Arkivoj de etikedoj: spokes

En la varmo de la sun’

Da?re validas mia promeso al mi mem, minimume unufoje dum la semajno eliri. Pasintan fojon mi vizitis la kinejon. Merkrede denove estis tempo por koncerto. Fakte jam pasis preska? monato ekde la pasinta koncerto – kio nur okazis al mi, ke mi faris tiom longan pa?zon?

Allogis min plian fojon la ejo Gleis 22. La ?efa artisto de la vespero estis Imaad Wasif, interalie dumtempa gitaristo de laYeah Yeah Yeahs. Sed pri li mi skribu morga? pli detale.

La Brita anta?grupo nomi?as Spokes kaj estis anoncita kiel “la respondo al Arcade Fire”. Tiun mi ne konas, kvankam ?i tre fami?is lastatempe. Por mi la sono plej similis al Coldplay. Melankolia rokmuziko kun violono, tio vere kaptis mian atenton. La komenco jam estis forta kaj tre surprize, la grupo tenis tiun altan nivelon dum la tuta koncerto. Mi estas alkutimigita al tio, ke oni komencas iomete pli modere kaj iom post iom forti?as. Estis tre simpatia bando – post la koncerto mi ankora? longe babilis kun la membroj. Aparte menciindas la ?arma violonistino/kantistino. Refoje montri?is, ke natura beleco ?iam plej impresas min. Mi a?etis la albumon “Everyone I Ever Met” kaj anka? blankan t-?emizon kun strigo sur ?i. Nekredeble, ke tio nur estis la anta?a koncerto anta? la “granda” artisto de la vespero!

Spokes: 3, 4, 5

Spokes: Torn Up In Praise