?is ni kune ekrigardos la viza?on de la sun’

Morga? estos la plej mallonga tago de la jaro en mia hejmo. (Kutime jam estas dum la 21a de decembro, tamen ?ifoje ne.) Sed la suno certe iam revenos! Sunon kun simpatia viza?o mi trovis en komputila ludo ?ijare.

Mia bona amiko Till vizitis min kelkajn tagojn anta? pasko. Li donacis al mi la komputilan ludon “Plants vs. Zombies”. Kvankam mi ne tro ?atas modernajn ludojn, foje ekzistas esceptoj.

“Plants vs. Zombies” mi ludis dum unu semajnfino intense, poste dum vesperoj kaj e? pli poste foje. Entute da?ris kelkajn monatojn, ?is mi vere finis ?iun parton, sed la bazon mi sukcesis fari ene de kelkaj tagoj. Kelkajn bildojn mi aldonis al la vikio pri la ludo. Tie mi anka? trovis la sekvan muzikvideon:

?enerale la muziko de la ludo, kiu estas sufi?e diversa de la supra kanto, tre pla?as al mi. La instrumentaj muzika?oj neniam ?enas kaj ?iam agrable kontribuas al la etoso.

2 thoughts on “?is ni kune ekrigardos la viza?on de la sun’

  1. Resonado: Mi sopiras pri paco anta? ol mi mortas « La vivo de Kunar

  2. Resonado: Tempo por la blinduloj por vidi « La vivo de Kunar

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *