Arkivoj de etikedoj: filmoj

Donu al mi iom da Afrika-Kuba bopo

Kiom rapide la tempo pasis! Mi ne plu sukcesis skribi dum monatoj pri ĉio, kio okazis en mia vivo kaj kion mi faris. Eĉ pri tri grandaj Esperanto-renkontiĝoj mi silentis. Tamen mi provas daŭrigi tie, kie mi haltis pasintjare en majo:

La tutan tempon mi provas vivteni mian novjaran promeson, minimume unufoje semajne iri eksteren kaj fari ion. Pasintfoje mi ĉeestis la koncerton de Dean Wareham (Galaxie 500). La 9an de majo, mi denove vizitis la kinejon.

En 2011 okazis speciala serio, nome “30 jaroj – 30 filmoj”. La kinejo Schloßtheater petis diversajn konatajn enloĝantojn de Münster, nomi sian plej ŝatatan filmon el la pasintaj 30 jaroj, kaj el tio kompilis programon. Adam Riese, kiu estas grava persono en la alternativa kulturo de Münster ekde la 1980aj jaroj, elektis “I Hired A Contract Killer” (“Mi dungis kontraktan murdiston”) de Aki Kaurismäki.

Mi ne volas malkaŝi multon de la enhavo de tiu vere spektinda filmo, sed noti kelkajn interesajn randajn informojn: De ie la vizaĝo de la murdisto ŝajnis al mi konata. Kiel mi poste eltrovis, la aktoro estas Kenneth Colley, kiu ludis admiralon Piett en du “Stelaj Militoj”-filmoj!

En la filmo aperas muzikisto. Fakte estas Joe Strummer, kantisto kaj gitaristo de The Clash, kiu kiu ludas kelkajn kantojn. Aparte restis en mia menso la kanto “Afro-Cuban Be-Bop”. Kaj tiel tiu ĉi enskribo tute elegante ricevas sian bezonatan muzikan enhavon!

Joe Strummer: Afro-Cuban Be-Bop

Jen sezono de mallum’ kaj malfeliĉ’

Pasintan fojon, kiam mi skribis, ke mi longe nenion skribis, mi ne imagis, ke daŭros ĝis preskaŭ la fino de la jaro ĝis mi denove sukcesos. Je la unua rigardo, aferoj ŝajnas samaj kiel antaŭ unu jaro.

Sed intertempe multo okazis kaj pri granda parto de tio mi povas esti feliĉa, se ankoraŭ ne kontenta. Mia humuro nuntempe ŝanĝiĝas ofte kaj dum kelkaj situacioj mi ne scias, kiel plej bone uzi la forton, kiu venas kun la ĉagreno. Do evidente mi sentas min denove kiel junulo (en negativa senco)! Tamen pli bone esti duontempe bonhumura ol tuttempe malbonhumura.

Hodiaŭ estas la plej mallonga tago de la jaro. Kelkaj homoj jam diris al mi, kiom negative tio influas ilian humuron, kaj kiom ili sopiras pri pli longaj tagoj denove. Tamen mi memoras multe pli malsekajn, malvarmajn vintrojn, kaj estas dankema pro la nuntempa vetero.

Krome tio estas ideala okazo por denove legi librojn, spekti filmojn kaj aŭskulti diskojn. Ne bezonatas iu stulta kialo por resti en la domo.

Sed se mi jam mencias la vintron, tiam ne manku filmo. “La sentimaj vampiro-mortigantoj” (aŭ “Danco de la vampiroj”), majstra verko de Roman Polanski el la jaro 1967, bonege kongruas al la sezono. La muziko de Krzysztof Komeda ĉiam impresis min.

La ĉefa temo:

En la filmo la ĉefa vampiro cetere parolas unufoje pri la longaj malhelaj vintraj noktoj, kiujn oni plenigas per altnivela babilado. Etosa kulmino sendube estas la menueto, dum kiu dancas homoj meze de dekoj da malicaj vampiroj.

