Arkivoj de etikedoj: yes

Vi ?iam vivas vian vivon

Jam ekde kelkaj jaroj mi filozofiumas pri tio, kiuj kantoj el la 1990aj jaroj rerigardante tamen ne estis tiom malbonaj. Kion mi aparte ne ?atis en tiu jardeko, estis hiphopaj reludversioj de blankula popmuziko. Tamen ekzistas esceptoj, e? se ili estas tiom bonaj kiom la originaloj. Unu reludversio, kiu lastatempe eksonas denove en mia kapo, estas “Owner Of A Lonely Heart” de 2 Ruff, origine de Yes.

2 Ruff – Owner Of A Lonely Heart (1998)

Kompreneble la hiphopa versio neniel atingas la nivelon de la originalo. Sed hiphopo en la 1990aj jaroj ne estis ?enerale malbona, e? inverse: ?uste tiam verki?is kantoj kiel “I Have Peace (On My Mind) de Strike, kiu anka? samplis blankulan muzikon.

Vivo povas esti amuza – depende de la situacio

En junio du el la belulinoj invitis min al komuna spektado de la filmo “Undercover Brother“. En ĝi la 1970aj jaroj ludas gravan rolon: La modo kaj muziko daŭre aperas. Inspirite de la filmo, unu belulino decidis, organizi 1970aj-jaroj-feston, kaj petis min, kontribui per muziko el mia kolekto.

Tio pro du kialoj aparte plaĉis al mi: Unue ĉar mi ŝatas, kiam homoj estas aktivaj kaj kreivas. Tio povas ankaŭ motivigi min partopreni en aktiveco. Due ĉar tiu tasko prezentis apartan defion por mi. Mia specialaĵo estas la 1980aj jaroj. De la 1970aj jaroj mi posedas kaj konas malpli multan muzikon. Tial necesis atente trarigardi mian muzikkolekton.

Dum pli ol monato mi preskaŭ ĉiun vesperon pasigis iel per tiu projekto. Mi aŭskultis kompaktdiskojn, MP3-igis kantojn kaj pripensis, kion krome eblus uzi. Plie mi ankaŭ rekomendis al la amikino sonŝpurojn, kiujn mi mem ne posedas, sed kiuj enhavas muzikon interesan por ŝia celo, ekzemple tiujn de “Starsky & Hutch” kaj “Boogie Nights“.

Je la fino mi faris komputilan diskon kun 195 kantoj, kiuj entute daŭras 12 horojn, 9 minutojn kaj 28 sekundojn. Ne ĉio nepre taŭgas por la festo, ĉar mia elekto inkluzivas stilojn, kiuj ne nepre taŭgas por festo kun funka kaj diskoteka muziko, sed kiuj estis aktualaj el la 1970aj jaroj. Mi ne uzis ĉiujn kantojn el tiu jardeko, kiujn mi posedas. Aliflanke mi ne estis tiom strikta kaj enmetis kantojn, kiuj ne venas el la 1970aj jaroj, sed kiuj laŭ la sono tre kongruas.

La 2an de aŭgusto mi finfine transdonis la diskon al la amikino. Tuj kelkaj aliaj virinoj petis propran ekzempleron de ĝi. Jen la dosiera strukturo:

  • 1970aj jaroj
    • diskoteko
    • diversaj
    • James Bond (sonŝpuro)
    • punko
    • rokmuziko
    • rokenrola revivigo
  • kromaj

Kadre de tiu tasko, mi malkovris multegan interesan muzikon. Tial la tuta afero ne estis nur por aliaj, sed ankaŭ por mi!

Unu el la unuaj grupoj, kiuj venis al mia menso, estis KC & The Sunshine Band. Ilia kanto “That’s The Way I Like It” estas klasikaĵo el la 1970aj jaroj. Dum mia studado en Catania (Sicilio), mi aĉetis unu diskon de ili. Krom la jam menciita kanto, tre konataj ankaŭ estas “Get Down Tonight”, kiu aperas en la filmo Forrest Gump, kaj “Shake Your Booty”.

