Preta por iri

Meze de junio mi foriris kun kelkaj amikoj al du trinkejoj en Münster. Unue ni trinkis koktelojn en la “Visages”. Je noktomezo ok el ni pluiris al la “Bullenkopp” Ni estis kvar viroj kaj kvar virinoj – kaj neniu tiatempe havis partneron! Tamen neniu sentis sin devigata, flirti. Tio tre kontribuis al la etoso de libereco. ĉiuj bonege amuziĝis. Ni dancis kaj kantis kiel frenezuloj.

Tiuokaze mi aĉskultis la unuan fojon la originan version de “Ich liebe Dich” de la grupo “Clowns und Helden”. Estas sufiĉe plata ŝlagrokanto. Antaŭe mi nur konis la reludversion, kiu aperas en “Meister der Musik, Teil 2” de J.B.O. Laŭdire ĝi venas de la metalroka grupo “Sodom”, kaj fakte la kantisto de tiu grupo vere kantas ĝin! Post tiu sperto mi multe pli altestimas la rezulton ol antaŭe.

La sekvan tagon kelkaj personoj el mia amikaro denove renkontiĝis okaze de la naskiĝtago de unu el ni. DĴ Arafat donacis tre interesan memkompilitan kompaktdiskon, kiu interalie enhavis la muzikon de “Piratoj de la Kariboj – La Malbeno de la Nigra Perlo“, sed ankaŭ la muzikon de “The Secret of Monkey Island” ludita de “Press Play on Tape”. Mi tuj rekonis ĝin!

Krome DĴ Arafat denove impresis min per sia fajna muzikgusto. Li surmetis alian kompaktdiskon, sur kiu li estis kompilinta rokmuzikon el la 1990aj jaroj. Estis tiom nekredeble por mi, ĉar mi mem jam ekde kelkaj jaroj pripensas, fari la samon. Kaj kvazaŭ tio ne sufiĉus, la granda parto de la kantoj estis la sama, kiun ankaŭ mi elektus por tia KD. Mi nepre devas ekhavi ekzempleron de tiu kompaktdisko.

Mi babilis kun DĴ Arafat kaj ni konsentis, ke sur tia KD aperas kantoj, kiuj siatempe estis brilaj, sed intertempe forgesitaj kaj ne plu aŭskultigitaj, sed kiuj eble post kelkaj jaroj denove rikoltos atenton. Nun estas la tempo por montri al la homoj la bonan rokmuzikon el la 1990aj jaroj – antaŭ ol iu modo rilate al tio komenciĝas. Kiom bone, renkonti homon, kiu samopinias pri tiaj aferoj!

Unu ekzemplo por remalkovrinda muziko estas “Ready To Go” de “Republica” (ne “Republic” el Hungario). Tiu grupo havis kelkajn grandajn sukcesojn meze de la 1990aj, sed mi poste aŭdis nenion plu pri ili. Unu ebla kanto, pri kiu mi pensis por tia kompilo, sed kiu ne aperas sur la KD, estas “Paranoid” de Garbage. Similstilan kanton de Björk, kiun DĴ Arafat elektis, mi rekonis, sed ne estis sciinta, de kiu ĝi estis.

Reale mi tamen rimarkis nur la mankon de unu kanto. Mi ne plu memoras la nomon de la kanto nek la artiston, nur ke ĝi aperis en varbfilmo por Levi’s-pantalonoj ĉirkaŭ 1994. Mi demandis DĴ Afarat pri ĝi kaj li estis sufiĉe optimisma, ke eblas eltrovi, pri kiu kanto temas.

4 thoughts on “Preta por iri

  1. D? Kunar

    kanto trovita

    Intertempe mi eltrovis, kiel la kanto kaj la artisto nomiĝas: “Inside” de Stiltskin.

    “Boombastic” ankaŭ mi memoras. Sed “Underwater Love” mi tute forgesis, dankegon pro la memorigo! Ankaŭ ĝi havu lokon sur la disko.

    Kiel nomiĝas tiu famega kanto de “Rage against the machine”? Mi memoras, ke vi dancis al ĝi dum la Internacia Seminario 2003/04. La teksto enhavas la frazojn “Killing in the name” kaj “Now you do what they told ya”. Ankaŭ tiu kanto meritas lokon sur la disko pri la 1990aj jaroj.

    Se al vi venas pliaj ideoj por kandidatoj, nepre skribu ilin! Vi ja havas mian aĝon kaj memoras la muzikon de tiu tempo simile bone. Krome mi interesiĝas pri aliaj interesaj kantoj el la “levi’s”-varbado. Ili estas same 1990aj-jaroj-afero kiel ekzemple Beavis kaj Butthead.

  2. Resonado: Koro al koro: ?u vi a?das min? « La vivo de Kunar

  3. Resonado: Als DJ zurück in die 1990er Jahre | D? Kunar

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *