiam mi hieraŭ skribis pri kasedokolekto, pere kiu mi ekkonis multajn kantojn, tuj kompreneble venis ankaŭ alia ekzemplo al mia kapo: “No Milk Today” de “Herman’s Hermits”. Ankaŭ tiu ĉi kanto estis sukcesa en la 1960aj jaroj.

Herman’s Hermits: No Milk Today

Interese, ke la Germana komediisto Otto Waalkes surbendigis reludversion de ĝi. Laŭ mia scio, ĝi tute ne estas parodio.

Mondo sen amo

Dum miaj lastaj jaroj en la lernejo, amiko pruntedonis al mi kasedekolekton de siaj gepatroj. Estis po unu kasedo de ĉiu jaro ekde fine de la 1950aj jaroj ĝis meze de la 1980aj. Ĉiu enhavis la grandajn muzikajn sukcesojn de tiu jaro. Pere de tiu kasedoj mi ekkonis multajn novajn kantojn. Kelkaj restis aparte en mia memoro.

Unu el ili estas “A World Without Love” el la jaro 1964. Ĝi estis nr-o 1 en Usono. Iom ironie, ke ĝi iomete interrompis la ŝajne senfinan vicon de kantoj de The Beatles kaj The Supremes, kiuj dum tiu jardeko estis numero 1: La kanton ja verkis Paul McCartney, membro the The Beatles mem!

Peter & Gordon: A World Without Love (1964)

Cetere The Beatles ankaŭ alian fojon donis kanton al alia grupo: “I Wanna Be Your Man” iĝis disketo de The Rolling Stones en 1963. Tiom multe pri la “rivaleco” de la du grupoj.

Griza estas la vivo sen vi

Knorkator estas, same kiel J.B.O., muzikgrupo kiu ludas en metalroka stilo ofte tre amuzajn kantojn. Jam dum mia studado mi ŝatis ekzemple ilian kanton “Böse”, poste dum iu festo en mia amikaro mi malkovris ekzemple “Wir werden”. La lingvaĵo en la titoloj estas ofte pli peza ol tiu de J.B.O., kio eble kaŭzis ke mi ĝis hodiaŭ ne posedas unu diskon de tiu grupo. Cetere ili malfondiĝis antaŭ iom da tempo.

Jen kanto kiu parodias la tiel nomatan “gotikan” muzikon. Mi tre ŝatas la nivelan altecon de muziko – same kiel ĉe J.B.O., cetere:

Knorkator: Komm wieder her

(Por tiuj, kiuj ne komprenas la germanan: Por la kantisto la vivo estas griza, ĉar oni forlasis lin, kaj nun neniu plu purigas kaj ordigas.)