Vi kontaktu min per telefon’

Antaŭ preskaŭ unu jaro mi post longa hezitado aĉetis poŝtelefonon. La diskuto pri ili daŭre restas aktuala, ekz. kvarko skribis pri tio antaŭ kelkaj tagoj. Iam mi pensis, ke tiuj teknikaĵoj ĉefe servas al idiotoj kiel vana rimedo impresi homojn kaj kompensi sian realan malgravecon. Plie min nervis la publika telefonado en busoj kaj lokaj placoj, ofte farita en tre malafabla laŭteco kaj kun la kutimaj sensignifaj temoj.

Sed intertempe mi eltrovis, ke poŝtelefonoj havas sian veran utilon: Pli facilas kontakti unu la alian (ĝuste por tiuj, kiuj malofte uzas retpoŝton). Esti ekster la domo kaj sen komputilo atingebla ebligas pli multajn spontaneajn renkontiĝojn – kaj ĝuste tion mi en mia nuna situacio bezonas. Plej ofte cetere iu virino demandas ĉu mi ne havas liberan tempon dum vespero. Tial hodiaŭ la praktika utilo de poŝtelefonoj por mi estas senduba.

Pri mia antaŭa opinio mi pensas: Tekniko mem ne estas stulta – ĉefe dependas de la uzantoj. Se oni lasas novan teknikaĵon nur al la idiotoj, oni ne miru, se neniu trovas bonan uzeblon por ĝi.

Unu grava afero por mi estis libera elekto de la sonorila melodio. Ekde unu jaro mi de tempo al tempo vane provis ŝarĝi de la interreto kelkajn MIDI-dosierojn al mia telefoneto. Sed hodiaŭ finfine funkciis – Dio scias, kial nur nun.

Jen kion mi elektis:
– “LeChuck Theme” de “The Secret of Monkey Island”
– “LeChuck Theme (alternative version)” de “The Secret of Monkey Island”
– “Duke 3D Title Theme” de “Duke Nukem 3D”
– iu muzikaĵo el “X-Wing”
– (por elprovi) “Video killed the radio star” kaj “Friends” de www.siemensinfo.de

Fakte la transformado de MIDI al la SI3-formato (aŭ la kvalito de la poŝtelefona sintezilo) forte ŝanĝis la kvaliton de la dosieroj. Precipe “Duke 3D” suferis pro tio; ĝi kaj la “Monkey Island”-melodioj estas iom mallaŭtaj. “Video killed the radio star” sonas ege aĉe, dum “Friends” konvinkas. Sed plej surprize ĝuste la “X-Wing”-muziko, kiu ne taŭgas kiel alarma melodio, konservis sian bonan sonon.

Mi traserĉos mian sonarkivon kaj elprovos plurajn MIDI-dosierojn (kaj kelkajn sonojn en la VOC/WAV-formato). Jes, mi ŝategas esti durkapa individuo kiu insistas pri vere propra melodio!

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *