Se la tempo sufi?as

La IS-bluso ankoraŭ ne kaptis min, kvankam pasis mia unua labortago. Eble ankaŭ ĝuste pro tio ĝi ankoraŭ ne venis – anstataŭ sidi hejme kaj cerbumi mi havis ion por fari.

Dum la Internacia Seminario finfine atingis min la inspiro necesa por fini projekton, kiu jam delonge okupas min. Ekde jaroj mi intencis fari duan eldonon de mia kompaktdisko kun malrapidaj kantoj por para dancado. La origina versio datas el la jaro 1999 kaj estis daŭre uzata en la gufujo, kune kun parto de mia trinkeja kompilo. La kantolisto fakte jam estis preskaŭ preta, sed mi daŭre pensis kaj dubis pri la plej bona sinsekvo de la titoloj. Tion mi nun finfine decidis. La KD do aspektas jene:

K2
01. 4:49 Foreigner            Waiting for a girl like you
02. 4:59 Toto                 Africa
03. 4:12 The Police           Every breath you take
04. 4:58 U2                   With or without you
05. 7:44 Marillion            Kayleigh & Lavender (DJ-Kunar-Remix)
06. 6:08 Gary Moore           Still got the blues
07. 4:11 Tito & Tarantula     After dark
08. 4:46 Chris Isaak          Wicked game
09. 5:30 Zucchero Fornaciari  Il volo
10. 4:29 Jean Jacques Goldman Elle ne me voit pas
11. 4:18 Khaled               Aïcha (version mixte)
12. 4:47 Seal                 Kiss from a rose
13. 3:39 Sting                Fields of Gold
14. 4:03 Bryan Adams          Heaven
15. 5:10 The Scorpions        Wind of change
16. 5:34 Guns 'n Roses        Knockin' on Heaven's Door

En la gufujo mi refoje rimarkis, ke kelkaj kantoj estis sufiĉe malpli laŭtaj ol la aliaj. Tion mi solvis, maksimumigante la laŭtecon de ĉiu unuopa kanto. Nun la tuto devus soni pli unuece, harmonie.

11 thoughts on “Se la tempo sufi?as

  1. elgrande

    Vi misenkategoriigis la enskribon. La kategorinomo “internacia seminario” disighis en “internacia” kaj “seminario”.

  2. karulin

    ?u vere oni ludis tiun diskon en la gufujo?

    Mi kalkulis minimume 3 fojojn, kiam oni ludis la kanton de Titanic, sed la suprajn kantojn mi neniam (aktive) perceptis.

  3. D? Kunar

    K1 kaj K2

    Ne estis ekzakte tiu titollisto, sed tre simila, nome tiu de K1. Dum mia restado en la gufujo, mi minimume trifoje aŭskultis ĝin.

  4. frenezulin

    Re: K1 kaj K2

    Kara Gunnar!

    Konata, konata. Jhus mi planas shin viziti, se shi havos iom da tempo por mi. 🙂 Vi kelkfoje per via blogo tiom charmajn memorojn alportas al mi. Dankon. 🙂

    S.

  5. Resonado: Strange, kion deziro farigas stultajn homojn « La vivo de Kunar

  6. Resonado: Sed mi da?re havas la bluson pro vi « La vivo de Kunar

  7. Resonado: Mi son?is pri ar?ento, mi son?is pri oro « La vivo de Kunar

  8. Resonado: Mi son?as ion bonan « La vivo de Kunar

  9. Resonado: Tempo por la blinduloj por vidi « La vivo de Kunar

  10. Resonado: Mi neniam estis tre bona rilate al manprenado | La vivo de Kunar

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *