Krom monotona hiphopo el Usono kaj anglalingve kantantaj Germanoj, la plej granda hodiaŭa muzika malsano konsistas el aĉaj novaj versioj de origine brilaj kantoj. Ĉar arta kvalito aŭ originaleco ne gravas por la muzikindustrio, tiuj novaj surbendigoj estas tiom amase luditaj, ke multaj homoj ne (plu) konas la originalon.
Fifama ekzemplo estas “I’ll be missing you” el la jaro 1998, ridinda kopiaĉo de la majstra “Every breath you take” de The Police. Mi tiam iom sarkasme komentis, ke tio eble estas la venĝo de la nigruloj kontraŭ la blankuloj: Ĉar la blankuloj antaŭ jardekoj ŝtelis rokenrolon de ili, nun siavice ili devas detrui blankulan popmuzikon.
Lastatempe tamen tiu fenomeno aperas amase, sen ke troviĝas iu Usona influo en ĝi: Teknoversioj kun terura virina kantaĉado de “Heaven” (origine de Bryan Adams), “Beds are burning” (de Midnight Oil), Eye of the tiger (de Survivor) kaj kiel trista kulmino “Poison” de Alice Cooper! Verŝajne la respondeculoj iam laboris kiel karceraj torturistoj, sed ŝanĝis sian profesion por terorigi eĉ pli multajn homojn ol antaŭe. Ĉu ne eblus ie kondamni tiajn agojn kiel “sonan kruelecon” aŭ “krimon kontraŭ la muziko”? Aŭskultante tiujn pseŭdomuzikajn katastrofojn, ŝajnas ridinde ke la Eŭropanoj taksas sian kontinenton “pli kultura” ol Usono. Kulturan nivelon oni montras ne tiom per siaj radikoj, sed precipe per sia konsumo!
Mi jam delonge volis skribi pri tio, sed ĉiam atendis/antaŭtimis plian novan version de iu el miaj ŝategataj kantoj. Hieraŭ mi aŭdis hiphopan remikson de “Sympathy for the devil” de Rolling Stones. Damne, tio vere estas pli ol mi povas elteni. Nur la “Poison”-versio ankoraŭ pli aĉas.
La hodiaŭan “aktualan muzikon” de Ĵomart kaj Nataŝa mi elektis speciale por mia bona amiko Holger Boos. Li certe komprenos kial… Cetere eblas elŝuti la kanton kiel “Jen estas 30” kiel MP3-dosieron.
Kiam mi legis vian enskribon, mi hazarde a?skultis tiun – la? vi a?an – “poison”-version. 😛 Verdire mi ?atas ?in iom pli, ol la originalon. La malnova version estas sufi?e malrapida, ?u ne?
?i tiu temo memorigas min pri la nuntempa filmkutimo reverki stultajn malnovajn televidajn programojn (Starsky & Hutch, Charlie’s Angels, Scoobie Doo, ktp ktp ktp) senfine… ?i tiuj filmoj malbonas, kaj oni scivolas kial la kreantoj pensas ke estas bona ideo verki filmojn de stultaj malnovaj televidaj programoj… (Nu, estas bona ideo ?ar multaj frenezaj homoj pagas monon por spekti la filma?ojn, kompreneble. Mi supozas ke temas pri stranga nostalgio por programoj, kiuj ?ajnis bonaj kiam oni tre junis…) Do, pri la nova malbona muziko, almena? ?i estas bazita sur bona origina muziko…! (Mi precipe ?atas Midnight Oil, el viaj ekzemploj.)
filmoj el serioj
La simila kialo estas: Al homoj pli kaj pli mankas fantazio por elpensi ion novan. Malantaŭ ĉiu projekto iu kalkulas la monan gajnon, kaj tial oni preferas konatajn karakterojn/kantojn, ĉar ili signifas ekonomie pli malaltan riskon.
Tamen ekzistas baza diferenco: Dum ĉe kantoj tiuj, kiuj ankoraŭ memoras la originalon, plendas pri la novaj versioj; ĉe filmoj oni ĝuste alcelas la publikon, kiu vidis la seriojn. En la unua kazo do la juna publiko aĉetu la muzikon; en la dua la eksjunuloj kuru kinejen. Memoroj el la glorigita infanaĝo ofte iĝas pli fortaj ol racio…
Resonado: Mi ne volas rompi tiujn ?enojn « La vivo de Kunar
Resonado: Vi ?iam vivas vian vivon « La vivo de Kunar