Afiŝoj kun etikedo ‘reludversioj’

Vi ĉiam vivas vian vivon

mardo 26 Aprilo 2011

Jam ekde kelkaj jaroj mi filozofiumas pri tio, kiuj kantoj el la 1990aj jaroj rerigardante tamen ne estis tiom malbonaj. Kion mi aparte ne ŝatis en tiu jardeko, estis hiphopaj reludversioj de blankula popmuziko. Tamen ekzistas esceptoj, eĉ se ili estas tiom bonaj kiom la originaloj. Unu reludversio, kiu lastatempe eksonas denove en mia kapo, estas “Owner Of A Lonely Heart” de 2 Ruff, origine de Yes.

2 Ruff – Owner Of A Lonely Heart (1998)

Kompreneble la hiphopa versio neniel atingas la nivelon de la originalo. Sed hiphopo en la 1990aj jaroj ne estis ĝenerale malbona, eĉ inverse: Ĝuste tiam verkiĝis kantoj kiel “I Have Peace (On My Mind) de Strike, kiu ankaŭ samplis blankulan muzikon.

Vi ne estas sola, malfermu viajn okulojn

ĵaŭdo 14 Aprilo 2011

Foje eĉ la radio ludas interesan muzikon. Lastatempe regule eksonas reludversio de kanto el la 1990aj jaroj. Tio trioble mirigis min: Unue, ĉar la reludversio sonas freŝe kaj konvinkas min, due, ĉar mi ankoraŭ memoras la originalon, kiu plaĉis al mi, kaj trie, ĉar mi ne atendintus, ke oni reludas kantojn el tiu jardeko, kiuj estis nur “malgrandaj” sukcesoj. Pri tiaj kantoj mi kutime informiĝas tra bandsalate.de. Jen por komparo ambaŭ versioj:

Mads Langer: You’re Not Alone

La originalon mi reaŭskultis. Mi tute ne memoris, ke ĝi estis tiom elektronika!

Olive: You’re Not Alone

Tio estas la forto de amo

vendredo 4 Februaro 2011

Mi daŭrigas mian enskribo-serieton de diskoj, pri kiuj mi eksciis tra la radio kun bona muziko. Post Qntal kaj Toeppel Butera nun temas pri Barry Hay. Li estas la kantisto de la grupo Golden Earring el Nederlando, kies plej fama kanto estis Radar Love.

Sur la albumo The Big Band Theory, kun la akompano de The Metropole Big Band li prezentas grandajn sukcesojn de rokmuziko en aranĝo por granda ĵazbando. Mian atenton kaptis la reludversio de “The Power Of Love”, origine de Huey Lewis and the News. La kanto famiĝis pro la filmo “Reen al la estonteco“, en kiu ĝi aperis.

Huey Lewis and the News: The Power Of Love

Avantaĝe por la nova versio estas, ke la fanfaroj, kiuj origine venis de klavaro, nun estas luditaj de latunaj blovinstrumentoj. Kvankam la originalo estas kvazaŭ sentempa klasikaĵo kaj mi estas tre skeptikema pri reludversioj ĝenerale, ĉi tie tio bonege sukcesis kaj la rezulto vere konvinkas.

Barry Hay & The Metropole Big Band: The Power Of Love (vive)

Aliaj bonaj kantoj de la albumo estas “(Your Love Keeps Lifting Me) Higher And Higher”, origine de Jackie Wilson respektive Rita Coolidge, kaj “Labour Of Love”, origine de “Hue and Cry”. Laŭ mia opinio, Barry Hay kaj la muzika akompano digne prezentas la verkojn kaj kvazaŭ origas ilin per tiu fajna sono.

La mondo rigardas supren al mia fenestro

ĵaŭdo 27 Januaro 2011

En la plej aktuala numero de Kontakto, kiu publikiĝis antaŭ nelonge, aperas interalie kelkaj komiksoj, inter ili unu, kiun oni tradukis el la germana. En mia taglibro mi jam kelkfoje menciis Mawil, alian aŭtoron, kiun mi tre ŝatas (”Ni ja povas resti amikoj“, “La muzikgrupo“). Lastatempe li desegnis la fiktivan historion de “The Beatles” – sed en versio, kie ili venas el la orienta bloko de la malvarma milito!

Mawil naskiĝis en la sama jaro kiel mi. La samo validas por lia kolego Flix, kiu aperigis sian unuan tre sukceson proksimume je la sama tempo kaj ankaŭ en la formo de sia fina universitata laboro. De li mi ankoraŭ ne havas iun paperan komikson, sed lian aktivecon en la interreto mi sekvas. Unu projekto de li estas “komiksa taglibro”. La nivelo kaj stilo tre varias, sed foje ekzistas aparte amuza parto. Kruda traduko de la teksto:

“La maljuna viro reludas Echt.”
“Tute malsprite.”

Oni ne komprenas la komikson sen koni germanlingvan popmuzikon. Rio Reiser estis famega. Tial li aperas sur mia kompilo da germanlingva muziko por homoj, kiuj lernis aŭ lernas la germanan kiel fremdan lingvon. Unu de liaj grandaj sukcesoj estis la kanto “Junimond”:

Rio Reiser: Junimond

Echt: Junimond

Parto de la refreno-teksto legeblas en la komikso. Fakte la linio “es ist vorbei, bye-bye” memorigas min pri la simila linio “doch alles das ist jetzt vorbei – bye, bye” en la kanto “Wie am ersten Tag” de Die Ärzte.

