Mi son?as ion bonan

?u mi vere ne anta?e skribis pri Zucchero Fornaciari, la Itala muzkisto? Unu de liaj kantoj trovi?as sur mia kompilo de muziko por malrapida para dancado. La interesa afero estas, ke la? la sama melodio li kantas du kantojn kun diversaj tekstoj! Unu versio estas en la itala, la alia en la angla:

Zucchero Fornaciari: Il volo (live)

Zucchero Fornaciari: My Love (live)

Origine la anglalingva kanto kaptis mian atenton en 1996. ?in li kantas kun iomete blusa vo?o. Sed la teksto en la itala, kiun li kantas per klara, melodia vo?o, poste pli impresis min. Tamen ?is hodia? tre pla?as al mi, ke la du tekstoj funkcias – kaj estas sufi?e diversaj rilate al la enhavo.

Komence de 1997 Esperanto-amiko kaj mi iomete stultumis. Tiel venis la ideo, verki Esperanto-tekston por la kanto! Tio i?is mia unua esperantlingva kantoteksto, “IS en Traben-Trarbach” (post “IS en Germanio”), per kiu mi varbis por la Internacia Seminario 1997/98 kaj poste por kelkaj aliaj. Dum diversaj okazoj mi prezentis ?in sursceneje. El hodia?a vidpunkto la teksto ne plu konvinkas min; necesas pli multaj rimoj kaj la misakcentadon de “IS” ?uste en la refreno mi ne ?atas. Tamen ?i restas en bona memoro – tiam mi komencis havi fortajn ligojn al Italujo kaj ?enerale, rerigardante estis bonegaj jaroj en Esperantujo.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *