Arkivoj de etikedoj: galaxie 500

Kaj se mi ne pliboniĝas, tiam mi devas foriri

Por la nova jaro mi promesis, almenaŭ unufoje semajne eliri la loĝejon por viziti koncerton, kinejon, diskotekon aŭ ion similan. Pasintan fojon mi ĉeestis la koncerton de Imaad Wasif (kun la bonega antaŭgrupo Spokes). Hieraŭ mi denove estis en la sama koncertejo, la Gleis 22. Tie la Usonano Dean Wareham (akompanita de kelkaj aliaj) ludis kantojn de sia antaŭa grupo Galaxie 500. Ŝajne ĝi estis konata antaŭ proksimume 20 jaroj (aŭ pli).

Dum mi jam skribis tre entuziasme pri diversaj koncertoj, hodiaŭ estis la unua fojo, ke mi sentis min seniluziigite. La publiko konsistis grandparte el griz- kaj blankharuloj (aŭ kalvuloj – almenaŭ la viroj), tiel ke mi estis preskaŭ klare fremdulo. Se mi komparas tion al la miksita publiko de antaŭaj koncertoj…

Plej ĝenis min la laŭteco de la muziko, kiu ĝis nun neniam estis problemo. Eĉ kiam mi staris plej malproksime de la scenejo, miaj oreloj doloris. Sed la aliaj spektantoj ŝajne tute ne ĝeniĝis, tiel ke mi serioze supozis, ke ili ne plu kapablas bone aŭdi. Mi rimarkis, ke la miksadon transprenis propra sonteknikisto de la bando – tre granda eraro, kiel evidentiĝis! Krome mi miris, kial la muziko entute devis esti laŭta, ĝi estis trankvila kaj tute ne invitis al dancado. La ekzaktan stilon mi eĉ ne povas priskribi – plia pruvo, ke laŭteco ne aŭtomate kreas sonon, kiu restas en la orelo.

Konsekvence, mi nenion aĉetis kiel memoraĵon de la vespero. Sed mi ne bedaŭras, ke mi ĉeestis: Se oni elprovas multajn aferojn, oni ne povas ĉiam fari nur pozitivajn spertojn.