“Please Don’t Go” estas la nura malrapida kanto de la kompaktdisko. Fakte mi ĝis la aĉetado de la KD nur konis la version de KWS, kiu estas en la tipa denco-stilo de la fruaj 1990aj jaroj. Ĝin mi surmetis dum mia unuaj noktoj kiel DĴ dum la Internacia Seminario en Neumünster 1993/94! Kompreneble mi tiel volis diri al la homoj, ke ili ankoraŭ ne iru. Temas pri unu el la malmultaj reludversioj, kiuj laŭ mi supertrafas la originalon.

Kantoj, kiujn mi nur nun malkovris, estas “Keep It Coming Love”, “Wrap Your Arms Around Me”, “I’m Your Boogie Man” kaj “It’s The Same Old Song”. Ili estas ĉiuj samstilaj krom la lasta, kiu havas anstataŭ senpense gaja etoso pli melankolian tonon.

De miaj unuaj kompiloj, kiujn mi uzis kiel DĴ (kaj kiujn mi jam aĉetis kiel kompilojn), mi prenis multajn diskejajn kantojn. Kelkaj la unuan fojon kaptis mian atenton, ekzemple D.I.S.C.O. de Ottawan. Mi nur nun eksciis, ke la kanto estas tiom malnova. Patrik Austin de Dolchamar verkis la tekston “Z.A.M.EN.HOF.” laŭ ĝia melodio. Tiun tekston mi konas jam ekde minimume du jaroj, sed mi ĉiam pensis, ke temas pri aktuala kanto.

Aliaj kantoj, kiujn mi jam konis, mi iom remalkovris tra la atenta aŭskultado. Unu el ili estas “A Walk In The Park” de Nick Straker Band.

La funka muziko el la komputila ludo Grand Theft Auto (GTA) kompreneble ne rajtis manki en la kolekto. Tiuokaze mi finfine disigis la tri kantojn, el kiuj konsistas la unuopa trako: “On the move” de Ghetto Fingers, “Aori” de Ashtar kaj “Pootang Shebang” de Stylus Exodus. La tria kanto estas mia plej ŝatata peco el la tuta sonŝpuro de tiu ludo kaj ĝi ankaŭ aperas sur mia legenda kompaktdisko “G7A“.

La grupo Boston per “More Than A Feeling” tre pozitive surprizis min. Mi apenaŭ ŝatas la rokmuzikon el tiu jardeko, kiu estas kutime tro plena je orgenoj aŭ fruaj klavaroj. Tiu kante tute male sonas ege freŝe kaj sen kono de la jaro mi taksintus ĝin dek jarojn pli nova! La muziko memorigas min al “The Police”, kiujn mi ege ŝatas. Ili fine de la 1970aj ĝis komence de la 1980aj jaroj ludis nur per gitaro, baso kaj drumo.

La famega punkgrupo “The Clash” impresis min per tre varistila muziko. Mi ĉiam pensis, ke ili ĉefe faris laŭtan punkmuzikon, kiun oni taksus esti melodia punkroko el hodiaŭa vidpunkto. Sed ili elprovis regeon, ekzemple en la kanto “Police & Thieves”. Freundeskreis poste uzis la bazan melodion por reludversio de “Halt Dich an Deiner Liebe fest” (origine de Rio Reiser). “The Magnificent Seven” (kiu tamen ne estas el la 1970aj, sed aperis komence de la 1980aj) estas diskoteka kanto. Kaj “This is Radio Clash” forte memorigas min pri “Another One Bites The Dust” de Queen. Efektive do “The Clash” estis muzike tre altnivelaj ribeloj.

Fine mi menciu la progresemrokan grupon Yes. Mi konis ilin unue pro ilia kanto “Owner Of A Lonely Heart” – brilega rokmuzika kanto el la 1980aj jaroj. Sed fakte ili jam muzikis fine de la 1960aj kaj aktivis dum la tuta sekva jardeko. Tial mi uzis la kantojn “Roundabout”, “Long Distance Runaround” kaj “Going For The One” por la MP3-disko. La plej pozitiva malkovro entute estis la kanto “I’ve Seen All Good People”, kiu konsistas el du partoj, nome “Your Move” kaj “All Good People”. La dua parto estas agrable roka. La tuta kanto komenciĝas per kantado, kiu en la dua parto ripetiĝas, sed tute ne aperas en la unua, tre trankvila parto. Tial mi kunmetis la komenciĝon kaj la duan parton, tiel kreante mian propran version.