Via amo daŭre metas min pli alten

Jam ekde jaroj mi volis legi la libron “La senco de fraŭlino Smilla por neĝo” de Peter Høeg. Mi jam konis la filmon kaj parton de la aŭskultaĵo en la radio. Antaŭ iom da tempo mi trovis la libron en publika libroŝranko en mia urbo Münster. Kvankam ĝi estas sufiĉe longa, la rakontostilo ĉiam invitis min al plulegado. La fakto, ke mi jam sciis, kio estas la mistero malantaŭ ĉio kaj kiel la rakonto finiĝas, tute ne malhelpis. Eĉ inverse, por mi estis tre agrable, percepti kiel la unuopaj spuroj kolektiĝis kaj iom post iom helpis malkaŝi la grandan bildon.

Dum kelkaj okazoj, ankaŭ muziko ludas gravan rolon. Unu spertulo mencias la ĵazo-muzikistojn Stan Getz, Miles Davis kaj [Louis] Armstrong. Sur kasedo eksonas “There Must Be An Angel” de Eurhythmics.

Sed la ŝlosila figuro unufoje estas la ĵaztrumpetisto Roy Louber. Laŭ la libro, proksimume en 1964 li ludis kvarfoje kun la John-Coltrane-kvaropo. Tiu krome konsistis el McCoy Tyner (piano), Jimmy Garrison (baso) kaj Elvin Jones (drumo). Kiam Jones estis en la malliberejo, lin anstataŭis Roy Haynes. La grava kanto, pro kiu la heroino serĉas la trumpetiston, nomiĝas “Mr. PC” aŭ “Mister Paul Chambers”.

Tiuj kvin muzikistoj estas realaj, same la kvaropo! Roy Louber tamen estas invento. Mi trovis paĝon en la ĉeĥa, kiu pritraktas la malantaŭon de la romano kaj mencias la ĵazon.

Bezonatas du koroj nur por teni amon

La filmo True Romance baziĝas sur la unua scenaro, kiun Quentin Tarantino finverkis. Post lia granda sukceso kiel aŭtoro kaj reĝisoro de “Reservoir Dogs”, liaj pli malnovaj verkoj ricevis atenton.

Ekzistas DVD-eldono de True Romance kun tri (!) diversaj aŭdokomentoj por la kompleta filmo kaj pliaj por partoj. Mi bezonis longege por spekti kaj aŭskulti ĉion.

Kutime Tarantino estas sufiĉe insistema pri la ĝusta muziko por siaj filmoj kaj li ankaŭ notis en la scenaro, kiun kanton oni uzu kiam. Tamen je la fino elektiĝis alia muziko ol tiu dezirita de Quentin Tarantino, kun la escepto de “A Little Bitty Tear” de Burl Ives.

Unu elektronika peco, tekno kun tre malluma sono, ekzemple forte memorigas min pri la muziko de Mortal Kombat. Je la fino eksonas Elvis-stila muziko de Chris Isaak. Laŭ la titolo, ĝi tamen pensigas al U2 kaj ties kanto Two Hearts Beat As One.

Chris Isaak: Two Hearts

Estas ĉio decidita por ni

Ĉiun semajnon mi daŭrigas mian promeson por la nova jaro, almenaŭ unufoje eliri. Antaŭ semajno mi spektis la filmon “Sucker Punch”. Ĉifoje mi denove spektis filmon. Fakte gravis, ke ĝin montris unu el la du malgrandaj kinejoj de mia urbo Münster. Aliokaze mi estus pensinta, ke “Ĉio, kion ni devis doni” estas celita al la granda amaso. Eble la partopreno de Keira Knightley misgvidis min.

Estas sciencfikcia filmo kun simila temo kiel “La insulo” kun Ewan McGregor (kia koincido, ke ambaŭ aktoroj aperis en epizodo de Stelaj Militoj!).

La filmo impresis min plurmaniere: Unue, dum la scenoj en la pasinteco, la infanoj ne ĝenas. Tio estas ege malofta en filmo. Due, la filmo ne vetas je tio, ke oni ne scias, kio okazas. Oni povas tute bone anticipe scii, pri kio temas. Trie, la filmo ne dependas de tio, ke oni ne divenas la finon. Mi jam antaŭe bone imagis, kia estos la fino, kaj pravis. Sed tio neniel ruinigis la viziton de la kinejo. Kvare, la filmo fokusiĝas je la rakonto, ne je la aktoroj. Per malmulto ĝi rakontas – kaj ĝuste tio estas la ŝanco de “malgranda” filmo.