La eraron, ne koni la originan artiston de kanto, mi jam mem faris. Soft Cell faris brilan reludversion de “Tainted Love”, sed ne la originalon! Tiu venas de Gloria Jones.

Mi ne volas rompi tiujn ĉenojn

lundo 20 Decembro 2010

Jam ekde jaroj mi turmentas mian amikaron per stulta kanto-parodio, kiun mi vidis eĉ jarojn pli frue en la televido. Sed daŭris longe, ĝis mi trovis la videon en la interreto. La elsendo “Switch” neniam montris pli bonan reludversion!

Sed unue venu la originalo. En mia ĉirkaŭo ĉiu konas ĝin, tamen pro kompleteco mi menciu ĝin:

Fakte mi jam lamentis pri aĉega reludversio de “Poison” en terura teknostilo. Multe preferinda estas kunlaboro kun grupo kiel Boyzone!

“Ĉar mi ŝatas Boyzone!” iĝis kutima kantado, kiam dum festoj en mia amikaro eksonas la originalo de Alice Cooper. Verŝajne multaj eĉ ne konas la parodion el la malfruaj 1990aj jaroj.

Estas mia vivo – ĝi neniam finiĝas

sabato 24 Februaro 2007

Antaŭ du jaroj mi aĉetis albumon “la disketoj 1992-2003″ de No Doubt. Tiutempe mi tre pozitive opiniis pri la KD, eĉ pri la reludversio de “It’s my life”. elgrande demandis en komento ĉu mi konas la originalon kaj mi devis konfesi, ke mi aŭskultis ĝin nur unufoje en la radio.

Kiam mi DĴumis dum la Kultura Esperanto-Festivalo (KEF) en Helsinko en 2005 kaj surmetis la version de No Doubt, Martin Wiese (de Persone) venis al mi kaj komentis malestime pri la kanto, ke ĝi estas tute sama kiel la origina versio. Bedaŭrinde mi tiutempe nek povis konfirmi nek pridubi tion: Ĉar mi ne konis la originalon parkere, mi ne havis propran opinion pri tio.

Tiu manko ĝenis min kaj tial mi finfine aĉetis diskon de “Talk Talk”, la origina grupo. Antaŭe mi estis spektinta la videon ĉe youtube.com kaj tio fine konvinkis min, ke indas akiri la originalon.

Kion skribi nun pri la du surbendigoj? La plej grava diferenco fakte estas la vira resp. virina kantado.

La vira kantado de la originalo pli plaĉas al mi, same kiel kelkaj el la sinteziloj. Sed entute la kanto parte ne taŭgas por la nuntempo, ĝia aĝo rimarkeblas… kaj tion skribas mi, verva ŝatanto de muziko el la 1980aj jaroj! Laŭ mi la muziko estas iom tro malforta entute.

Interese, ke la reludversio vere havas tute saman strukturon (ritmon, rapidecon ktp.) kiel la originalo. Sed ĝi finiĝas ne per mallaŭtiĝo, kio iom pli faciligas la laboron de DĴ. Pro tio estas evidente, kion mi preferas. Krom la kantado kaj parto de la sinteziloj, la nova surbendigo estas pli spica ol la originalo. La versio de 2003 estas altkvalita, fajna popmuziko. La vera dediĉo de la grupo percepteblas. Aparte menciindas, ke Gwen Stefani kantas pli rekte ol kutime – tre harmonie kaj melodie.

Efektive anstataŭ paroli pri “nova versio” estas pli trafe diri, ke No Doubt transportis la kanton el la 1980aj jaroj al la hodiaŭ.

Ambaŭ versioj konvinkas kaj restas en la memoro. Tio malofte okazas al mi kaj tial estas plej stranga!

Fakte la forta simileco de la versioj kaj la diversaj preferindaj elementoj de ili ne lasis min trankvile. Se ili vere estas preskaŭ samaj, ĉu tiam ne eblas remikso de ili, en kiu oni kombinas la avantaĝojn de ambaŭ grupoj? Mi devis ekprovi tion.

La plej granda defio konsistis en tio, eltrovi la rapidecon de la surbendigoj. Montriĝis, ke ambaŭ kantoj havas 126,35 batojn minute. La nova versio estas duonan duton pli alta. (Tion mi eltrovis per gitarludado laŭ la muziko.) Post la malaltigo la resto estis facila laboro.

Necesis ripeti kelkajn taktojn de la reludversio antaŭ ambaŭ strofoj. Krom tio, No Doubt vere ludis laŭ la originalo de Talk Talk! Mi relaŭtigis la mallaŭtiĝantan finon de la originalo tiom longe kiel eble. Poste necesis nur trovi bonan ekvilibron inter ambaŭ surbendigoj, kio ne estis facila decido ĉar en la originalo la voĉo elstaras, dum en la nova versio la laŭteco estas pli bone balancita kaj konstante alta.

Mi sendis la rezulton al Martin Wiese – li ja entute instigis min, fari tiun remikson! Li respondis, ke li ne pensintus, ke ambaŭ versioj estas vere tiom similaj. Jam por montri tion kaj por ricevi tiun komenton de Martin indis kunmiksi ilin! Foje mi vere estas kontenta pri mia laboro.