Pasintan fojon, kiam mi skribis, ke mi longe nenion skribis, mi ne imagis, ke da?ros ?is preska? la fino de la jaro ?is mi denove sukcesos. Je la unua rigardo, aferoj ?ajnas samaj kiel anta? unu jaro.
Sed intertempe multo okazis kaj pri granda parto de tio mi povas esti feli?a, se ankora? ne kontenta. Mia humuro nuntempe ?an?i?as ofte kaj dum kelkaj situacioj mi ne scias, kiel plej bone uzi la forton, kiu venas kun la ?agreno. Do evidente mi sentas min denove kiel junulo (en negativa senco)! Tamen pli bone esti duontempe bonhumura ol tuttempe malbonhumura.
Hodia? estas la plej mallonga tago de la jaro. Kelkaj homoj jam diris al mi, kiom negative tio influas ilian humuron, kaj kiom ili sopiras pri pli longaj tagoj denove. Tamen mi memoras multe pli malsekajn, malvarmajn vintrojn, kaj estas dankema pro la nuntempa vetero.
Krome tio estas ideala okazo por denove legi librojn, spekti filmojn kaj a?skulti diskojn. Ne bezonatas iu stulta kialo por resti en la domo.
Sed se mi jam mencias la vintron, tiam ne manku filmo. “La sentimaj vampiro-mortigantoj” (a? “Danco de la vampiroj”), majstra verko de Roman Polanski el la jaro 1967, bonege kongruas al la sezono. La muziko de Krzysztof Komeda ?iam impresis min.
La ?efa temo:
En la filmo la ?efa vampiro cetere parolas unufoje pri la longaj malhelaj vintraj noktoj, kiujn oni plenigas per altnivela babilado. Etosa kulmino sendube estas la menueto, dum kiu dancas homoj meze de dekoj da malicaj vampiroj.