La muziko bone kongruas al la resto: Ĝi neniam tro altrudas sin, sed subtenas la etoson de la filmo. Ĉefe estas melankoliaj melodioj de orkestra muziko. Ĝi sonas kiel la filmmuziko por “The Thin Red Line” de Hans Zimmer aŭ “Adagio for Strings” de Samuel Barber.

Entute mi ege ĝojas, ke mi iris al tiu filmo. Mi malkovris etan perlon!

Ĉiu serĉas ion

Daŭre validas mia promeso por la nova jaro, minimume unufoje semajne eliri. Pasintan semajnon mi estis ĉe koncerto. Ĉifoje mi vizitis kinejon kun du amikoj. Pasintan fojon mi spektis sendependan filmon en kinejo – ĉifoje estis granda, komerca verko: Sucker Punch.

Fakte mi ne bone memoras, kiam mi spektis la lastan fojon antaŭe kutiman filmon: Ĉu tio estis dum pasinta julio? Ĝenerale la grandaj filmoj ne tiom allogas min. Eble mi estas ankaŭ tro pigra por veturi tra la duona urbo por veni al la grandega kinejo.

“Sucker Punch” estas unu el la malmultaj filmoj, pri kiuj mi diras, ke vere necesas spekti ilin antaŭ granda ekrano. Ĝi forte vivas de siaj bildoj, kiuj enhavas multegajn detalojn.

Mi devas konfesi, ke min logis la anonco: Kvin belaj junaj virinoj kun mallongaj vestaĵoj ŝajne survoje al batalo. Tiom plata kuirrecepto, ke ĝi denove plaĉis al mi! Sed la rakonto mem estas iomete surrealisma. Tial ĉiuj situacioj estiĝas sub la plej eksterordinaraj cirkonstancoj, tiel ke ili en si mem denove estas kompreneblaj. Tion mi tre ŝatas.

Entute la filmo estis farita klare por la generacio, kiu kreskiĝis kun komputilaj ludoj. Aliokaze oni ne ŝatas la aspekton kaj la troigitajn movojn dum la batalo. La diversaj partoj de la filmo funkcias kvazaŭ unuopaj ludoniveloj.

Aparte interesis min la muziko. Dum la komenciĝo aŭskulteblas reludversio de “Sweet Dreams Are Made Of This” (origine de Eurythmics), kiu sonas kiel T.a.T.u.-versio. Ĝenerale mi ja estas tre kritikema pri reludversioj, sed tiu ĉi tre plaĉis al mi.

Poste eksonis la kanto de Björk, kies nomon mi ĉiam forgesas. Mi daŭre opinias, ke ĝi bone kongruas al “Barrel Of A Gun” de Depeche Mode.

Entute mi tre ĝuis la filmon, same kiel miaj du amikoj. “Sucker Punch” certe ne eniros la historion de filmoj kiel revolucia verko, sed ĝi simple plaĉas.

Donu al mi almenaŭ unu ŝancon

Seit 2003 rezensiere ich einmal jährlich auf Deutsch – und seit 2005 in meinen beiden Muttersprachen Deutsch und Esperanto. Bisher waren zwei Comics (2003, 2005) und fünf Musikalben (2004, 2006, 2007, 2008, 2009) dabei. Dieses Jahr geht es um einen Film!

Ekde 2003 mi recenzas unufoje jare en la germana – kaj ekde 2005 en miaj du gepatraj lingvoj la germana kaj Esperanto. Ĝis nun estis du komiksoj (2003, 2005) kaj kvin muzikalbumoj (2004, 2006, 2007, 2008, 2009). Ĉijare temas pri filmo!

Die ganze Rezension / La tuta recenzo

Kiu veturos vin hejmen?

La 24an de julio, mi veturis kun kelkaj amikoj al la kinejo por spekti la surprizan filmon. Kiam evidentiĝis, ke temos pri la Transformers-filmo, la publiko jam aplaŭdis dum la komenciĝo de la filmo! Estis la origina anglalingva versio, sed preskaŭ ĉiam mi komprenis la dialogojn.

La originan ludiloserion mi apenaŭ konas. Mi memoras, ke mi vidis amason da vendistoj sur la strato en 1986, kiam mi feriis en Italio. Ili ofertis iujn robotojn, kiuj transformiĝas al aŭtoj aŭ aviadiloj. Kelkajn jarojn poste, eble ĉirkaŭ 1989, mi havis Panini-albumon, en kiu aperis krome robotoj, kiuj povas transpreni la formon de dinosaŭroj.

Malgraŭ mia nescio mi ege ĝuis la filmon. Unu aŭtoroboto preskaŭ tute ne parolis, sed ĉiam aŭskultigis adekvatan kanton, kiu esprimis, kion li volis diri. Kompreneble tio tre plaĉis al mi kiel DĴ! Unufoje ekzemple li proponis al la homa heroo, ke li kunprenu belan virinon. Tiam li eksonigis malrapidan romantikan kanton el la 1980aj jaroj. La grava tekstlinio diras “Kiu veturos vin hejmen?” La grupo nomiĝas “The Cars” (kiom ironie!) kaj la kanto Drive.

Tre bela ŝerco aperis ĉe unu el la malbonuloj. Tiu roboto aperis en la formo de policaŭto. Anstataŭ la kutima skribaĵo “to protect and serve” (por protekti kaj servi), sur ĝia flanko legeblis “to punish and enslave” (por puni kaj sklavigi). Tio videblis tamen nur dum kelkaj sekundoj kaj estis do des pli interesa ŝerco.

Ĉirkaŭ mi estas konataj vizaĝoj

Malofte mi trovas interesajn DVDjn en la magazenoj. Sed la 2an de septembro, mi aĉetis eĉ du: “Ivanhoe“, la romantikan filmon el la 1950aj jaroj, kaj la novan version de “Donnie Darko”. La kinejan version mi spektis en aŭgusto, kiam la filmo aperis ŝajne la unuan fojon en la Germana televido. La filmon rekomendis al mi malrekte elgrande, kiu skribis pri ĝi en pluraj enskriboj. Tio tre motivigis min. Krome la mencio de kelkaj misteraj elementoj (al kiu plie kontribuas la oficiala TTT-ejo de la filmo) kreis scivolemon.

En la reto legeblas tranĉoraporto, kiu informas pri la diferencoj inter la du versioj. Plej interese estas, ke multaj ŝanĝoj okazis rilate al la muziko en la filmo: Kelkaj kantoj aperas je tute alia pozicio en la filmo kaj kelkajn oni komplete ne aŭskultigas en unu de la versioj.

La sonŝpuro ĝenerale jam estas interesa: Aperas i.a. Tears for Fears kun sia kanto “Head Over Heels”. Krome ilia verko “Mad World” aperas kantita de alia artisto, speciale surbendigita por la filmo. Sur la DVD troviĝas kiel aldonaĵo la video de la origina versio; mi ŝatas ambaŭ.

Por unu danca sceno, origine la reĝisoro uzis “West End Girls” de The Pet Shop Boys (dum prezentado de sia verko kadre de filmfestivaloj). Sed ĉar estis tro multekoste por inkluzivi la kanton en la posta kineja versio, li anstataŭe enmetis “Notorious” de Duran Duran. Laŭ mia unua impreso, la tuja komenciĝo de tiu kanto ne bone kongruas al la dancado, kiu ekas nur iom post iom – same kiel “West End Girls”.

Ĉar mi ĉiel ajn jam ŝatas la muzikon de The Pet Shop Boys, la 20an de novembro mi aĉetis la kolekton de iliaj fruaj disketoj. Hejme mi ludigis la filmon sen sono kaj samtempe aŭskultigis la unuan kanton de la kompaktdisko, tiel ke mi povis spekti la filmon kun la origina muziko. Kvankam temas pri alia kanto, la movoj de la aktorinoj bonege kongruas al la ritmo kaj precipe je la komenciĝo la etoso estas multe pli kongrua.