Kion sovaĝa besto faras en zoologia ĝardeno?

Antaŭhieraŭ mi bonege dormis, sed hieraŭnokte min turmentis premsonĝo. Zombioj (jes, tiu vorto ankoraŭ ne estas oficiala) konkeris la tutan mondon, kaj mi spektis kiel ili mordis/mortigis/zombiigis la lastajn vivantajn homojn. Plej strange cetere, ke mi relative frue vidis la malbonan finon, kie la lasta postrestanta ĉefa heroo estas kaptita de liaj intertempe transformitaj (eks)amikoj. Post mi ankoraŭ devis elteni vidi kiel pluraj el ili, unu post la alia, estis infektitaj. Tiuj scenoj evidente servis kiel klarigo por la posta ŝoka fino. Mi ne ofte bone memoras sonĝojn, sed tiun mi certe ne tiom facile forgesos. Taŭgus por filmo, kun tiom artaj elementoj kiel reiro en la rakontita tempo kaj spektado el propra perspektivo, ne el la okuloj de iu karaktero.

La premsonĝo estis klare inspirita de “Dawn of the dead“, kies originalon mi parte vidis antaŭ jaroj kaj pri kies nova versio mi legis kaj aŭdis dum la pasintaj tagoj. Plie kulpas verŝajne la musoj, kiuj en la domo de miaj gepatroj (kie mi estis) daŭre bruetas dum la nokto, kio iel timigas min en la mallumo. Sonas kvazaŭ ili estus eĉ en mia ĉambro… mi devos rekontroli, ĉu vere ne plu ekzistas ia traireblo por ili el la spaco inter la muroj.

Por ne fini la rakontadon pri hororaj aferoj: Hieraŭ kaj hodiaŭ mi estis ĉe la dentokuracisto. Sed kontraŭe al tio, kion mi regule aŭdas, ĉifoje ŝi tre kontente laŭdis min pro mia bona kunlaboro (dentoflegado), kion mi tute ne atendintus. Nun mi povas esti vere feliĉa, ĉar mi denove alfrontis unu grandan timon. Kaj plie tiu resanigado de la dentoj estis sur mia projektolisto por 2004. Denove unu konstanto en mia vivo ŝanĝita, ha!

Por vere montri min kiel heroo, mi survoje hejmen savis du majoskarabojn, kiuj kuŝis sur la vojo kun siaj gamboj ĉielen. Kompreneble tiuj skaraboj damaĝigas arbojn kaj plantojn, sed mi ligas belan naturon kaj memoron de infaneco al ili. Kaj ili iom memorigas min pri mia frato, ĉar lia naskiĝtago estas en majo.

Post tiom multa rakontado pri mia ordinara tago, mi menciu ion gravan: Ekde nun mia muziko haveblas ĉe nova adreso! CNET, kiu aĉetis mp3.com fine de la pasinta jaro, permesas al artistoj nun enretigi sian muzikon denove (maksimume 50 megabajtojn). Mia adreso estas www.download.com/kunar. Nuntempe mi nur metis unu kanton tien, sed iom post iom iĝos pli. La MP3-dosieroj havas pli altan kutimon ol antaŭe (192 kpbs anstataŭ 128). Tio instigas min publikigi kelkajn malnovajn kantojn en refarita versio ( = kun multe pli bona sono). Inter ili troviĝas ankaŭ “Till kaj Gunnar faras teknon”.

6 thoughts on “Kion sovaĝa besto faras en zoologia ĝardeno?

  1. Sennoma

    “Till kaj Gunnar faras teknon”

    Mi, kiel cxiu ano de cxi fia mondo, atendas kore kaj gxoje “Till kaj Gunnar faras teknon”-n!!! kion vi atendas?? metu gxin tuj!!!!!!!!!!

    amikege
    Nicola

  2. keldan

    Via ordinara tago tute ne estis enua! Fakte mi ofte (kompreneble ne ĉiam) trovas la tiel-nomatajn “ordinaraĵojn” la plej interesaj, se priskribita aŭ pritraktita en nova, bela, aŭ alproksimiĝebla maniero. Via skarab-rakonto sukcesis ĉiusence. Fakte amuzis min ĉar majskarabo, en mia lingvo, signifas “juni-skarabo”, kaj dum infaneco ili ĉiam ravis min, ĉar ankaŭ mi naskiĝis en Junio. Do via enskribo memorigis ankaŭ min pri tiuj simplaj, someraj, subĉielaj plezuroj de l’ infaneco.

  3. DĴ Kunar

    skaraboj

    Mi ĝojas legi tion! Se vi intencis fari komplimenton, vi vere sukcesis.

    Sed mi ne certas ĉu vi vere alcelas la saman skarabon. En la germana ekzistas majoskarabo kaj junioskarabo. Por eviti konfuzon: La latina nomo por majoskarabo estas “melolontha“, tiu por la junioskarabo “amphimallon“. Ambaŭ estas parencaj, apartenantaj al la sama familio, sed ne samaj. Vidu fotojn de diversaj majoskarabaj specoj ĉe la naturscienca Senckenberg-muzeo.

  4. keldan

    Re: skaraboj

    Ha, ni do priparolas similajn sed malsamajn skarabojn. La “juni-skarabo” kiun mi konas estas la Cotinis nitida. Jen foto.

    Mi memoras ke unufoje, havante kvar aŭ kvin jarojn, mi senintence mortigis unu el ili (kiun mi estis nominta “Junĉjo”) sub la radoj de mia pedalaŭto. Post la konstato, mi plorante volvis lin en buŝtukon, enterigis lin en nia ĝardeno (helpita de Panjo!), kaj funebris ĝis la vespermanĝo. Ha…

  5. DĴ Kunar

    la juniskarabo

    La de vi menciita estas fakte ankaŭ en la germana “junioskarabo”. Ĉe “Cotinis nitida” ŝajne temas pri Kalifornia speco, dum mi menciis iun hejman en Germanio.

    Mi memoras ke mi unu jaron kaptis plurajn majoskarabojn kaj lasis ilin en iu ŝranketo kun iom da akvo kaj herboj, liberigante ilin dum la naskiĝtago de mia frato. Kompreneble praktike idiota ideo, sed almenaŭ ĉiuj skaraboj postvivis kaj povis forflugi. Majoskaraboj ĉiam impresis min, ĉar ili estas tiom grandaj. (Iom pli malnobla klarigo estas, ke oni dum pasko manĝas ĉokoladaĵojn en la formo de majoskaraboj – tion mi menciu pro kompleteco.)

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *

Kvizo kontraŭ rubokomentoj: